* * * * *
1.
Patro kaj frato.--Leono estas besto.--Rozo estas floro, kaj
kolombo estas birdo.--La rozo apartenas al Teodoro.--La suno brilas.
--La patro estas sana.--La patro estas tajloro.
2.
Infano ne estas matura homo.--La infano jam ne ploras.--La cxielo
estas blua.--Kie estas la libro kaj la krajono?--La libro estas sur
la tablo, kaj la krajono kusxas sur la fenestro.--Sur la fenestro
kusxas krajono kaj plumo.--Jen estas pomo.--Jen estas la pomo, kiun
mi trovis.--Sur la tero kusxas sxtono.
3.
Leono estas forta.--La dentoj de leono estas akraj.--Al leono ne
donu la manon.--Mi vidas leonon.--Resti kun leono estas dangxere.--
Kiu kuragxas rajdi sur leono?--Mi parolas pri leono.
4.
La patro estas bona.--Jen kusxas la cxapelo de la patro.--Diru al
la patro, ke mi estas diligenta.--Mi amas la patron.--Venu kune kun
la patro.--La filo staras apud la patro.--La mano de Johano estas
pura.--Mi konas Johanon.--Ludoviko, donu al mi panon.--Mi mangxas
per la busxo kaj flaras per la nazo.--Antaux la domo staras arbo.--
La patro estas en la cxambro.
5.
La birdoj flugas.--La kanto de la birdoj estas agrabla.--Donu
al la birdoj akvon, cxar ili volas trinki.--La knabo forpelis la
birdojn.--Ni vidas per la okuloj kaj auxdas perla oreloj.--Bonaj
infanoj lernas diligente.--Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi
batas Aleksandron.--De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi
ricevis plumon.--Mi venas de la avo; kaj mi iras nun al la onklo.--
Mi legas libron.--La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.
6.
Papero estas blanka.--Blanka papero kusxas sur la tablo.--La
blanka papero jam ne kusxas sur la tablo.--Jen estas la kajero de la
juna frauxlino.--La patro donis al mi dolcxan pomon.--Rakontu al
mia juna amiko belan historion.--Mi ne amas obstinajn homojn.--Mi
deziras al vi bonan tagon, sinjoro!--Bonan matenon!--Gxojan feston!
(mi deziras al vi).--Kia gxoja festo! (estas hodiaux).--Sur la
cxielo staras la bela suno.--En la tago ni vidas la helan sunon, kaj
en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn.--La papero
estas tre blanka, sed la negxo estas pli blanka.--Lakto estas pli
nutra, ol vino.--Mi havas pli fresxan panon, ol vi.--Ne, vi eraras,
sinjoro : via pano estas malpli fresxa, ol mia.--El cxiuj miaj infanoj
Ernesto estas la plej juna.--Mi estas tiel forta, kiel vi.--El cxiuj
siaj fratoj Antono estas la malplej sagxa.
7.
Du homoj povas pli multe fari ol unu.--Mi havas nur unu busxon, sed
mi havas du orelojn.--Li promenas kun tri hundoj.--Li faris cxion
per la dek fingroj de siaj manoj.--El sxiaj multaj infanoj unuj estas
bonaj kaj aliaj estas malbonaj.--Kvin kaj sep faras dek du.--Dek
kaj dek faras dudek.--Kvar kaj dek ok faras dudek du.--Tridek kaj
kvardek kvin faras sepdek kvin.--Mil okcent nauxdek tri.--Li havas
dek unu infanojn.--Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto
konsistas el sesdek sekundoj.--Januaro estas la unua monato de la
jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas
la dek-dua.--La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago
de la jaro.--La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke gxi estu pli
sankta, ol la ses unuaj tagoj.--Kion Dio kreis en la sesa tago?--
Kiun daton ni havas hodiaux?--Hodiaux estas la dudek sepa (tago) de
Marto.--Georgo Vasxington estis naskita la dudek duan de Februaro de
la jaro mil sepcent tridek dua.
8.
