Ĝojantan de virina malforteco!
Libera mi naskiĝis, kiel viro.
Se nun la filo de Agamemnono
Troviĝus antaŭ vi kaj vi altrudus
Al li postulon, kiun vi ne devas:
Li ankaŭ havas glavon, havas brakon,
Por siajn rajtojn antaŭ vi defendi.
Sed mi nenion havas krom la vortoj,
Kaj nobla viro devas dece ŝati
La vorton de virino.
TOAS.
Mi ĝin ŝatas
Pli, ol mi ŝatus glavon de la frato.
IFIGENIO.
Ŝanĝiĝas la sukces' en la batalo;
Ne taksu malamikon tro malforta.
Eĉ malfortulon la natur' ne lasis
Sen helpo kontraŭ pugno de fortulo.
Ĝi al li donis ruzon, artifikojn;
Li cedas, li prokrastas, ĉirkaŭiras.
Jes, la fortul' meritas la ruzaĵojn.
TOAS.
Ruzaĵon neniigas singardeco.
IFIGENIO.
Animo pura ruzon ne bezonas.
TOAS.
Vin mem vi nesingarde ja kondamnas!
IFIGENIO.
Ho, se vi vidus, kiel la animo
En mi batalas forte, por rebati
Malbonan tenton tuj en la komenco!
Do sendefenda antaŭ vi mi staras?
La belan peton, tiun ĉarman branĉon,
En mano de virino pli potencan
Ol glavo kaj ol lanco, vi forpuŝas?
Per kio do mi povas min defendi?
Ĉu mi miraklon petu de l' diino?
Ĉu en mi mem jam forto ne ekzistas?
TOAS.
Mi vidas, ke la sorto de l' fremduloj
Vin tre maltrankviligas. Kiuj estas
La viroj, kiuj tiom vin zorgigas?
IFIGENIO.
La viroj—ili estas—mi supozas,
Ke ili estas grekoj.
TOAS.
Samlandanoj?
Kaj certe ja en vi ili revekis
La belan bildon de reveno hejmen?
IFIGENIO (post mallonga silento).
Ĉu por kuraĝa, ne aŭdita faro
La rajton havas sole nur la viro?
Ĉu neeblaĵon sole li alpremas
Al sia forta kaj heroa brusto?
Sed kion oni nomas granda? Kio
Kun ekscitado levas la animon
De ĉiam ripetanta rakontanto,
Se ne la faro, kiu preskaŭ tute
Sukceson ne promesas, kiun tamen
Kuraĝa homo brave entreprenas?
Ĉu tiu, kiu sola en la nokto
Penetras en tendaron malamikan
Kaj kiel flamo ne antaŭvidita
Atakas furioze la dormantojn
Kaj vekiĝantojn, fine, atakita
De l' leviĝintoj, tamen forrapidas
Kun multo da akiro,—ĉu li sola
Meritas gloron? Ĉu nur tiu, kiu
La vojon sendanĝeran malŝatante,
Kuraĝe pasas montojn kaj arbarojn,
Por landon liberigi de rabistoj?
Por ni nenio restas? Ĉu virino
Naturan sian rajton devas perdi?
Sovaĝa esti kontraŭ sovaĝuloj,
La rajton de la glav' de vi forrabi
Laŭ maniero de amazoninoj
Kaj la premadon venĝi nur per sango?
En mia brusto ondas malkviete
Kuraĝa entrepreno: mi konscias,
Ke mi riproĉon grandan ne evitos,
Nek malfeliĉon, se ĝi ne sukcesos;
Sed mi al vi transdonas mian sorton,
Ho, dioj! Se vi amas la justecon,
Kiel pri vi glorante oni diras,
Ho, tiam montru ĝin per via helpo
Kaj nun per mi la veron vi honoru!
Jes, sciu, reĝo, estas preparata
Sekreta trompo. Vane vi demandos
Pri la kaptitoj; ili estas for
Kaj jam atingas la amikojn, kiuj
Ĉe l' bordo ilin kun la ŝip' atendas.
