11. Mi diris en mia konfuziĝo: ĉiu homo
mensogas.
12. Kion mi redonos al Dio por ĉiuj Liaj bonfaroj al
mi?
13. Mi levos la pokalon de savo, kaj mi vokos la nomon de
Dio.
14. Miajn promesojn al Dio mi plenumos antaŭ Lia tuta
popolo.
15. Grandvalora en la okuloj de Dio estas la morto de Liaj
fideluloj.
16. Ho Dio, mi estas Via sklavo, mi estas Via sklavo, filo
de Via sklavino; Vi disigis miajn ligilojn.
17. Al Vi mi oferdonos dankan oferon, kaj la nomon de Dio mi
vokos.
18. Miajn promesojn al Dio mi plenumos antaŭ Lia tuta
popolo,
19. en la kortoj de la domo de Dio, interne de vi,
Jeruzalemo. Haleluja.