PSALMO I.

1. Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ

konsilo de malpiuloj, nek staras sur vojo de pekuloj, nek

sidas en kunsido de blasfemantoj,

2. sed li nur havas deziron por la leĝo de Dio, kaj

pri Lia leĝo li pensas tage kaj nokte.

3. Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj,

donanta sian frukton en sia tempo, kaj kies folio ne velkas;

kaj en ĉio, kion li faras, li sukcesos.

4. Ne tiel estas la malpiuloj, sed ili estas kiel

grenventumaĵo, kiun disblovas la vento.

5. Tial ne staros fortike la malpiuloj ĉe la

juĝo kaj la pekuloj en societo de piuloj:

6. ĉar Dio konas la vojon de piuloj, kaj la vojo de

malpiuloj pereos.

El la Biblio Elektitaj ĉapitroj de la Psalmaro, Sentencoj de Salomono kaj Predikanto · 第 4 / 67 题