PARTO II.

Ju pli ni studas la florojn, des pli ni konstatas, ke multe da ili

posedas nesuspektitajn lertecojn, kiujn apud besto ni volonte

nomus instinkto aux ecx prudento. La esploradoj kaj eksperimentoj

de la plimultigxanta anaro de observistoj pruvas tion cxi. Tamen,

cxar la kreskajxoj aux floroj estas mutaj, tial la homaj oreloj

neniel tauxgas por tiu esplorado; estas do necese, ke la homo uzu

siajn okulojn des pli zorge kaj akurate. Ecx tiam, multe da floraj

okazajxoj evitas la tro difektan homan vidlertecon, homa

difekto kiun la homo mem tre ofte forgesas kaj malatentas.

Ekzemple, oni diras ordinare, kune kun _Darwin_, ke "_la kreskajxoj

kompreneble ne posedas nervojn, nek centran nervsistemon._"[2] Sed

tiamaniere, farigxas ankoraux pli mirinda la plua eltrovo, ke iafoje

"_kreskajxo ekscitita transigas la influon al aliaj partoj de si, kaj

tiuj cxi partoj reciproke ekmovigxas._"[2] Kia do estas la agometodo

de tiaj procesoj? Se la kreskajxo "kompreneble" ne uzas nervfadenojn

por telegrafi siajn sentadojn kaj ordonojn, cxu eble gxi komunikigas

inter si per "senfadena" telegrafo? Vere, tre nescia estas la homo,

ecx cxe la dudeka centjaro!

Tre miriga ankaux estas la fenomeno de la perioda dormo de folioj kaj

floroj, kun iliaj akompanantaj movadoj. Ankoraux mirindega estas, ke,

kiel la mambesto produktas albumenan sukeran lakton, tiel la

kreskajxo produktas sukeran mielon en la floro, kun amelon kaj ecx

albumenon en la semo, por nutri la embrion kaj la junan estontan

kreskajxon.

Cetere _Darwin_ skribas: "_Apenaux estas trograndigo diri, ke la

radikpinto (de kreskajxo), tiom sentema, kaj tiel reguligante la

movadojn de la apudaj partoj, agadas tute kiel la cerbo de malsupera

besto._"[2] Sed certe, oni povas plivole demandi cxu la agadoj de

kelkaj floroj ne superas ecx iajn funkciadojn de tia besta cerbo.

Rilate al tio cxi, Dro. J. E. Taylor argumentas pri "_psikologio

kreskajxa_," kaj li tre racie inspiras, ke "_cxe proksime estonta

tempo ni eble konstatos, ke ne ekzistas vivo sen sekva_

psikologia _agado; ke tio cxi estas nepre resultato de tio;

ke la vivo mem estas kondicxita per psikologia agado; ke iaj

kreskajxoj posedas la ekvivalenton de besta instinkto, la ebleco

gajni individuan sperton, kaj gxin transigi al iliaj posteuloj, por

ke tiuj cxi profitu, ne tute nekonscie._"[3].

La Amerikana poeto, Lowell, evidente kredis je tiu psikologio, cxar

li aligas al floroj ne sole vivon, sed ankaux _animon_--

"Jen cxia terbulo, al viv' pusxigxante

Pro alta instinkto, interna fervor',

Kaj supren blinde gxis lum' palpetante,

Atingas animon per herbo kaj flor'."[4]

Tiel ankaux la Angla poeto, Shelley, cxe "_La Sentema Kreskajxo_,"

parolas pri la gracia kortusxeco de la interna "_io, kvazaux

spirito_" de tiu floro. Aliloke li remarkas, ecx apud pli humila

kreskajxo, la influon viveman de la aero kaj de la lumo, tuj

farigxontaj--

"Korbatoj nevideblaj de la flor',

Al cxiu parto vivon pulsigantaj."[5]

Alia Amerikano, la glora Walt Whitman, rakontas--"_Karesante mi tenas

brancxojn aux junajn arbojn--mi tuj sentas iliajn sukon kaj tendenon

levigxantajn en mi, kiel hidrargo cxe varmeco. Mi baraktas amike kun

ilia senkulpa fortiko--mi scias ke iom da gxia virto pasas de ili al

mi. Eble ni reciproke intersxangxas ion--eble la arboj rekonas cxion

tion pli ol mi iam pensis._"[6]

Preskaux idente sciigis Richard Jefferies--"_Tiu aliformigxo de buloj

kaj malvarma materio en vivajn objektojn, faras la gxojon kaj esperon

de la somero. Cxiu tronketo de herbo, cxiu folio, cxiu individua

floreto kaj folieto, parolas pri espero. Konsideru la herbojn, la

kreskajxojn--ili estas signoj de tero altigxante gxis la vivo, antaux

niaj okuloj. Tial al mi estas la floroj tiom pli ol nur trunketo kaj

folietoj.... La blankaj folietoj alvokas rekte al nia koro; la

trankvilaj kverkoj estas plenaj je mistero. La floroj, per siaj mil

vizagxoj, kolektis la kisojn de la mateno. Ilin sxatante mi ricevas

almenaux iom da ilia vivopleno--novan penson el cxiu folieto._"[7]

Certe, nia kara Jefferies multe auxskultadis--kaj iom komprenis--la

veran lingvon de la floroj! Tion cxi ankaux atestas siaj cxarmaj

verkoj "_Bevis_," "_La libera Aero_," kaj la interesa, pretervorte

lauxdinda, "_Historio de Mia Koro_."

Tamen bezonas konfesi, ke ne cxiuj floroj tiom aminde prezentigxas

kontraux la homoj kaj bestoj, aux ecx kontraux cxiaj aliaj specoj de

floroj. Inter ili ja estas amikoj kaj malamikoj, reciproke helpantaj

aux malhelpantaj. Tion cxi precipe klarigis Dro. Taylor, en sia verko

supredirita. La vero estas ke, kiel apud la bestoj, tiel ankaux apud

la floroj, efektivigxas pli aux malpli la postuloj de "la barakto je

ekzistado," "la natura elekto," kaj "la postdauxrigxo de la plej

konvenaj je la okazoj." Estas, do, nur malklera konkludo, ke la

floroj "nek laboras, nek sxpinas"; la vivotempo de la floroj estas

tiom plene (kaj almenaux tiom utile) okupata, kiom tiu de la bestoj.

Plie, estas ja la penado de la kreskajxoj kiu provizas ultimate la

nutrajxon mem de cxiu besto, de cxiu homo; tial, tiu cxi devas

memorigxi ke de la vivo kaj laboro de la kreskajxoj sia propra vivado

dependas.

Amikaj floroj, kiel malmulte ni komprenas vian vivon, vian lingvon!

Cxe la kreskanta homa pensado, nia kompreno cxiam farigxos pli klara,

kaj nia amo pli forta, je la plej belaj el la infanoj de la tero--la

mutaj sed elokventaj floroj.

The Esperantist, Vol. 1, No. 9 · 第 27 / 36 题