La Angla Unufoliego, enhavanta tutan Gramatikon kaj suficxe grandan
vortaron, estas tre valora propagandilo. Nur per Esperanto estas eble
skribi leteron al iu, kiu ne komprenas la lingvon, kaj per tiu
unufoliego (kies kosto estas nur dek centimoj) la letero estas tute
komprenebla. Por ke tio cxi estu kiel eble plej utila por la
Esperantistaro, estas necesege ke gxi ekzistu en diversaj lingvoj. Se
niaj alilandaj Samideanoj presigos tradukojn en siajn proprajn
lingvojn, ni plezure acxetos centojn da ekzempleroj; sed se ili
devigos nin presigi tradukojn en la Franca, Germana, k.t.p., lingvoj
ni esperas, ke ili siaparte acxetos milojn da ili de ni. Sed, nature,
gxi devas farigxi parto de la alilanda propagando. Ni fidu, ke
baldaux tiuj unufoliegoj multe helpos nian aferon, precipe inter la
komercistoj en cxiuj landoj.[1]
Alia sistemo por gajni aligxantojn estas la instruado de Esperanto
inter la sciama junularo. Cxu niaj Esperantistaj gepatroj petos al la
instruistoj ke ili instruu iliajn gefilojn pri la internacia lingvo?
Kaj cxu la Esperantistaj instruistoj instruos Esperanton en siaj
lernejoj? Ni gxin esperas, kaj jam ricevis kelkajn interesegajn
leterojn de estroj kiuj jam faris tiun cxi, kun bonegaj rezultatoj.
Cxiam kaj cxie la geknaboj treege sxatas nian logikan lingvon. La
klopodo inter la junularo memorigas al mi, ke Sro. Privat, Direktoro
de _La Juna Esperantisto_ (9, _Av. des Vollandes, Geneva_), sciigis
min, ke li nur havas du abonantojn en Anglujo. _La Juna Esperantisto_
celas disvastigi Esperanton inter la junuloj, kaj ni plezure akceptos
jarabonpagojn (2 frankoj) por tiu cxi dumonata jxurnalo.
Sinjoro Cart ankaux plendas, ke la Brita Blindularo ne ankoraux
kolektigxis sub la nia Standardo. La nova _Esperanta Ligilo_ (monata)
en la Braillea skribo eble tuj plibonigos tiun malbonan aferon. Cxiuj
blinduloj devas sin turni al _Profesoro Cart_, 12, _Rue Soufflot,
Paris._
La verkintoj de _A New Hobby_ afable donacis al the London Esperanto
Club por senpaga disdono, la restajxon de la eldono. Tiuj
Esperantistoj kiuj sendos la posxtelspezon povos havi senpagan aron
de tiu interesa brosxuro.
_"Ies perdo, alies gajno!"_ estas ja prava proverbo. Kvankam ni
Angloj multe bedauxras la foriron de du el niaj plej fervoraj
kunlaborantoj, ni konsolas nin je la penso ke Germanujo kaj
Queenslando nun havos novajn kaj lertajn adeptojn, kiuj povos estri
novajn grupojn tie. Ne do estas perdo, sed nur translokigo de
energio! Bondezirojn kaj Sukceson!
La someraj libertempoj alvenas, kaj cxiuj bonaj Esperantistoj
kompreneble deziras vojagxi alilande, por paroli Esperante. Estos do
interese rimarki, ke mi ricevis tre afablajn leterojn de Kapitano
Cape, en Algxerujo, kaj Sro. David, de la Grupo en St. Claude, Jura,
promesantaj tre koran akcepton de Anglaj Esperantistoj. Mi denove
diru, ke la Departemento Jxura estas tre vizitinda loko, kaj mi
konsilu cxiujn, kiuj povas, gxui la belajn montojn, aeron kaj
lingvon. Mi bedauxras, ke spaco mankis por la du afablajn leterojn.
Eble Algxerujo estos pli komforta dum la vintro.
Cxar la unua tago de Auxgusto estas Angla _banklibertago_, kaj tiom
da niaj Abonintoj estos en Havro, mi provos sendigi la dekan numeron
de The Esperantist je Julio 28. Tiu numero enhavos tre interesan
Danan rakonton de nia bonekonata kunverkantino, Frauxlino Bauxer.
Ankaux originala artikolo el Hindujo, de Sro. Simper verkita, kaj
ankoraux alia harstariganta originala rakonto, de la sindonema O.W.,
tie trovigxos.
Vere The Esperantist baldaux farigxos tute fama pro la
terurigaj rakontoj kiujn gxi enhavas! Tiuj cxi kun la kutimita poezio
espereble donos niajn Legantojn suficxe da interesaj temoj por la
libertempo.
Amiko, kiu pensas pri mia laboro pli ol sia propra plezuro, proponis
ke mi sekvu la planon de alilanda Gazeto, kaj ne eldonu Auxgustan
numeron. Sed, laux mia opinio, tio cxi estus nedezirinda. Cxiumonate
mi sendos kiel eble plej legindan gazeton al la Abonintoj, fidante ke
gxi dauxrigos ilian intereson.
La Redaktoro.