2. kiam venis al li la profeto Natan post lia aliĝo
al Bat-Seba.
3. Korfavoru min, Dio, laŭ Via boneco; laŭ Via
granda kompatemeco elstreku miajn pekojn.
4. Lavu min tute pure de mia krimo, kaj purigu min de mia
peko.
5. Ĉar miajn kulpojn mi konscias, kaj mia peko estas
ĉiam antaŭ mi.
6. Antaŭ Vi sola mi pekis, kaj mi faris tion, kio
estas malbona antaŭ Viaj okuloj, tial Vi estas justa
en Via vorto kaj pura en Via juŝo.
7. Mi estas ja naskita en krimo, kaj en peko
gravediĝis per mi mia patrino.
8. Vi amas ja veron en la koro, kaj en kaŝiteco Vi
aperigas al mi saĝon.
9. Senpekigu min per hisopo, kaj mi fariĝos pura;
lavu min, kaj ml estos pli blanka ol neĝo.
10. Aŭdigu al mi ĝojon, kaj regajiĝos
la ostoj, kiujn Vi batis.
11. Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj kaj
ĉiujn miajn krimojn elstreku.
12. Koron puran kreu al mi, Dio, kaj spiriton ĝustan
novigu en mi.
13. Ne forpuŝu min de Via vizaĝo, kaj Vian
sanktan spiriton ne forprenu de mi.
14. Redonu al mi la ĝojon de Via helpo, kaj spirito
bonfara fortikigu min.
15. Mi instruos al la krimuloj Vian vojon, kaj pekuloj
revenos al Vi.
16. Liberigu min de sango, Dio, Dio de mia savo, mia lango
kantos Vian justecon.
17. Dio, malfermu miajn lipojn, kaj mia buŝo rakontos
Vian gloron.
18. Ĉar Vi ne deziras oferdonon,--mi
ĝin donus; brulofero ne plaĉas al Vi.
19. Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta; koron
suferantan kaj humilan Vi, Dio, ne malŝatas.
20. Bonfaru al Ciono laŭ Via favoro, konstruu la
murojn de Jeruzalemo;
21. tiam plaĉos al Vi oferdonoj de pieco, brulofero
kaj plenofero; tiam oni metos sur Vian altaron junajn
bovojn.