Mi havas cent pomojn.--Mi havas centon da pomoj.--Tiu cxi urbo
havas milionon da logxantoj.--Mi acxetis dekduon (aux dek-duon) da
kuleroj kaj du dekduojn da forkoj.--Mil jaroj (aux milo da jaroj)
faras miljaron.--Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al
mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaux poste
prunti al mi, kiam mi bezonos monon.--Por cxiu tago mi ricevas kvin
frankojn, sed por la hodiauxa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (=tio
estas) dek frankojn.--Kvinoble sep estas tridek kvin.--Tri estas
duono de ses.--Ok estas kvar kvinonoj de dek.--Kvar metroj da tiu
cxi sxtofo kostas naux frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon
frankojn (aux da frankoj).--Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aux
tricent-sesdek-sesono de jaro.--Tiuj cxi du amikoj promenas cxiam
duope.--Kvinope ili sin jxetis sur min, sed mi venkis cxiujn kvin
atakantojn.--Por miaj kvar infanoj mi acxetis dek du pomojn, kaj al
cxiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.--Tiu cxi libro havas sesdek
pagxojn; tial, se mi legos en cxiu tago po dek kvin pagxoj, mi finos la
tutan libron en kvar tagoj.
9.
Mi legas.--Ci skribas (anstataux "ci" oni uzas ordinare "vi"),--
Li estas knabo, kaj sxi estas knabino.--La trancxilo trancxas bone,
cxar gxi estas akra.--Ni estas homoj.--Vi estas infanoj.--Ili
estas rusoj.--Kie estas la knaboj?--Ili estas en la gxardeno.--Kie
estas la knabinoj?--Ili ankaux estas en la gxardeno.--Kie estas la
trancxiloj?--Ili kusxas sur la tablo.--Mi vokas la knabon, kaj li
venas.--Mi vokas la knabinon, kaj sxi venas.--La infano ploras, cxar
gxi volas mangxi.--La infanoj ploras, cxar ili volas mangxi.--Knabo,
vi estas negxentila.--Sinjoro, vi estas negxentila.--Sinjoroj, vi
estas negxentilaj.--Mia hundo, vi estas tre fidela.--Oni diras, ke
la vero cxiam venkas.--En la vintro oni hejtas la fornojn.--Kiam oni
estas ricxa (aux ricxaj), oni havas multajn amikojn.
10.
Li amas min, sed mi lin ne amas.--Mi volis lin bati, sed li
forkuris de mi.--Diru al mi vian nomon.--Ne skribu al mi tiajn
longajn leterojn.--Venu al mi hodiaux vespere.--Mi rakontos al vi
historion.--Cxu vi diros al mi la veron?--La domo apartenas al li.
--Li estas mia onklo, cxar mia patro estas lia frato.--Sinjoro Petro
kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaux tre amas (infanojn).
--Montru al ili vian novan veston.--Mi amas min mem, vi amas vin
mem, li amas sin mem, kaj cxiu homo amas sin mem.--Mia frato diris al
Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem.--Mi zorgas pri sxi tiel, kiel
mi zorgas pri mi mem; sed sxi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne
gardas.--Miaj fratoj havis hodiaux gastojn; post la vespermangxo niaj
fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin gxis ilia
domo.--Mi jam havas mian cxapelon; nun sercxu vi vian.--Mi lavis min
en mia cxambro, kaj sxi lavis sin en sia cxambro.--La infano sercxis
sian pupon; mi montris al la infano, kie kusxas gxia pupo.--Oni ne
forgesas facile sian unuan amon.
11.
Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni cxiuj legas.--Vi skribas,
kaj la infanoj skribas; ili cxiuj sidas silente kaj skribas.--Hieraux
mi renkontis vian filon, kaj li gxentile salutis min.--Hodiaux estas
sabato, kaj morgaux estos dimancxo.--Hieraux estis vendredo, kaj
post-morgaux estos lundo.--Antaux tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj
mia vizito faris al li plezuron.--Cxu vi jam trovis vian horlogxon?
