LA MALSANA LEONO.

Leono, pro maljuneco kaj malforteco, ne povis plu cxase trafi sian

kaptajxon, tial li sin kusxigis en sia kaverno, kaj, per mallauxta

vocxo, anoncis, ke li estis tre malsana. La raporto baldaux

disvastigxas inter la bestaro, kaj kauxzas grandegan plorindon pri la

regxa malsanulo. Unu post la alia venas por lin viziti, sed, cxar

cxin malkune, kaj en la propran leonan kavernon eniras, la leono

facile povas fari kaptajxon el la vizitantoj, kaj grasigxas per

tia dieto. Vulpo, kiu suspektis la tutan aferon, fine venas

por informigxi pri la leona saneco, sed, staras malproksime kaj

demandas "Kiel la Regxa Mosxto sanas?" "Ha, karega amiko mia," diris

la leono, "cxu estas vi? Kial do vi tiel forstaras de mi? Venu,

dolcxemulo, sxutu konsolan vorton en la orelon de malfelicxa leono,

kiu nur tre mallonge vivos!" "Vin benu la dioj!" respondis la vulpo.

"Pardonu se mi ne povos resti pli longe; sed verdire, min tre

maltrankviligas la piedsignoj, kiujn mi tie cxi ekvidas; cxiu el ili

sxajnas eniri vian kavernon, sed nenia eksteren deiri."

_Ne risku iri tien, kien multuloj eniras, sed neniu deiras._

(6266).

The Esperantist, Vol. 1, No. 8 · 第 31 / 37 题