La pli maljuna, kiun la malsano
Ĉi tie kaptis kaj nun jam forlasis,—
Li estas—jes—Oresto, mia frato;
La dua estas lia konfidato,
Amiko lia de l' plej junaj jaroj,
Pilado. Ilin sendis Apolono
El Delfoj al ĉi tiu nia bordo,
Kun la ordon' la bildon de Diano
Forrabi kaj venigi la fratinon
Al li, kaj rekompence por ĉi tio
Al la persekutato de l' furioj,
Al la kulpulo pri patrina sango
La liberiĝon li promesis doni.
Nin ambaŭ, kiuj tute solaj restas
El la Tantala domo, mi nun metis
En viajn manojn: pereigu nin,
Se via konscienco ĝin permesas!
TOAS.
Vi pensas, ke la skito la barbara
Aŭskultos tiun voĉon de la vero
Kaj de l' homeco, kiun ne aŭskultis
La grek' Atreo?
IFIGENIO.
Ĝin aŭskultas ĉiu,
Sub kiu ajn ĉielo li naskiĝis,
Se nur la fonto de la vivo pure
Tra lia brusto fluas.—Kion, reĝo,
Vi nun por ni silente en la koro
Preparas? Se ĝi estas pereigo,
Ho, tiam min mortigu la unuan!
Ĉar nune, kiam plu nenia savo
Por ni jam restas, nun mi plene sentas
La tutan terurecon de l' danĝero,
En kiun mi per miaj propraj manoj
Nun ĵetis miajn karajn. Ve, ho ve!
Mi vidos ilin antaŭ mi ligitajn!
Kun kia koro diros mi adiaŭ
Al mia frato, kiun mi mortigas?
Neniam en okulojn la amatajn
Mi povos plu rigardi!
TOAS.
Do tiele
Per arta elpensado la trompistoj
Elteksis reton ĉirkaŭ via kapo
Al vi, la longatempe izolita!
El tio, kion via kor' deziris,
Facile ili faris por vi kredon!
IFIGENIO.
Ne, reĝo, ne! Min trompi oni povus,
Sed tiuj estas veraj kaj fidelaj.
Se la esplor' alie al vi montros,
Vi tiam povas ilin pereigi,
Vi tiam min forpuŝu kaj pro puno
Por mia malsaĝeco min forpelu
Al la malgaja kaj senhoma bordo
De rifa kaj sovaĝa insuleto!
Sed se montriĝos, ke la viro estas
La kara kaj amata mia frato,
Ho, tiam lasu nin libere iri,
Kaj kiel antaŭ nun por la fratino,
Vi nun por la gefratoj estu bona!
La patro mia mortis de l' edzino,
Kaj ŝi de l' filo. Lasta la espero
De la Atrea gent' sur li teniĝas.
Permesu do, ke mi kun pura koro
Kaj pura mano iru al la hejmo,
Por tie nian domon senpekigi!
Plenumu vian vorton! Vi promesis,
Ke se mi iam havos la eblecon
Reiri al la miaj, vi min lasos:
Nun la ebleco venis. Reĝa vorto
Ne estas kiel vorto de simpluloj:
Li ne promesas nur por embarase
Momente liberiĝi de l' petanto,
Li ankaŭ ne promesas, se li kredas,
Ke la plenum' neniam povas veni.
Nur tiam li eksentas la altecon
De la valoro sia, se li povas
Feliĉon doni al la atendanto.
TOAS.
Simile kiel fajro kontraŭ akvo
Batale sin defendas kaj muĝante
Ekstermi penas sian malamikon,
Tiele nun batalas la kolero
En mia brusto kontraŭ viaj vortoj.
IFIGENIO.
Ho, lasu do, ke via favorkoro,
Simila al la sankta oferflamo,
Por mi ekbrilu, dolĉe ĉirkaŭata
De danko kaj de beno kaj de ĝojo!
TOAS.
Ho, dioj, kiel ofte tiu voĉo
Min kvietigis!
IFIGENIO.
Donu vian manon,
Ĝi estu por mi signo de la paco!
TOAS.
Tro multe vi postulas tro rapide.
IFIGENIO.
Bonfaroj ne bezonas pripensadon.
TOAS.
Tre multe! ĉar tre ofte post la bono
Ja sekvas la malbono.
IFIGENIO.
Nur la dubo
Malbonon povas fari el la bono.
Ne dubu, sed plenumu mian peton
Libere, kiel diktas via sento!
SCENO KVARA.
ORESTO (armita). LA SAMAJ.
