15. La Akademio esploras:

1e. La demandojn, kiujn ĝi elektis per propra iniciato;

2e. La demandojn senditajn al ĝi de la diversaj subkomitatoj,

sekcioj kaj komisioj;

3e. Ĉiujn demandojn prezentitajn al ĝi per favora raporto

subskribita de almenaŭ 5 anoj de la Lingva Komitato.

16. La direktoro de ĉiu sekcio raportas pri la proponoj senditaj

al li de la prezidanto. Liaj raportoj estas poste komunikataj al la

Akademio, kiu esploras ilin por decidi pri la afero.

17. La Direktoroj de la sekcioj povas publikigi en »Oficiala

Gazeto« kun aprobo de la Prezidanto lingvajn studojn verkitajn de

kiu ajn kompetentulo kaj respondojn al lingvaj demandoj.

Dokumentoj de Esperanto Informilo pri la historio kaj organizo de la Esperanta movado · 第 76 / 163 题