Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke
ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima
paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj
amikoj estintaj,--estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la
ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla
_Fundamento_ de la lingvo. Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita
de la _registaroj_ de la plej ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi registaroj
per speciala _leĝo_ garantios al Esperanto tute certan vivon kaj
uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj
aŭ disputoj, tiam aŭtoritata komitato, interkonsente elektita
de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la
lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, se tiaj
ŝanĝoj montriĝos necesaj, sed _ĝis tiu tempo_ la fundamento de
Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa, ĉar severa
netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia
ĝisnuna progresado kaj la plej grava kondiĉo por nia regula kaj
paca progresado estonta. _Neniu persono kaj neniu societo devas havi
la rajton, arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan
ŝanĝon!_ Tiun ĉi tre gravan principon la Esperantistoj volu
ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili
volu ĉiam energie batali, ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun
principon, estus la komenco de nia morto.
Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj Esperantistoj jam de tre longa
tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de
Esperanto: 1. La 16-regula _Gramatiko_, 2. La _Universala Vortaro_,
3. La _Ekzercaro_. Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto
rigardadis ĉiam kiel _leĝojn_ por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj
delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ _konscie_) eĉ la plej
malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj; li esperas, ke pro la bono
de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj Esperantistoj ĉiam rigardados tiujn
ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de
Esperanto.
Por ke ia regno estu forta kaj glora kaj povu sane disvolviĝadi,
estas necese, ke ĉiu regnano sciu, ke li neniam dependos de la
kapricoj de tiu aŭ alia persono, sed devas obei ĉiam nur klarajn,
tute difinitajn fundamentajn _leĝojn_ de sia lando, kiuj estas
egale devigaj por la regantoj kaj regatoj kaj en kiuj neniu havas la
rajton, fari arbitre laŭ persona bontrovo ian ŝanĝon aŭ aldonon.
Tiel same por ke nia afero bone progresadu, estas necese, ke ĉiu
Esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝdonanto por li ĉiam
estos ne ia _persono_, sed ia klare difinita _verko_. Tial, por
meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu
Esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi, la
aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn
tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de ĉiuj Esperantistoj
jam de longe fariĝis fundamento por Esperanto, kaj li petas, ke la
okuloj de ĉiuj Esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al li, sed al
_tiu ĉi libro_. Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj
nedisputebla institucio decidos alie, ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi
libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj; ĉio, kio estas
kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi
eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem. Nur la
supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro »Fundamento de
Esperanto«, devas esti rigardataj kiel oficialaj; ĉio alia, kion
mi verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas k.t.p., estas nur
verkoj _privataj_, kiujn la Esperantistoj--se ili trovas tion ĉi
utila por la unueco de nia afero--povas rigardadi kiel _modela_, sed
ne kiel _deviga_.
Havante la karakteron de _fundamento_, la tri verkoj represitaj en
tiu ĉi libro devas antaŭ ĉio esti _netuŝeblaj_. Tial la legantoj
ne miru, ke ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu
ĉi libro (precipe en la Angla parto) tute nekorektite tiujn samajn
_erarojn_, kiuj sin trovis en la unua eldono de la »Universala
Vortaro«. Mi permesis al mi nur korekti la preserarojn; sed se ia
vorto estis erare aŭ nelerte _tradukita_, mi ĝin lasis en tiu ĉi
libro tute senŝanĝe; ĉar se mi volus plibonigi, tio ĉi jam estus
_ŝanĝo_, kiu povus kaŭzi disputojn kaj kiu en verko fundamenta ne
povas esti tolerata. La _fundamento devas resti severe netuŝebla
eĉ kune kun siaj eraroj_. La _erareco_ en la nacia traduko de tiu
aŭ alia vorto ne prezentas grandan malfeliĉon; ĉar, komparante la
kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran
sencon de ĉiu vorto; sed senkompare pli grandan danĝeron prezentus
la _ŝanĝado_ de la traduko de ia vorto; ĉar, perdinte la severan
netuŝeblecon, la verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron
de dogma fundamenteco, kaj, trovante en unu eldono alian tradukon
ol en alia, la uzanto ne havus la certecon, ke mi morgaŭ ne faros
ian alian ŝanĝon, kaj li perdus sian konfidon kaj apogon. Al ĉiu,
kiu montros al mi ian nebonan esprimon en la fundamenta libro, mi
respondos trankvile: »Jes, ĝi estas eraro, sed ĝi devas resti
netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la fundamenta dokumento, en kiu
neniu havas la rajton fari ian ŝanĝon«.
