Kolekto de »Lingvo Internacia«
Nº 3
Komuna literaturo Nº 205.
[Illustration]
ESPERANTA SINTAKSO.
Laŭ verkoj de S-ro D-ro ZAMENHOF kaj aliaj aŭtoroj.
En Esperanto verkita de
PAŬLO FRUICTIER
redaktoro de »L. I.«
----
Kun prezenta letero de S-ro P-ro Th. Cart.
[Illustration]
ELDONOJ DE REVUO
»LINGVO INTERNACIA«
Szegzárd, Hungarlando Paris, 27 Boulevard Arago
Lengyel Pál. Paul Fruictier.
1903.
_AL SINJORO FRUICTIER._
Kara Amiko!
_Vi petis, ke mi prezentu vian libron al Esperantistaro. Prezentadon ĝi ne
bezonas: ne sole ĉar la ĉefredaktoro de »Lingvo Internacia« jam elmontris
sian valoron, sed precipe ĉar lia verko estas kunmetita laŭ principoj de
severega metodo. Efektive, kio estas farita per Scienco kaj en ĝia nomo,
tio tute ne bezonas patronadon, ĉar ne ekzistas pli alta._
_Vi tre bone komprenis, ke, jam en ĝia nuna stato, Esperanto povas kaj
devas esti studata kiel vera lingvo, kia ĝi estas; anstataŭ trudi regulojn,
niajn regulojn al la lingvo, ni devas ilin ĉerpi el ĝi mem, t. e. el verkoj
de D-ro Zamenhof kaj de plej bonaj Esperantistoj. Kaj ke tiuj leĝoj estas
larĝaj, tio ne mirigis vin nek min, nek ankaŭ mirigos tiujn, kiuj komprenas
la spiriton de la lingvo kaj la kaŭzojn kaj kondiĉojn de ĝia triumfo._
_Ĉu do estas necese post tio aldoni, ke vi ne intencis, eĉ unu momenton,
korekti tion, kio okaze ne plaĉis al vi? Vi ne imitis tiun faman
kuraciston, kiu, ne trovinte korpon de infano konforma je proporcioj
juĝataj de li normalaj, mallongigis la krurojn, elkurbigis la bruston,
rektigis la ŝultrojn kaj ovaligis la kapon tiel, ke la infano, iĝinte
perfekta, pro sia perfektiĝo mortis._
_Ni do vivigu Esperanton tian, kia ĝi estas: ne venis ankoraŭ tempo ĝin
korekti. Tiujn samajn principojn ni havas, kara Amiko, kaj, konservante
tamen rajton libere juĝadi, konforme al ili ni laboros._
_Via_
_TH. CART._
_Parizo, la 24-an de junio 1903._
Kelkaj vortoj de l' aŭtoro.
Esperanto fariĝis viva lingvo, uzata skribe kaj buŝe de plej diverslingvaj
homoj. Elpruvite praktike por multaj fakoj el ĉiutaga vivo, la lingvo
aperis kiel plej riĉa kaj simpla, poezia kaj klara samtempe. Tio kredeble
kaŭzis, ke dum ĝia dekses jara ekzistado, ĝi konservis sen ia difekto sian
propran »spiriton« internacian, egale kompreneblan por ĉiuj popoloj.
Tiun spiriton ĝisnunaj Esperantistoj (aŭ almenaŭ plej multo el ili) akiris
per zorga legado de diversaj verkoj el nia »Biblioteko«; tion ili povis
fari nur per longa persona laborado, pro manko de plenaj lernolibroj kaj
vortaroj.
Sed hodiaŭ, kiam multegaj personoj ekiras nian »rondon familian« kaj pli
kaj pli celas per tio ricevi nur plej rapidan profiton, oni plu ne havos
tempon aŭ povon fari tiun saman laboron; sekve oni vole-nevole enkondukos
naciajn apartaĵojn en nian lingvon kaj riskos tiel ĝin difekti.
Jen kial mi decidis publikigi tiun libreton. Certe mi ne celas senutiligi
naciajn lernolibrojn aŭ sennecesigi personan legadon de niaj verkoj: _ĉio
tio ĉi estos ĉiam utila por lerni lingvon internacian, kiel nacian_; sed mi
volas helpi al verkado de plenaj naciaj lernolibroj aŭ al tralegado
fruktodona de Esperantaj libroj, difinante kaj fiksante leĝojn, kiujn
doktoro Zamenhof ne volis doni »el katedro«, sed proponis modeste per
ekzemploj.
Oni eble trovos, ke tiu verketo mankas planon kaj formon; oni renkontos
troaĵojn, ripetitaĵojn; oni plendos pri mankoj; tion ĉi mi scias tiel bone,
kiel iu ajn, sed ĝin mi volis iom: _unue_, por ne atendigi senfine la
publikon; _due_, ĉar mi plej zorge klarigis kaj (por oportuneco) ripetis
punktojn, pri kiuj oni plej ofte demandis min de l' tempo, kiam mi faras
kursojn kaj estas redaktoro de »Lingvo Internacia«; _trie_, ĉar estis
necese klarigi detale, ekzemple por franco, tion, kio ŝajnas tute natura al
anglo aŭ germano; _fine_, mi konfesas, ĉar tiu verketo estas en mia ideo
nur parto de alia pli plena kaj pli grava, kiun mi faros, se tion permesos
al mi la estonto.
Kiel oni vidos, mi donis kiel certa nur tion, kio efektive estas certa laŭ
ĝenerala uzado, aŭ laŭ vortoj aŭ ekzemploj de Doktoro Zamenhof. Kiam tio ĉi
povis esti interesa, mi citis detale fontojn de miaj ekzemploj: senutile
estas diri, ke mi ne permesis al mi krei ekzemplojn por bezonoj de ia temo:
tio apartenas nur al aŭtoro mem de la lingvo, ne al alia. Escepto tamen
estas farita _unue_ por tiuj reguloj, kiuj estas pure gramatikaj aŭ neniel
disputataj, _due_ por kelkaj paragrafoj en parto dediĉita al artikolo.[1]
Miajn ekzemplojn mi tiris unue el _verkoj de Doktoro Zamenhof_, precipe el
»Ekzercaro« kaj »Hamleto«, kiujn ĉiu povas ankoraŭ nun aĉeti; mi devas
tamen diri, ke mi uzis la unuajn eldonojn de tiuj verkoj, ĉar en ili ne
estas alportitaj ŝanĝoj de aliaj personoj. Poste, mi prenis ankaŭ miajn
ekzemplojn el _verkoj de aliaj malnovaj Esperantistoj_, aŭ ĉar mi havis
ilin antaŭ okuloj, aŭ ĉar citebla frazo pli bone klarigas regulon. Nomon de
tiuj personoj oni trovos citita en la verko mem; tie ĉi mi diros nur, ke mi
trovis grandan helpon precipe en bonegaj lernolibroj aŭ skizoj gramatikaj
de S-roj Einstein, de Beaufront, Cart, da Costa, Gernet, Kofman, Nylén,
Villareal, kaj aliaj[2].
Fine, mi devas diri, ke mi ne pretendas doni tie ĉi ĉiujn regulojn, ekster
kiuj oni devige skribos malbone en Esperanto; eĉ mi ne diras ke oni devige
skribos malbone, se oni iros kontraŭ ili, sed certe oni ricevos de ili
helpon. Oni ja trovas en bonaj aŭtoroj ankaŭ kelke da maloftaj aliaj
skribmanieroj, sed mi ne parolis aŭ ne prenis ilin pro ilia tro malgranda
uziteco, kvankam kelkaj tre plaĉas al mi.
Resume, mi verkis tiun libreton, trudinte al mi unu regulon: _konstati ne
proponi_; kaj per tio ĉi, mi kredas esti fidela al la observa metodo, kiu
regas lingvajn sciencojn, kiel aliajn naturajn. Kaj se iu estas terurigita
de ŝajna longeco aŭ komplikeco de tiu sintakso, tiel simpla tamen rilate al
aliaj lingvoj kaj nesimpla absolute nur pro diverseco de niaj naciaj
kutimoj, tiam mi konsilos ke li zorge meditadu tiujn ĉi principojn, kiujn
donis S-ro Cart en sia supera kurso ĉe Pariza Sorbonno.
