MAJTAGO.

Originale verkita de E. A. Lawrence.

Tiu, kiu volas vidi la unuan tagon de Majo tiel, kiel festita antauxe

cxie en Anglujo, devas iri al Knutsford, beleta, stranga urbeto en

Cheshire, kie, malfelicxe, gxia grandega najbaro, Manchester, baldaux

ensorbigos gxin. Tie logxis la du "Cranford" fratinoj, tie oni

ankoraux montras la lokon, kie herbmangxis la bovino, vestita en tuko

de sia mastrino, post ke gxi estis falinta en kalkfoson!

Knutsford prenas sian nomon de Knuto, Regxo de Danujo, kiu ankaux

farigxis Regxo de Anglujo.

Foje li gxin trapasis, kaj renkontis novedzinon, kiu transiris la

rivereton. La piedoj de lia cxevalo disjxetis iom da sablo sur sia

vesto: de tiu cxi tempo, Knutsfordanoj havas strangan kutimon, ili

disjxetas sablon antaux la pordo de novedzinoj.

En la bela komunejo de la vilagxo oni arangxas la Majtagaj Ludoj.

La unua afero estas elekti Regxinon; kaj mi pensas, ke ne sxia

boneco, sed sxia beleco estas la cxefa penso. Alta stango estas tie

cxi starigata kaj, kun multe da ceremonioj, estas ornamata de floroj

kaj rubandoj.

Tiam, en granda procesio, venas la regxino, blanke vestita, sia

sekvantaro estante Maid Marian, Robin Hood, Little John, Friar Tuck,

kaj aliaj personoj el la antikva Angla fablaro.

Estas ankaux la Drako, kaj la "Morris" danculoj. La Regxino sidigxas

sur sia ornamita trono kaj kronigxas. Nun sur la herbo, oni gaje

dancas ludas, trinkadas, kaj mangxadas.

La lokaj eminentuloj venas por vidi, kaj donacas la premiojn. Se la

vetero estas bela, la vidajxo multe placxas, sed, alie, estas mizera

afero!

Londono mem havas sian Majan Regxinon. En Walworth, frue matene, je

la unua tago de la Maja monato, knabino estas elektita Regxino. Sxia

agxo devas esti cxirkaux dek tri, kaj sxi devas esti la plej bona el

sxia lernejo. Sxia trono estas en cxambro, ne sur la herbo. Sed

ankaux sxi havas grandan procesion, kaj sxia veturilo tirigxas de la

plej bela azeno de la cxirkauxajxoj. La soldatetoj, nomataj The Boys'

Brigade farigxas sxia gardistaro.

Vere la tago estas tago gxojega.

Mi ankaux memoras, ke kiam mi estis infanino, mi vidis en la

cxirkauxajxo de Londono, "Jack-in-the-Green," viro veturante en speco

da kagxo, de herboj kaj floroj kovrata. Jack dancis antaux mi, kaj

miaj gepatroj opinias, ke li sxtelis mian pupon, cxar oni trovis min

ekkriantan: "Mian pupon! Malbona verda viro, mian pupon!"

Sed nunatempe ni cxiam vidas la vilagxajn infanojn marsxantajn sur la

vojo, portantajn bastonojn florornamitajn, kiuj ofte estas tre

beletaj. Ili ankaux tiam kantas malnovajn infanajn kantojn.

The Esperantist, Vol. 1, No. 7 · 第 34 / 35 题