--Mi gxin ankoraux ne sercxis; kiam mi finos mian laboron, mi sercxos
mian horlogxon, sed mi timas, ke mi gxin jam ne trovos.--Kiam mi
venis al li, li dormis; sed mi lin vekis.--Se mi estus sana, mi estus
felicxa.--Se li scius, ke mi estas tie cxi, li tuj venus al mi.--Se
la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus.--
Kial vi ne respondas al mi? Cxu vi estas surda aux muta?--Iru for!--
Infano, ne tusxu la spegulon!--Karaj infanoj, estu cxiam honestaj!--
Li venu, kaj mi pardonos al li.--Ordonu al li, ke li ne babilu.--
Petu sxin, ke sxi sendu al mi kandelon.--Ni estu gajaj, ni uzu bone
la vivon, cxar la vivo ne estas longa.--Sxi volas danci. Morti pro la
patrujo estas agrable.--La infano ne cxesas petoli.
12.
Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo, staranta senmove.--Promenante
sur la strato, mi falis.--Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo
estas la batanto kaj Jozefo estas la batato.--Al homo, pekinta
senintence, Dio facile pardonas.--Trovinte pomon, mi gxin mangxis.--
La falinta homo ne povis sin levi.--Ne riprocxu vian amikon, cxar vi
mem pli multe meritas riprocxon; li estas nur unufoja mensoginto, dum
vi estas ankoraux nun cxiam mensoganto.--La tempo pasinta jam neniam
revenos; la tempon venontan neniu ankoraux konas.--Venu, ni atendas
vin, Savonto de la mondo.--En la lingvo "Esperanto" ni vidas la
estontan lingvon helpantan de la tuta mondo.--Auxgusto estas mia plej
amata filo.--Mono havata estas pli grava ol havita.--Pasero kaptita
estas pli bona, ol aglo kaptota.--La soldatoj kondukis la arestitojn
tra la stratoj.--Li venis al mi tute ne atendite.--Homo, kim oni
devas jugxi, estas jugxoto.
13.
Nun li diras al mi la veron.--Hieraux li diris al mi la veron.--
Li cxiam diradis al mi la veron.--Kiam vi vidis nin en la salono, li
jam antauxe diris al mi la veron (aux li estis dirinta al mi la veron).
--Li diros al mi la veron.--Kiam vi venos al mi, li jam antauxe diros
al mi la veron (aux li estos dirinta al mi la veron; aux antaux ol vi
venos al mi, li diros al mi la veron).--Se mi petus lin, li dirus al
mi la veron.--Mi ne farus la eraron, se li antauxe dirus al mi la
veron (aux se li estus dirinta al mi la veron).--Kiam mi venos, diru
al mi la veron.--Kiam mia patro venos, diru al mi antauxe la veron
(aux estu dirinta al mi la veron).--Mi volas diri al vi la veron.--
Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (aux mi volas esti dirinta la
veron).
14.
Mi estas amata. Mi estis amata. Mi estos amata. Mi estus amata. Estu
amata. Esti amata.--Vi estas lavita. Vi estis lavita. Vi estos lavita.
Vi estus lavita. Estu lavita. Esti lavita.--Li estas invitota. Li
estis invitota. Li estos invitota. Li estus invitota. Estu invitota.
Esti invitota.--Tiu cxi komercajxo estas cxiam volonte acxetata de
mi.--La surtuto estas acxetita de mi, sekve gxi apartenas al mi.--
Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita.
--Mi sciigas, ke de nun la sxuldoj de mia filo ne estos pagataj de
mi.--Estu trankvila, mia tuta sxuldo estos pagita al vi baldaux.--
Mia ora ringo ne estus nun tiel longe sercxata, se gxi ne estus tiel
lerte kasxita de vi.--Laux la projekto de la ingxenieroj tiu cxi
fervojo estas konstruota en la dauxro de du jaroj; sed mi pensas, ke gxi
estos konstruata pli ol tri jarojn.--Honesta homo agas honeste.--La
pastro, kiu mortis antaux nelonge (aux antaux nelonga tempo), logxis
longe en nia urbo.--Cxu hodiaux estas varme aux malvarme?--Sur la
kameno inter du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin
trovas bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas apud
la pordo, la vaporo iras sur la korton.
15.