ORESTO (turnita al la scenejo).
Duoble streĉu ĉiujn viajn fortojn,
Rebatu ilin, restas nur momento!
Ne cedu, kovru vojon al la ŝipo
Por mi kaj la fratino! Venu tuj!
(Al Ifigenio, ne vidante la reĝon.)
Ni estas perfiditaj. Tre malmulte
Da tempo ni disponas por la kuro.
Rapidu!
(Li ekvidas la reĝon.)
TOAS (kaptante la glavon).
Tie, kie mi alestas,
Neniu povas teni nepunate
La glavon nudigitan!
IFIGENIO.
Ne profanu
Per furiozo kaj per mortigado
La templon de l' diin'. Al la amaso
Ordonu stari pace kaj aŭskultu
Pastrinon kaj fratinon!
ORESTO.
Diru, kiu
Li estas, tiu, kiu nin minacas?
IFIGENIO.
Respektu en li reĝon, kiu estis
Por mi la dua patro! Ne koleru
Min, frato! La infana mia koro
Konfide metis nian tutan sorton
En lian manon. Vian entreprenon
Konfesis mi al li kaj mi tiele
Animon mian savis de perfido.
ORESTO.
Ĉu pace li permesas forveturon?
IFIGENIO.
Min silentigas via nuda glavo.
ORESTO (enigante la glavon en la ingon).
Parolu! mi obeas viajn vortojn.
SCENO KVINA.
LA SAMAJ. PILADO kaj tuj post li ARKAS (ambaŭ kun nudigitaj glavoj).
PILADO.
Ne perdu tempon! Jam la lastajn fortojn
La niaj nun kolektis; repaŝante,
Cedante malrapide, ili estas
Premataj en direkto al la maro.
Sed kian paroladon inter princoj
Mi vidas! Tio estas ja sendube
La respektata kapo de la reĝo!
ARKAS.
Kviete, kiel ĝi al vi konvenas,
Vi, reĝo, staras kontraŭ malamikoj.
La aroganta entrepreno estos
Punita baldaŭ. La anar' ilia
Falante cedas; jam la ŝipo estas
En niaj manoj. Vi nur vorton diru,
Kaj tuta ĝi en fajro staros.
TOAS.
Iru,
Al la popol' ordonu trankviliĝi!
Neniu tuŝu nun la malamikojn,
Dum ni parolas!
(Arkas foriras.)
ORESTO.
Mi akceptas. Iru,
Amiko mia kara, kaj kolektu
La reston de l' anaro! kaj silente
Atendu, ĝis ni vidos, kian finon
Al niaj faroj la ĉiel' preparis!
(Pilado foriras.)
SCENO SESA.
IFIGENIO. TOAS. ORESTO.
IFIGENIO.
Mi tremas. Antaŭ ol komencas vi paroli,
Mi petas, liberigu min de zorgoj!
Mi timas malfeliĉon, se vi, reĝo,
La voĉon de l' justeco ne aŭskultos,
Aŭ vi, ho mia frato, ne retenos
La rapideman flamon de l' juneco.
TOAS.
Mi, kiel pli maljuna, estas preta
Reteni la koleron. Diru, kiel
Vi pruvos, ke vi vere estas filo
De l' reĝ' Agamemnono kaj la frato
De ŝi?
ORESTO.
Jen, vidu, estas tiu glavo,
Per kiu li batalis kun Trojanoj.
De lia mortiginto mi ĝin prenis
Kaj mi la diojn petis, ili donu
Al mi la kuraĝecon kaj la brakon
Kaj la feliĉon de la granda reĝo,
Sed nur pli belan morton. Nun elektu
El viaj militistoj la plej noblan
Kaj lin batale kontraŭ mi starigu!
Nenie sur la tero al fremdulo
Tiela peto estas rifuzata.
TOAS.
Ĉe ni antikva moro al fremdulo
Neniam donis tiun rajton.
ORESTO.
Sekve
De vi kaj mi la moro komenciĝu!
Per imitado tuta la popolo
La noblan agon de l' reganto baldaŭ
Sanktigos kiel leĝon. Mi batalu
Ne sole por ni mem,—sed mi, fremdulo,
Batalu por la rajtoj de fremduloj!
