Ĉu la estimata leganto iam vidis la akvofalon "Stalpeto"? Ĝi estas en
tiu naturbela kaj mirinda parto de Svedujo kiun oni nomas Smolando.
Estas la Nigra Rivero kiu, post kiam ĝi kviete kaj trankvile serpentumas
tra florantaj valetoj kaj verdaj arbaroj, subite faras tiun ĉi grandegan
saltadon malsupren de preskaŭ perpendikulara ŝtonego, kaj poste tute
ripozas en la apuda maro.
Ne malproksime de Stalpeto estas malnova biendomo, malĝoja, malluma kaj
senhoma. Oni havas strangan senton, kiam oni vidas la grandan domegon
kun la fermitaj pordoj kaj najlitaj fenestroj. Oni opinias ke la stranga
vidiĝo de la domo havas ian kaŭzon. Kial estas tiu ĉi naturbela loko
senhoma? Kial ne loĝas almenaŭ unu nobelo en la vasta domego?
Ni aŭskultu al maljuna ĝentila virino, kiu foje rakontis al ni la
kialon. Por ke ni povu kompreni ŝin ni de la komenco devas aŭdi la
historion, kaj tiu ĉi komenco, kiel la Miltona kanto, estas ĵus en la
komenco de tempo.
Kiam ni demandis ŝin: "Kial ne loĝas iu en Kristeholmo?" ni ricevis la
jenan respondon:
"Kiam Diablo, pro sia grandega fiereco, estis elĵetita el la ĉielo, sin
trovis tie ankaŭ aliaj spiritoj, kiuj pekis. Tiuj ĉi spiritoj ankaŭ
estis elĵetitaj, kaj kiel la flaviĝantaj folioj en aŭtuna tago falas
teren, tiel falis tiuj ĉi spiritoj malsupren sur la teron, kelkaj en
marojn, aliaj en arbarojn aŭ sur montojn. Kie ajn ili falis, tie ili
restadis kaj tie laboradis. Laŭ siaj diversaj restadejoj ili ankaŭ
ricevis malsimilajn nomojn. Pro tio ni havas en la mondo marnimfojn,
montnimfojn, gnomojn, elfojn, arbarnimfojn, koboldojn, kiujn priskribas
la kateĥismo.[3]
En tiu tago okazis ke kelkaj spiritoj falis sur la monton kie nun staras
la Kristeholma biendomo. Interne de tiu ĉi monto iliaj posteuloj
restadis preskaŭ ĝis la nuna tempo. Dum centoj, jes miloj da jaroj ili
tie loĝis kaj kvankam la fulmo okaze mortigis kelkajn, ili ne koleregis
kaj ne tuŝis la homojn.
Okazis do antaŭ longe, ke unu nobelo, kiu aĉetis Kristeholmon, deziris
tie konstrui domon.
Kiel saĝa konstruisto li serĉis bonan fundamenton por la domo kaj
elektis la ŝtonegon en kiu la gnomoj loĝis.
La montreĝo malŝatis tion ĉi, sed lia edzino petis lin ke li ne faru
malbonon kontraŭ la najbarojn sen ia kaŭzo.
Kiam la domo estis konstruita, la nobelo edziĝis kun juna, bela
fraŭlino, kaj "ĝojo staris alte en la plafono."[4]
Sed malĝojo falas sur multe da homoj, kiuj nemulte atendas ĝin, kaj
tiel ankaŭ okazis tie ĉi.
Unu tagon, kiam la juna edzino sole restis en sia ĉambro, staris antaŭ
ŝi malgranda virino, kiu salutis kaj diris:
"Mia mastrino petegas, ke vi bonvolu veni al ŝi, kaj se vi tiel faros,
ŝi do riĉe repagos vin."
La juna nobelino forte miris pro tio, sed tial ke ŝi estis brava kaj
bonkora, ŝi promesis sekvi.
