de D-ro L. L. Zamenhof
Varsovio, la 18-an de Januaro 1908.
En la jaro 1900, kiam la esenco de la internacilingva afero estis
ankoraŭ tro malmulte konata kaj la mondo pensis, ke ekzistas
diversaj internaciaj lingvoj, kiuj inter si batalas, sinjoroj
Couturat kaj Leau en Parizo fondis »Delegacion«, kies celo estis:
peti la Internacian Ligon de Akademioj, ke ĝi esploru, kiu el
la ekzistantaj artefaritaj lingvoj taŭgas plej bone por la rolo
de lingvo internacia, aŭ elekti mem komitaton, kiu esplorus ĉi
tiun demandon. Kvankam, de la jaro 1900 ĝis nun, la vivo jam mem
solvis la diritan demandon, tamen por plenumi sian promeson, la
Delegacio en Oktobro 1907 kunvokis komitaton, kiu devis elekti
lingvon internacian. Sed bedaŭrinde la komitatanoj ne ĝuste
komprenis sian taskon, kaj, elektinte Esperanton, ili decidis fari en
ĝi _reformojn_, forgesante, ke tia tasko tute ne estis kaj neniam
povis esti komisiita al ili. Tiu ĉi tre bedaŭrinda decido estis
kaŭzita de kelkaj tre gravaj malkompreniĝoj:
1e. Oni forgesis, ke la afero de lingvo internacia estas nun
ankoraŭ en la stato de _propagando_; ke la mondo ne akceptas
lingvon internacian ne pro tiuj aŭ aliaj ĝiaj _detaloj_, sed nur
pro malkonfido al la _tuta_ afero; ke sekve nun ĉiu vera amiko de
lingvo internacia devas absolute silenti pri siaj personaj gustoj
kaj gustetoj, kaj ni ĉiuj devas antaŭ ĉio labori en plej severa
_unueco_, por ke ni akiru por nia afero la _konfidon_ de la mondo.
Kiam nian aferon prenos en sian manon ia granda _forto_ (ekzemple
la registaroj de la ĉefaj landoj), kiu per sia potenco povos doni
al ni ne senvalorajn tro memfidajn vortajn promesojn, sed plenan
_garantion_, ke ĝi alkondukos nian aferon al la celo _pli certe_ ol
ni kaj ke ĝi ne faros facilanime iajn decidojn, antaŭ ol ili _tute
mature_ kaj perfekte estos pripensitaj kaj praktike _elprovitaj_ kaj
_fiksitaj_, tiam ni povos konfide transdoni al tiu potenca forto
la sorton de nia afero; sed se _privataj_ personoj, kiuj havas nek
ian aŭtoritaton, nek ian forton, postulas, ke ni forlasu la vojon,
kiun ni pacience kaj sukcese sekvis en la daŭro de multaj jaroj,
kaj ni komencu plej danĝerajn rompajn eksperimentojn, ĉiuj veraj
Esperantistoj energie protestos. Nun, kiam ni estas ankoraŭ tro
malfortaj, ni povas atingi nian celon nur per _severa disciplino_ kaj
per _absoluta unueco_; alie ni pereigos nian tutan aferon por ĉiam,
por _ĉiam_; ĉar kiu scias, kun kia grandega malfacileco kaj per kia
superhome pacienca dudekjara laborado de multaj miloj da personoj
estas atingita la nuna favora rilato de la mondo al nia afero, tiu
komprenas, ke se, pro interna malpaco, Esperanto nun pereus, la mondo
jam neniam, _neniam_, volos ion aŭdi pri ia nova lingvo internacia,
eĉ se ĝi estus ne senviva teoria produkto de multaj reciproke
malproksimaj kapoj, sed la plej genia kreitaĵo! Mi ripete memorigas
tion ĉi al la reformistoj, mi ripete kaj insiste petas ilin, ke ili
pripensu, kion ili faras, ke ili ne ruinigu tiun grandan kaj gravan
aferon, por kiu ni ĉiuj laboras kaj por kies ebla pereo la posteuloj
iam severe nin juĝus.
