La Reĝo konsideradis sian venĝon, kiel homo, fastinte tri tagojn,
rigardas bonan manĝon. Li esploris intersekve ĉiujn pladojn,
mi volas diri, ĉiujn turmentojn; li pasigis la langon sur siaj
sekiĝintaj lipoj, sed li ne sciis, per kio li komencos, nek kion
li elektos. Ŝajnis, kvazaŭ pro troa malsato li estus perdinta la
apetiton. Li pugnofrapis sian kapon, kvazaŭ por ŝprucigi ion el
ĝi; sed la ideoj eliris tiel rapide kaj tiel kunpremite, ke estis
malfacile kapti unu el ili ĉe ĝia paso. «Parolu do! kriis li al
siaj regatoj. Konsilu al mi. Por kio vi estas utilaj, se vi ne estas
kapablaj doni konsilon? Ĉu mi atendos, ĝis kiam la Korfuano estos
reveninta, aŭ kiam Vasili aŭdigos sian voĉon el la fundo de la
tombo? Trovu al mi, brutuloj, kiuj vi estas, turmenton, kiu valoru
okdek mil frankojn!»
La juna _ĉibuĝi_ diris al sia estro: «Al mi venas ideo. Unu
el ciaj oficiroj mortis, unu forestas, tria estas vundita. Faru
konkurson por iliaj oficoj. Promesu, ke tiuj, kiuj scios venĝi cin
la plej bone, anstataŭos Sofoklis, la Korfuanon kaj Vasili.»
Haĝi-Stavros ridetis kompleze pri tiu elpenso. Li karesis la
mentonon de l' knabo kaj diris:
«Ci estas ambicia, hometo! Bonege! La ambicio estas la risorto de
l' kuraĝo. Konsentite pri la konkurso! Ĝi estas moderna ideo el
Eŭropo; tio plaĉas al mi. Por cin rekompenci, ci opinios unua, kaj
se ci trovos ion bela, Vasili ne havos alian heredonton, ol cin.
--Mi volus, diris la knabo, eltiri kelkajn dentojn de la _milordo_,
meti enbuŝaĵon en sian buŝon, kaj kurigi lin, bridumitan, ĝis
kiam li falos pro laceco.
--Liaj piedoj estas tro malsanaj: li falus ĉe la dua paŝo. Viavice,
nun! Tamburis, Mustakas, Koltzida, Milotis, parolu, mi aŭskultas
vin.
--Mi, diris Koltzida, rompus bolantajn ovojn sub liaj akseloj.
Mi provis jam tion ĉe virino el Megara, kaj mi ricevis multe da
plezuro.
--Mi, diris Tamburis, kuŝigus lin teren kun ŝtono da kvincent
funtoj sur la brusto. Oni elstreĉas la langon kaj oni kraĉas
sangon; ĝi estas sufiĉe bela spektaklo.
--Mi, diris Milotis, metus vinagron en liajn naztruojn, kaj enpuŝus
dornojn sub liajn ungojn. Oni ternas rave, kaj oni ne scias, kien
meti siajn manojn.»
Mustakas estis unu el la kuiristoj de la bando. Li proponis, ke oni
kuiru min malrapide. La vizaĝo de l' Reĝo heliĝis.
La monaĥo ĉeestis la konferencon kaj lasis paroli, ne esprimante
sian opinion. Tamen, li kompatis min, kiom ebligis lia sentemeco, kaj
helpis min, proporcie al lia inteligento. «Mustakas, diris li, estas
tro malbonkora. Oni povas ja turmenti la _milordon_, ne bruligante
lin vivantan. Se vi nutrus lin per peklaĵo, ne permesante, ke li
trinku, li daŭrus longe, li suferus multe, kaj la Reĝo kontentigus
sian venĝemon, ne elvokante tiun de Dio. Tute neprofiteman konsilon
mi donas al vi; ĝi produktos nenion al mi; sed mi volus, ke ĉiuj
estu kontentaj, ĉar la monaĥejo enspezis ja la dekonimposton.
