Antaŭ multe da jaroj kiam mi estis malgranda knabo, kaj la gefratoj
ankaŭ estis junaj, tiam mia patrino ofte sidigis nin ĉirkaŭ si, apud la
varma kameno, kaj rakontis al ni historiojn el sia patrujo,--la
malproksima, la bela, la ĉiam mirinda Svedujo. Tiuj ĉi historioj plej
ofte priskribis fantomojn, koboldojn, lanternvirojn,[8] kaj tiel plu. Al
ni infanoj, ĉiuj naskitaj en Usono, la historioj estis ĉiam tre
interesaj kaj eĉ en la nuna tempo ili restas freŝaj en la memoro. Eble
la leganto ankaŭ dezirus aŭdi la maljunan patrinon. Ni do imagu nin ree
en la gepatra domo en la usona ŝtato Ilinojo.
Estas malvarma vintra vespero de la jaro 1888. La vento murmuras strange
tra la branĉoj de la altaj nudaj arboj. La luno staras klara sur la
ĉielo kaj verŝas malhelan, misteran lumon sur la teron. La fajro brulas
gaje en la kameno, kaj apud la patrino ni sidas kun avidaj vizaĝoj kaj
frapantaj koroj.