En la mateno post tiu nokto bela urba kaleŝo haltis antaŭ la hotelo
de Portugalujo; eliris tri personoj, vualita sinjorino kaj du nejunaj
sinjoroj kaj supreniris la ŝtuparon. "Ĉu sinjoro la supera
tribunala referendario _Pfälle_ jam estas supre?", unu el tiuj
sinjoroj demandis la kelneron, kiu ilin suprenkondukis. Tiu jesis,
kaj la sinjoro daŭrigis: "Kaj tamen estas stranga dispono de la
sorto, ke li malsupren falas la ŝtuparon kaj mem puŝas la ponardon
en sian bruston, ke li mem malhelpas sin, forkuri, ke ĝuste vi,
Lange, estas vokata al li!"
"Certe", la vualita sinjorino diris, "sed ĉu vi ne trovas strangan
fatalon ankaŭ en tiuj naztukoj? La unun li devis lasi ĉe mi, kia
hazardo! La alian li devis postuli ĝuste en la momento, kiam la
doktoro ankoraŭ estas ĉe li."
"Tiel devis okazi", la dua sinjoro respondis, "oni ne povas diri ion
alian, ol ke tio devis fariĝi. Sed en tiu vortico mi preskaŭ
forgesis ion; diru, kio estas pri la paŝaho de Janina? Signora
supozeble ja eraris. Ĉu vi ree elliberigis lin? Kiu estis la
kompatindulo?"
"Neniel kaj male"; la unua diris, "mi konvinkis min, ke li estas
kunkulpulo de la chevalier, kies postsignojn mi jam de longe sekvis.
Mi jam alkondukigis lin ĉi tien, li estos kunfruntigata kun la
atencinto."
"Ĉu efektive?", la sinjorino ekkriis. "Kunkulpulo?"
"Jen ja", la sinjoro diris kun ruza rideto, "mi scias multajn
aferojn, eĉ se oni ilin ne diris al mi. Sed dank' al Dio, ni alvenis
supre, tie jam estas n-ro 53. Fraŭlino, bonvolu dume eniri ĉi tie,
en n-ron 54: la orkestrestro permesis tion kaj ne elpelos vin; tion
mi garantius. Kiam estos via vico esti pridemandata, mi vokos vin."
Estas superflue por ni diri, ke la tri personoj estis la kantistino,
la doktoro kaj la direktoro; ili venis por akuzi la kavaliron de
Planto pri mortigo provita. La direktoro kaj la medicina konsilanto
eniris; la malsanulo ankoraŭ same sidis en la lito, kiel la
kuracisto vidis lin en la nokto; nur liaj trajtoj en la taglumo
ŝajnis ankoraŭ pli teruraj, la esprimo de liaj okuloj, jam
ekrigidiĝantaj, ankoraŭ pli hororiga. Per senvivaj okuloj li
rigardis jen la kuraciston, jen la direktoron; poste li ŝajne
pripensis, kio nun okazas en lia ĉambro, ĉar referendario Pfälle,
mallonga, juna viro kun ruĝaj vangoj kaj malgrandaj okuletoj, estis
konvene stariginta tablon, metis antaŭ sin kolonon da paperoj kaj
tenis en la dekstra mano longan cignoplumon, por protokoli.
"Bruto, kion deziras la sinjoroj?", la malsanulo per malforta voĉo
kriis al la malgranda lakeo. "Vi ja scias, ke mi ne akceptas
vizitojn."
La direktoro aliris proksimen antaŭ lin, firme lin rigardis kaj
diris akcente: "Chevalier de Planto!"
"_Qui vive[25]?_", la malsanulo ekkriis kaj abrupte levis la
dekstran manon al la dormoĉapo, kvazaŭ volante militiste saluti.
"Sinjoro, vi estas la chevalier de Planto?" la alia daŭrigis.
La grizaj okuloj ekbrilis, li pike ekrigardis la direktoron kaj la
referendarion, kun moka mieno skuis la kapon kaj respondis: "La
chevalier jam de longe estas mortinta!"
"Ĉu vere? Kiu do estas vi? Respondu, mi demandas vin en la nomo de
la reĝo!"
La malsanulo ridis: "Mia nomo estas Lorier; Bruto, donu al la sinjoro
mian pasporton!"
"Ne estas necese; ĉu vi konas tiun tukon, sinjoro?"
"Kial mi ne konus ĝin? Vi tie forprenis ĝin de mia seĝo; por kio
la demandoj, por kio la scenoj? Vi ĝenas min, sinjoro!"
"Bonvolu rigardi al via maldekstra mano", la direktoro diris; "tie vi
ja tenas vian tukon; ĉi tiu estis trovata en la domo de iu Giuseppa
Bianetti."
