4. Eliras lia spirito, li reiras en sian teron, kaj en tiu
tago neniiĝas ĉiuj liaj intencoj.
5. Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakobo, kiu
esperas al la Eternulo, lia Dio,
6. kiu kreis la ĉielon kaj la teron, la maron kaj
ĉion, kio estas en ili, kiu gardas la veron eterne;
7. kiu faras justecon al la maljuste suferantaj, donas panon
al la malsataj. Dio liberigas la malliberulojn;
8. Dio malfermas la okulojn al la blinduloj; Dio restarigas
la kurbigitojn; Dlo amas la virtulojn;
9. Dio gardas la emmigrintojn, subtenas orfon kaj vidvinon,
sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas.
10. Dio reĝas eterne, via Dio, Ciono, por ĉiuj
generacioj. Haleluja.