--Haltu! interrompis la _kafeĝi_. «Bona maljunulo», mi havas
ideon, kiu egalvaloras la cian. Mi kondamnas la _milordon_ je morto
pro malsato. La ceteraj faros al li tiom da malbono, kiom ili volos;
mi pretendas malhelpi nenion. Sed mi gardostaros antaŭ lia buŝo,
kaj mi zorgos por ke nek guto da akvo nek peceto da pano ĝin eniru.
La laceco duobligos lian malsaton, la vundoj ekbruligos lian soifon
kaj la tuta laboro de la ceteraj utilos fine al mia profito. Kion ci
diras pri tio, cia Reĝa Moŝto? Ĉu mi rezonis bone kaj ci donas al
mi la heredaĵon de Vasili?
--Iru ĉiuj al la diablo! diris la Reĝo. Vi rezonus malpli kviete,
se la malnoblulo estus ŝtelinta de vi okdek mil frankojn! Forportu
lin en la tendaron, kaj amuzu vin per li. Sed ve al la mallertulo,
kiu mortigus lin pro nesingardo! Tiu ĉi homo devas morti nur per
mia mano. Mi volas, ke li repagu al mi per plezuro ĉion, kion li
forprenis de mi permone. Li verŝos gutope la sangon de siaj vejnoj,
kiel malbona ŝuldanto, kiu elpagas soldope.»
Vi ne povas kredi, sinjoroj, per kiaj krampoj la plej malfeliĉa homo
estas ankoraŭ ligita kun la vivo. Certe, mi estis avidega morti;
kaj nenio pli feliĉa povis okazi al mi, ol perei per unu sola fojo.
Tamen, io ĝojis en mi ĉe tiu minaco de Haĝi-Stavros. Mi benis la
longecon de mia turmentado. Espera instinkto tiklis la fundon de mia
koro. Se bonfarulo estus proponinta al mi, pafi en mian kapon, mi
estus hezitinta.
Kvar rabistoj prenis min ĉe kapo kaj kruroj, kaj portis min, kiel
blekegantan pakon, tra la skribejo de l' Reĝo. Mia voĉo vekis
Sofoklis sur lia kuŝejo. Li vokis siajn kunulojn, rakontigis al si
la novaĵojn, kaj petis vidi min el proksime. Ĝi estis kaprico de
malsanulo. Oni ĵetis min teren apud li:
«_Milordo_, diris li al mi, ni estas ambaŭ en tre malbona stato;
sed oni povas veti multon, ke mi releviĝos antaŭ vi. Ŝajnas, ke
oni pripensas jam por doni al mi posteulon. Kiel maljustaj estas
la homoj! Mia ofico en konkurso! Nu mi volas ankaŭ konkursi kaj
stariĝi kiel kandidato. Vi atestos por mi, kaj vi pruvos per viaj
ĝemoj, ke Sofoklis ne mortis ankoraŭ. Oni tuj ligos viajn kvar
membrojn, kaj mi prenas sur min, turmenti vin per unu sola mano tiel
vigle, kiel la plej bonfarta el tiuj sinjoroj.»
Por komplezi al la sentaŭgulo, oni ligis miajn brakojn. Li petis,
ke oni turnu lin al mi, kaj komencis fortiri miajn harojn, unu post
alia, kun la pacienco kaj la reguleco de profesia senharigistino.