La malsanulo furioze ekrigardis la virojn; li pugnigis sian manon kaj
grincigis la dentojn; li obstine silentadis, kvankam la direktoro
ripetis siajn demandojn. Tiu nun donis signon al la kuracisto; li
eliris kaj baldaŭ poste revenis kun la kantistino, la orkestrestro
Boloni kaj la ...a ŝtatsendito en la ĉambron.
"Sinjoro barono de Martinow", la direktoro sin turnis al ĉi tiu,
"ĉu vi rekonas tiun viron kiel la saman, kiu en Parizo estis konata
al vi kiel chevalier de Planto?"
"Mi rekonas lin kiel la saman", la barono respondis, "kaj ripetas
miajn deklarojn pri li, kiujn mi donis pli antaŭe por protokoli."
"Giuseppa Bianetti, ĉu vi rekonas lin kiel la saman, kiu forkondukis
vin el la domo de via duonpatro, kunprenis en sian domon en Parizo,
la sama, kiun vi akuzas pri provita mortigo?"
La kantistino tremis, vidante la teruran viron; ŝi volis respondi,
sed li mem al ŝi evitigis ĉian konfeson. Li pli alten levis sin,
lia lana ĉapo ŝajne pli pinta suprenstaris, liaj brakoj estis
rigidaj, li ŝajne kun peno movis ilin, sed liaj fingroj konvulsie
dis- kaj kunfleksiĝis; lia voĉo jam nur mallaŭte kaj raŭke
suprenrampis el la brusto; eĉ lia rido kaj liaj blasfemoj preskaŭ
fariĝis flustrado: "Ĉu vi venas, viziti min, Schepperl?", li diris.
"Jen vi bele agas. Ĉu ne, mia vidiĝo vin tre plezurigas! Mi vere
bedaŭras, ke mi ne pli bone vin trafis, per tio mi estus evitiginta
al vi, vidi vian onklon antaŭ lia forvojaĝo mokata de tiuj germanaj
brutoj!"
"Por kio ni ankoraŭ bezonas atestojn?", la direktoro interrompis
lin. "Sinjoro referendario Pfälle, skribu arestordonon kontraŭ—"
"Kion vi faras?", la kuracisto ekkriis, "ĉu vi do ne vidas, ke la
morto jam minacas lian koron? Li ne plu vivos kvaronhoron. Rapidu, se
vi ankoraŭ devas demandi pri io."
La direktoro ordonis al la lakeo, voki la juĝejajn servistojn, ili
suprenkonduku la kaptiton; la malsanulo pli kaj pli kadukiĝis, liaj
okuloj ŝajne haltis, ili havis nur unu direkton, al la kantistino;
sed ankaŭ nun ŝajne ankoraŭ fulmobrilis el ili furiozo kaj kolero:
"Schepperl", li ree diris, "vi malfeliĉigis, pereigis min, tial vi
meritus la morton; vi pereigis vian patron, ili kondamnis lin al la
galeroj, ĉar li vendis vin al mi por mono; li min petegis, kadavrigi
vin; mi bedaŭras, ke mi tremis. Malbenitaj estu tiuj manoj, eĉ ne
plu povintaj firme puŝi!" Liaj abomenindaj blasfemoj, kiujn li
eligis pri si kaj Giuseppa, estis interrompataj per nova aperaĵo. Du
juĝejaj servistoj alkondukis viron turke vestitan; estis la
malfeliĉa Ali, la paŝaho de Janina—la turbano kovris la kompatigan
kapon de la konsilanto Bolnau. Ĉiuj miregis pri tiu vidaĵo kaj
precipe la orkestrestro ŝajnis konsternita; li iĝis pala kaj ruĝa
kaj deturnis sian vizaĝon. "_Monsieur_[26] de Planto", la
direktoro diris, "ĉu vi konas tiun viron?" La malsanulo estis
ferminta la okulojn; li pene disigis la palpebrojn kaj diris: "Al
la diabloj, mi ne konas lin!"
La turko kun afliktita mieno rigardis la ĉirkaŭstarantojn. "Mi ja
sciis, ke tiel okazos", li diris en plorema tono, "mi jam longe
antaŭsentis tion. Sed fraŭlino Bianetti, kiel vi do povis tiom
malfeliĉigi senkulpan homon?"
"Kio do estas pri tiu sinjoro?" la kantistino diris. "Mi ne konas
lin. Sinjoro direktoro, kion do faris tiu?"
"Signora", la direktoro diris kun profunda seriozo, "antaŭ la
tribunalo nenia pardonemo aŭ indulgo valoras, vi devas koni tiun
sinjoron; ĝi estas la komerca konsilanto Bolnau. Via propra
ĉambristino konfesis, ke vi kriis lian nomon ĉe la atenco."
"Certe", la paŝaho plendis—"diris mian nomon en tiel suspektigaj
cirkonstancoj."
