La nauxan de januaro, jam antaux kvar tagoj, mi
ricevis per la vespera liverado rekomenditan leteron,
adresitan per la mano de mia kolego kaj malnova lerneja
kunulo, Harry Jekyll. Tio multe min surprizis, cxar ni
tute ne kutimis interkorespondi; mi lin vidis, ja
kunmangxis kun li, la antauxan vesperon, kaj mi
povis imagi en nia interrilato nenion, kio povus pravigi la
formalajxon de rekomendo. La enhavo pligrandigis mian
miron, cxar la letero estis jene esprimita:
<<Kara Lanyon,
<<Vi estas unu el miaj plej malnovaj amikoj, kaj kvankam
ni de tempo al tempo malkonsentis pri sciencaj aferoj, mi ne
povas rememori, almenaux miaflanke, ian rompigxon en
nia amo unu al la alia. Neniam estis tago en kiu, se vi
estus dirinta al mi: Jekyll, mia vivo, mia honoro, mia
prudento dependas de vi,--mi ne oferus mian tutan havon
aux mian maldekstran manon por vin helpi. Lanyon, mia
vivo, mia honoro, mia prudento, cxio estas en viaj
manoj; se vi mankos al mi hodiaux nokte, mi pereos. Vi
povus suspekti, post cxi tiu antauxparolo, ke mi
estas petonta al vi, cedi ion malhonorigan. Jugxu por vi
mem.
<<Mi deziras, ke vi prokrastu cxiujn aliajn
rendevuojn por hodiaux nokte, ecx ja se oni vin
alvokus al la lito de imperiestro; ke vi prenu veturilon,
escepte se via propra kalesxo estus efektive cxe la
pordo, kaj kun tiu cxi letero en la mano, ke vi veturadu
rekte al mia domo. Poole, mia cxefservisto, havas siajn
ordonojn; vi trovos lin atendantan kun seruristo vian
alvenon. Vi devas tiam perforte malfermi la pordon de mia
kabineto, kaj vi devas eniri sola; malfermi la vitran
sxrankon (litero E) maldekstre, disrompante la seruron,
se gxi estos sxlosita, kaj eltiri, kun gxia tuta
enhavo tia, kia gxi staras, la kvaran tirkeston de la
supro aux (kio estas sama) la trian de la malsupro. En
mia ekstrema afliktigxo mi havas morbidan[26]
timon, malgxuste direkti vin; sed, ecx se mi eraras,
vi ekkonos la gxustan tirkeston laux gxia
enhavo: kelkaj pulvoroj, boteleto, kaj papera libro. Tiun
cxi tirkeston mi petas vin reporti kun vi al Cavendish
Square gxuste tian, kia gxi estas.
<<Jen la unua parto de la servo; nun pri la dua. Vi devus
reveni; se vi ekiros tuj post kiam vi ricevos tiun cxi
leteron, jam longe antaux la noktomezo; sed mi lasos al
vi gxis tiam, ne nur pro timo al unu el tiuj malhelpoj,
kiujn oni povas nek forbari nek antauxvidi, sed cxar
horo, en kiu viaj servistoj estos jam kusxigxintaj,
estos preferinda por tio, kio tiam restos farota.
<<Je la noktomezo, do, mi petas, ke vi estu sola en via
konsultejo, ke vi enlasu en la domon per via propra mano
homon, kiu sin prezentos en mia nomo, kaj ke vi metu en
liajn manojn la tirkeston, kiun vi estos elportinta el mia
kabineto. Tiam vi estos plenuminta vian rolon, kaj
elgajninta mian koran dankon. Post kvin minutoj, se vi
insistos pri klarigo, vi estos kompreninta, ke cxi tiuj
arangxoj estas plej ekstreme gravaj; kaj ke, per la
neplenumo de ecx unu el ili, kiel ajn fantaziaj ili
sxajnas, vi povas esti sxargxinta vian
konsciencon je mia morto aux la pereo de mia prudento.
Kvankam mi fidas, ke vi ne konsideros kiel malseriozan tiun
cxi peton, mia koro mallevigxas kaj mia mano tremas
jam cxe la penso pri ties ebleco. Pripensu pri mi en tiu
cxi horo, en stranga loko, suferanta sub mallumo de
mizero, kiun neniu imago povas trograndigi, kaj tamen bone
scianta, ke, se vi nur akurate min servos, miaj
cxagrenoj forruligxos kiel rakonto dirita. Servu
min, mia kara Lanyon, kaj savu vian amikon,