2. Kiel cervo sopiras al fluanta akvo, tlel mia animo
sopiras al Vi, ho Dio.
3. Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion; kiam mi venos
kaj aperos antaŭ la vizaĝo de Dio?
4. Miaj larmoj lariĝis mia pano tage kaj nokte,
ĉar oni diras al mi ĉiutage: kie estas via
Dio?
5. Elverŝiĝas mia animo, kiam mi rememoras,
kiel mi iradis inter granda amaso, eniradis kun ĝi en
la dornon de Dio ĉe laŭta kantado kaj glorado
de festanta amaso.
6. Kial vi malĝojas, mia animo, kaj
konsterniĝas en mi? Esperu al Dio, ĉar
ankoraŭ mi dankos Lin por helpo, veninta de Lia
vizaĝo.
7. Mia Dio, malĝojas en mi mia animo, tial mi
rememoras pri Vi en la lando de Jordano kaj Hermono, sur la
monto Micaro.
8. Abismo resonas al abismo per la bruo de Viaj falakvoj;
ĉiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi.
9. En la tago Dio aperigas al mi Sian bonecon, kaj en la
nokto mi havas kanton al Li, preĝon al la Dio de mia
vivo.
10. Mi diras al Dio, mia roko: kial Vi min forgesis? kial mi
iradas malgaja pro la premado de mia malamiko?
11. Kvazaŭ tranĉante miajn ostojn, mokas min
miaj malamikoj, dirante al mi ĉiutage: kie estas via
Dio?
12. Kial vi malĝojas, mia animo, kial vi
konsterniĝas en mi? Esperu al Dio, ĉar
ankoraŭ mi dankos Lin, la savanton de mia
vizaĝo kaj mian Dion.