Tradukita de
WILLIAM MORRISON, F. B. E. A.
kaj
WILLIAM W. MANN
LONDON, W. C.
THE BRITISH ESPERANTO ASSOCIATION
133-136, High Holborn
ROBERT LOUIS STEVENSON (Robert Lui Stivnson) naskigxis
en Edinburgo en la jaro 1850. Sola filo de suficxe
ricxaj gepatroj, li estis grave malhelpata, dum sia tuta
vivado, de la sxargxo de malbona sano. Kiam,
ankoraux knabo, li devis resti en lito, lia patrino kaj
lia vartistino legadis al li tage kaj nokte cxiajn
rakontojn kaj historiojn. Tiel estis frue vekita en li la
instinkto de l' auxtoreco. Edukita en la skota
cxefurbo, li studadis la legxosciencon kaj
farigxis advokato. Dum sia libertempo, li vojagxis
alilande kaj unu el tiuj ekskursoj li priskribas en sia unua
verko, <<An Inland Voyage>> (Enlanda Vojagxo). La verko,
tamen, kiu unue alportis al li publikan famon, estis tiu nun
tradukita en la sekvantaj pagxoj. Post la morto de sia
patro en 1887, li forlasis Edinburgon kaj Euxropon por
sercxi bonan sanon, kaj fine, post multaj vagadoj li
faris al si hejmon en Vailima en la Samoa insularo, kie li
mortis en 1894.
La verkoj de Stevenson estas diversaj, cxar li
estis poeto, romanisto, vojagxinto, moralisto kaj
biografiisto. Li havis senteman kaj delikatan fantazion, kaj
li posedis stilon, kiu pro sia gracio kaj sia fleksebleco
estis malofte egalita.
Prezentante tiun cxi tradukon al la mondo
esperanta, ni deziras esprimi niajn grandajn dankojn al S-ro
J. M. Warden, Edinburgo, kaj al S-ro G. D. Buchanan,
Glasgovo, pro iliaj grandvaloraj kritikoj kaj sugestioj.
Oktobro 1909.
W. Morrison, Edinburgo.
W. W. Mann, Londono.