Se mi pereos, tiam decidiĝos
Kun mia sorto ankaŭ sort' ilia;
Sed se mi havos la feliĉon venki,
Neniam paŝu sur ĉi tiun bordon
Fremdulo, kiun ne renkontos tuj
Rigardo de la plej helpema amo,
Kaj ĉiu forŝipiĝu konsolita!
TOAS.
Vi al mi ŝajnas inda, ho, junulo,
La patrojn, kiujn vi la viaj nomas.
Tre multe da kuraĝaj, noblaj viroj
Min akompanas; sed en mia aĝo
Mi mem ankoraŭ kontraŭ malamiko
Volonte staras, kaj mi estas preta
Kun vi la sorton provi de l' batalo.
IFIGENIO.
Ho ne, ho ne! Tielan sangan pruvon
La dioj ne permesos! Prenu for
De l' glavo vian manon! Pensu, reĝo,
Pri mi kaj mia sorto! La batalo
Rapide decidita eternigas
La viron; se eĉ falas li, la kanto
Lin gloras. Tamen la senfinaj larmoj
De la restintoj, do virin' amata,
Ne estas kalkulataj; la poeto
Silentas pri la miloj de la tagoj
Kaj de la noktoj, kiam orfigita
Animo vane vokas la perditon,
Silente konsumiĝas, sopirante.
Min mem avertis tuj en la komenco
La zorgo, ke min trompo de rabisto
Ne ŝtelu for el mia rifuĝejo
Kaj ne fordonu min al la sklaveco.
Kaj diligente faris mi demandojn,
Pri ĉio plej detale informiĝis
Postulis signojn, kaj nun mia koro
Jam estas tute certa. Vidu tie
Sur lia dekstra mano la makulon
Tristelan, kiu tuj post la naskiĝo
Ĉe li aperis kaj pri kiu diris
La pastro, ke ĝi estas antaŭsigno
De peza faro, kiun por la mano
Rezervis la destino. Kaj duoble
Konvinka por mi estas la cikatro
Ĉi tie, ĝuste super lia brovo.
Ankoraŭ kiam estis li infano,
Elektro iam per nesingardeco
Faligis lin; li trafis tripiedon
Kaj vundis brovon.—Jes, ĝi estas li!
Kaj ĉu la simileco al la patro,
Ĉu la interna ĝoj' de mia koro
Ne estas certigantaj atestantoj?
TOAS.
Kaj se eĉ viaj vortoj ĉiun dubon
En mi forigus, kaj eĉ se mi bridus
En mia brusto tutan la koleron,
Ni tamen devus inter ni decidi
Per bataliloj: pacon mi ne vidas.
Ĉar ili venis,—vi ĝin mem konfesas,
Por rabi for la bildon de l' diino;
Ĉu mi trankvile tion ĉi toleru?
La greko ofte ĵetas avidege
Okulon al trezoroj malproksimaj
De la barbaroj, al la ora felo,
Aŭ al ĉevaloj, al filinoj belaj;
Ne ĉiam tamen ruzo kaj perforto
Kun malhoneste akirita havo
Feliĉe ilin hejmen revenigis.
ORESTO.
La bild', ho reĝo, nin ne malpacigu!
Nun jam klariĝis la eraro, kiun
La dio metis ĉirkaŭ nian kapon,
Simile al vualo, kiam li
Deziris, ke ĉi tien ni vojaĝu.
Mi petis, ke li donu al mi helpon,
Por liberiĝi de l' furioj; tiam
La dio diris: “Kiam la fratinon,
Restantan kontraŭvole en la templo
De l' malproksima bordo de Taŭrido,
Vi revenigos en la grekan landon,
Vi tiam liberiĝos de l' malbeno.”
Ni pensis, ke la vortoj de la dio
Koncernas la fratinon de li mem,
Li tamen pensis vin! La fortaj ĉenoj
Nun falis; vi, senkulpa virgulino,
Denove apartenas al la viaj.