2e. Oni forgesis, ke ne sole eĉ en sia nuna formo Esperanto
en la praktiko montriĝis perfekte taŭga por sia rolo kaj ke
plibonaĵo povas fariĝi danĝera malamiko de bonaĵo, sed ke se
eĉ _efektive_ aperus la neceseco plibonigi Esperanton, la solan
kompetentecon kaj rajton por ĉi tio havas ne flankaj personoj, sed
nur la _Esperantistoj_ mem. Kaj en ĉiu momento, kiam plibonigoj
montriĝos efektive necesaj kaj ĝustatempaj, la Esperantistoj tre
facile _povas_ ilin efektivigi. Ĉar ĉiu rakontado pri ia baro,
kiun kvazaŭ prezentas la Bulonja Deklaracio, aŭ pri ia kvazaŭa
senviveco kaj senforteco de nia Lingva Komitato, estas simpla
malvero, per kiu oni penas fortimigi de ni tiujn personojn, kiuj ne
konas bone la staton de la aferoj.
Ĉiu, kiu legis la antaŭparolon de la »Fundamento de Esperanto«,
scias tre bone, ke ĝi ne sole ne prezentas ian baron kontraŭ la
evolucio de la lingvo, sed kontraŭe, ĝi donas al la evolucio tian
grandegan liberecon, kiun neniu alia lingvo iam posedis eĉ parte.
Ĝi donas la eblon, se tio estus necesa, iom post iom eĉ ŝanĝi
la tutan lingvon ĝis plena nerekonebleco! La sola celo, kiun la
fundamento havas, estas nur: gardi la lingvon kontraŭ _anarĥio_,
kontraŭ reformoj _arbitraj_ kaj _personaj_, kontraŭ danĝera
_rompado_, kontraŭ forĵetado de malnovaj formoj, antaŭ ol la
novaj estos sufiĉe _elprovitaj_ kaj tute definitive kaj sendispute
_akceptitaj_. Se la Esperantistoj ĝis nun tre malmulte faris uzon de
tiu granda libereco, kiun la Fundamento al ili donas, ĝi ne estas
kulpo de la Fundamento, sed ĝi venas de tio, ke la Esperantistoj
komprenas tre bone, ke lingvo, kiu devas trabati al si la vojon ne
per ia potenca dekreto, sed per laborado de amasoj, povas disvolviĝi
nur per tre singarda vojo de natura _evolucio_, sed ĝi tuj mortus,
se oni volus ĝin disvolvi per kontraŭnatura kaj danĝerega vojo de
_revolucio_.
Cetere, se la Bulonja Deklaracio efektive prezentus ian malbonaĵon
aŭ neprecizaĵon, kiu do malpermesas, ke iu proponu ĝian ŝanĝon
aŭ eĉ ĝian tutan forigon? Jes, tiuj sinjoroj, kiuj sub la influo
de agitantoj diras, ke la »Fundamento« prezentas »eternan baron
kontraŭ la evolucio de Esperanto«, parolas pri afero, kiun ili tute
ne konas!
Ĉar la Lingva Komitato ĝis nun faris ankoraŭ neniun rompon en la
lingvo, tial la reformistoj ĝin kulpigas, ke ĝi estas senviva,
senforta, senaŭtoritata, sentaŭga! Sed se ĝi estas malbona, kiu
do malpermesas, ke la Esperantistoj mem ĝin reorganizu? Anstataŭ
semi malkontentecon, malpacon kaj ribelon, ĉu ne estus pli bone, se
iu el la malamikoj de la nuna Lingva Komitato prezentus projekton de
reorganizo de tiu ĉi komitato? Se la projekto estos bona, ĝi ja
certe estos akceptita; mi povas eĉ sciigi la malkontentulojn, ke la
prezidanto de la Komitato mem preparas nun projekton de reorganizo,
kiun li intencas prezenti al la plej proksima kongreso. Per vojo de
paco kaj harmonio ni ĉion povas krei, per vojo de malpaco kaj ribelo
ni ĉion nur detruos.