Kie vi estas?--Mi estas en la gxardeno.--Kien vi iras?--Mi
iras en la gxardenon.--La birdo flugas en la cxambro (--gxi estas
en la cxambro kaj flugas en gxi).--La birdo flugas en la cxambron (
--gxi estas ekster la cxambro kaj flugas nun en gxin).--Mi vojagxas
en Hispanujo.--Mi vojagxas en Hispanujon.--Mi sidas sur segxo kaj
tenas la piedojn sur benketo.--Mi metis la manon sur la tablon. El sub
la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun gxi kuras sub la lito.--
Super la tero sin trovas aero.--Anstataux kafo li donis al mi teon
kun sukero, sed sen kremo.--Mi staras ekster la domo, kaj li estas
interne.--En la salono estis neniu krom li kaj lia fiancxino.--La
hirundo flugis trans la riveron, cxar trans la rivero sin trovis aliaj
hirundoj.--Mi restas tie cxi laux la ordono de mia estro.--Kiam li
estis cxe mi, li staris tutan horon apud la fenestro.--Li diras, ke mi
estas atenta.--Li petas, ke mi estu atenta.--Kvankam vi estas ricxa,
mi dubas, cxu vi estas felicxa.--Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli
estimus.--Se li jam venis, petu lin al mi.--Ho, Dio! kion vi faras!
--Ha, kiel bele!--For de tie cxi!--Fi, kiel abomene!--Nu, iru pli
rapide!
16.
La artikolo "la" estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aux
objektoj konataj. Gxia uzado estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj.
La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple
rusoj aux poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas
en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, cxar gxi estas oportuna,
sed ne necesa. Anstataux "la" oni povas ankaux diri "l'" (sed nur post
prepozicio, kiu finigxas per vokalo).--Vortoj kunmetitaj estas kreataj
per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn,
sed, se la bonsoneco aux la klareco postulas, oni povas ankaux preni
la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun gxia gramatika finigxo.
Ekzemploj : skribtablo aux skribotablo (=tablo, sur kiu oni skribas);
internacia (=kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda (=de la tuta
mondo); unutaga (=kiu dauxras unu tagon); unuataga (=kiu estas en la
unua tago); vaporsxipo (=sxipo, kiu sin movas per vaporo); matenmangxi,
tagmangxi, vespermangxi; abonpago (=pago por la abono).
17.
Cxiuj prepozicioj per si mem postulas cxiam nur la nominativon. Se ni
iam post propozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de
la prepozicio, sed de aliaj kauxzoj. Ekzemple : por esprimi direkton, ni
aldonas al la vorto la finon "n" ; sekve : tie (=en tiu loko), tien (=al
tiu loko); tiel same ni ankaux diras : "la birdo flugis en la gxardenon,
sur la tablon", kaj la vortoj "gxardenon", "tablon" staras tie cxi en
akuzativo ne cxar la prepozicioj "en" kaj "sur" tion cxi postulas, sed
nur cxar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne
trovis antauxe en la gxardeno aux sur la tablo kaj tie flugis, sed ke
gxi de alia loko flugis al la gxardeno, al la tablo (ni volas montri,
ke la gxardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la
celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la finigxon "n" tute egale,
cxu ia prepozicio starus aux ne.--Morgaux mi veturos Parizon (aux en
Parizon).--Mi restos hodiaux dome.--Jam estas tempo iri domen.--Ni
disigxis kaj iris en diversajn flankojn : mi iris dekstren, kaj li iris
maldekstren.--Flanken, sinjoro! Mi konas neniun en tiu cxi urbo.--
Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.--Mi renkontis nek lin, nek
lian fraton (aux mi ne renkontis lin, nek lian fraton).
18.
Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian
prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion "je". Sed
estas bone uzadi la vorton "je" kiel eble pli malofte. Anstataux la
vorto "je" ni povas ankaux uzi akuzativon sen prepozicio.--Mi ridas
je lia naiveco (aux mi ridas pro lia naiveco, aux : mi ridas lian
naivecon).--Je la lasta fojo mi vidis lin cxe vi (aux : la lastan
fojon).--Mi veturis du tagojn kaj unu nokton.--Mi sopiras je mia
perdita felicxo (aux : mian perditan felicxon).--El la dirita regulo
sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, cxu gxi postulas post si la
akuzativon (t. e. cxu gxi estas aktiva) aux ne, ni povas cxiam uzi la
akuzativon. Ekzemple, ni povas diri "obei al la patro" kaj "obei la
patron" (anstataux "obei je la patro"). Sed ni ne uzas la akuzativon
tiam, kiam la klareco de la senco tion cxi malpermesas; ekzemple : ni
povas diri "pardoni al la malamiko" kaj "pardoni la malamikon", sed ni
devas diri cxiam "pardoni al la malamiko lian kulpon".
