10. Ne trafos vin malbono, kaj frapo ne atingos vian tendon.

11. Ĉar al Siaj anĝeloj Li ordonis pri vi, ke

ili vin gardu sur ĉiuj viaj vojoj.

12. Sur la manoj ili vin portos, por ke vi ne

falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.

13. Sur leopardon kaj vipuron vi paŝos, vi piedpremos

leonon kaj drakon.

14. Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos; Mi defendos

lin, ĉar li konas Mian nomon.

15. Li vokos Min, kaj Mi lin aŭskultos; kun li Mi

estos en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos.

16. Mi satigos lin per longa vivo kaj aperigos al li Mian

helpon.

El la Biblio Elektitaj ĉapitroj de la Psalmaro, Sentencoj de Salomono kaj Predikanto · 第 30 / 67 题