Kiam mi vidis, ĝis kio malgraviĝas tiu nova turmento, mi kredis,
ke la vundito, tuŝite de mia mizero kaj kompatante pro siaj propraj
suferoj, volas liberigi min de siaj kamaradoj kaj havigi al mi unu
horon da ripozo. La fortiro de unu haro estas multe malpli dolora
ol pinglopiko. La dudek unuaj foriris unu post la alia ne lasante
bedaŭron al mi, kaj mi deziris kore bonan vojaĝon al ili. Sed mi
devis baldaŭ kanti laŭ alia tono. La kranihaŭto, incitite de
multego da nesenteblaj vundoj, inflamis. Juko malpreciza, poste
iom pli akra, poste netolerebla, kuris ĉirkaŭ mia kapo. Mi volis
almeti la manojn tien; mi komprenis, pro kia intenco la sovaĝulo
min ligigis. La senpacienco pligrandigis la suferon; mia tuta sango
alfluis al la kapo. Ĉiufoje, kiam la mano de Sofoklis alproksimiĝis
al mia hararo, doloroza tremado disvastiĝis en la tutan korpon. Mil
neklarigeblaj jukoj turmentis miajn krurojn kaj brakojn. La nervaro,
ĉiuloke incitegita, envolvis min per reto pli dolora ol la tuniko de
Dejaniro. Mi ruliĝis tere, mi kriis, mi petis pardonon, mi bedaŭris
la bastonbatojn sur la piedplandoj. La turmentisto kompatis min,
nur kiam liaj fortoj estis komsumitaj. Kiam li sentis sian vidon
malklara, sian kapon peza kaj sian brakon laca, li faris lastan
penon, enŝovis la manon en miajn harojn, ekkaptis plenan tufon da
ili, kaj lasis sin refali sur sian kuŝejon, eltirante el mi krion de
malespero.
«Venu kun mi, diris Mustakas. Ci juĝos, apud mia fajro, ĉu mi tiom
valoras, kiom Sofoklis, kaj ĉu mi meritas leŭtenantan oficon.»
Li levis min, kiel plumon, kaj portis min en la tendaron, antaŭ
amason de rezina ligno kaj dornaĵaro. Li malligis la ŝnurojn,
forprenis miajn vestaĵojn kaj ĉemizon, lasante al mi nur la
pantalonon. «Ci estos, diris li, mia kuireja helpanto. Ni ekbruligos
fajron kaj preparos kune la manĝon de l' Reĝo.»
Li ekflamigis la ŝtiparon kaj etendis min laŭdorse, je du futoj de
monto el flamoj. La ligno kraketis; la brulruĝaj karboj falis hajle
ĉirkaŭ mi. La varmo estis netolerebla. Mi trenis min per la manoj
iom pli malproksimen, sed li revenis kun pato, kaj repuŝis min per
la piedo ĝis la loko, kien li estis metinta min.
«Rigardu atente, diris li, kaj profitu miajn lecionojn. Jen la
internaĵo de tri ŝafidoj: ĝi sufiĉas por nutri dudek homojn.
La Reĝo elektos la plej delikatajn partojn; li disdonos la reston
al siaj amikoj. Ci ne estas tiumomente inter ĉi tiuj, kaj se ci
gustumos mian kuiraĵon, ĝi estos nur per la okuloj.»
Mi aŭdis baldaŭ la fritaĵon, kiu bolas, kaj tiu bruo memorigis
al mi, ke mi fastas de hieraŭ. Mia stomako enviciĝis inter miajn
turmentistojn, kaj mi havis unu plian malamikon. Mustakas prezentis
la paton sub miajn okulojn, kaj briligis antaŭ miaj rigardoj la
apetitdonan koloron de la viando. Li skuis sub miaj naztruoj la
allogaj parfumoj de la rostita ŝafido. Subite, li rimarkis, ke
li forgesis ian spicon, kaj kuris por preni salon kaj pipron,
alkonfidante la paton al mia diligenteco. La unua ideo, kiu venis
al mi, estis, ŝteli pecon da viando; sed la rabistoj estis nur je
dek paŝoj; ili estus malhelpintaj min ĝustatempe. «Se, almenaŭ,
pensis mi, mi havus ankoraŭ mian pakon de arseniko!» Kion mi faris
el ĝi? Mi ne estis remetinta ĝin en la herbujon. Mi metis la manojn
en ambaŭ poŝojn. Mi prenis el ili malpuran paperon kaj plenmanon da
tiu bonfaronta polvo, kiu eble min savos kaj almenaŭ min venĝos.
Mustakas revenis en la momento, kiam mia dekstra mano estis
malfermita super la pato. Li ekkaptis mian brakon, enigis sian
rigardon ĝis la fundo de miaj okuloj, kaj diris per minaca voĉo:
«Mi scias, kion ci faris.»
