5. Favorkora estas Dio kaj justa, kaj nia Dio estas
kompatema.
6. Dio gardas la simplanimulojn; mi estas en mizero, kaj Li
min savas.
7. Revenu, mia animo, al via trankvileco, ĉar Dio
faras al vi bonon.
8. Ĉar Vi savis mian animon de la morto, mian piedon
de falpuŝiĝo.