1. Psalmo de Davido, kiam li forkuris de sia filo Absalono.

2. Dio, kiel multaj estas miaj premantoj, multaj

leviĝis kontraŭ mi!

3. Multaj diras pri mia animo: ne ekzistas por ĝi

savo de Dio.--Sela [Hebrea muzika termino].

4. Sed Vi, Dio, estas ŝildo por mi, mia honoro kaj

levanto de mia kapo.

5. Per mia voĉo mi vokas al Dio, kaj Li respondas al

mi de Sia sankta monto.--Sela.

6. Mi kuŝiĝas kaj endormiĝas, kaj mi

vekiĝas, ĉar Dio min subtenas.

7. Mi ne timas multajn milojn da homoj, kiuj estas

ĉirkaŭ mi.

8. Leviĝu, Dio, helpu min, mia Sinjoro, ĉar Vi

frapis al ĉiuj miaj malamikoj la vangojn, la dentojn

de la malpiuloj Vi frakasis.

9. Ĉe Dio estas la helpo; super Via popolo estas Via

beno.--Sela.

El la Biblio Elektitaj ĉapitroj de la Psalmaro, Sentencoj de Salomono kaj Predikanto · 第 6 / 67 题