1. Esperanto, estante kapabla ĉion esprimi, devas unue esti plej facile
akirebla de mezinstruaj homoj.
2. Logiko helpas igi lingvon facila, sed ne absolute: ĝi devas, laŭ supra
principo, cedi se bezone antaŭ iaj lingvaj kutimoj komunaj ĉe Eŭropaj
popoloj, kaj kiujn Esperanto tute ne celas korekti.
3. La principo de internacieco, kiam tiu ĉi estas absoluta, devas do ĉiam
superi ĉiujn aliajn.
4. En Esperanto estas nur: _a_) unu stila regulo: skribi plej klare. Kio
estas klara, tio povas esti nekorekta, sed neniam malbona; _b_) unu
malpermeso: skribi malklare. Kio ne estas klara, tio povas iafoje esti
korekta, sed neniam bona.
5. Ekster supraj reguloj estas nur personaj opinioj aŭ kutimoj, ofte
interesaj kaj respektindaj, eĉ uzindaj kiel modeloj, sed kiuj ne povas esti
trudataj kiel leĝoj.
Parizo, 26-a de majo 1903.
PAUL FRUICTIER.
MALLONGIGOJ.
Komunaj:
_e._ = ekzemple.
_k. a._ = kaj aliaj.
_k. c._ = kaj ceteraj.
_k. s._ = kaj similaj.
_k. sekv._ = kaj sekvantaj.
_k. t. p._ = kaj tiel plu.
_t. e._ = tio estas.
_D-ro, Dº_ = Doktoro.
_Frl., F-ino_ = Fraŭlino.
_K-io, Kº_ = Kompanio.
_n-ro, Nº_ = numero.
_P-ro, Pº_ = Profesoro.
_S-ro, Sº_ = Sinjoro.
_S-ino_ = Sinjorino.
En serio da similaj kunmetitaj vortoj oni skribas ofte:
_Rus-_, _Svis-_, _Turk-_, _Svedlando_ = Ruslando, Svislando, Turklando,
Svedlando.
_Rusl._ = Ruslando.
_El- kaj enportado_ = elportado kaj enportado.
Specialaj por tiu libro:
_Z._ = »Ekzercaro« de Doktoro Zamenhof.
_Haml. IV. 2._ = Hamleto, en akto 4-a, sceno 2-a.
_Esperantisto 38/27_ = paĝo 27-a en Nº 38-a.
_Mary. XX. 7._ = Princino Mary (de Sº de Wahl), paĝo 20-a, linio 7-a.
_K. T._ = Kvar Tagoj, de Sº Kazi-Girej.
Aliaj verkoj estas nome cititaj.
_L. I._ = revuo »Lingvo Internacia«.
Interkrampaj nombroj montras ordajn numerojn de paragrafoj, kiujn oni
konsilas legi.
[Illustration]
ESPERANTA SINTAKSO.
I.
DIFINO DE VORTOJ.
1. SINTAKSO montras kiamaniere vortoj interligiĝas por formi ĉenon de
parolado.
2. PAROLADO konsistas el propozicioj.
3. PROPOZICIO estas aro da vortoj, per kiu oni certigas (aŭ demandas) agon,
staton aŭ econ pri persono aŭ afero. Plena propozicio konsistas el du ĉefaj
partoj (aŭ terminoj):
4. SUBJEKTO pri kiu oni certigas ion;
PREDIKATO, afero, kiun oni certigas pri subjekto.
RIM. 1. Subjekto povas iafoje ne esti esprimata. E.: _Pluvas_, _fulmas_.
2. Iafoje propozicio estas neplena, kiam mankas unu el la terminoj.
Tiam mankanta termino povas facile esti divenata per ĉenigo de ideoj,
ekzemple en respondoj.
5. SUBJEKTO de propozicio estas ĉiam: _a_) _unu substantivo_ (aŭ kelkaj
substantivoj); _b_) aŭ alia vorto uzata substantive, nome: _pronomo_ (mi),
_adjektivo_ (mia kara, mia belo estis brava, juna dano,—tri fratoj vivis
amike; unu mortis), _infinitivo_ (mensogi estas honte); _c_) aŭ _vorto de
alia klaso_ uzata, kiel materia esprimo de ĝia propra formo (kiel—la vorto
_kiel_ estas uzata post _tiel_.)
RIM. Oni povas ankaŭ preni enhavon de tuta propozicio por subjekto de
sekvanta propozicio: _Estas agrable al mi, ke vi aĉetis tiun domon_. Tie
ĉi »_ke vi aĉetis_« estas la subjekto.
6. PREDIKATO estas _a_) _predikateca verbo_, kiu montras per si mem en
difinita maniero ian agon, ian staton, ian econ. E.: _Arbo kreskas,
verdiĝas_;
_b_) _aŭ ne predikateca verbo_, kiu ne montras per si mem difinitan agon,
sed estas akompanata de adjektivo, participo aŭ substantivo predikateca
(difinanta kaj priskribanta subjekton). E.: _urbo estas belega_; _kolombo
estas birdo_; k. t. p. Tion oni nomas disigita predikato.
7. Predikato povas esti pli precize difinata de adverbo, aŭ de substantivo
(aŭ vorto uzata substantive) regata de prepozicio. Tio utilas por montri
objekton[3] de ago kaj apudajn cirkonstancojn. E.: _Cesaro venkis Pompeon
en granda batalo_.
8. Substantivo povas esti difinata pli precize per aldono de alia
substantivo aŭ substantivaĵo. E.: _Tarkvino, reĝo de Romanoj._ Tion oni
nomas apudmeto.
9. Al ĉiu substantivo oni povas aldoni adjektivojn aŭ participojn, kiuj ili
ankaŭ povas esti difinataj de aliaj substantivoj.
E.: _Homo mortiginta sian patrinon estas granda krimulo. Homo utila je
sia lando mortis._
RIM. 1. Adjektivo, aldonita sen ia pero al substantivo, estas nomata
apudmetita por ĝin distingi de tiu, kiu estas aldonita per pero de verbo
esti. E.: _homo bona_ (adj. apudmetita), _homo estas bona_ (adj.
predikateca).
2. Al substantivo oni povas ankaŭ aldoni aliajn vortojn por ricevi
ian difinon: _la_, _tiu_, _ĉiu_, k. c.
II.
ARTIKOLO.
I. UZADO ĜENERALA.
10. Artikolo »_la_, _l'_« neniam povas esti en multenombro aŭ en akuzativo.
Oni uzas ĝin nur por difini vortojn, t. e. por montri, ke oni parolas pri
konata, preciza afero, apartigita de ĉiuj aliaj similaj aferoj.
Se oni parolas pri ia ajn ne konata, komune aŭ ne precize difinita afero,
tiam oni uzas neniam »_la_«. En tiaj okazoj oni povas ofte meti antaŭ la
vorto (pense aŭ efektive) unu el vortetoj »_unu_, _ia_, _kelka_«, aŭ el
esprimoj »_iom da_, _kelke da_« k. s.
La celo de artikolo »_la_« estas pli klarigi frazon, malhelpante, ke oni
konfuzu priparolatan aferon kun alia simila. Tial oni povas ofte neuzi tiun
vorteton, kiam ĝi efektive ne klarigas la ideon kaj kiam ni estas allogataj
uzi ĝin nur pro nacia kutimo. _La sola kondiĉo estas, ke la frazo restu
ĉiam plej klara._
Se oni estos embarasata, prefere estas neuzi artikolon ol ĝin trouzi. Manko
da artikolo estas ja malpli malagrabla ol superfluo. Aliparte estas pli
bone skribi plej mallongajn frazojn.
Sed la unua, ĉefa regulo estas: skribi plej kompreneble por ĉiuj. Oni do ne
ŝanceliĝu uzi artikolon, se ĝi ŝajnas iom pli klarigi kaj faciligi frazon;
aŭ almenaŭ oni ŝanĝu formon de tiu frazo, se oni ne volas uzi artikolon pro
ia kaŭzo.