Vi min ektuŝis, kaj mi resaniĝis;
En viaj brakoj min la lastan fojon
Atakis la malsano plej kruele
Kaj plej terure skuis mian cerbon;
Sed tuj, kiel serpento en kavernon,
Ĝi fulme malaperis. Kaj per vi
Mi ĝuas nun denove plej libere
La lumon de la tago. La decido
De la diino nun al mi montriĝas
En plena brilo. Kiel sanktan bildon,
Al kiu per mistera dia vorto
La sorto de la urbo alligiĝis,
Ŝi vin forprenis, la protektantinon
De nia domo, kaj ŝi vin konservis
En sia sankta kaj silenta loko,
Ke vi fariĝu beno por la frato
Kaj por la viaj. Kiam ĉia savo
Jam ŝajnis senespere forperdita,
Vi ĉion nun al ni redonas. Reĝo!
Direktu vian koron al la paco!
Vi ne malhelpu, ke ŝi resanktigu
La patran domon, ke ŝi min redonu
Al la palaco pente purigita
Kaj kronu min per la antikva krono!
Redonu por la beno, kiun ŝi
Al vi alportis; rajton pli proksiman
Al ŝia frato nun permesu ĝui!
La forton kaj la ruzon, de la viroj
Plej grandan gloron, kovras nun per honto
La vero de ĉi tiu alta koro,
Kaj pura kaj infana konfideco
Al nobla vir' ricevas rekompencon.
IFIGENIO.
Memoru vian vorton! La parolo
El la sincera kaj fidela buŝo
Vin tuŝu! Nin rigardu! La okazo
Por tia nobla far' ne ofte venas.
Vi ne rifuzos; cedu!
TOAS.
Bone, iru!
IFIGENIO.
Ne tiel, mia reĝ'! Sen via beno
Kaj kontraŭ via volo mi ne iros.
Nin ne forpelu! Ĉarma kora rajto
De reciproka gastameco ligu
Nin ambaŭ: kaj tiele ne por ĉiam
Ni estos disigitaj. Tiel same
Profunde, kiel mian propran patron,
Mi amas vin per mia tuta koro,
Kaj tiu sento restos por eterne.
Se iam eĉ la plej malgrava homo
El via gento al orelo mia
Alportos sonon de la lingvo, kiun
El via buŝo aŭdi mi kutimis,
Kaj sur la plej malriĉa mi rimarkos
La karan formon de la vesto via:
Mi tiam lin akceptos kiel dion,
Mi mem al li pretigos la kuŝejon,
Sidigos lin sur seĝo ĉe la fajro,
Demandos nur pri vi kaj via sorto.
La dioj al vi donu rekompencon
Por viaj faroj, via bonkoreco!
Adiaŭ! Turnu vin al ni kaj donu
Al mi elkoran vorton de disiĝo!
Ho, tiam pli kviete al la veloj
La vento blovos, kaj pli trankvilige
El la okuloj de la foriranto
Silentaj larmoj fluos. Ho, adiaŭ!
Por signo de antaŭa amikeco
La dekstran manon vi al mi etendu!
TOAS.
Adiaŭ!
Fino.
Verkaro de D-ro L. L. ZAMENHOF
Ĉiu Esperantisto devas nepre posedi la verkojn de nia Majstro!
INSTRUA FAKO
Fundamento de Esperanto:
Eldono Franca, Angla, Germana, Rusa, Pola (bindita) Fr. 3 »
(La sama, broŝurita) — 2 »
Oni vendas aparte {Ekzercaro (kvinlingva), broŝurita — » 75
{Universala Vortaro (kvinlingva), broŝurita — 1 »
Eldono Hispana — 1 »
— Itala, tradukita de S-ino Rosa Junck — 1 »
— Greka, — S-o Konstantino Kuluri — 1 »
— Slovaka, — D-o A. Ŝkarvan kaj S-o Evstifeieff Kr. 1 »
— Hungara, tradukata de S-ro Bno Ladislao d'Orczy » »
— Rumana, tradukata de la »Societatea Esperantista
Rumana » » »
Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Dua eldono, revidita, korektita,
pliigita! Ĝi estas la vera komplemento de Universala Vortaro.
Unu volumo, in-16, 178-paĝa (broŝurita) { M. 2 »
{Fr. 2,50
Taschenwörterbuch Deutsch-Esperanto und Esperanto-Deutsch.
Tre utila poŝa vortaro.
Unu volumo in-16, 137-paĝa (broŝurita) {M. 1 »
{Fr. 1,50
LITERATURA FAKO
Fundamenta Krestomatio, plej grava verko, kiun ĉiu devas legi por
akiri perfektan stilon.