19.
Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu.--La montritajn naux
vortojn ni konsilas bone ellerni, cxar el ili cxiu povas jam fari
al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas
al ili la literon "k", ni ricevas vortojn demandajn aux rilatajn :
kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la
literon "t", ni ricevas vortojn montrajn : tia, tial, tiam, tie, tiel,
ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon "cx", ni ricevas vortojn
komunajn : cxia, cxial, cxiam, cxie, cxiel, cxies, cxio, cxiom, cxiu.
Aldonante la prefikson "nen", ni ricevas vortojn neajn : nenia, nenial,
neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu. Aldonante al la
vortoj montraj la vorton "cxi", ni ricevas montron pli proksiman;
ekzemple : tiu (pli malproksima), tiu cxi (aux cxi tiu) (pli proksima);
tie (malproksime), tie cxi aux cxi tie (proksime). Aldonante al la
vortoj demandaj la vorton "ajn", ni ricevas vortojn sendiferencajn :
kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn,
kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraux
fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finigxoj kaj aliaj vortoj
(sufiksoj); ekzemple : tiama, cxiama, kioma, tiea, cxi-tiea, tieulo,
tiamulo k. t. p. (=kaj tiel plu).
20.
Lia kolero longe dauxris.--Li estas hodiaux en kolera humoro.--Li
koleras kaj insultas.--Li fermis kolere la pordon.--Lia filo mortis
kaj estas nun malviva.--La korpo estas morta, la animo estas senmorta.
--Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon.--Li parolas,
kaj lia parolo fluas dolcxe kaj agrable.--Ni faris la kontrakton ne
skribe, sed parole.--Li estas bona parolanto.--Starante ekstere, li
povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo.--Li logxas ekster la
urbo.--La ekstero de tiu cxi homo estas pli bona, ol lia interno.--
Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de
mia deziro.--Kia granda brulo! kio brulas?--Ligno estas bona brula
materialo.--La fera bastono, kiu kusxis en la forno, estas nun brule
varmega.--Cxu li donis al vi jesan respondon aux nean? Li eliris el la
dormocxambro kaj eniris en la mangxocxambron.--La birdo ne forflugis :
gxi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur
la tegmenton.--Por cxiu acxetita funto da teo tiu cxi komercisto
aldonas senpage funton da sukero.--Lernolibron oni devas ne tralegxi,
sed tralerni.--Li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman
cxapelon.--En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj.--Liaj
lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj.
21.
Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaux teatrajn
manierojn.--Kiu okupas sin je mehxaniko, estas mehxanikisto, kaj kiu
okupas sin je hxemio, estas hxemiisto.--Diplomatiiston oni povas
ankaux nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, cxar
fiziko estas la nomo de la scienco mem.--La fotografisto fotografis
min, kaj mi sendis mian fotografajxon al mia patro.--Glaso de vino
estas glaso, en kiu antauxe sin trovis vino, aux kiun oni uzas por
vino; glaso da vino estas glaso plena je vino.--Alportu al mi metron
da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kusxis sur drapo,
aux kiu estas uzata por drapo).--Mi acxetis dekon da ovoj.--Tiu cxi
rivero havas ducent kilometrojn da longo.--Sur la bordo de la maro
staris amaso da homoj.--Multaj birdoj flugas en la auxtuno en pli
varmajn landojn.--Sur la arbo sin trovis multe (aux multo) da birdoj.
--Kelkaj homoj sentas sin la plej felicxaj, kiam ili vidas la suferojn
de siaj najbaroj.--En la cxambro sidis nur kelke da homoj.--"Da"
post ia vorto montras, ke tiu cxi vorto havas signifon de mezuro.
22.
Mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankaux malgranda : li
estas de meza kresko.--Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi
tra nia mallargxa pordo.--Haro estas tre maldika.--La nokto estis
tiel malluma, ke ni nenion povis vidi ecx antaux nia nazo.--Tiu cxi
malfresxa pano estas malmola, kiel sxtono.--Malbonaj infanoj amas
turmenti bestojn.--Li sentis sin tiel malfelicxa, ke li malbenis
la tagon, en kiu li estis naskita.--Mi forte malestimas tiun cxi
malnoblan homon.--La fenestro longe estis nefermita; mi gxin fermis,
sed mia frato tuj gxin denove malfermis.--Rekta vojo estas pli
mallonga, ol kurba.--La tablo staras malrekte kaj kredeble baldaux
renversigxos.--Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur
la kampon.--Malamiko venis en nian landon.--Oni tiel malhelpis al
mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.--La edzino de mia patro estas
mia patrino kaj la avino de miaj infanoj.--Sur la korto staras koko
kun tri kokinoj.--Mia fratino estas tre bela knabino.--Mia onklino
estas bona virino.--Mi vidis vian avinon kun sxiaj kvar nepinoj kaj
kun mia nevino.--Lia duonpatrino estas mia bofratino.--Mi havas
bovon kaj bovinon.--La juna vidvino farigxis denove fiancxino.
23.
La trancxilo estis tiel malakra, ke mi ne povis trancxi per gxi
la viandon kaj mi devis uzi mian posxan trancxilon.--Cxu vi havas
korktirilon, por malsxtopi la botelon?--Mi volis sxlosi la pordon,
sed mi perdis la sxlosilon.--Sxi kombas al si la harojn per argxenta
kombilo.--En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro
ni veturas per glitveturilo.--Hodiaux estas bela frosta vetero, tial
mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti.--Per hakilo ni hakas,
per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per
tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas.--
Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono
kaj inksorbilo.--Oni metis antaux mi mangxilaron, kiu konsistis el
telero, kulero, trancxilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino
kaj telertuketo.--En varmega tago mi amas promeni en arbaro.--Nia
lando venkos, cxar nia militistaro estas granda kaj brava.--Sur kruta
sxtuparo li levis sin al la tegmento de la domo.--Mi ne scias la
lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen
komprenis iom vian leteron.--Sur tiuj cxi vastaj kaj herboricxaj
kampoj pasxtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj sxafoj.
24.
Vi parolas sensencajxon, mia amiko.--Mi trinkis teon kun kuko kaj
konfitajxo.--Akvo estas fluidajxo.--Mi ne volis trinki la vinon,
cxar gxi enhavis en si ian suspektan malklarajxon.--Sur la tablo
staris diversaj sukerajxoj.--En tiuj cxi boteletoj sin trovas diversaj
acidoj : vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj.--Via vino estas
nur ia abomena acidajxo.--La acideco de tiu cxi vinagro estas tre
malforta.--Mi mangxis bongustan ovajxon.--Tiu cxi granda altajxo
ne estas natura monto.--La alteco de tiu monto ne estas tre granda.
--Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakajxo.
--Cxemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni
nomas tolajxo, kvankam ili ne cxiam estas faritaj el tolo.--Glaciajxo
estas dolcxa glaciigila frandajxo.--La ricxeco de tiu cxi homo estas
granda, sed lia malsagxeco estas ankoraux pli granda.--Li amas tiun
cxi knabinon pro sxia beleco kaj boneco.--Lia heroeco tre placxis al
mi.--La tuta suprajxo de la lago estis kovrita per nagxantaj folioj
kaj diversaj aliaj kreskajxoj.--Mi vivas kun li en granda amikeco.
25.
Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj.--Petro, Anno kaj
Elizabeto estas miaj gefratoj.--Gesinjoroj N. hodiaux vespere venos
al ni.--Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn.--La gefiancxoj
staris apud la altaro.--La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi
estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino.--Cxiuj
parenooj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve sxia frato estas
mia bofrato, sxia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino
(gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino.--La edzino de mia
nevo kaj la nevino de mia edzino estas miaj bonevinoj.--Virino, kiu
kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino.
--La doktoredzino A. vizitis hodiaux la gedoktorojn P.--Li ne estas
lavisto, li estas lavistinedzo.--La filoj, nepoj kaj pranepoj de regxo
estas regxidoj.--La hebreoj estas Izraelidoj, cxar ili devenas de
Izraelo.--Cxevalido estas nematura cxevalo, kokido--nematura koko,
bovido--nematura bovo, birdido--nematura birdo.