RIM. 1. Ni esploru jenajn ekzemplojn: Unu vidvino havis du filinojn. La
pli maljuna estis simila al la patrino (Z.), kaj: La domo, en kiu oni
lernas, estas lernejo (Z.). Oni tuj vidas, ke »_la_« estas utila nur por
belsoneco kaj insisto, sed ne necesa. »_Maljuna, patrino_« estas jam bone
difinitaj de »_unu vidvino havis du filinojn_«; »_domo_« estas jam bone
difinita de »_en kiu oni lernas_«.
2. Sed ni esploru jenajn frazojn: Venigu la kuraciston, ĉar mi estas
malsana, kaj: Mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke da seĝetoj,
(Z.) oni vidas, ke artikolo estas nepre necesa por komprenigi klare kaj
rapide la ideon. Se ni dirus: »_venigu kuraciston_«, oni povus kredi ke
ni volas ian ajn kuraciston. Per »_la_« ni montras: »_venigu tiun
kuraciston, kiun ni konas_«, aŭ »_kiu jam kuracis nin_«. Simile: »_mi
aĉetis por infanoj tableton_« signifus, ke tiuj infanoj estas iaj ajn
infanoj, sed ne la niaj aŭ tiuj, pri kiuj ni jam parolis.
II. UZOJ APARTAJ.
11. Ofte oni uzas »_la_« antaŭ nomo de unu individuo, unu afero, por
montri, ke oni celas la tutan genton.
E.: _La riĉulo havas multe da mono_ (Z.), t. e. ĉiuj riĉuloj.
_La botisto faras botojn kaj ŝuojn_ (Z.) t. e. ĉiu botisto.
_Oni diras, ke la vero ĉiam venkas_ (Z.).
_En la arbaro, en la historio, en la urbo, sur la kamparo_, k. t. p.
12. Simile antaŭ vorto en multenombro »_la_« povas montri ĉiujn estaĵojn
apartenantajn al la klaso citata.
E.: _La ŝipanoj devas obei la ŝipestron_ (Z.), t. e. ĉiuj ŝipanoj.
_La Parizanoj estas gajaj homoj_ (Z.) t. e. en ĝenerala maniero, ĉiuj
homoj loĝantaj en Parizo estas gajemaj.
13. Kiam la senco restas komprenebla, oni povas en tiaj okazoj forigi
»_la_«.
E.: _Vitro estas rompebla kaj travidebla._ (Z.)
_Verkisto verkas librojn kaj skribisto simple transskribas paperojn._
(Z.)
_Luteranoj kaj Kalvinanoj estas Kristanoj._ (Z.)
_Urbanoj estas ordinare pli ruzaj ol vilaĝanoj._ (Z).
_En urbo, en historio, en arbaro, sur kamparo, en filozofio_, k. c.
III. PROPRAJ NOMOJ.
14. Oni plej ofte ne uzas artikolon »_la_« antaŭ propra nomo. Tion oni ne
faras ankaŭ por la vortoj: Sinjoro, Sinjorino, Fraŭlino, kaj similaj,—aŭ
por nomoj de profesio, rango, k. c. sekvataj de propra nomo.
E.: _Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto._ (Z.)
_Esperanto estas kreita de Doktoro Zamenhof._
_Imperiestro Vilhelmo II-a reĝas en Berlino._
15. Kiam estas adjektivo aŭ substantivo antaŭ propra nomo, tiam oni povas
uzi artikolon »_la_«.
E.: _Antaŭ hieraŭ estis granda movado en Varsovio, aŭ pli vere en la tuta
Eŭropo._ (Grabowski, Nova Jaro.)
_Li aŭdis pri nia lingvo per la granda lingvisto Doktoro Gabrielo
Bálint._ (P. Nylén, Lingvo Internacia, 28.)
RIM. Oni trovos grandan konfuzaĵon en la aŭtoroj, eĉ plej bonaj, pri uzo
de artikolo »_la_« antaŭ propra nomo. Regulo plej simpla estas: demandi
ĉu uzo de artikolo aldonas ion necesan por malhelpi malkomprenon? Oni
devas konfesi, ke preskaŭ ĉiam »_la_« estas tute ne utila antaŭ propra
nomo, ĉar neeble estas konfuzi estaĵon, aferon aŭ personon nome cititan
kun alia. Tial varme konsilinde estas uzi neniam artikolon antaŭ propra
nomo, eĉ antaŭigata de adjektivo aŭ substantivo, escepte, kiam (tre
malofte) oni povos trovi ian profiton en ĝia uzo. Tial inter jenaj frazoj
el »Ekzercaro« de Doktoro Zamenhof: »_La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ
la gedoktorojn P._« kaj »_Gesinjoroj N. hodiaŭ venos al ni_«, la dua
estas tre preferinda.
16. Kiam propra nomo estas uzata en senco komuna, tiam oni uzas kompreneble
artikolon, kiel por aliaj komunaj nomoj.
E.: _La turko ekpafis al mi_,—t. e. tiu turko, pri kiu mi parolis.
_La rusoj loĝas en Rusujo._
_La Tolstoj estas maloftaj_,—t. e. homoj kiel Tolstoj.
_Calderon estis la Aristofano de Hispanujo_,—t. e. Calderon ludis en
Hispanujo saman rolon, kian Aristofano ludis en Grekujo.
IV. GRADOJ DE KOMPARO.
17. Oni uzas laŭvole artikolon »_la_« en gradoj de komparo. Tamen oni
renkontas ĝin pli ofte kun »plej«, ol kun »pli«.
E.: _El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna._ (Z.)
_Kial? demandis mi kun elvido de la plej pura simplanimeco._ (Mary
14.)
_Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn
de siaj najbaroj._ (Z.)
_Plej bona estos, se vi ĝin forgesos!
Ekzistas en ĉiel' kaj sur la tero
Pli da aferoj, ol en la lernejoj
Instruas filozofoj, Horacio._ (Haml. I. 5.)
_Ke mi forte vin amas, ho plej kara mia, tion ĉi kredu al mi._ (Haml.
II. 2.)
_La mallaŭdo de tia persono devas esti pli grava ol la aplaŭdado de
alia._ (Haml. III. 2.)
_Via pano estas malpli freŝa ol mia._ (Z.)
RIM. 1. La supra regulo koncernas nur la terminojn de l' komparo, sed ne
la komparilojn mem (pli, malpli). Oni ja uzas »la pli«, »la malpli«, nur
por montri superlativon inter du aferoj: »_unu vidvino havis du filinojn;
la pli maljuna_ ...« (Z.)
2. »_La_« oni ordinare ne uzas antaŭ »plej, malplej«, kiam tiuj
vortoj rilatas verbon: »_Li estas la homo, kiun mi plej admiras._«
V. ANTAŬ ADJEKTIVO.
18. Kiam adjektivo difinas substantivon esprimitan, reguloj estas samaj,
kiaj por substantivo sola.
19. Kiam adjektivo estas sola, t. e. kiam la substantivo, kiun ĝi difinas,
ne estas esprimita, tiam oni uzas ofte artikolon antaŭ la adjektivo.
E.: _Ili batis unu la alian._ (Beaufront.)
_Jen estas via ĉapelo kaj jen la mia._
_... Alie kiu volus elportadi
La mokojn kaj la batojn de la tempo,
La premon de l' potencaj, la ofendojn
De la fieraj, falson de la juĝoj...?_ (Haml. III. 1.)
RIM. Kontraŭan uzon oni renkontas:
_Ne estas vi sensenca, ĉar alie
Nenion vi decidus; sed la senco
En vi sendube tute malsaniĝis,
Ĉar eĉ freneza tie ne erarus._ (Haml. III. 4.)
20. Preskaŭ ĉiam oni uzas »_la_« antaŭ nombra adjektivo montranta tagon,
horon, vicon, k. c. kiam la vorto »tago, horo« k. c. ne estas esprimita.