Unu volumo, in-16, 460-paĝa (broŝurita) Fr. 3,50
Hamleto, tragedio en kvin aktoj, trad. el SHAKESPEARE.
Unu volumo, in-16, 170-paĝa (broŝurita) Fr. 2 »
La Revizoro, komedio en kvin aktoj, trad. el N. V. GOGOL.
Unu volumo, in-8, 100-paĝa (broŝurita) Fr. 1,50
La Predikanto, trad. el «La Biblio».
Unu volumo in-8. 28-paĝa (broŝurita) Fr. 0,75
La Psalmaro, libre trad. el «La Biblio».
Unu volumo in-8 (en preparo) — » »
La Rabistoj, dramo en kvin aktoj, trad. el SCHILLER.
Unu volumo in-8, 144-paĝa (broŝurita). Fr. 2 »
La virineto de maro, fabelo, trad. el ANDERSEN, kun ilustraĵoj
de Hilda May BRODIE, (Eltirita el la Fundamenta Krestomatio.)
Unu volumo in-8, 42-paĝa (broŝurita) Fr. 1,50
LA REVUO
Internacia monata literatura gazeto
EN ESPERANTO
La sola, kiu estas honorata per la konstanta kunlaborado
DE
D-ro L. L. ZAMENHOF
Aŭtoro de la lingvo Esperanto
Plej bonstila, zorge revidita, bele presita, akurate eldonata,
La Revuo publikigas novelojn, teatraĵojn, romanojn, poeziojn,
seriozajn studojn pri popolmoroj, historio, geografio, k. c.
Ĉiu numero enhavas bibliografian parton, tutmondan kronikon
kaj tre interesan felietonon.
Ĉiu numero havas 48 paĝojn da plej bona teksto!
Specimenoj estas senpage senditaj. Konkursoj estas organizitaj.
ONI ABONAS:
Francujo.—Librejo HACHETTE KAJ Ko, 79, boulevard Saint-Germain
PARIS, unu numero 50 cent., jara abono Fr. 6
Danujo.—ANDR.-FRED. HÖST & SÖN, Bredgade, 35, KJÖBENHAVN,
unu numero 50 öre, jara abono Kr. 4,50
Germanujo kaj Aŭstrujo-Hungarujo.—ESPERANTO-VERLAG MÖLLER &
BOREL, Prinzenstr. 95, BERLIN, unu numero 45 pfen.,
jara abono M. 5
Granda Britujo kaj Kolonioj.—THE BRITISH ESPERANTO ASOCIO,
Museum station Building, 133-6, High Holborn, LONDON W. C.,
unu numero 6 penc., jara abono S. 6
Hispanujo.—J. ESPASA, 579, calle de las Cortes, BARCELONA,
jara abono P. 8
Italujo.—R. GIUSTI, 53, Via Vittorio Emanuele, LIVORNO, unu
numero 50 cent., jara abono L. 7
Rumanujo.—Libraria noua CAROL P. SEGAL, Calea Victoriei, 77,
BUCURESTI, unu numero 60 banoj, jara abono Leoj. 7
Polujo.—M. ARCT, 53, Nowy Swiat, WARSZAWA, unu numero 25
kopekoj, jara abono R. 2,80
Unuigitaj Ŝtatoj.—FLEMING H. REVELL COMPANY, 158, Fifth
Avenue, NEW-YORK, unu numero 10 cend, jara abono D. 1,40
Svedujo kaj Finnlando.—P. AHLBERG, 27, Surbrunnsgatan,
STOCKHOLM, unu numero 50 öre, jara abono Kr. 4,50
Por la landoj, kie ne estas abonejo, sin turni al la firmo
HACHETTE & Ko en PARIS; jara abono (por tiuj landoj) Fr. 7
Oni akceptas pagon de l' abono nur per poŝtmandato aŭ ĉeko.
Kolekto de «La Revuo»
INSTRUA FAKO
Grammaire complète d'Esperanto, de Camille AYMONIER, profesoro
ĉe la liceo «Charlemagne».
La sola vere plena gramatiko, laŭ plej scienca kaj logika
plano. Ĝi estas kaj estos la _modelo_ de l' gramatikoj.
Speciale taŭgas por _superaj kursoj_. Eĉ nefrancoj havos
grandan utilon de ĝia lernado.
