ESPERANTO KAJ PEDAGOGIO.

(_Kiam ni kunpromenis sur la bela Kastelejo de Chateau Thierry,

Sinjoro Bourlet afablege cedis al mia peto, kaj promesis verki

artikolon por The Esperantist pri la suprenomita temo. Ni

cxiuj sxuldas koran dankon al nia eminenta kunbatalanto pro tiu cxi

honoro.--Red._).

_Kara Amiko, Jen estas la promesita artikolo. Mi gxin skribis sur

miaj genuoj, sidante en arbareto sur altajxo, inter rosmarenoj kaj

erikoj, en ombro de maraj pinoj kaj bastkverkoj._

_Sub miaj piedoj tute proksime la blua maro bruetis, kuretante sur la

flava sablo, la suno faris helajn rondetojn sur mia papero, kaj

cxirkaux mi flirtis delikataj papilioj kaj zumantaj musxoj. La muskoj

kaj herbetoj faris verdan tapisxon, kiu estis kvazauxa Esperanta

standardo, kiu inspiris min. La vekigxo printempa de tiu belega

naturo igis min pensi pri la baldauxa vekigxo de la homaro por nia

kara afero._

_Kore kaj sincere via.--Carlo Bourlet._

Jam de longaj jaroj mi instruas matematikon al junuloj. Miaj

lernantoj estas nun cxiuj 17-20 jaraj, kaj mi oftege rimarkis kiel

senlogika kaj nekapabla gxuste rezoni estas ilia spirito. Aliparte,

ili estas ankaux tro inklinaj cxion akcepti sendispute, kaj lerni la

sciencon ne per analiza metodo, sed preskaux kiel dogmon netusxeblan.

Pri tio mi tre miris.

La infana spirito estas ja tre scivolema kaj treege logika. Malgranda

bubo, tuj post kiam li scias iom paroli, faras multajn demandojn:

_Kial, patreto, la mara akvo estas sala?_ _Kial, patrineto, la fajro

brulvundas la nesagxajn infanojn?_ _Kial...?_ kaj ankoraux _Kial...?_

Kaj ofte la gepatroj, tedataj de tiom da kialoj, respondas: _Gxi

estas tiel, cxar gxi estas tiel!_

Malbona respondo, kiu al kutimigas la infanojn al akcepto sendisputa

de cxiu ajn eldiro kaj sufokigas la analizemon naturan de ilia juna

spirito.

Sed estas tamen gepatroj inteligentaj, kiuj penas por kiel eble plej

cxion klarigi al siaj gefiloj, kaj tamen tiuj gefiloj, post iom da

cxeestado en lernejo, perdas sian tutan scivolemon kaj esploremon.

Kia estas la kauxzo de tiu bedauxrinda aliformigxo de la infana

spirito?

Mi sercxis, kaj jen tio, kion mi trovis.

Kiam bubo eniras lernejon, li unue lernas legon kaj skribon. Lerninte

la alfabeton, li instruigxas pri la legado, t.e., pri la kunmetado de

la literaj sonoj por formi vortojn. Tuj, de la unua pasxo, cxu li

estas Angla cxu Franca, li eklernos, ke plej ofte la literoj perdas

sian alfabetan valoron, kiam ili estas apudmetitaj apud aliaj. Li

konstatas, ke cxio estas preskaux plene arbitra kaj senregula; kaj,

kiam Franca lernanteto demandas _kial A kaj U kunligitaj produktas la

sonon O_, la malfelicxa instruisto povas nur respondi la faman

frazon, kiun la bubo tiel ofte auxdos dum sia vivo: _Gxi estas tiel,

cxar gxi estas tiel._

Post tiu unua senlogika dogmeca ekzercado, la infano komencas lerni

gramatikon kaj aritmetikon.

Ho ve! jen denove kaj pli forte rekomencigxas la bela _klarigo_: _Gxi

estas tiel...._

En la gramatiko apud cxiu regulo li trovas unu, du, tri, sennombrajn

esceptojn! Tiel, ke la regulo baldaux dronas sub la superakvigo de la

esceptoj. Ni Francoj faris ja el tio proverbon: _Nenia regulo sen

escepto._ Estas vere, ke cxiuj tiuj esceptoj havas historiajn

kauxzojn, sed tiujn kauxzojn oni nur tiam povas kompreni, kiam oni

scias multajn lingvojn antikvajn kaj modernajn. Tiu studo estas

filologio, kaj la filologio ne estas scienco komprenebla por infanoj!

La lernado de aritmetiko povus esti ekzerco jam pli logika sed, el

cxiuj partoj de la matematiko aritmetiko estas la plej malfacila en

teorio. Dum la algebra rezonado estas plej ofte analiza, la

aritmetika rezonado estas plej ofte sinteza, sekve pli malfacile

komprenebla.

Kauxze de la granda malfacileco de la teorioj aritmetikaj, la

instruisto estas, vole-nevole, plej ofte devigata lernigi parkere de

la bubo la rezultatojn sen ia klarigo, kaj la juna lernanto

alproprigas al si metodojn permemore, kiujn li prenas kiel modelojn

sekvindajn sed ne verigitajn. Al tio oni aldonas lecionojn el prozaj

aux poeziaj pecoj, lernotajn ankaux parkere, kaj, super cxio, oni

lernigas la historion de la antikvaj Grekoj kaj Latinoj, tute

nekomprenebla, pro la granda malsameco de la antikvaj kaj nunaj

moroj.

Resume, niaj gefiloj povas nur alveni al unu sola konkludo: Cxio en

la homa scio estas arbitra, senregula kaj senlogika. Se, post longaj

jaroj da tia lerneja ekzercado, restas ankoraux en nia spirito ia

fajrero de logikeco, tio pruvas, ke nia natura logikemo estas vere

fortika kaj dauxrema!

Nun, ni esploru tion, kio okazus se niaj infanoj lernus nian karan

lingvon Esperanto tuj post la eniro en la lernejon.

Tie cxi ili trovus plenan logikon. La legado estus nur ludo, la

gramatikaj reguloj estus cxiam senesceptaj. Cxio estus klarigebla,

cxio povus, kaj devus, esti klarigata. La korekta uzado de la lingvo

devigus ilin al severa analizo de ilia penso. Ili malkutimus skribi

kaj pensi laux modeloj preparitaj kaj sankciitaj de la popola uzado,

kaj, ecx por la gxusta esprimo de siaj pensoj en la gepatra lingvo,

ili trovus grandan utilon en tiu analizema ekzercado.

Mi persone konstatis, ke la studado de Esperanto elmontris al mi

multon el mia propra lingvo, kion mi gxis tiam ne komprenis aux ne

sentis. Sennombrajn galicismojn, ecx malgxustajn uzojn de vortoj, mi

kun mirego ekvidis.

Priparolante tiun temon kun amikoj Esperantistaj, mi konstatis, ke mi

ne estas sola, kiu tiel opinias. Cxiuj estas unuanimaj.

Cxu vi, kara Samideano, kiu legis mian artikoleton, ne konsentas?

Carlo Bourlet.

For many years now I have been teaching young people mathematics. My

present pupils are all from seventeen to twenty years of age, and I

have very frequently noted how illogical and incapable of reasoning

precisely is their intellect. They are, moreover, too much inclined

to accept everything without question, and to learn science, not by

analytical method, but as indisputable dogma.

The Esperantist, Vol. 1, No. 8 · 第 14 / 37 题