(75.)
E.: _Januaro estas la unua monato de la jaro, aprilo estas la kvara,
novembro estas la dek-unua, decembro estas la dek-dua._ (Z.)
_Hodiaŭ estas la dudeksepa (tago) de marto._ (Z.)
21. Iafoje artikolo »_la_« antaŭ adjektivo (kaj antaŭ substantivo komuna)
servas por igi ĝin propra nomo.
E.: _La patro adoras nur la Nevideblan._ (Kofman, Kain, I. 1.)
_Preĝu al la Sankta Virgulino._ (Z.)
_Demandu vin la Kreanton._ (Kofman, Kain, I. 1.)
VI. SEZONOJ, MONATOJ, TAGOJ, FESTOJ.
22. Antaŭ nomo de sezono oni uzas laŭvole »_la_«.
E.: _En la vintro oni hejtas la fornojn._ (Z.)
_En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj._ (Z.)
23. Por monatoj kaj tagoj de semajno oni ordinare uzas artikolon nur se
kunestas alia komuna vorto.
E.: _Hodiaŭ estas sabato kaj morgaŭ estos dimanĉo._ (Z.)
_Januaro estas la unua monato de la jaro._ (Z.)
_Mi iros la proksiman ĵaŭdon._ (Cart, Esp. en 10 lec. V.)
_Monato septembro estis pluvoriĉa._
_Ni kutime iras sur la kamparon dum la monatoj julio kaj aŭgusto._
RIM. 1. Oni povas agi por tiuj nomoj, kiel por la propraj. Tamen oni
atentu bone esprimi sian penson. En la frazo: »_mi iros la proksiman
dimanĉon_«, multaj komprenas: »_la plej proksiman dimanĉon_«, kion ili ne
faras per »_mi iros proksiman dimanĉon_«. Aldoni tie la vorton »_plej_«,
estus do utile.
2. Ne konsilinde estas uzi »_la_« anstataŭ »_ĉiu_«, kiel ekzemple en
la frazo: »_En la dimanĉo mi restas hejme_« (Cart), ĉar senartikolaj
popoloj povus ne kompreni tiun formon. Multe pli klare oni diras: »_Mi
restas hejme en ĉiu dimanĉo_ aŭ _ĉiudimanĉe_«.
24. Tago de festo estas nomata en Esperanto laŭ jena maniero: Paŭla festo,
Paŭla tago, Tago de Sankta Petro, k. t. p.; oni do ne devas diri, kiel en
kelkaj lingvoj: La Sankta Petro.
VII. ALIAJ OKAZOJ.
25. En citado de nomoj oni povas laŭvole ripeti aŭ ne ripeti »_la_« antaŭ
ĉiu aparta substantivo aŭ adjektivo.
E.: _La arboj, floroj kaj kreskaĵoj de tiu ĝardeno estas belaj._
_La saĝa, elokventa kaj lerta advokato diris._
aŭ: _La arboj_, _la floroj_, k. c.
_Sed de l' tabulo de memoro mia
Forviŝu mi mem ĉion, kio restis,
Sentencojn ĉiujn el la libroj, ĉiujn
Pentraĵojn, postesignojn, kiujn lasis
Sur ĝi la pasintaĵo kaj juneco,
Observojn kaj la spertojn de la vivo._ (Haml. I. 5.)
26. Antaŭ infinitivo oni ne uzas artikolon. Ne diru do: »la manĝi kaj la
trinki estas necesaj por la vivi«, sed: »manĝi kaj trinki ...«, aŭ: »la
manĝado kaj la trinkado ...« (167. R. 1.)
27. Post vortoj »kies, ĉiu, ĉiuj« oni ne uzas artikolon.
E.: _La domo, kies tegmenton vi vidas, apartenas al mia patro._
(Beaufront.)
_La matenaj trinkantoj de akvo estas lacaj, kiel ĉiuj malsanaj; kaj
la trinkantoj vinon vespere estas neelporteblaj, kiel ĉiuj
sanaj._ (Mary XI.)
28. Oni povas apostrofi artikolon: _a_) post prepozicio finata de vokalo;
_b_) antaŭ vokalo (Zamenhof, Esperantisto 44); _c_) neniam antaŭ _h_, kiam
la antaŭiranta vorto ne finiĝas per vokalo. (Beaufront.)
VIII. KVANTO, ECO, UNU, IA.
29. Kiam vorto estas uzata en senco parta, t. e. kiam oni celas montri iom
da io, kelkajn erojn da io, oni ne uzas artikolon »_la_«.
30. Antaŭ vorto uzata en tia senco oni uzas nenian alian vorteton, kiam la
ideo rilatas pli la naturon, la econ de l' afero, ol ĝian kvanton.
E.: _Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki._ (Z.)
31. Se kontraŭe oni celas aparte kvanton, oni tiam uzas esprimojn: »iom da,
kelke da«, k. s. (kun nominativo).
E.: _En la ĉambro sidis nur kelke da homoj._ (Z.)
_Mi memoris, ke mi ankaŭ faris kelke da pafoj._ (K. T. 3.)
32. »_Unu_« oni uzas ordinare nur por kalkuli, por montri, ke estas unu, ne
kelkaj estaĵoj. Iafoje tamen ĝi estas uzita, kiel nedifina artikolo, sed
malofte.
E.: _Unu vidvino havis du filinojn._ (Z.)
33. »_Ia_« ludas ankaŭ iafoje rolon de nedifina artikolo, kiam oni volas
insisti pri nedifiniteco de priparolata afero.
E.: _Iaj strangaj sonoj atingas min ... kvazaŭ iu ĝemas._ (K. T. 5.)
Tabelo unuvida
pri difino de vorto per artikolo »la«.
+===================================================================+
| »LA« |
| difinas vorton, |
| t. e. apartigas ĝin de aliaj ĝiaj similaj: |
+-------------------------------------------------------------------+
|_A._ Rememorigante, ke oni konas ĝin aŭ ĵus parolis pri ĝi. |
| |
| E.: Mi ektrinkis: la akvo estis varma (_K. T. 9_), |
| t. e. _tiu_ akvo. |
| |
| Jen estas la pomo, kiun mi trovis (_Z._), t. e. |
| _tiu_ pomo, kies trovon mi jam anoncis. |
+-------------------------------------------------------------------+
|_B._ Resumante antaŭan detalan priskribon. |
| |
| E.: La najbaro fariĝis en tiu ĉi tago ne priskribeble timiga |
| (_K. T. 13_), t. e. _tiu_ najbaro, pri _kiu_ mi jam |
| skribis multajn paĝojn. |
+-------------------------------------------------------------------+
|_C._ Anoncante tujan klarigon. |
| |
| E.: La plena pentraĵo ekflamas en mia imago: ĝi estis |
| antaŭ longe ... k. t. p. (_K. T. 7._) |
+-------------------------------------------------------------------+
|_D._ Montrante, ke objekto priskribata apartenas al nomita |
| persono aŭ objekto. |
| |
| E.: Mi malkovras la okulojn (_K. T. 7_), t. e. _miajn_ okulojn. |
| |
| La bajoneto eniris al li rekte en la koron (_K. T._) |
| t. e. _lian_ koron. |
+-------------------------------------------------------------------+
|_E._ Montrante tutan genton, aŭ almenaŭ plej grandan parton. |
| |
| E.: La rusoj loĝas en Rusujo. (_Z._) |
+-------------------------------------------------------------------+
|_F._ Igante vorton komunan nomo propra, aŭ preskaŭ propra, |
| tiel ĝi estas apartigita de aliaj. |
| |
| E.: La suno brilas. (_Z._) |
| |
| La Plejpotenca faru nian venon al li saniga. (_Z._) |
+===================================================================+
III.
SUBSTANTIVO.
I. RILATOJ KUN VERBO.
34. SUBJEKTO. Substantivo, kiu estas subjekto de verbo, povas havi nur
formojn _o_ en ununombro, _oj_ en multenombro. (Nominativo.)
