Dankojn! Koregajn dankojn! La rezultato de la korespondado pri la uzo
de supersignoj estas bonega, kaj plene pruvas, ke cxiulandanoj
kunpensas pri la afero. Mi nur estas ricevinta cxirkaux dudek kvin de
la petitaj posxtkartoj, kaj, _kvankam mi ne ilin demandis_, mi
ricevis centojn da varmegaj protestoj. Tiu cxi pruvas ke la
Esperantistoj multe interesigxadas je la lingva afero, kaj ke ili ne
estas nezorgemuloj. Tamen, kelkaj amikoj diris al mi: "Oni ne zorgos
pri la afero." Tial mi nur demandis, ke la plenduloj skribu al mi,
cxar mi bone sciis ke tiuj cxi ne estis la plimulto da la
Esperantistoj, nek en Anglujo, nek aliloke.
Nu, trankviligxu, karaj Legantoj. Mi neniam sendos al vi
sensupersignan Gazeton, cxar nek mi, nek vi, deziras gxin legi. (Kaj
mi certe estas la plej interesita el la legantoj de The
Esperantist!) Dank' al viaj penadoj, mi nun, pli ol iam antauxe,
fidas je la bela estonteco de nia kara afero. Al tiuj fervoraj
amikoj, kiuj kontrauxdiras la supersignojn cxar ili deziras skribi al
la Gazetaro Esperante mi diros: "Faru tion, kion mi estas farinta.
_Skribu vian Esperantan leteron, sen la bezono de supersignita
litero._" Estas facilege tiun cxi fari. Antaux kelkaj tagoj, nia
fervora kunbatalantestro, Sinjoro Bourlet, skribis tutan kolonon sen
supersigno.
Tiam, se la Redaktoro ne presigas vian leteron, ne plendu kontraux la
supersignoj, sed kontraux la antauxjugxo de la Redaktoro. Sed,
kompreneble, nun tiel, kiel antauxe, vi cxiam povas lauxbezone uzi la
literon H anstataux la supersigno, por telegrafi, presigi, k.t.p.
Sed alie vi ne devas fari. Vi ne devas elpensi vian propran
_Fonetikan Alfabeton_. Vi devas skribi Esperanton, por ke vi estu
Esperantisto.
* * *
Kara Sinjoro,--Signoj ne mankas, ke la temo de lingvo
internacia interesas cxiun tagon pli kaj pli la homojn pensantajn de
la mondo. Estas societo internacia da lingvistoj, kiu sin nomas
Societo Internacia Fonetika (Association Phonetique Nationale). Gxi
havas gxian centran oficejon en Parizo, sed la membroj apartenas al
dek sep diversaj nacioj, kaj enhavas la plej progresajn profesorojn
kaj instruistojn de modernaj lingvoj el cxiu civilizita nacio. Gxi
estas ekzercinta fortan influon sur la edukadaj oficejoj de Francujo
kaj Germanujo, kaj estas tiamaniere tute aliforminta la instruon de
modernaj lingvoj en la lernejoj de tiuj cxi du grandaj nacioj. La
Societo havas monatan gazeton, Le Maitre Phonetique, kaj oni
komencas diskuti en tiu cxi gazeto la temon de lingvo internacia.
Malfelicxe estas iuj da la plej influemaj membroj, kiuj havas fortan
antauxjugxon kontraux lingvo artefarita, kaj tiun cxi monaton ili
estas antauxmetintaj proponojn pri la ekzameno de tiu cxi temo, kiuj
estas tute malamikaj ecx al la konsiderado de la meritoj de nia kara
lingvo. Sed tiu cxi povas nur helpi nian kauxzon.
