Tre Estimata Samideano,--

Mi nun plezure sciigas vin iom pri la kondicxo de Esperanto en tiu

cxi lando. Unue mi devas diri, ke la progresado de nia lingvo, jxus

estis komencita, kiam gxi ricevis seriozan haltigon de la nuna

militado, kiu okupas cxiujn la atentojn de la cxi-tieuloj.

La propagandado estas tre malfacila tie cxi, cxar la Angla lingvo

estas deviga temo en cxiuj lernejoj sub la registara observo. Foje

estis proponite plibonigi la ortografion de la Angla lingvo kaj fari

specon da Mond-Angla, por la speciala uzo de tiu cxi lando, cxar,

kvankam utilega, la Angla estas tre malfacile ellernebla por la

Jxaponoj pri tio, ke la ortografio estas tiel absurda. Sed la propono

rezultis en nenio. Tamen estis eldonita en Tokio jxurnalo _The Voice_

kiu formetis cxiujn silentajn literojn kaj aliajn konfuzajn

mallogikajn uzadojn. Plie, tiu cxi estas granda kosmopolita urbo, kaj

la propono alpreni helpan lingvon estis tre favore ricevita. Tial

la helpa-lingvo Volapuk havis tie cxi multe da studentoj. Hodiaux

gxia malprospero kreis multe da skeptikuloj kaj Esperanto estas

atakita de la loka Gazetaro. Nun, kvankam la Angla lingvo estas iom

konata de cxiuj Jxaponanoj, estas vulgare por Jxaponoj kaj Hxinoj

gxin paroli, sed la parolado de la Franca kaj Germana lingvoj estas

distinga! Jxaponoj, dum kvardek jaroj, estas alprenintaj okcidentan

civilizacion, kaj nun povas administri cxiujn siajn departementojn

sen helpo de alilandaj instruistoj, krom malmultaj sxipestroj de

posxtsxipoj, kaj malmultaj profesoroj en diversaj Jxaponaj lernejoj.

Je tiuj cxi ni devas esperi, cxar ili havas gravan influon inter la

bone edukitaj Jxaponoj. En diversaj partoj de Jxaponujo jam de kelka

tempo ekzistas izolitaj instruistoj kaj aliaj, kiuj estas konvinkitaj

pri la bonegeco de Esperanto, kaj pri gxia plena tauxgeco kiel

internacia helpa lingvo. Jam iliaj influoj estas videblaj, cxar la

Jxaponoj komencis ellerni Esperanton. Sed, bedauxrinde, tiuj cxi

diversnaciaj pioniroj gxis nun restis tute izolitaj, laborante cxiuj

aparte. Kredeble nia afero multe pli rapide antauxenirus, se cxiuj

Esperantistoj tie cxi konsentus kunigi siajn fortojn kaj fondigxus

gxenerala kaj centra grupo.

The Esperantist, Vol. 1, No. 9 · 第 21 / 36 题