Mia brako falis senkuraĝigite. La kuiristo daŭrigis:
«Jes, ci ĵetis ion sur la manĝon de la Reĝo.
--Kion do?
--Sorĉaĵon. Sed tute egale. Iru, mia malfeliĉa _milordo_,
Haĝi-Stavros estas pli lerta sorĉisto ol ci. Mi tuj servos al li la
manĝon. Mi havos mian parton de ĝi, kaj ci ne gustumos ĝin.
--Ĝi multe utilu al ci!»
Li lasis min antaŭ la fajro, rekomendinte min al dekduo da rabistoj,
kiuj manĝis brunan panon kaj maldolĉajn olivojn. Tiuj Spartanoj
faris societon al mi dum unu aŭ du horoj. Ili aranĝis mian fajron
kun flegista atentado. Se foje mi provis rampi iom pli malproksimen
de mia turmento, ili ekkriis: «Atentu, ci malvarmumiĝus!» Kaj ili
puŝis min ĝis en la flamo per fortaj batoj de brulantaj bastonoj.
Mia dorso estis striita de ruĝaj makuloj, mia haŭto ŝvelis en
brulumaj veziketoj, miaj okulharoj friziĝis pro la varmeco de
l' fajro, miaj haroj haladzis odoron de bruligita karno, kiu min
naŭzis; kaj tamen mi frotis miajn manojn pensante, ke la Reĝo
manĝos el mia kuiraĵo, kaj ke io nova okazos sur monto Parnis
antaŭ la finiĝo de l' tago.
Baldaŭ la kunmanĝintoj de Haĝi-Stavros reaperis en la tendaro,
kun plena stomako, brila okulo, hela vizaĝo. «Bone, pensis mi, via
ĝojo kaj via sano falos simile al masko, kaj vi malbenos sincere
ĉiun plenbuŝon el la festeno, kiun mi spicis por vi!» La fama
Lokusto, mi konjektas, pasigis agrablajn momentojn en sia vivo.
Kiam oni havas motivon por malami la homojn, estas iom dolĉe vidi
fortikan estaĵon, kiu iras, venas, kantas, portante en la intesto
ĝermon de morto, kiu kreskos kaj lin konsumos. Ĝi estas proksimume
tiu sama ĝojo, kiun sentas bona kuracisto vidante mortanton, kiun li
scias revivigi. Lokusto praktikis kontraŭmanieran medicinon, kaj mi
ankaŭ.
Miajn malamemajn pripensojn interrompis stranga tumulto. La hundoj
bojis ĥore, kaj sufokiĝanta sciigisto aperis sur la plataĵo kun
la tuta hundaro post li. Ĝi estis Dimitri, la filo de Kristodulo.
Kelkaj ŝtonoj, ĵetitaj de la rabistoj, liberigis lin de lia
eskorto. Li kriis el kiel eble plej malproksime: «La Reĝon! mi
bezonas paroli al la Reĝo!» Kiam li estis je dudek paŝoj de mi, mi
vokis lin per plenda voĉo. Li estis terurita de la stato, en kiu li
trovas min, kaj li ekkriis: «Ho nesingarduloj! Plendinda junulino!
--Mia bona Dimitri! diris mi al li, el kie ci venas? ĉu eble min
reaĉeto estas pagita?
--La temo estas vere pri reaĉeto! sed timu nenion, mi alportas
bonajn novaĵojn. Bonajn por vi, malfeliĉajn por mi, por li, por
ŝi, por ĉiuj! Mi bezonas vidi Haĝi-Stavros. Ne unu minuto estas
perdota. Ĝis mia reveno, ne permesu ke oni suferigu vin: ŝi mortus
pro tio! Vi aŭdas, vi ceteraj! ne tuŝu la _milordon_. Ĝi kostus al
vi la vivon. La Reĝo distranĉigus vin en pecojn. Konduku min al la
Reĝo!»
