VIII. Elekto de la Akademio.

10. Estas starigita en la Lingva Komitato supera komisio aŭ

Esperantista Akademio. La nombro de ĝiaj anoj ne povas superi 18.

11. La Akademianoj estas elektataj de la Lingva Komitato per absoluta

plimulto de la voĉdonantoj, laŭ proponlistoj enhavantaj nombron

da kandidatoj proksimume duoblan de la nombro de elektotoj. Tiuj

kandidatoj estas elektitaj de la estraro inter la membroj montritaj

per speciala lingva kompetenteco, kaj kiuj havas la eblon doni efikan

partoprenon en la laboroj de la komitato.

12. La Akademianoj estas elektataj por 9 jaroj, kaj rebalotataj

ĉiun trian jaron po triono. Ili estas reelekteblaj. La unua ordo de

rebalotado estas montrita per lotado. La Akademianoj estos submetataj

al nova elekto, kiel anoj de la Lingva Komitato, nur post finiĝo de

ilia 9-jara periodo de Akademianoj.

Dokumentoj de Esperanto Informilo pri la historio kaj organizo de la Esperanta movado · 第 73 / 163 题