Oni vidas, ke substantivo estas subjekto de ia verbo (4-5), metante _kiu_,
_kio_ antaŭ tiun verbon. La vorto, per kiu oni respondas, estas la subjekto
(= kiu faras la agon, kiu, kio estas aŭ fariĝas tia).
E.: _La riĉulo havas multe da mono._ (Z.) Kiu havas multe da mono? La
riĉulo. »La riĉulo« estas do subjekto.
_Papero estas blanka._ (Z.) Kio estas blanka? La papero.
_De timo paliĝis Antono._ Kiu de timo paliĝis? Antono.
_Miaj fratoj batis min._ Kiu batis min? Miaj fratoj.
35. REKTA KOMPLEMENTO. Substantivo, kiu estas rekta komplemento de verbo
(sen antaŭesto de prepozicio), povas havi nur formojn _on_ en ununombro kaj
_ojn_ en multenombro. (Akuzativo.)
Oni vidas, ke substantivo estas rekta komplemento de verbo, metante _kiun_,
_kion_ post tiu verbo. La substantivo, per kiu oni respondas, estas la
rekta komplemento.
E.: _Diru al mi vian nomon._ Diru kion? Vian nomon. »Vian nomon« estas do
rekta komplemento.
_Mi havas bovojn._ Mi havas kion? Bovojn.
_Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni._ (Z.) Oni devas
tralerni kion? Lernolibron.
RIM. 1. Oni vidas per supraj ekzemploj, ke subjekto povas esti post sia
verbo, kaj komplemento antaŭ sia verbo. Ne metu do ĉiam en akuzativon la
vorton, kiu estas post la verbo.
2. Rekta komplemento de verbo aktiva fariĝas subjekto, se oni metas
la verbon en pasivan formon. E.: _Mia patro amas min_ = _mi estas amata
de mia patro_.—_Mi posedas hundon_ = _hundo estas posedata de mi_. Tial
oni komprenas, kial »esti« kaj aliaj stataj verboj ne povas havi rektan
komplementon ĉar ili ne posedas pasivan formon. (140.)
36. NEREKTA KOMPLEMENTO. Vorto, kiu estas sub influo de prepozicio (nerekta
komplemento), havas ĉiam nominativan formon, escepte en okazo de almovo.
(117, 118, 119.)
E.: _Donu al la birdoj akvon._ (Z.)
_De la patro mi ricevis plumon._ (Z.)
_Venu kune kun la patro._ (Z.)
_Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitaĵo._ (Z.)
RIM. 1. Rimarku precipe lastan ekzemplon. _Kuko_, _konfitaĵo_ dependas de
»_kun_«, prepozicio; ili do estas en nominativo (cetere kukon kaj
konfitaĵon oni ne trinkas). Sed oni dirus: »_mi trinkis teon kaj kafon_«,
ĉar »kaj« ne estas prepozicio.
2. Tiu eco de Esperantaj prepozicioj (ĉiam regi nominativon) povas
iafoje kaŭzi konfuzaĵon, se oni ne zorgas pri konstruo de sia frazo. D-ro
Zamenhof diras (Dua Libro, 46): »ĝi estas trompi la landon kune kun la
reĝidino«. Oni povas tiel bone kompreni, ke la reĝidino trompas, aŭ ke ŝi
estas trompata. Se ĉirkaŭantaj frazoj ne klarigas tiun ĉi, oni do devas
ĝin ŝanĝi, ekzemple tiel: »ĝi estas trompi la landon kaj kune la
reĝidinon«, aŭ: »ĝi estas trompi la landon kun helpo de la reĝidino«.
Tial frazoj kiel: »mi vidis vin kun via amiko« estas malbonaj, ĉar oni
demandas sin, ĉu »mi kaj via amiko vidis vin«, aŭ ĉu »mi vidis vin kaj
vian amikon kun vi«. Tia konfuzo ekzistas en naciaj lingvoj, kiam oni ne
zorgas bone konstrui sian frazon. (_Laŭ rimarko de F. Chaufoureaux, en_
Lingvo Internacia, _n-ro 25._)
37. FORIGO DE PREPOZICIO. Oni povas forigi prepozicion post verbo kaj uzi
anstataŭe akuzativon solan. Tiamaniere oni ne bezonas demandi, ĉu verbo
postulas difinitan prepozicion. (114).
E.: _Obei al la patro_ aŭ _obei la patron._ (Z.)
_Enui je la patrujo_ aŭ _enui la patrujon._ (Z.)
RIM. 1. Tion oni faras ordinare nur kiam forigo de prepozicio ne
enkondukas malklaraĵon en la frazon (t. e. _praktike_, kiam oni ne trovas
jam alian akuzativon en la sama propozicio). E., oni povas diri: »pardoni
al la malamiko«, kaj »pardoni la malamikon«, sed oni devas diri ĉiam
»pardoni al la malamiko lian kulpon« (Z.)
2. Post substantivo aŭ adjektivo oni ordinare (escepte por tempo,
daŭro, k. c.) ne forigas prepozicion, ĉar akuzativo estas tiam malfacile
komprenebla por multaj personoj. (209. R.) E.: »opinioj malaj unu al la
aliaj« (L. I. n-ro 89), ne »malaj unu la alian«. Cetere por
substantivoj-participoj D-ro Z. skribis: »_Defendinto la patron_ mi ne
konsilas uzi, sed mi preferas _defendinto de la patro_«. (Privata let.)
38. ALMOVO. Kiam substantivo montras aferon al kiu estas movo fizika aŭ eĉ
morala, tiam oni aldonas al ĝi finiĝon _n_, eĉ se ĝi dependas de
prepozicio. (117.)
E.: _La birdo flugis en la ĝardenon_ (Z.); ĝi estis ekster la ĝardeno kaj
enflugis en ĝin. Frazo »la birdo flugis en la ĝardeno« signifus,
ke la birdo estis jam en la ĝardeno antaŭ ĝia ekflugo.
_Tio ĉi povas tre influi sur la sukceson de nia afero._ (Beaufront.)
_Sur la danan tronon mi havas rajtojn._ (Haml. V. 2.)
39. TEMPO, KOSTO, MEZURO, PEZO, k. c. Oni tre ofte forigas prepozicion kaj
uzas akuzativon solan antaŭ substantivo montranta tempon, daŭron, k. t. p.
(76, 121.)
E.: _Georgo Washington estis naskita la dudek-duan de februaro._ (Z.)
_Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko._ (Z.)
II. RILATOJ KUN ALIAJ SUBSTANTIVOJ.
40. APUDESTO ekzistas, kiam du (aŭ pli da) substantivoj difinas unu la
alian sen pero de ia prepozicio. (8.)
41. Kiam la unua substantivo estas en nominativo, la dua ankaŭ devas esti
en nominativo. (37. R. 2.)
E.: _Mi iras al mia amiko, la kuracisto._
_La suno, reĝo de l' ĉielo, aperis subite._
42. Kiam la unua substantivo estas en akuzativo, la dua ne estas ĉiam en
akuzativo. D-ro Zamenhof skribas:
E.: _Vi serĉas la princon Hamleton._ (Haml. II. 2.)
_La diablo lin prenu, la sentaŭgulon._ (Haml. V. 1.)
Simile S-ro Kofman:
_Demandu la patrinon Evon._ (Kain, I. 1.)
Sed oni trovas malan uzadon en bonaj aŭtoroj:
E.: _Homo povas kompari la lingvon Esperanto._ (Beaufront, Manuel
Complet, pĝ. 13, eld. Bonnard. Citite de F. Chaufoureaux.)
_La loĝantaro dividiĝas en kvar lingvajn elementojn: rusoj, poloj,
germanoj, hebreoj, ĉiuj reciproke rigardantaj sin kiel
malamikoj._ (Espérantiste, 64, 206.)
Tie ĉi oni povas kompreni: la lingvon nomatan Esperanto, k. t. p.
43. Kiam oni alparolas iun, la dua substantivo restas ĉiam en formo _o_,
_oj_, ĉar ĝi estas tie vera vokativo.
E.: _Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo._ (Z.)