La mondo estas tiamaniere aranĝita, ke kiu ajn parolas kiel estro,
estas preskaŭ certa, ke oni lin obeos. Tiom da aŭtoritateco
aŭdiĝis en la voĉo de tiu servisto, kaj lia pasio parolis por
tiel komandema tono, ke miaj gardantoj, mirigitaj kaj timegigitaj,
forgesis restigi min apud la fajro. Mi rampis iom malproksimen, kaj
ripozigis dolĉege mian korpon sur malvarma ŝtonego ĝis la alveno
de Haĝi-Stavros.
Li ŝajnis nek malpli emociita nek malpli agitita ol Dimitri. Li
prenis min en siajn brakojn, kiel malsanan infanon, kaj forportis
min rekte ĝis la fundo de tiu fatala ĉambro, kie Vasili estas
enterigita. Li metis min sur sian propran tapiŝon kun patrinaj
zorgoj; li faris du paŝojn malantaŭen, kaj rigardis min kun stranga
miksaĵo de malamo kaj de kompato. Li diris al Dimitri: «Mia infano,
por la unua fojo mi lasos tian krimon nepunita. Li mortigis Vasili,
tio estas nenio. Li volis mortigi min mem, mi pardonas ĝin al li.
Sed li friponis min, la sentaŭgulo! Okdek mil frankoj malplie en la
doto de Fotini? Mi estis serĉanta turmenton egalan al lia krimo. Ho!
estu certa! Mi estus trovinta!... Mi malfeliĉulo! Kial mi ne venkis
mian koleron? Mi agis vere maldolĉe kontraŭ li. Ŝi estas, kiu
pagos pro tio. Se ŝi ricevus dudek bastonfrapojn sur siaj piedetoj,
mi ne revidus ŝin. La viroj ne mortas pro tio, sed virino! Dek kvin
jara infanino!»
Li forsendis el la ĉambro ĉiujn rabistojn, kiuj amasiĝis ĉirkaŭ
ni. Li malligis zorgatente la sangomakulitajn tolaĵojn, kiuj
kovris miajn vundojn. Li sendis sian _ĉibuĝi_ por la ŝmiraĵo
de Luiĝi-Bej. Li sidiĝis antaŭ mi sur la malsekan herbon,
prenis miajn piedojn en siajn manojn kaj rigardadis miajn vundojn.
Nekredebla fakto: li havis larmojn en la okuloj!
«Malfeliĉa infano! diris li, vi certe suferas terure. Pardonu al
mi. Mi estas maljuna brutulo, monta lupo, Palikaro! Mi estas edukita
al krueleco, jam de mia dudeka jaro. Sed vi vidas, ke mia koro estas
bona, ĉar mi bedaŭras ja, kion mi faris. Mi estas pli malfeliĉa
ol vi, ĉar vi havas sekajn okulojn, dum mi ploras. Mi tuj liberigos
vin, ne perdante unu minuton; sed, ne, vi ne povas foriri en tia
stato. Mi volas antaŭe resanigi vin. La balzamo estas efikega, mi
flegos vin kvazaŭ filon, la saneco revenos baldaŭ. Necese estas, ke
vi estu kapabla marŝi morgaŭ. Ŝi ne povas resti unu tagon plie en
la manoj de via amiko.
«Je la nomo de l' ĉielo, rakontu al neniu nian hodiaŭan disputon!
vi scias, ke mi ne malamis vin; mi diris ĝin ofte al vi; mi havis
simpation al vi, mi konfidis al vi. Mi diris al vi miajn plej
intimajn sekretojn. Memoru, ke ni estis du amikoj ĝis la morto de
Vasili. Unu momento da kolero ne devas forgesigi al vi dek du tagojn
da bonaj agoj. Vi ne volas, ke mia patra koro estu ŝirita. Vi estas
bona junulo; via amiko devas esti tiel bona, kiel vi.
--Sed kiu do? ekkriis mi.
