Prezentante pure kondicxan rimedon de reciproka komunikigxado, la
lingvo internacia, simile al cxiu lingvo nacia, povos bone atingi sian
celon nur en tiu okazo, se cxiuj uzos gxin plene _egale_; kaj por ke
cxiuj povu uzi la lingvon egale, estas necese, ke ekzistu iaj _modeloj_,
legxdonaj por cxiuj. Tio cxi estas la kauxzo, pro kiu, cedante al la
peto de multaj esperantistoj, mi eldonis la _Fundamentan Krestomation_,
kiu povos servi al cxiuj kiel modelo de esperanta stilo kaj gardi la
lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj.
Lerni la lingvon cxiu povas laux cxiuj libroj, kiujn li deziros; sed
cxar multaj esperantaj libroj estas verkitaj de personoj, kiuj ankoraux
ne posedas bone la lingvon Esperanto, kaj komencanta esperantisto ne
povus rilati al ili suficxe kritike, tial estas dezirinde, ke cxiu,
antaux ol komenci la legadon de la esperanta literaturo, tralegu
atente la _Fundamentan Krestomation_. Ne deprenante de la lernanto
la eblon kritike proprigi al si cxiujn ricxigojn kaj regule faritajn
perfektigojn, kiujn li trovas en la literaturo, la _Fundamenta
Krestomatio_ por cxiam gardos lin de blinda kaj senkritika alproprigo de
stilo _erara_.
Atentan tralegon de la _Fundamenta Krestomatio_ mi rekomendas al
_cxiu_, kiu volas skribe aux parole uzi la lingvon Esperanto. _Sed
precipe atentan kaj kelkfojan trategon de tiu cxi libro mi rekomendas al
tiuj, kiuj deziras eldoni verkojn en Esperanto_; cxar tiu, kiu eldonas
verkon en Esperanto, ne konigxinte antauxe fundamente kun la spirito kaj
la modela stilo de tiu cxi lingvo, alportas al nia afero ne utilon, sed
rektan malutilon.
Cxiuj artikoloj en la _Fundamenta Krestomatio_ estas aux skribitaj
de mi mem, aux--se ili estas skribitaj de aliaj personoj--ili estas
korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankigxu de la
stilo, kiun mi mem uzas.
L. ZAMENHOF,
Auxtoro de la lingvo _Esperanto_.
Varsovio, en Aprilo 1903.