La kantistino ekmiris, intensa ruĝo pasis trans ŝian belan
vizaĝon, tre emociite ŝi kaptis la manon de la orkestrestro;
"Carlo", ŝi ekkriis, "nun mi devas paroli, mi ne povas silenti pri
tio; jes, sinjoro direktoro, mi supozeble diris tiun karan nomon, sed
mi ne celis tiun sinjoron, sed—"
"Min", la orkestrestro diris kaj paŝis antaŭen. "Mia nomo estas, se
mia kara patro, tie staranta, permesas, _Karl_[27] Bolnau!"
"Karlo! Muzikisto! Amerikano!" la turko kriis kaj ĉirkaŭprenis lin.
"Tio estas la unua saĝa vorto en via vivo, vi liberigis min el
granda mizero."
"Se estas tiel", la direktoro diris, "vi estas libera, kaj ni bezonas
en ĉi tiu afero okupi nin nur pri la ĉeestanta sinjoro chevalier de
Planto." Li sin turnis posten al la lito; tie staris la kuracisto kaj
tenis la manon de la mortigisto en la sia. Li serioze kaj kviete
metis ĝin sur la litkovrilon kaj fermis liajn rigidajn okulojn.
"Direktoro", li diris, "tiu nun respondas al pli alta juĝisto."
Oni komprenis lin; ili eliris el la ĉambro de la terura mortinto kaj
eniris transe ĉe la orkestrestro, la feliĉa, retrovita filo de la
paŝaho; la kantistino kaŝis sian vizaĝon sur la brusto de la
amato, ŝiaj larmoj torente verŝiĝis, sed ili estis la lastaj,
kiujn ŝi ploris pri sia malfeliĉa sorto; ĉar la paŝaho ridetante
ĉirkaŭiris la belegan paron, li ŝajne ellaboris grandan decidon;
li sekrete interkonsiliĝis kun la medicina konsilanto kaj de tiu
aliris al sia filo kaj la kantistino. "Plej kara fraŭlino", li
diris, "pro vi mi suferis multe, vi tiel suspektige diris mian nomon,
ke mi petas vin, interŝanĝi ĝin kun la via. Vi hieraŭ malakceptis
mian teleron kun punĉo, ĉu vi ree forpuŝos min, se mi prezentas al
vi la ĉeestantan sinjoron Karlo Bolnau, mian muzikeman filon,
petante, ke vi prenu lin kiel edzon?"
Ŝi ne rifuzis; kun larmoj de ĝojo ŝi kisis lian manon, la
orkestrestro ravite ĉirkaŭprenis ŝin kaj ĉi-foje ŝajne tute
forgesis sian subliman patoson. La komerca konsilanto siaparte kaptis
la manon de la kuracisto: "Lange, diru, ĉu mi povis pensi, ke tiel
okazos, kiam vi timigis min ĝis ekstremo, kiam mi nombris la
fenestrovitrojn de la palaco, kaj vi diris al mi: Ŝia lasta vorto
estis Bolnau?"
"Nu, kion vi volas ankoraŭ!" ridetante respondis la medicina
konsilanto. "Ja estis bone, ke mi tiam ĝin diris al vi; mi ne scias,
ĉu ĉio estus okazinta same sen la lasta vorto de la kantistino."
Klarigaj notoj de la tradukinto.
[1] germane _Kommerzienrat_, titolo, kiun povis ricevi
ŝatata komercisto aŭ industriulo.
[2] (itala) = kun subpremata voĉo.
[3] germane _Medizinalrat_. Precipe en Pruslando
oficiala titolo de kuracisto, kiu estas teknika referatisto de la
distrikta registaro.
[4] (it.) = sinjorino.
[5] pron. Baruĥ.
[6] laŭvorte: nigra, blanka, bruna, farmbienulo, muelisto,
kampulo (nomoj en Germanlando tre oftaj).
[7] (franca) = ĝis la revido.
[8] (franca) = fama juĝafero.
[9] = pendigan ŝnuron.
[10] (itala formo de) Karlo.
[11] (it. f. d.) Jozefino.
[12] (itala muzika termino) = sufiĉe rapide.
[13] (it. muz. term.) = iom modere.
[14] (franca) = ĉielo!
[15] (itala) = amantoj.
[16] (akc. António, itala formo de) Antono.
[17] pron. Ŝeperl.
[18] (germ.) mallongigaĵo de Kristino.
[19] (franca) = Jes, tio estas filinoj (aŭ publikulinoj,
laŭ alia senco de la franca vorto).
[20] (franca) = kavaliro de _Planto_.
[21] (itala) = majstro.
[22] [AFGR] Tia ideo kaj precipe esprimo de ideo aŭ sento
kiu estas (senkonscie) pasigita de la memoro, sed prezentas sin kiel
nove estiĝintan.
[23] en la IIa volumo de _La Revuo_ sur paĝo 70 (Rab: IV, 5).
[24] (franca) = bonan tagon, bonan tagon!
[25] (franca) = jen kiu?
[26] (franca) = Sinjoro.
[27] (germana formo de) Karlo.