26.
La sxipanoj devas obei la sxipestron.--Cxiuj logxantoj de regno
estas regnanoj.--Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilagxanoj.--
La regnestro de nia lando estas bona kaj sagxa regxo.--La Parizanoj
estas gajaj homoj.--Nia provincestro estas severa, sed justa.--Nia
urbo havas bonajn policanojn, sed ne suficxe energian policestron.--
Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj.--Germanoj kaj francoj, kiuj
logxas en Rusujo, estas Rusujauoj, kvankam ili ne estas rusoj.--Li
estas nelerta kaj naiva provincano.--La logxantoj de unu regno estas
samregnanoj, la logxantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj
de unu religio estas samreligianoj.--Nia regimentestro estas por siaj
soldatoj kiel bona patro.--La botisto faras botojn kaj sxuojn.--
La lignisto vendas lignon, kaj la lignajxisto faras tablojn, segxojn
kaj aliajn lignajn objektojn.--Sxteliston neniu lasas en sian domon.
--La kuragxa maristo dronis en la maro.--Verkisto verkas librojn,
kaj skribisto simple transskribas paperojn.--Ni havas diversajn
servantojn : kuiriston, cxambristinon, infanistinon kaj veturigiston.
--La ricxulo havas multe da mono.--Malsagxulon cxiu batas.--Timulo
timas ecx sian propran ombron.--Li estas mensogisto kaj malnoblulo.--
Pregxu al la Sankta Virgulino.
27.
Mi acxetis por la infanoj tableton kaj kelke da segxetoj.--En nia
lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj.--Tuj post la hejto la
forno estis varmega, post unu horo gxi estis jam nur varma, post du
horoj gxi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj gxi estis jam tute
malvarma.--En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj.--Li
sidas apud la tablo kaj dormetas.--Mallargxa vojeto kondukas tra tiu
cxi kampo al nia domo.--Sur lia vizagxo mi vidis gxojan rideton.--
Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kalesxo enveluris en la
korton.--Tio cxi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego.--Grandega
hundo metis sur min sian antauxan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis,
kion fari.--Antaux nia militistaro staris granda serio da pafilegoj.
--Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion
iliaj gepatroj nomas Johancxjo (aux Jocxjo), Nikolcxjo (aux Nikocxjo aux
Nikcxjo aux Nicxjo); Ernecxjo (aux Ercxjo), Vilhelcxjo (aux Vilhecxjo
aux Vilcxjo aux Vicxjo), Manjo (aux Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aux
Sofinjo).
28.
En la kota vetero mia vesto forte malpurigxis; tial mi prenis broson
kaj purigis la veston.--Li paligxis de timo kaj poste li rugxigxis de
honto.--Li fiancxigxis kun frauxlino Berto; post tri monatoj estos la
edzigxo; la edzigxa soleno estos en la nova pregxejo, kaj la edzigxa
festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj.--Tiu cxi maljunulo
tute malsagxigxis kaj infanigxis.--Post infekta malsano oni ofte
bruligas la vestojn de la malsanulo.--Forigu vian fraton, cxar li
malhelpas al ni.--Sxi edzinigxis kun sia kuzo, kvankam sxiaj gepatroj
volis sxin edzinigi kun alia persono.--En la printempo la glacio kaj
la negxo fluidigxas--Venigu la kuraciston, cxar mi estas malsana.--
Li venigis al si el Berlino multajn librojn.--Mia onklo ne mortis
per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaux estis
mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo,
li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortigxis.--Mi ne
pendigis mian cxapon sur tiu cxi arbeto; sed la vento forblovis de mia
kapo la cxapon, kaj gxi, flugante, pendigxis sur la brancxoj de la
arbeto.--Sidigu vin (aux sidigxu), sinjoro!--La junulo aligxis al
nia militistaro kaj kuragxe batalis kune kun ni kontraux niaj malamikoj.
29.
En la dauxro de kelke da minutoj mi auxdis du pafojn.--La pafado
dauxris tre longe.--Mi eksaltis de surprizo.--Mi saltas tre lerte.
--Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko.--Lia hierauxa parolo
estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigas lin.--Kiam vi
ekparolis, ni atendis auxdi ion novan, sed baldaux ni vidis, ke ni
trompigxis.--Li kantas tre belan kanton.--La kantado estas agrabla
okupo.--La diamanto havas belan brilon.--Du ekbriloj de fulmo
trakuris tra la malluma cxielo.--La domo, en kiu oni lernas, estas
lernejo, kaj la domo, en kiu oni pregxas, estas pregxejo.--La kuiristo
sidas en la kuirejo.--La kuracisto konsilis al mi iri en sxvitbanejon.
--Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aux cxambro, en kiu oni tenas
cigarojn, estas cigarejo; skatoleto aux alia objekto, en kiu oni tenas
cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni
gxin fumas, estas cigaringo.--Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas
plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas
plumingo.--En la kandelingo sidis brulanta kandelo.--En la posxo
de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la posxo de mia surtuto mi
portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako.--La
rusoj logxas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo.
30.
Sxtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla.--Vitro estas
rompebla kaj travidebla.--Ne cxiu kreskajxo estas mangxebla.--Via
parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas cxiam skribitaj
tute nelegeble.--Rakontu al mi vian malfelicxon, cxar eble mi povos
helpi al vi.--Li rakontis al mi historion tute ne kredeblan.--Cxu
vi amas vian patron?--Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas.--
Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaux, cxar mi pensas, ke mi mem
havos hodiaux gastojn.--Li estas homo ne kredinda.--Via ago estas
tre lauxdinda.--Tiu cxi grava tago restos por mi cxiam memorinda.--
Lia edzino estas tre laborema kaj sxparema, sed sxi estas ankaux tre
babilema kaj kriema.--Li estas tre ekkolerema kaj ekscitigxas ofte
cxe la plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne
portas longe la koleron kaj li tute ne estas vengxema.--Li estas tre
kredema : ecx la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej
nekredindaj homoj, li tuj kredas.--Centimo, pfenigo kaj kopeko estas
moneroj.--Sablero enfalis en mian okulon.--Li estas tre purema,
kaj ecx unu polveron vi ne trovos sur lia vesto.--Unu fajrero estas
suficxa, por eksplodigi pulvon.
31.
Ni cxiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis
atingi ian rezultaton, kaj ni disiris.--Malfelicxo ofte kunigas la
homojn, kaj felicxo ofte disigas ilin.--Mi dissxiris la leteron kaj
disjxetis gxiajn pecetojn en cxiujn angulojn de la cxambro.--Li donis
al mi monon, sed mi gxin tuj redonis al li.--Mi foriras, sed atendu
min, cxar mi baldaux revenos.--La suno rebrilas en la klara akvo de
la rivero.--Mi diris al la regxo : via regxa mosxto, pardonu min!--
El la tri leteroj unu estis adresita : al Lia Episkopa Mosxto. Sinjoro
N.; la dua : al Lia Grafa Mosxto, Sinjoro P.; la tria : al Lia Mosxto,
Sinjoro D.--La sufikso "um" ne havas difinitan signifon, kaj tial
la (tre malmultajn) vortojn kun "um" oni devas lerni, kiel simplajn
vortojn. Ekzemple : plenumi, kolumo, manumo.--Mi volonte plenumis
lian deziron.--En malbona vetero oni povas facile malvarmumi.--
Sano, sana, sane, sani, sanu, saniga, saneco, sanilo, sanigi, sanigxi,
sanejo, sanisto, sanulo, malsano, malsana, malsane, malsani, malsanulo,
malsaniga, malsanigxi, malsaneta, malsanema, malsanulejo, malsanulisto,
malsanero, malsaneraro, sanigebla, sanigisto, sanigilo, sanilo,
resanigi, resanigxanto, sanigilejo, sanigejo, malsanemulo, sanilaro,
malsanaro, malsanulido, nesana, malsanado, sanilajxo, malsaneco,
malsanemeco, saniginda, sanilujo, sanigilujo, remalsano, remalsanigxo,
malsanulino, sanigista, sanigilista, sanilista, malsanulista k. t. p.
* * * * *