44. Prepozicion oni ne uzas inter du substantivoj, kiam oni povas meti
pense inter ilin la vorton »_nomata_«.
E.: _Urbo Parizo; monato septembro._
45. KOMPLEMENTOJ DE SUBSTANTIVO. Substantivo estas komplemento de alia
substantivo, kiam ĝi difinas ĝin per pero de prepozicio.
46. Post vorto esprimanta mezuron, kvanton, pezon, nombron, k. c., unuvorte
montranta, ke oni parolas pri _ia kvanto da io_, oni ĉiam uzas prepozicion
»_da_« (kun nominativo). (206.)
E.: _Glaso da vino estas glaso plena je vino._ (Z.)
_Sur la arbo sin trovis multo da birdoj._ (Z.)
_Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj._ (Z.)
_La peco da ŝtof' antaŭ kiu tremadis la tero._ (Haml. V. A.)
_La mallaŭdo de tia persono devas esti por vi pli grava ol la
aplaŭdado de tuta teatro da aliaj personoj._ (Haml. III. 2.)
RIM. Se oni uzus »_de_«, tio signifus ion uzatan por io, aŭ difinatan de
io, sed ne montrus mezuron: »glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin
trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; metro de drapo signifus metron,
kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo.« (Z.)
47. Posedo, dependo, deveno estas montrataj de prepozicio »_de_«. (133.)
E.: _La libro de Petro estas tiu, kiu apartenas al Petro, kiun li tenas
nun, aŭ kiun li verkis._
_La koloroj de tiu floro estas brilaj._
_Profesoro, studento de medicino, leĝoscienco_, k. c. (Beaufront.)
RIM. En kelkaj okazoj _deveno_ povas esti komprenata kiel _eltiro_. Tiam
oni povas uzi _el_ anstataŭ _de_. E.: _Donu al mi floron el_ (aŭ: _de_)
_via ĝardeno_.—-_Tio ĉi estas rakonto el Biblio_ (»_de_« povus kredigi,
ke ĝi estas rakonto inda esti en Biblio). Cetere por tiuj demandoj vidu
ĉapitron dediĉitan al Prepozicioj, kaj al cirkonstancaj komplementoj de
verbo.
48. Antaŭ landnomo oni uzas diversajn prepoziciojn laŭ jenaj ekzemploj:
_La loĝantoj en Parizo_ (aŭ: _de Parizo_, aŭ: _la Parizanoj_) _estas
ofte gajaj_.
_La batalo apud Farsalo ŝanĝis multajn aferojn en Romo._
_La kuriero estis atakita sur la vojo al Peterburgo._
_Mi ricevis leteron el Parizo._
_Li venigis al si el Berlino multajn librojn._
_Li venigis al si el Parizo specimenojn de ŝtofoj per sia ordinara
liveranto._
49. Oni uzas ordinare prepozicion »_el_« antaŭ nomo montranta ŝtofon,
materialon, el kiu oni faris aŭ tiris ion. Oni povas ankaŭ uzi adjektivon
aŭ vorton kunmetitan.
E.: _Tablo el marmoro, el ligno, el fero. Konfitaĵo el pomoj_;
aŭ: _marmora, ligna, fera tablo. Poma konfitaĵo_;
aŭ: _marmortablo, lignotablo, fertablo. Pomkonfitaĵo_. (52.)
50. Tiu permeso uzi adjektivon anstataŭ substantivo kun prepozicio estas
oportuna kaj ofte servas. Tiel oni diras:
E.: _Longhara ĉevalo._ _Kvinjara infano._ _Ruĝhaŭta virino._ _Broŝuro
dekses-paĝa._ _Poemo dekdu-kanta._ _Strasburga biero._
_Tridekjara militado_, k. c.
51. Kiam substantivo devenas de verbo (aŭ adjektivo) uzanta specialan
prepozicion, oni ofte uzas la saman prepozicion post la substantivo.
E.: _Li estas fiera pri_ (aŭ _pro_) _sia riĉeco_ ... _Fiereco pro
riĉeco._
_Timi al morto_ ... _Timo al morto_ ... k. t. p.
RIM. Tiu regulo ne estas absoluta, sed ĝi povas alporti grandan helpon
por elekti prepozicion konvenan. Tia elekto estas ja tre grava por
komplemento de substantivo, ĉar prepozicio servas tie ĉi distingi ofte
terminojn similajn al subjekto kaj komplemento de verbo. Tiel oni atentos
diferencon inter: _amo_ AL _Dio_, _amo_ DE _Dio_. »Amo _al_ Dio« estas
tio, kion ni havas, kiam ni amas Dion. »Amo _de_ Dio« signifas, ke Dio
amas la homon. Simile: _konfido_ DE _patro_ AL _filo_, _konfido_ DE
_filo_ AL _patro_; _memoro_ PRI (aŭ AL) _mia patro_, _memoro_ DE _mia
patro_; _mordo_ DE _serpento_ AL _brako_; k. t. p. »Al« oni metas ofte
antaŭ tiu substantivo, kiu estus komplemento, se la frazo estus verba;
»de« oni metas antaŭ tiu, kiu estus subjekto. Kompreneble tio ĉi rilatas
verbojn aktivajn, ne pasivajn.
52. Ofte oni kunligas du (aŭ eĉ pli) radikojn por esprimi per unu kunmetita
vorto kutiman aŭ specialan rilaton inter du aferoj.
E.: _La pordo de la ĝardeno estas rompita_; aŭ: _la ĝardenpordo_ ...
_La kovrilo de la lito estas makulita_; aŭ: _la litkovrilo_ ...
53. Kiam oni faras kunmetitan vorton, oni metas ordinare la difinantan
radikon antaŭ la difinatan. (Praktike: oni metas en la komencon la vorton,
kiu estus regata de prepozicio, se oni ne uzus kunmetitan vorton.)
E.: _La ĝardenpordo_, aŭ: _la pordo de l' ĝardeno_; »ĝardeno« estos la
unua.
RIM. 1. Por kunmeti vorton el prepozicio aŭ adverbo, oni metas la
prepozicion aŭ la adverbon en la komencon. E.: _eniri_, _malsupreniri_
... (vidu Prepozicio.)
2. Kelkaj vortoj kunmetitaj ne sekvas tamen tiun regulon. Tiel oni
trovas: _centjaro_, _falakvo_, anstataŭ _jarcento_, _akvofalo_ (kiujn
cetere oni trovas ankaŭ uzataj, sed ambaŭ unuaj estas multe pli komunaj).
Tie ĉi oni uzas la neregulan formon eble pro belsoneco aŭ por pli forte
insisti pri _cent_, pri _fal_, k. t. p. (91, 237.)
54. »Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj. Oni
prenas ordinare la purajn radikojn, sed se la bonsoneco aŭ la klareco
postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kun ĝia
gramatika finiĝo.« (Z. Ekzercaro.) Sekvas de tio:
1. Kiam oni ne ricevas neelparoleblan vorton per kunmeto de simplaj
radikoj, pli bone estas forigi ĉiun aldonan vokalon inter ambaŭ radikoj,
ĉar tiamaniere la kunmetita vorto estas malpli longa. E.: _litkovrilo_,
_ĝardenpordo_.
2. Kiam la renkonto de konsonantoj donas neelparoleblan aŭ tre
malfacile elparoleblan vorton, oni intermetas plej ofte vokalon _o_. E.:
_Aŭstrolando_.
3. Se unu el kunmetataj radikoj estas uzata en senco nepre adjektiva aŭ
adverba, tiam oni intermetas vokalon _a_ aŭ _e_. E.: _unutaga_ = kio daŭras
unu tagon; _unuataga_ = kio estas en la unua tago. (Z.)—Simile: »_Pro kio
vi silentas, vi, unuanaskito mia?_« (Kofman, Kain, I. 1.)—»_Krom la
suprecititaj paroladoj, li_ ...«
RIM. 1. Se la kunmetita vorto estas tro longa, oni devas uzi apartajn
vortojn. E.: _poŝtkartkolektanto_, kolektanto de poŝtkartoj.