Unu volumo in-16, 166-paĝa (broŝurita) Fr. 1,50
Esperanta Sintakso, laŭ verkoj de D-o ZAMENHOF kaj aliaj aŭtoroj.
En Esperanto verkita de Paul FRUICTIER.
Unu volumo in-16, 75-paĝa (broŝurita) Fr. 1,50
Konkordanco de la vortoj de Ekzercaro. Ellaborita de Alfred
E. WACKRILL.
Unu volumo in-16, 95-paĝa (broŝurita) Fr. 1 »
Frazaro, en Esperanto, de H. de COPPET.
Unu volumo in-16 (en preparo) — » »
LITERATURA FAKO
Angla lingvo sen profesoro, unuakta komedio de TRISTAN BERNARD,
tradukita de Gaston MOCH.
Unu volumo in-8, 44-paĝa (broŝurita) Fr. 1 »
Bukedo, artikoloj pri literaturaj kaj beletristikaj demandoj,
de Ch. LAMBERT.
Unu volumo in-8, 157-paĝa — » »
Imenlago, novelo de Theodor STORM, tradukita el la germana
lingvo de Alfred BADER.
Unu volumo in-8, 33-paĝa (broŝurita) Fr. » 75
La libro de l' Humoraĵo, originale verkita de Paul de LENGYEL.
Unu volumo in-8, 194-paĝa Fr. 2,50
La Faraono, romano de PRUS, tradukita el la pola lingvo de
D-o BEIN.
Unua volumo, in-8, 194-paĝa (broŝurita) Fr. 2 »
Dua volumo, in-8, 238-paĝa (broŝurita) — 2 »
Tria volumo, in-8, 197-paĝa (broŝurita) — 2 »
La Rompantoj, kvin monologoj kun ilustraĵoj. Originale verkitaj
de Frederiko PUĴULA-VALJES.
Unu volumo in-8, 40-paĝa (broŝurita) Fr. 1 »
Makbeto, dramo en 5 aktoj de SHAKESPEARE, tradukita de
Dr H. LAMBERT.
Unu volumo in-8, 125-paĝa — » »
Teknika Kolekto
Anatomia vortaro (en latina, franca, angla kaj esperanta lingvoj)
verkita de la MEDICINA ESPERANTISTA GRUPO.
Unu volumo in-8 Fr. 1,50
Komercaj leteroj, en Esperanto, kun vortareto kvarlingva, de
P. BERTHELOT kaj CH. LAMBERT.
Unu volumo in-16 Fr. » 50
La Komerca Sekretario, de Ros. SUDRIA.
Unu volumo in-16 Fr. » 50
Matematika terminaro kaj krestomatio, de R. BRICARD.
Unu volumo in-16 Fr. » 75
Monadologio, de Leibniz, tradukis E. BOIRAC.
Unu volumo in-16 Fr. » 60
Muzika Terminaro, de F. de Mènil.
Unu volumo in-16 (en preparo) — » »
Praktikaj komercaj leteroj (en esperanta kaj franca lingvoj)
de J. C. O'CONNOR, PH. DR. M. A., kaj D. P. HUGON.
Unu volumo in-16 Fr. » 90
Provo de Marista Terminaro, verkita sub la direkto de M. ROLLET
de L'ISLE.
Unu volumo in-8 (bindita) Fr. 1,50
Vocabulaire des mots spéciaux à la philatélie avec modèles de
lettres (en Français et Esperanto), par R. LEMAIRE.
Unu volumo in-8 Fr. » 40
Vocabulaire technique et technologique Français-Esperanto,
par Charles VERAX.
Unu volumo in-8 (bindita) Fr. 2,50
1907 Tutmonda Jarlibro Esperantista
ENHAVANTA LA
Adresaron de D-ro ZAMENHOF
Tiu ĉi jarlibro aperis dum la Kongreso. Ĝi entenas: pli ol 20.000
adresojn de Esperantistoj de l' tuta mondo, plenan sciigon pri la
propagandaj societoj, la gazetoj en Esperanto, k. t. p.
Unu volumo, in-16, broŝurita 3 Fr. 50
La aldono 1908 aperos en Julio.
End of Project Gutenberg's Ifigenio en Taŭrido, by Johann Wolfgang von Goethe