Cxar estas bonaj Esperantistoj en tiu cxi klerega Societo, kiuj scios
bone kiel batali pro la vero kaj pro la kara lingvo, kontraux cxiuj;
kaj la rezultato povas nur esti, ke la meritoj de Esperanto farigxos
konataj al multe da la plej kapablaj lingvistoj de Euxropo; kaj la
kulpo estos la nia, se ni ne gajnos iujn da ili por nia kauxzo.--Via,
R. J. Lloyd, D.Litt., M.A.
* * *
Sinjoro,--Antaux tri semajnoj mi sciigxis je la unua fojo
pri la naskigxo kaj la kreskado de Esperanto, leginte bonegan
artikolon kiun pri gxi eldonis Sir William Ramsay, per la _Daily
Mail_. Tuj kiam mi estis acxetinta la libreton nomatan _The Student's
Complete Textbook_ mi eklernis entusiazme la lingvon dum miaj
cxiutagaj vojagxoj per vagonaro inter Londono kaj Brajtono
(Brighton), kie mi vivas, demirinte gxian simplecon kaj la facilecon
per kiu oni povas gxin ellerni. Permesu, tial mi petas, Sinjoro
Redaktoro, ke unu el la Geesperantistaro konigu al vi la plezuron
kiun li estas eltirinta je tiu cxi afero. La celo tamen de tiu cxi
letero estas demandi al vi, ke vi bonvolu al mi sciigi, cxu trovigxas
en Brighton grupo aux sekcio Esperantista? Se ne, mi volus doni miajn
malgrandajn servojn por gxin efektigi, agante, kompreneble, sub via
afabla direkto, aux tio de kelkaj aliaj personoj, kiuj estos havintaj
spertadon pri tiaj aferoj. Efektive mi zorgus treege disvastigi la
lingvon kiel eble plej mi povos.
Al mi sxajnas ke Brajtono devas farigxi utila centro Esperanta por
gxia alpreno, kaj mi estas certa ke mi ricevos la korajn
kunlaboradojn kaj bondezirojn de cxiuj, kiuj volegas antauxenirigi la
interesojn de nia kara lingvo. Kun saluto.--Via,
D. H. Lambert (B.A., Oxon),
59, St. Aubyns, Hove, Sussex.
_Jen la lauxvorta letero de nova Esperantisto, kiu lernis la lingvon
en vagonaro!_
Kompreneble, mi esperas ke cxiuj najbaraj amikoj je nia Afero helpos
nian novan apoganton, je la fondigo de forta grupo en Brighton. Cxiam
antauxen! Ni kreskadu!
* * *
_La Universitato Londona_ kaj la _Teachers' Guild_ faras libertempan
kurson de Julio 18 gxis Auxgusto 12, kaj la Sekretario deziras ke mi
anoncu jene.
Tiuj studentoj, kiuj ne povos cxeesti antaux la fino de Julio, povos
partopreni je la dua periodo da du semajnoj, kaj por tiuj cxi oni
donos pluajn klasojn. La Kurso traktos pri la Elparolado kaj
Kunmetado de la Angla lingvo; La Fonetikoj de Moderna Angla; Moderna
Angla literaturo; Sistemoj por la instruado de modernaj lingvoj; kaj
paroladoj pri Angla edukado kaj institucioj. Abonpago dum la tuta
monato, L2 (50 frankoj). Dum la lasta du semajnoj, L1. Oni esperas
ke multe da alilanduloj cxeestos. Por pluaj sciigoj, skribu al
_Director of the Holiday Course for Foreigners, University of London,
South Kensington, S.W._
Bedauxrinde ne estos Esperanta kurso tiun cxi jaron kaj la sciigo de
la Dijxona Universitato devas esti multe pli interesa por la
Esperantistaro. Tie cxi, Profesoro Lambert donos Esperantan kurson de
Julio 1 gxis 31 Oktobro. Abonpago, je la kvar monatoj (cxiuj temoj),
L2 (50 fr.) 30 fr. po ses semajnoj. Esperantistaj studentoj povas
esti certaj, ke ili trovos en Dijxono plej koran Esperantistan
akcepton. Oni konsilas, ke ili kunportu kun ili siajn bicikletojn,
cxar la cxirkauxajxoj estas tre belaj, kaj la vojoj tre tauxgaj. Por
ilustrita brosxuro priskribanta la tutan kurson, skribu al _Sro.
Lambert, Profesoro cxe la Universitato, Dijon, France_.