La »Fundamento de Esperanto« tute ne devas esti rigardata kiel la
plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto. Ho, ne! Kiu volas
_perfektiĝi_ en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn
lernolibrojn kaj vortarojn, multe pli _bonajn_ kaj pli _vastajn_,
kiuj estas eldonitaj de niaj plej kompetentaj amikoj por ĉiu nacio
aparte kaj el kiuj la plej gravaj estas eldonitaj tre bone kaj
zorgeme, sub mia persona kontrolo kaj kunhelpo. Sed la »Fundamento
de Esperanto« devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona Esperantisto
kiel konstanta _gvida dokumento_, por ke li bone ellernu kaj per
ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo
estas oficiala kaj netuŝebla, por ke li povu ĉiam bone distingi
la vortojn kaj regulojn _oficialajn_, kiuj devas troviĝi en ĉiuj
lernoverkoj de Esperanto, de la vortoj kaj reguloj rekomendataj
_private_, kiuj eble ne al ĉiuj Esperantistoj estas konataj aŭ
eble ne de ĉiuj estas aprobataj. La »Fundamento de Esperanto«
devas troviĝi en la manoj de ĉiu Esperantisto kiel konstanta
_kontrolilo_, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco.
Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute
netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas
sendube erara. Tio ĉi povus naski la penson, ke nia lingvo restos
ĉiam rigida kaj neniam disvolviĝos... Ho, ne! Malgraŭ la severa
netuŝebleco de la Fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon,
ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante _pliboniĝadi_ kaj
_perfektiĝadi_; la netuŝebleco de la Fundamento nur garantios
al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝados ne per arbitra,
interbatala kaj ruiniga _rompado_ kaj _ŝanĝado_, ne per nuligado
aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura,
senkonfuza kaj sendanĝera. Pli detale mi parolos pri tio ĉi en la
Bulonja kongreso; nun mi diros pri tio ĉi nur kelkajn vortojn, por
ke mia opinio ne ŝajnu tro paradoksa.
1. _Riĉigadi_ la lingvon per novaj vortoj oni povas jam _nun_
per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la
plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj
uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj devas esti
nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la
_literaturo_; sed en korespondado kun personoj _nekonataj_ estas
bone, ĉiam peni uzadi nur vortojn el la »Fundamento«; ĉar nur pri
tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos
en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj
vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos
ilin en la vortaron oficialan, kiel »Aldonon al la Fundamento«.
2. Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia
vorto aŭ regulo en nia lingvo estas _tro neoportuna_, ĝi ne devos
_forigi_ aŭ _ŝanĝi_ la diritan formon, sed ĝi povos proponi
formon _novan_, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo
malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon
malnovan, kiu fariĝos _arĥaismo_, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu
natura lingvo. Sed, prezentante parton de la _fundamento_, tiuj ĉi
arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj
lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere
ni havos la certecon, ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la
unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta
eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon
por la estontaj generacioj.
Mi montris _en principo_, kiamaniere la severa netuŝebleco de
la »Fundamento« gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo, ne
malhelpante tamen al la lingvo ne sole riĉiĝadi, sed eĉ konstante
_perfektiĝadi_. Sed en la praktiko ni (pro kaŭzoj jam multajn
fojojn priparolitaj) devas kompreneble esti _tre singardaj_ kun
ĉia »perfektigado« de la lingvo: a) ni devas tion ĉi fari ne
facilanime, sed nur en okazoj de efektiva _neceseco_; b) fari tion
ĉi (post matura prijuĝado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia
centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta
esperantistaro.
Mi finas do per la jenaj vortoj:
1. pro la unueco de nia afero ĉiu bona esperantisto devas antaŭ
ĉio bone koni la _fundamenton_ de nia lingvo;
2. la fundamento de nia lingvo devas resti por ĉiam _netuŝebla_;
3. ĝis la tempo, kiam aŭtoritata centra institucio decidos
_pligrandigi_ (neniam _ŝanĝi_!) la ĝisnunan fundamenton per
oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ĉio bona, kio ne troviĝas
en la »Fundamento de Esperanto«, devas esti rigardata ne kiel
deviga, sed nur kiel _rekomendata_.
La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri la Fundamento de Esperanto,
prezentas dume nur mian _privatan_ opinion. Leĝan sankcion ili
ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua
internacia kongreso de Esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune kun
sia antaŭparolo estos prezentita.