Sro Motteau nun tradukis la tuton de _La Ventego_, kaj oni eldonos
la verkon en aparta libro tuj kiam oni ricevis 500 promesojn gxin
acxeti. Gxia kosto estos 1f. 50 (1/3 afranke). Post la eldono kosto
1/3.
Cxu la Legantoj, kiuj deziras gxin posedi, skribos al la Redakcio?
* * *
La C. T. C. (Cyclists' Touring Club) Gazette de Majo enhavas tre
valoran leteron de Sro Bourlet, kune kun Angla traduko. Estas
rimarkinde ke, kvankam tiu letero enhavas 500 vortojn, ne estas
bezono por supersignita litero ia! Oni konsilas, ke cxiuj
Esperantistoj gxin tralegu.
(Specimeno de la Gazeto, 3d., de 47, Victoria Street, Westminster,
S.W.).
* * *
Sro Metcalfe sendas kelkajn interesajn sciigojn. Li venkis en la
Esperanta koresponda sxakludo kun Belga Samideano, kaj nun komencas
duan batalon! Li ankaux proponas, ke kelkaj lertaj Esperantistoj
kunverku la tradukon de la Nova Testamento. Cxu tiuj, kiuj deziras
kunlaboradi, skribos al Sro Metcalfe, cxe la Redakcio?
* * *
Ni jam estas vidintaj la unuajn pagxojn de _Alice in Esperantoland_,
kaj la verko promesas farigxi tre interesa kaj valora lernilo. Al la
sindonema verkisto salutojn kaj gratulojn!
* * *
Kara Sinjoro,--La anonco pri miaj Dimancxaj Promenadoj
sukcesis, cxar, lastan Dimancxon, Sro Sutcliffe kaj sia filo,
Sro Rayner, kaj ankaux Sro Farnes, kunigxis cxe Bromley. Ni
paroladis Esperante la tutan tagon, kvazaux en Esperantujo, kaj faris
multe da progreso pri interparolarto.
Fidele via,
C. W. T. Reeve,
63, Effingham Road, Lee, Kent.
* * *
Niaj Germanaj amikoj tre rapide antauxeniras. Ni jxus ricevis de
Sro Borel, _95, Prinzenstrasse, Berlin_, du novajn verkojn de la
_Kolekto Aprobita_. (1). _Vollstandiges Lehrbuch der Esperanto
Sprache, mit Uebungen, Syntax und Proben aus Poesie und Prosa, nach
Prof. Cart, bearbeitet und erweitert von J. Borel. Kosto 1/3 (1 mark
20)._ (2). _Worterbuch Deutsch-Esperanto, unter Redaktion von Dr.
Samenhof, herausgegeben von Hermann Jurgensen und M. Pagnier. 2/- (2
mark)._
Ankaux ni danke ricevis. (1). _Cours Elementaire d'Esperanto, par E.
Deligny, Professeur au Groupe Esperantiste de Saint Omer._ (Bona 53
pagxa verko). (2). _Sondilo Skrapanta de M. Leger, Cxe Grupo
Esperantista, Presejo de Monako._ (Bone presita brosxuro
dek-unu-pagxa, kiu traktas pri nova sistemo por subakva skrapado).
(3). _Les Libertaires et la Langue Internationale, Esperanto, de
Emile Chapelier._ (47 pagxoj, 10 c). (4). _Esperanto, Exposicion de
R. G. Abrill, Ex-Profesor de Esperanto del Instituto Comercial,
Chiclayo, Peru._ (22 pagxoj en la Hispana lingvo).
* * *
Plezure ni rimarkas, ke cxiam pli granda aro da semajnaj kaj monataj
Gazetoj enhavas Esperantan sekcion. La lasta, kiun ni ricevis estis
la _Bulletin des Sciences Naturelles de Tarare, Rhone, France_. Tie
ankaux fondigxos Esperantan Ekzpozicion, kaj oni esperas, ke cxiuj
sendos informojn pri komercaj aferoj. La komerco Tarara estas silk-
kaj koton-farajxojn, malpezajn sxtofojn senornamajn kaj ornamitajn,
broditajn kurtenojn, cxiujn ajn brodajxojn por virinroboj, velvetojn
kaj plusxojn.
* * *
Kara Sinjoro _Lingvo Internacia por Blinduloj_ en punktoj reliefaj,
eliros en la lasta semajno de Majo. Provizora Direktoro mi estas....
Ni eldonos ses Numerojn en 1904 (poste, se eble, dekdu). La abono
kostas por cxiu lando 3 frankojn.... Kun kora saluto mi estas via,
Th. Cart.
Vere la blinduloj havas tre sindoneman amikon kaj ni sendas cxiujn
bondezirojn al la nova kaj potenca ilo, kiu helpos je la disvastigado
de Esperanto inter ili. Blinduloj el cxiuj nacioj verkos la
artikolojn por tiu cxi nova Gazeto, kaj gxi certe estos tre interesa.
* * *
La Redaktoro bedauxras, ke li ne antauxe anoncis la fondon de
Esperantista Grupo en Battersea. La energia Sekretario estas _Sro
A. T. Lee, 2, Cupar Road, Battersea, S.W._, kaj la Grupkunvenejo
estas en la _"Board Room, Latchmere Baths," Marde vespere_. Tiu cxi
kurso dauxros dum la tuta somero.
Sro Lee sagxe utilis la valoran artikolon de Sir William Ramsay,
kiu aperis en la _Daily Mail_, por helpi lian propagandon, kaj
presigis gxin sur aparta folieto, por disdoni, kaj li ankaux presigis
novan posxtkarton.