La Redaktoro esperas, ke kelkaj Anglaj kunbatalantoj partoprenos je
tiu cxi kurso, kiu estas la unua libertempa kurso enhavanta
instruadon de Esperanto.
* * *
La dua numero de la _Internacia Scienca Revuo_ siatempe aperis, kaj
enhavas longan artikolon pri la _N Radioj_, kaj valorajn raportojn
pri la lastaj medicinaj progresoj kaj fizikaj Sciencoj. Tiu cxi
Gazeto vere estas tre grava ilo, kaj ni esperas, ke gxi ricevos la
apogon, kiun gxi meritas. La kosto de specimeno de la unua aux dua
numero, kune kun propaganda folieto en Angla kaj Esperanto estas sep
pencoj afranke.
* * *
La Ilustrita Posxtkarto povas esti amiko je nia afero, sed ankaux, se
oni ne zorgos, gxi farigxos malamiko. Eble estos utile tie cxi doni
kelkajn sciigojn pri la sendo de tiuj cxi.
Oni neniam devas meti la posxtsignon sur la ilustrita flanko, sed gxi
devas esti samflanke kun la adreso. Se oni alie faras, la ricevanto
devos pagi pluan 30 centimojn.
Kaj, se oni deziras sendi la posxtkarton duonpreze, oni devas
elstreki la vortojn _Carte Postale_, kaj anstatauxi "_presajxo_, aux
_Imprime_." Kaj oni ne devas skribi plu ol la adreso, kaj la nomo de
la sendanto, kaj, eble, la dato. Tiam la kosto nur estas 5 centimoj
(one halfpenny).
* * *
Karaj Samideanoj,--Kun la intenco fari de ili donacon al nia
estimata Majstro, Doktoro Zamenhof, mi petegas, ke vi aminde sendu al
mi neilustritan posxtkarton enhavante la sekvantan Kredon:--
"Mi sincere kredas ke Esperanto estas la sola solvo de tre grava
problemo de la Homaro: helpanta sxlosillingvo; kaj mi cxiam rigardos
gxian absolutan netusxeblecon, kiel la simbolo de nia forteco
kontraux atakoj kaj malamikoj de nia verko."
Kaj aldonu vian nomon kaj adreson.
Tiam, kiam mi ricevis almenaux kvincent da tiuj p.k. mi, antaux sendi
ilin al la Estro, presigos libreton enhavantan la superan kredon kaj
la nomojn kaj adresojn de aligxantoj.
La kosto de la libreto estos sciigata pli malfrue al personoj kiuj
deziras gxin acxeti.
Mi ankaux esperas ke tiuj, kiuj deziras korespondadi pri iaj temoj
kun niaj kungrupanoj Trinidade bonvolos skribi al mi.--Fidele via,
G. O. Messerly,
Port of Spain, Trinidad, B.W.I.
* * *
Turistoj, kiuj deziras veni Riolunaton, devos sin turni al Grafo
Albert Gallois, Sekretario de la Grupo, Riolunato, Prov. de Modena.
Italujo. Grafo Gallois ankaux estas la Redaktoro de la monata Itala
Organo _L'Esperantista_ (jarabono 4 frankoj).
* * *
La Rondiranto de Aprilo enhavas tre interesan skizon de vojagxo en
Montenegro. Oni devas gratuli Sinjoron Kolovrat Cxervinski pri sia
vojagxo en tiu cxi preskaux nekonata lando.
* * *
Alice in Wonderland estas mirinda libro, kaj la ideo falis en la
kapon de fervora apoganto ke estus tre bona ideo gxin traduki en
Esperanto. Kompreneble, oni devos sxangxi multe da la sxercoj, kaj
tiel plu, sed mi esperas ke cxiuj, kiuj povas sendi kelkajn pecetojn,
Esperantajn sxercojn, kaj aliajn tauxgajxojn, tiel faros kiel eble
plej baldaux.
La Rev. R. A. Davis, Broxwood, Pembridge, Herefordshire, afable
klopodas pri tiu cxi malfacila afero, kaj espereble, se Esperantistoj
kunlaborados, nia literaturo gajnos novan, kaj tre indan verkon.
La Redaktoro.