5. Por starigi tiun liston, la Akademio grupigas:

1e. La anojn, kies 9-jara periodo de aneco finiĝis;

2e. La personojn, proponitajn por esti novaj anoj, laŭ la maniero

montrata en la regulo 6a.

La Akademio eltiras el tiu grupo la Esperantistojn, kiujn ĝi juĝas

indaj fariĝi aŭ refariĝi anoj de la Lingva Komitato, kaj starigas

liston prezentotan al la voĉdono de la Lingva Komitato.

6. La proponoj pri novaj anoj venas, ĉu de la propagandaj, ĉu de

la aplikaj kaj specialaj Esperantistaj societoj kaj grupoj, ĉu

de Lingvo-komitatanoj kaj de anoj de aliaj altaj Esperantistaj

institucioj. En ĉiu lando, la Akademio komunikas la kandidat-liston

al la koncernataj naciaj asocioj, petante ilian opinion.

Dokumentoj de Esperanto Informilo pri la historio kaj organizo de la Esperanta movado · 第 66 / 163 题