DUA ORIGINALA SKIZETO, VERKITA DE E.W.

Nia Frauxlino.

Sxi logxis en dometo, tute apud la domego cxirkauxfosigita de sxiaj

praavoj. Gxi nun apartenas al fremdulo, sed li ne estis vizitata de

la sinjoroj de la departemento, kaj estis malestimata de la

vilagxanoj. Li do lasis neokupata sian antaux ne longe acxetitan

domon.

Nia Frauxlino estis, tiel, kiel sxia frato, la _pacama Pastro_ (pri

kiu mi skribis en The Esperantist, No. 8) tre granda, sed

sxi estis rekta kaj tre aktiva. Sxi havis brunajn okulojn, aglan

nazon, firman mentonon kaj vocxon kiu neniam estis lauxta, kvankam

ofte severega.

Unufoje Dimancxe sxi cxiam sidis simple vestita, kune kun sia nevino

kaj tri servistinoj, sur la plej granda pregxbenko de la parohxa

pregxejo. La Diservo finita, sxi venis al sxia pordo, kiun malfermis

la parohxestro, kiu kolegia cxapo en la mano, salutis sxin profunde.

Sxi respondis je solena reverenco: tiam li sekvis sxin kaj sxiajn

nevinojn al la pordego. Kiam ili ekstere alvenis, la auxdintaro

eklasis siajn benkojn. En bela vetero _Nia Frauxlino_, cxar tiel sxi

nomigxis cxiam, kutimigxis iri sub granda arbo en la pregxejkorto,

kaj tie staris aux sidis dum la vilagxanoj kunvenis por demandi al

sxi kuracilon aux konsilon; por priparoli ian disputon, je kies

meritoj ili deziris, ke sxi aljugxu; aux por peti, ke sxi ordonu la

punon por ia eltrovita krimeto. Sxiaj decidoj neniam estis

disputataj, cxar la Galoj havas ankoraux supersticxan kredon je la

sagxeco kaj sankteco de maljuna virgulino, se ili scias, ke sxi estas

frauxlino de sxia propra elekto.

La junularo de la vilagxo amis kaj respektegis sian Frauxlinon;

ankaux sxi amis ilin, precipe tiujn, kies gepatrojn sxi konis dum

ilia juneco. El tiuj cxi, la plej de sxi amata estis la beleta,

dolcxa dekokjara Nest. Sxi gxuis rigardadi la knabinon sidante inter

la gehxoristoj apud sxia fiancxo, kiu estis lerta kaj inteligenta

frizisto el la proksima urbo. Oni sciis ke sxi jam acxetis multe da

utilaj ornamoj, trikotajxoj kaj fajencoj por la estonta domo de

Nest--la domo en kiun, post unu aux du jaroj, la fiancxino estos

kondukata kun la eksplodo de du aux tri cent pafiletoj, kun la

piedfrapado de cent kvindek gxis ducent cxevaloj kaj azenoj, kun la

kantoj, kriegoj kaj koraj gratuloj de kvin aux ses cent homoj, cxar

la familio de Nest estis granda, kaj tre respektinda en tiu loko.

Unu Dimancxon, Nia Frauxlino vidis Nest inter la gehxoristoj, sed ne

estis sxiaflanke la _Cariad_'o.[8] La sekvantan Dimancxon sxi

rimarkis samon, kaj revidis la knabinon palan, solan, kaj

melankolian. Sxi informigxis pri la kauxzo de tio cxi, kaj sciigxis,

ke kelkaj terfosistoj (unu el kiuj deziris edzinigi Nest) atakis

inside la junan friziston, lin bategis kaj piedfrapis gxis kiam

li ne povis sin movi. Ili minacis lin kaj diris, ke se li iam

kuragxus reveni en tiun vilagxon, ili kasxus lian korpon tie, kie gxi

nur trovigxus je la Fina Jugxo.

Nia Frauxlino multe indignis, ke tia insulto al la tuta vilagxo ne

estis jam punita de gxiaj viroj. Oni sxin klarigis ke tiuj

terfosistoj estis: "Tre grandaj viroj, atletoj. Kaj nombras preskaux

sesdek, kaj la tuta parohxo nur enhavas kvardek virojn. Sed ili

foriros tuj kiam la nova strato estos finigita, kaj neniu povas

devigi Nest edzinigxi. Cxu sxi ne povos nenii al sxi la plezuron vidi

la _Cariad_'on gxis kiam liaj malamikoj foriros?"

Nia Frauxlino auxskultis, sed ne aprobis; tute ne!

Dimancxo denove alvenis, kaj sxi, dum la preteriro al la granda arbo,

vidis multajn vilagxanojn kiuj tie atendis siajn patrinojn, fratinojn

aux amantinojn; cxar la viroj tiam nur malofte eniris la pregxejon,

krom pro edzigoj kaj enterigiroj. Sxi ankaux vidis grandegan

terfosiston klinanta kontraux stango apud lageto, kaj sxi lauxte

diris, ke sxi hontus je sxia lando, se li ne havus plenegan

trempadon.

La Dimancxon sekvantan la sama vidajxo frapis sxiajn okulojn. Tuje

sxi alproksimigxis al la homoj sub la arbo kaj diris al ili kiel

estas malkuragxeco permesi, ke fremdulo tiamaniere insultu ilin.

"Kial," sxi diris, "vi ne lin jxetos en la lageton?" Sxiaj paroloj

produktis nenian videblan efekton, sxi do furiozigxis kaj ekkriis:

"Nun, cxu ne trovigxas inter vi ecx unu viro? Bone! per Dio, gxin

faros mi mem!"

Per rapidaj longaj pasxoj sxi marsxis al la terfosisto, lin ekkaptis

je la gorgxo kaj forjxetis lin en la akvon.

Neniam li tie revidigxis. Oni raportis ke liaj kunlaborantoj tiel lin

mokis, tial ke li estis jxetita de virino, en akvon ke li lasis ilian

bandon, kaj rapide flugis el la lando.

Post mallonga tempo, Nest edzigis sian dandan, malgrandan urbanan

_Cariad_'on. La juna paro cxiam dankis la karan Frauxlinon pro sia

felicxeco, kiun ili sxuldis al sxia decida konduto; kaj la Frauxlino

estis ecx pli respektegata kaj amata de sxiaj najbaroj.

La morto de nia Frauxlino similis je sxia vivo.

Kiam sxi kredis, ke la fino alproksimigxis, sxi venigis la vilagxan

cxarpentiston, kaj donis al li la mendojn por sxia cxerko kaj cxiujn

la ordonojn por nemultekosta enterigiro.

Post kelkaj semajnoj sxi unu mateno sentis, ke sxia animo baldaux

foriros. Al la karaj parencoj kaj amikoj, kiuj staris cxirkaux la

lito, sxi donis belegajn donacetojn kaj amindajn adiauxparolojn. Sxi

estis tiel trankvila, kaj sxia vocxo estis tiel gaja, ke neniu

ploris. Kiam sxi diris: Mi estas laca; sxi fermis la okulojn, kaj

neniam ilin malfermis.

Multaj ploris sian Frauxlinon.

The Esperantist, Vol. 1, No. 9 · 第 31 / 36 题