Originale verkita de E. W.
_Mi naskigxis en la jaro 1825, kaj jen la jaro 1904! Mi do kredas, ke
mi ne estas tro juna por senpeke permesi al mi iom da libertempo, en
kiu aminde memori la geamikojn de mia infaneco kaj juneco._
_Kiam mi parolas pri miaj karaj gesamlandanoj al miaj nunaj
konatuloj, ili cxiam diras: "Kial vi ne skribas libron? Viaj rakontoj
estas tiel interesaj."_
_Mi cxiam respondis: "Tro multaj jam estas la libroj; kiu povas ilin
tralegi?"_
_Tamen, en la lingvo internacia ne ankoraux estas multe da libroj,
kaj baldaux multaj estos la legantoj. Mi diras "baldaux," cxar tiu
cxi lingvo estas treege facila. Post unu semajno mi povis mem gxin
kompreni, studinte apenaux dek kvin minutojn cxiutage, kaj mia memoro
tamen multe malfortigxis._
_Mi pensas, ke kelkaj simplaj skizoj de la Galanoj antaux du
generacioj eble povos interesi la kosmopolitan legantaron de_ The
Esperantist.
_Pro tio mi verkis tiujn cxi rakontetojn.--E. W._