2. Ofte aŭtoroj intermetas vokalon _a_ aŭ _e_ sen ia neceseco.
Rezultato estas preskaŭ ĉiam ricevi vorton tro longan aŭ konfuzigan. Oni
devas do en tiaj okazoj uzi apartajn vortojn aŭ intermeti nenian vokalon.
E.: _Italalando_, anstataŭ Itallando aŭ Lando Itala,—_kuneligi_, anstataŭ
kunligi aŭ ligi kune (oni kredus unuavide: _kun-eligi_),—_samamaniere_,
anst. sammaniere.
3. De kunmeto de radikoj venas renkonto en Esperanto de duoblaj
konsonantoj, kiuj montras, ke oni devas dividi la vorton inter ambaŭ
konsonantoj por ĝin kompreni. E.: _gratulletero_, gratul-letero.
4. Vortojn oni kunmetas ankaŭ, kunligante du radikojn per streketo.
Tion oni faras, kiam la interrilato ne estas tre intima aŭ por ricevi
kunmetitan vorton pli kompreneblan. E.: _patologi-anatomio_.
55. Kelkaj aŭtoroj, kiam ili kunligas vortojn plenajn (t. e. kun gramatika
finiĝo), akordigas nombre kaj kaze ambaŭ partojn. En tia okazo estas
konsilinde uzi streketon por disigi ambaŭ partojn kaj igi la vorton
komprenebla.
E.: _Ĉar mi alvenis ne pro ponardegojnĵetistoj trojanoj._ (Kofman,
Iliado, I. 152.)
_Jen kial nin mizerigas li, la malproksimenpafanto._ (Kofman, Iliado,
I. 96.)
_Mi turnas min al miaj amikoj-Esperantistoj._
56. En kelkaj vortoj, sed precipe en kunmetitaj, renkontiĝas konsonantoj,
kiuj ne povas esti elparolataj unu post la alia. Tiam la unua estas
vole-nevole elparolata kiel la dua (t. e. mole aŭ malmole).
E.: »_Sed precipe_« estas elparolata »_set precipe_«.
»_Ekzemplo_« estas elparolata »_egzemplo_«.
»_Blovpafilo_« estas elparolata »_blofpafilo_«.
Tio okazas, kiam laringa kaj buŝa konsonanto renkontiĝas laŭ jena tabelo aŭ
reciproke:
+==========+========+
| Laringaj | Buŝaj |
+==========+========+
| b | p |
+..........+........+
| d | t |
+..........+........+
| g | k |
+..........+........+
| ĝ | ĉ |
+..........+........+
| ĵ | ŝ |
+..........+........+
| v | f |
+..........+........+
| z | s |
+..........+........+
Tio ĉi estas evitebla nur en kunmetitaj vortoj, kaj ne havas gravecon, ĉar
ĉiuj Eŭropaj popoloj obeas tiun regulon. Se tamen oni volas eviti tian
renkonton, tiam oni nur intermetas vokalon.
E.: _Ovforma_ (offorma) aŭ _ovoforma_.
_Blovpafilo_ aŭ _blovopafilo_.
Intermeto de vokalo pli longigas la vorton, kaj ofte alportas ripeton de
sama sono: OvOfOrma.
IV.
ADJEKTIVO.
Difino: vorto finata de _a_ kaj montranta econ, staton aŭ agon[4] de
substantivo.
Formoj: nominativo: _a_, _aj_; akuzativo: _an_, _ajn_.
I. APUDMETITA ADJEKTIVO.
57. Apudmetita adjektivo (9, Rim. 1) akordiĝas nombre kaj kaze kun sia
substantivo.
E.: _Mia patro kaj miaj fratoj havas grandan barbon kaj nigrajn okulojn._
Espl.: _Mia patro._ »_Patro_« estas en nominativo ununombra; ankaŭ
»_mia_«.
_Miaj fratoj._ »_Fratoj_« estas en nominativo multenombra; ankaŭ
»_miaj_«.
_Grandan barbon._ »_Barbon_« estas en akuzativo ununombra; ankaŭ
»_grandan_«.
_Nigrajn okulojn._ »_Okulojn_« estas en akuzativo multenombra; ankaŭ
»_nigrajn_«.
58. Kiam apudmetita adjektivo rilatas kelkajn substantivojn en ununombro,
tiam oni ordinare metas la adjektivon en multenombron. (82.)
E.: _Mi havas akvon kaj panon freŝajn._
RIM. »_Mi havas akvon kaj panon freŝan_« povus signifi, ke nur pano estas
freŝa. Simile »_mi havas freŝan akvon kaj panon_« povus signifi, ke nur
akvo estas freŝa.
59. Kiam substantivo en multenombro estas uzata en opa senco kaj akompanata
de kelkaj adjektivoj, kiuj rilatas ĉiu po unu el la objektoj montrataj de
la substantivo, tiam la adjektivoj restas en ununombro.
E.: _Oni vidis en Krimeo la militistarojn anglan, francan, turkan, sardan
kaj rusan._
_La lingvoj angla, franca, germana kaj hispana estas tre parolataj._
60. LOKO DE ADJEKTIVO. Apudmetita adjektivo estas uzata laŭvole antaŭ aŭ
post ĝia substantivo en loko, kie ĝi plej bone altiras atenton.
61. Substantive oni ordinare ne uzas adjektivon. Tamen tion oni faras
iafoje, kiam oni povas alpensi al la adjektivo konkretan substantivon.
E.: _»Tre volonte, mia bona«, diris la bela knabino_, (Z.) alp. »virino«.
»_Mia kara, mia belo estis juna, brava dano._« (Haml. IV. 5.)
Vidu ekzemplojn en paragrafoj 19 kaj 27.
RIM. Oni diras: _La Bono_, _La Belo_, _La Vero_, k. t. p. per
substantivo, kaj ne _La Bona_, _La Bela_, _La Vera_, ĉar tie ĉi oni ne
povas alpensi konkretan substantivon.
II. PREDIKATECA ADJEKTIVO.
62. Adjektivo uzata predikate (9. Rim. 1) akordiĝas nombre kun sia
substantivo aŭ pronomo, _sed ne kaze_; ĝi do estas neniam en akuzativo.
63. Adjektivo estas uzata predikate, kiam ĝi estas komplemento de verbo,
kaj ne rekte de substantivo. Tiam ĝi montras ordinare: _a_) staton, en kiun
alvenas afero; _b_) kiel afero estas nomata, trovata, konsiderata, dirata,
rigardata, k. t. p. Fine kaj plej ofte predikateca adjektivo estas simple
komplemento de verbo »esti«.
Ambaŭ unuaj okazoj renkontiĝas kun verboj: _iĝi_ (aŭ finantaj per _iĝi_);
_igi_ (aŭ finantaj per _igi_); kaj nomi, trovi, konsideri, rigardi kiel,
konsideri kiel, diri, opinii, pensi, fondi, elekti, titoli, sin montri,
lasi, k. c. Post tiaj verboj oni povas preskaŭ ĉiam meti pense »_esti_«
inter la verbon kaj la adjektivon.
E.: _Papero estas blanka._
_Birdoj estas agrablaj._
_La riĉiĝo igis lin (estantan) senkompata._
_Ili trovis la manĝaĵojn (estantajn) bonaj._
_La kutimo faris lin indiferenta por tio ĉi._ (Haml. V. 1.)
_Kion vi intencas nun fari por vin montri inda filo._ (Haml. IV. 7.)
_Ili nomis lin reĝo._
RIM. Oni trovas en _Hamleto_ (IV. 1): »Lasu nin solajn por momento«. Tiu
ekzemplo ne havas valoron, ĉar ĝi estas preseraro. (D-ro Zamenhof,
privata letero.)
64. Kiam predikateca adjektivo rilatas ne substantivon aŭ pronomon, sed
infinitivon aŭ enhavon de tuta frazo, tiam ĝi prenas formon neŭtralan, t.
e. fariĝas adverbo. (167. R. 1 kaj 2.)
E.: _Resti kun leono estas danĝere._ (Z.)