La virineto malsupreniris ĝis ŝi atingis la kelon. Jen malfermiĝis unu
antaŭe nevidebla pordo en la monto, kaj ambaŭ trairis tra longa,
malluma, malfreŝa subtervojo, ĝis ili atingis grandan groton, kies muroj
brilis kaj rebrilis je oro kaj arĝento. En la groto vireto marŝis tien
ĉi kaj tien, ŝajne en forta ĉagreno. Li ne parolis al la nobelino, sed
rigardis ŝin per petegantaj kaj malĝojaj okuloj.
La virineto fortiris kurtenon, kiu kaŝis alian malfermaĵon, kaj vidis
nun la juna nobelino virinon, kiu kuŝis sur ornamita lito kaj estis
malsana. La ĉeesto de la Kristana virino, tamen, tuj igis la
gnom-virinon sana. Ŝi tiam eltiris skatoleton, en kiu sin trovis perloj
kaj multekostaj ŝtonoj.
"Tiun ĉi mi donacas al vi, sed ne rakontu al iu pri la aventuro, ĉar
tiam okazos al vi granda malfeliĉo."
Tiel diris la montreĝino, kaj la nobelino reiris al sia ĉambro kaj
zorgeme kaŝis la multekostan skatoleton.
Pasis feliĉe la tempo kaj la junulino naskis du filojn.
Unu tagon dum la patrino forestis ili eltrovis la misteran skatoleton,
kaj komencis ludi kun ĝi, kiam la patro eniris. Li forte miris tial ke
li trovis tiajn multekostaĵojn en la manoj de l'infanoj, kaj tuj
demandis la patrinon kiel ŝi akiris ĝin. Komence ŝi ne volis paroli pri
ĝi, sed la edzo insistis. Fine li koleris kaj deklaris ke ŝi estas
koboldino, jes, ke li vidis ŝin veturantan tra la aero sur balailo. Nun
la malfeliĉa nobelino devis rakonti pri sia vizito ĉe la gnomoj, kaj
aldonis:
"Nun vi kaj mi estas vidintaj niajn plej feliĉajn tagojn, ĉar via
sciameco alportos al ni pli da malĝojo ol vi povas imagi."
Post kelkaj tagoj aperis en la maro proksime de Stalpeto insuleto, kiu
ĉiam aperis kiam ajn io mirinda estis okazonta. Ĵus antaŭ la morto de
Karl XIIa kaj Gustav IIIa, oni diras, ke la insuleto aperis; oni eĉ
diras, ke antaŭ tre longe unu reĝo enskribis sian nomon sur grandan
ŝtonon, kiun li trovis tie, kaj ke la saman ŝtonon kaj la saman nomon
oni foje vidis, kiam la insuleto ree sin levis super la akvo.
Kial la insuleto ree aperis, ĉu la gnomoj interligiĝis kun la marnimfoj,
aŭ ĉu estis alia kaŭzo, oni ne povas diri; sed, tamen, la insuleto klare
aperis kaj la nobelo forte deziris remi tien por ke li povu pli proksime
rigardi ĝin.
La nobelinon kaj la du filojn li ankaŭ volis kunpreni. La edzino forte
kontraŭstaris tiun ĉi proponon, eĉ petegis lin genuflekse, sed
sensukcese.
Fine forveturis la obstinegulo kune kun la filoj al la insuleto, dum la
edzino restis hejme. Ĵus kiam la boato ektuŝis la ensorĉitan insuleton,
la du filoj eksaltis teren, sed en tiu sama momento malaperis kaj la
insuleto kaj la knaboj, kaj la patro ne plu vidis ilin.
La malfeliĉa nobelino baldaŭ mortis pro malĝojo kaj la edzo veturis al
fremdaj landoj, kie ankaŭ li mortis; sed en la domego de Kristeholmo
neniu de tiu tempo loĝis, kaj ne estas kredeble ke oni iam trovos
feliĉon tie."
[Piednoto 3: Laŭ mia maljuna patrino la tre antikva sveda kateĥismo vere
priskribis tiujn estaĵojn. Ekzemple ĝi enhavis la jenan preĝon: "Dio
liberigu nin de marnimfoj, montnimfoj, gnomoj, elfoj, arbarnimfoj,
koboldoj, kaj ĉiuj supernaturaĵoj."--_La Tradukinto._]
[Piednoto 4: Skandinava popoldiro.]