Originale verkita de G. D. Buchanan, 8820.
Inter la rimarkoj kiuj aperis sub la titolo de _Correspondence
Notes_, en la lasta numero de nia Gazeto, estis mallonga paragrafo,
kiu diris, ke tiuj Britaj Esperantististoj kiuj dezirus akiri nepran
pruvon pri sia plena sciado de nia helpa lingvo devus sin turni al la
_Franca Societo por la Propagando de Esperanto_, por ricevi gxian
konatan _Atesto pri Kapableco_. Kvankam ni cxiuj multe sxatas la
fratan spiriton de niaj Francaj amikoj, tamen ni esperas, ke post
nelonge ni povos arangxi ekzamenojn por Brita _Atesto_ laux simila
modelo. Respondante al la afabla propono de nia Redaktoro, mi traktos
mallonge pri tiu cxi afero, esperante, ke la konsilo de pioniro eble
estu helpa al estontaj kandidatoj.
Kompreneble, la aspiranto devas jam posedi bonan gxeneralan sciadon
de la fundamentaj principoj de la lingvo antaux ol li komencos la
specialan preparadon por la ekzameno. Se li estus tiel felicxa
kompreni plenege la Francan lingvon, li elektu fari tiun cxi
ekzamenon France; sed nur adepto devus atenci tion cxi. Se, tamen,
simile al mi, li konus nur sian nacian lingvon, li ne povos gxui la
helpon de tiaj valoraj lernolibroj kiaj _La Commentaire sur la
Grammaire Esperanto_ kaj _La Texte Synthetique_.
Mi persone konstatis ke la Esperanta Sintakso, de Dro. Paul
Fruictier, estis preskaux necesega, kaj mi gxin forte rekomendas. Se
la studento povas verki kune kun amiko, tiom pli bone. Mi mem sxuldas
multon je la inspirajxoj kaj konsilo de klera amiko, kun kiu mi ofte
korespondas.
Fininte sian preparadon, la studento devas tiam skribi al _Sro.
Edouard Breon_, 6, _Rue du Levant, Vincennes, pres Paris_, klarigante
cxu li volas fari la ekzamenon France aux Angle. Post malmultaj tagoj
li ricevos plenan sciigon pri la oficiala programo.
Se la aspiranto elektus fari la ekzamenon Angle, estos necese ke li
traduku Esperantan eltirajxon Anglen, kaj Anglan eltirajxon
Esperanten. La "Demandaro" enhavos serion da gramatikaj demandoj kaj
ekzercon pri Esperanta elparolado. Por reprezenti tion cxi, mi uzis
la bonegan fonetikan metodon kiu aperis sur pagxo 25, Nro. 2 de
The Esperantist.
Skribinte al nia Samideano, Sro. Mann, de Paris, por ricevi lian
opinion pri la speciala preparado por la ekzameno, mi ricevis la
jenan valoran respondon.
"Pri plej efika kaj sukcesiga metodo studi por la ekzameno, mi
rekomendus, post ellerno de la _Complete Text-Book_, zorgan legadon
de _Hamleto_ kaj _Fundamenta Krestomatio_, kun _Esperanta Sintakso_,
de Fruictier. Ekzemple, oni prenu en _Krestomatio_ iun anekdoton.
Legu gxin du aux tri fojojn lauxtvocxe. Poste, oni faru al si
diversajn demandojn per vortoj tiaj kiaj Kiu (n), Kies, Kie (n),
Kiel, Kial, Kiam, Cxu? Por varii, oni rediru la anekdoton je aliaj
tempoj ol tiuj donataj en la teksto mem. Ekz., la teksto eble
rakontas la aferon, kiel okazinta je iu tempo pasinta. Nu, la
ekzercanto povus rekonstrui la anekdoton, metante la serion da agoj
en la pasantan tempon, AS, aux en la pasontan tempon, OS; poste en
malsimplajn tempojn: Estis ... inta (j), k.t.p. Tiamaniere la studo
farigxas vere interesa, kaj la lernanto tre baldaux elposedos la
gramatikon tre simplan de Esperanto.
"Alion oni povas ankaux fari kun bonaj rezultatoj. Per la helpo de la
vortaro Angla-Esp., oni povas ekzerci sin jene. Oni povas, dum la
farado de agoj iaj, nomi ilin Esperante. Ekz. Levigxante, fru- (aux
malfru-) matene, nomu la serion da agoj. Mi levigxas, mi starigxas,
mi surtiras miajn sxtrumpojn, k.t.p. Mi estas vestita (mi est_is_
vest_ot_a). Mi lavas min, mi matenmangxas, mi laboras, k.t.p. Cxiuj
cxi agoj estas analizeblaj kaj etendeblaj, kaj liveras tre interesajn
imagajn konversaciajn kaj gramatikajn ekzercojn.
Tio estas la fama Gouin'a metodo studi lingvojn; gxi donas mirigajn
rezultatojn. Tiamaniere, la vortoj kaj esprimoj restas en la memoro,
kaj oni ne lacigxe lernas _papage_ novajn vortojn. Kaj por
konversaciaj klasoj tia procedo estas praktikinda, cxar gxi sxparas
la tempon kaj koncentras la pensojn de la ekzercantoj. Soj. George
Phillips & Son, Ltd., 32, Fleet Street, London, eldonas tre interesan
kaj pensigan serion da libroj verkitaj laux la Gouin'a metodo.
* * *
N.B.--Estas preskaux certe ke, post nur iom da tempo, la deziroj de
tiom de adeptoj estos plenumataj, kaj Brita Ekzameno fondigxos. Oni
nun klopodas pri la afero.--(Red.).