_Estus bone, se li venus._
_Estas dirite, ke ..._
RIM. Pli malofte oni trovas adjektivon en _a_: »ĉu ne estas ebla, ke ni
kompreniĝadu per ia alia lingvo?« (Haml. V. 2.)—»Plej bona estos, se vi
ĝin forgesos.« (Haml. I. 5.)
65. Kiam adjektivo rilatas opan nomon, ĝi povas indiferente esti en
ununombro aŭ en multenombro. En praktiko tiu regulo estas malofte uzata,
kaj oni preferas ununombron.
E.: _Kiam oni estas riĉa_ (aŭ _riĉaj_), _oni havas multajn amikojn_. (Z.)
III. GRADOJ DE KOMPARO.
Formoj.—_Malegalaj komparativoj_ estas: pli ... ol; malpli ... ol; ju pli
... des pli; ju malpli ... des pli; ju malpli ... des malpli; malsama ol;
malsame ... ol.
_Egalaj komparativoj_: tiel ... kiel; tia ... kia; sama ... kia, same ...
kiel.
_Superlativoj absolutaj_: tre; plej; kiel eble plej.
_Superlativoj rilataj_: plej ... el; malplej ... el. _Inter du aferoj_,
ankaŭ: la pli ...; la malpli ...
66. Dua termino de komparo estas en nominativo aŭ akuzativo laŭ tio, ke ĝi
estas subjekto aŭ komplemento de alpensota frazo. (Beaufront.)
E.: _Mi amas mian fraton pli ol mia fratino_ (... amas lin).
_Mi amas mian fraton pli ol_ (mi amas) _mian fratinon_.
_Li amis lin tiel varme, kiel mia frato_ (... amis lin).
_Li amis lin tiel varme, kiel_ (li amis) _mian fraton_.
IV. PARTICIPOJ-ADJEKTIVOJ.
67. Participoj en _a_ sekvas ĉiujn regulojn de aliaj adjektivoj. (167. R.
2.)
E.: _Ili estas alvenintaj._
_Mi vidis lin mortigantan homon._
_La batoj igis lin ploranta._
68. Oni ne devas konfuzi participon adjektivan kun simpla adjektivo de sama
radiko. La unua montras agon momentan, transiran; la dua montras econ,
staton, aŭ kutimon.
E.: _El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo_ (Z.);
(momenta ago, momenta stato: _anta_.)
_La signoj de mensogaj ŝiaj larmoj_ (Haml. I. 2.); eco: _a_ simple.
_La malvarmo estas tranĉa_ (Haml. I. 1.); eco.
_Lernu Esperanton, helpan lingvon internacian_; eco.
V. KOMPLEMENTOJ DE ADJEKTIVOJ.
69. Adjektivo povas difini alian vorton per pero de prepozicio (kun
nominativo).
Participo sola povas havi rektan komplementon (en akuzativo). (37. R. 1.)
70. Prepozicioj uzataj post adjektivo estas: _a_) plej ofte _je_; _b_) aŭ
alia montrata de ideo esprimota aŭ de verbo, de kiu devenas la adjektivo.
(51, 169.)
E.: _Plena je vino_ (aŭ _de_). _Longa je dek metroj._
_Simila al patro_ (simili al ...). _Agrabla por vidi._
POR NOMBRAJ, POSEDAJ ADJEKTIVOJ, K. C. VIDU SEKVANTAJN PARTOJN.
V.
NOMBRAJ NOMOJ.
71. Fundamentaj nombraj nomoj neniam ŝanĝiĝas.
E.: _Mi havas unu birdon, du ĉevalojn._
72. »_Unu_« povas esti uzata pronome (plej ofte en rilato kun »_alia_«).
Tiam ĝi ĉesas esti vera nombra nomo kaj povas ŝanĝiĝi.
E.: _Unuj kaj aliaj insultadis, riproĉadis sin reciproke._
73. De fundamentaj nomoj devenas adjektivoj, substantivoj, adverboj, per
aldono de _a_, _o_, _e_. Kiam la nombro estas kunmetita, oni aldonas tiun
finiĝon nur al la lasta parto.
E.: _Unuo_, _unua_, _unue_. _Cent-tridek-dua._
74. Metante antaŭ _a_, _o_, _e_, specialajn sufiksojn, oni ricevas: _a_)
opajn nombrojn (op); _b_) frakciajn (on); _c_) multigajn (obl).—Se la
nombro estas kunmetita, oni agas kiel supre.
E.: _Ili kvarope sin ĵetis sur min._
_6 estas la tri kvaronoj de 8._
_Sepoble sep faras_ (aŭ _estas_) _kvardek-naŭ_.
75. Adjektivaj nombroj (kiujn oni ricevas de fundamentaj per aldono de _a_)
estas uzataj por kalkuli horon, tagojn, jarojn, vicon, paĝon, k. t. p.
Plej ofte oni ne esprimas la vorton _horo_, _tago_, k. c. kaj uzas la
adjektivan nombron solan. Kompreneble, se klareco postulas la substantivon,
oni ĝin uzas. (20.)
E.: _Kia horo estas? La tria._
_Kiun daton ni havas hodiaŭ? Hodiaŭ estas la dudeksepa de marto._
_Henriko IV-a estas mortigita de Ravaillac._
_Vidu paĝon 32-an._
76. Nombro hora, taga, peza, kosta, vica, daŭra, mezura, k. s. estas
ordinare akompanata de prepozicio konvena (je, en, sur, po ...) kun
nominativo, aŭ, pli ofte, de akuzativo sen prepozicio. (Cart.)—(39, 121.)
E.: _Georgo Washington estis naskita la dudek-duan de februaro_ (Z.), aŭ:
_en la dudek-dua de februaro_.
_Kiom kostas tio ĉi? Naŭ frankojn._
RIM. 1. Kompreneble, kiam la nombro estas subjekto aŭ difinas apudmetite
substantivon, kiu mem estas subjekto, tiam ĝi restas en nominativo:
»Hodiaŭ estas la dudek-sepa de marto.« (Z.)—»Naŭ frankoj estas kosto de
tiu ĉi ŝtofo.«
2. Oni trovas iafoje por simpla dato nominativon solan: »Parizo,
15-a de februaro 1903.« Tion oni vidas ekz. en »Esperantisto«.
77. Horaj eroj povas esti kalkulataj laŭ jenaj manieroj:
_A._
2 h. la dua (batas).
2 h. 10 m. dek minutoj de la tria.
2¼ (unu) kvarono de la tria.
2½ duono de la tria.
2¾ tri kvaronoj de la tria.
_B._
2 h. 5 m. la dua kaj kvin minutoj.
2 h. 10 m. la dua kaj dek minutoj.
2¼ la dua kaj kvarono.
2½ la dua kaj duono.
2¾ la dua kaj tri kvaronoj.
_C. iafoje_:
2½ tridek minutoj (aŭ duono) antaŭ la tria.
2¾ unu kvarono antaŭ la tria.
2 h. 55 m. kvin minutoj antaŭ la tria.
VI
PERSONAJ PRONOMOJ.
POSESIVOJ.
I. PRONOMOJ.
Formo.—_Ununombro_: Mi, (ci) vi, li (vira sekso), ŝi (virina sekso), ĝi
(ne difinita sekso).
_Multenombro_: Ni, vi, ili.
_Ambaŭ nombroj_: Si (refleksiva pronomo), oni (nedifina pronomo.)
Gramatiko: Povas preni _n_ akuzativan, ne _j_ multenombran.—»Oni« estas
neŝanĝebla vorto.
78. Persona pronomo havas saman sekson kaj saman nombron, kian havas
substantivo, kiun ĝi anstataŭas.
E.: _Mia patro skribis, ke li alvenos morgaŭ._
_Mia patrino skribis, ke ŝi alvenos morgaŭ._
_Nia hundo revenis: ĝi forkuris hieraŭ._
_Mi diris al mia frato: »vi estas bona. Li respondis ..._
_Mi diris al miaj fratoj: »vi estas bonaj. Ili respondis ..._