Por fari reformojn en Esperanto, la »Delegacia Komitato« ricevis
komision nek de la Esperantistoj, nek de siaj propraj delegintoj
(kiuj ne sole ne donis, sed eĉ ne _povis_ doni tian strangan
komision); siajn proprajn, de neniu rajtigitajn postulojn de
reformoj--kiuj apogis sin sur zorge kolektitaj voĉoj de kelka nombro
da malkontentuloj, sed tute ignoris la opinion de multaj dekmiloj da
personoj, kiuj estas kontraŭ ĉiuj ŝanĝoj--la Delegacia Komitato
prezentis al la Esperantistaro en formo tre ofenda, postulante,
ke la tuta multemila kaj longe laborinta Esperantistaro akceptu
la decidojn, kiujn kelkaj flankaj personoj ellaboris en la daŭro
de 8--10 tagoj; ili eĉ malhumile postulis, ke tiuj decidoj estu
akceptataj _tuj_, ne atendante la Esperantistan Kongreson; tial
la sola respondo, kiun ni devis doni al la postulantoj, estus
simpla kaj tuja rifuzo. Sed ĉar troviĝis personoj, kiuj per ĉiuj
eblaj rimedoj komencis grandan kaj lertan agitadon inter ĉiuj
Esperantistoj, penante per ĉiuj fortoj ruinigi la harmonion, kiu
ĝis nun regis inter ni, penante semi malpacon kaj malkontentecon kaj
kredigi al ĉiu aparte, ke ĉiuj postulas reformojn, nur la ĉefoj
kontraŭstaras; kaj ĉar ni komprenis tre bone, kiel pereiga povas
fariĝi por nia tuta afero ĉia publika malpaco kaj skismo, precipe
se ĝi al la nenion scianta publiko estas tute malvere prezentata
kiel »deziro de multaj societoj«; tial ni en la daŭro de tri
monatoj faris ĉion, kion ni povis, por kvietigi la ribelantojn en ia
paca maniero. Ni multe korespondis kun ili, penante klarigi al ili,
kiel danĝerega ilia agado estas por tiu afero, kies amikoj ili sin
kredas; ni prezentis la demandon al la voĉdonado de ĉiuj membroj
de la Lingva Komitato; kaj kiam la Lingva Komitato rifuzis akcepti
iliajn strangajn kaj tro grandajn postulojn, ni eĉ decidis, ke ni
_mem_ en nia propra nomo prezentos al la Esperantistoj iliajn plej
ĉefajn postulojn, kvankam ni tute ne vidas en ili ian necesaĵon;
sed ni nur deziris, ke ĉio estu farata sen rompado, per vojo
laŭleĝa; ke ĝis la komuna akcepto la novaj formoj estu rigardataj
ne kiel devigaj, sed nur kiel permesataj, kaj ili ricevu forton nur
tiam, kiam la Lingva Komitato ilin aprobos kaj Kongreso Esperantista
donos al ili sian sankcion.
Sed ĉiuj niaj penoj de pacigo nenion helpis. La postulantoj
respondis, ke por ili ne estas aŭtoritata nia Lingva Komitato, nek
nia kongreso, kaj ili rezervas al si plenan liberecon de agado.
Tiam ni estis devigitaj rompi ĉiun intertraktadon kaj sciigi, ke
la »Delegacia Komitato« por ni plu ne ekzistas. Laŭ la propra
tute preciza programo de la »Delegacio«, la Komitato ricevis de
siaj delegintoj la komision nur _elekti_ lingvon; de la momento,
kiam tiu elekto estis farita, la »Delegacia Komitato« ĉesis
ekzisti kaj restis nur kelkaj _privataj_ personoj, kiuj--laŭ siaj
propraj vortoj--fariĝis nun Esperantistoj. Sed kiam tiuj kelkaj
novaj Esperantistoj, kiuj aliĝis al Esperanto nur antaŭ malmultaj
semajnoj, ekdeziris dikti leĝojn al la tuta popolo Esperantista,
kiu laboras jam pli ol dudek jarojn, kaj ĉiuj niaj admonoj nenion
helpis, tiam ni simple lasis ilin flanke.
Ni estas konvinkitaj, ke tiuj kelkaj scienculoj, kiuj lasis sin
entiri en reton, baldaŭ komprenos la eraron, kiun ili faris; ili
baldaŭ komprenos, ke nia gravega kaj malfacilega afero povas atingi
sian celon _nur per severa unueco_; kaj pro la bono de ilia amata
ideo ili baldaŭ discipline aligos siajn fortojn al tiu komuna granda
armeo, kiu sen personaj ambicioj, en plena harmonio, kaj kun ĉiam
kreskanta sukceso, pacience laboras jam tiom multe da tempo.
Kiel ĝis nun, tiel ankaŭ plue, ni, Esperantistoj, iros trankvile
nian vojon.