Estas lando de malbonaj homoj kiuj, mi kredas, amas neniun kaj
malamas precipe la Francojn. Klarigi al vi tion, estus tro longa;
suficxas diri ke ili malamegas nin, kaj ke oni pasas tre malagrable
la tempon kiam oni estas cxe ili.
Kiel kunvojagxanto, mi havis junulon.
En tiuj montoj, la vojoj estas valegoj; niaj cxevaloj marsxis
multepene; mia kamarado rajdis antaux mi; vojeto kiu sxajnis al li
pli irebla kaj malpli longa perdigis nin...
Gxis la eknokto ni sercxis nian vojon tra tiuj arbaroj; sed, ju pli
ni sercxis, des pli ni perdigxis, kaj la nokto estis densa kiam ni
alvenis apud tre nigra domo... Ni eniris gxin, ne sen suspekto, sed
kiel fari?
Tie, ni trovis la tutan familion de karbisto, sidante cxirkaux tablo
kie, cxe la unua vorto, oni invitis nin.
Nia junulo ne petigis sin. Jen, ni estas mangxanta kaj trinkanta,
almenaux li, cxar mi, mi ekzamenis la lokon kaj la mienon de niaj
mastroj.
Tiuj cxi havis certe mienon de karbistoj, sed la domo ..., vi estus
kredinta ke gxi estas armilejo. Tie estis nur pafiloj, pistoloj,
glavoj, trancxiloj, trancxilegoj. Cxio malplacxis al mi kaj mi facile
vidis ke mi ankaux malplacxis.
Kontrauxe, mia kamarado sxajnis kvazaux li estis ano de la familio:
li ridis, li parolis kun ili. Pro malsingardemeco, kiun mi devus esti
antauxpensinta, li unue diris de kie ni elvenis, kien ni iris, kiuj
ni estis! Francoj, pensu iom do! Cxe niaj plej mortigeblaj amikoj,
solaj, perditaj, tiel malproksime de cxiu homa helpo! Plie, por
montri cxion kio povis perdigi nin, li sxajnigxis ricxa, promesis al
tiuj homoj pro la elspezo kaj por niaj morgauxaj gvidistoj, tion kion
ili dezirus. Fine, li parolis pri sia valizo, petante ke oni zorgu
gxin multe, ke oni metu gxin apud lia lito. Li ne volis, li diris,
alian kapkusenon. Oni povis kredi, ke ni portis la kronajn
diamantojn!
La vespermangxo finita, oni lasis nin. Niaj mastroj kusxis sur la
suba etagxo, ni, en la cxambro kie ni estis mangxintaj. Malalta
grenejo, kien oni supreniris per skabelego, estis la dormejo kiu nin
atendis, kvazaux nesto en kiu oni enirus, rampante sub traboj
sxargxitaj de provisajxoj por la tuta jaro.
Mia kamarado suprenrampis tien kaj kusxigxis, dormante la kapo sur la
multekosta valizo. Mi, determinata je maldormi, mi plibruligis la
fajron kaj sidigxis apud gxi.
La nokto estis preskaux finita tute trankvile, kaj mi komencis
rekuragxigxi kiam, je la horo kiu kredigis al mi, ke la tago baldaux
aperos, mi auxdis, sube de mi, nian mastron kaj lian edzinon paroli
kaj interdisputi; kaj, auxskultante per la kameno kiu komunikis kun
la suba kameno, mi perfekte komprenis tiujn cxi vortojn diritaj de la
edzo: "Nu, fine, ni vidu! Cxu mi devos mortigi ilin ambaux?"
Mi restis, apenaux spirante, mia tuta korpo, malvarma kvazaux
marmoro; vidante min, oni ne povis kredi cxu mi estis viva aux ne.
Dio mia! kiam mi pensas ankoraux je tio! Ni ambaux preskaux
senarmiloj, kontraux ili kiuj havis multe da ili, kaj mia kamarado
mortata de dormado kaj de laceco! Alvoki lin? fari bruon? Mi ne
kuragxis; foriri sole, mi ne povis; la fenestro estis nealta, sed,
sube, du dikaj hundoj bojegis kvazaux lupoj.
Post unu kvarono da horo, kiu sxajnis al mi tre longa, mi auxdis sur
la sxtuparo iun kaj per la fendoj de la pordo, mi ekvidis la patron,
lampo en unu mano, en la alia unu el liaj grandaj trancxilegoj.
Li unue supreniris, poste la edzino, kaj mi staris malantaux la
pordo; li malfermis gxin; sed, antaux ol eniri, li demetis la lampon
kaj la edzino gxin prenis. Poste, li eniris nudpiede, kaj sxi,
estante ekstere, diris al li mallauxte, kasxante per siaj fingroj la
lumon de la lampo: "Malrapide, iru malrapide!"
Kiam li estis apud la skabelego, li supreniris, sia trancxilego inter
siaj dentoj, kaj, alvenante cxe la lito kie tiu malfelicxa junulo
etendigxis, prezentante sian gorgxon malkovritan, li prenis la
trancxilon per unu mano, kaj per la alia ... li ekkaptis sxinkon kiu
pendis je la plafono, trancxis unu pecon kaj eliris sammaniere, ke li
estis enirinta. La pordo fermigxis, la lampo eliris, kaj mi restis
sola....
Tuj kiam la tago aperis, la tuta familio, grandabrue, venis vekigi
nin, kiel ni rekomendis tion.
Oni alportis la mangxajxojn; oni servis matenmangxon, tre puran, tre
bonan: mi certigas tion al vi. Du kaponoj partoprenis. "Vi devas, oni
diris la kunporti unu el ili kaj mangxi la alian." Vidante ilin, mi
fine komprenis la sencon de tiuj teruraj vortoj: "Cxu mi devas
mortigi ilin ambaux?"
Mi kredas ke estas facile diveni kion tio signifis!