--Kiu? Tiu malbenata Harris! tiu infera Amerikano! tiu malaminda
kaperisto! tiu rabisto de infanoj! tiu mortiganto de junulinoj! tiu
malnoblulo, kiun mi volus teni kune kun ci por premegi vin en miaj
manoj, frapi vin unu kontraŭ alian, kaj ĵeti vin, pulvorigitajn,
al la vento de miaj montoj! Vi estas ĉiuj samaj, Eŭropanoj, raso
de perfiduloj, kiuj ne kuraĝas ataki la virojn, kaj havas kuraĝon
nur kontraŭ la infanoj. Ci legu, kion li ĵus skribis al mi, kaj
respondu, ĉu ekzistas turmentoj sufiĉe kruelaj por puni krimon
similan al la lia!»
Li ĵetis brutece al mi ĉifitan leteron. Mi rekonis la skribon
unuavide, kaj mi legis:
«Dimanĉon, la 11an de majo, sur la ŝipo _Fancy_, en la
rodo apud Salamino.
«Haĝi-Stavros, Fotini estas sur mia ŝipo, gardate de kvar Usonaj
kanonoj. Mi konservos ŝin kiel garantiulinon tiel longe, kiel
Hermann Schultz estos mallibera. Kiel ci agos kontraŭ mia amiko,
same mi agos kontraŭ cia filino. Ŝi pagos haron pro haro, denton
pro dento, kapon pro kapo. Respondu al mi senprokraste, se ne, mi
vizitos cin.
«John Harris»
Legante tion, mi tute ne povis haltigi mian ĝojon. «Tiu bona
Harris! ekkriis mi laŭte. Kaj mi akuzis lin! Sed klarigu do al mi,
Dimitri, kial li ne helpis min pli frue.
--Li forestis, sinjoro Hermann; li persekutis la kaperistojn. Li
revenis hieraŭ matene, tre malfeliĉe por ni. Kial do li ne restis
surmare!
--Bonega Harris! li ne perdis unu solan tagon! Sed kie do li eltrovis
la filinon de tiu maljuna kanajlo?
--En nia domo, sinjoro Hermann. Vi konas ŝin ja, Fotini. Vi
vespermanĝis pli ol unufoje kun ŝi.
--La filino de la Reĝo de l' montoj estis do tiu edukatino kun plata
nazo, kiu sopiris por John Harris!»
El tio mi konkludis silente, ke la forlogo okazis sen uzo de forto.
La _ĉibuĝi_ revenis kun paketo da tolo kaj boteleto plena de
flavatra ŝmiraĵo. La Reĝo bandaĝis miajn du piedojn kiel sperta
ĥirurgiisto, kaj mi sentis tuj ian kvietiĝon. Haĝi-Stavros estis
tiumomente bela objekto por psikologia studo. En liaj okuloj estis
tiom da bruteco, kiom da delikateco en liaj manoj. Li volvis tiel
dolĉe la bandaĝojn ĉirkaŭ mia piedartiko, ke mi sentis apenaŭ
ion; sed lia rigardo diris laŭte: «Kiel volonte mi premus cian
kolon per ŝnuro!» Li enigis la pinglojn kun virina lerteco; sed kun
kioma plezuro li plantus sian _kanĝiaron_ mezen de mia korpo!
Kiam la aparato estis metita, li etendis la pugnon al la maro, kaj
diris kun kolera kriego:
«Mi ne estas do plu la Reĝo, ke estas malpermesite al mi, satigi
mian koleron! Mi, kiu ĉiam ordonis, obeas al minaco. Tiu, kiu
tremigis milionon da homoj, hodiaŭ timas! Ili fanfaronos sendube;
ili diros ĝin al ĉiuj. Neeble estas, silentigi tiujn babilemajn
Eŭropanojn! Oni metos tion en ĉiujn ĵurnalojn, eble eĉ en la
librojn. Mi meritis tion! Kial mi edziĝis? Ĉu tia homo, kia mi
estas, devas havi idaron? Mi estas kreita por distranĉi soldatojn,
ne por luli knabinojn. La tondro ne havas idaron; kanono ne havas
idaron. Se ili havus, oni ne timus plu la fulmon, kaj la kuglegoj
ekhaltus survoje. Tiu John Harris, certe, ridegas pri mi! Se mi
proklamus al li militon! Se mi suratakus lian ŝipon! Mi kaptis ja
pli ol unu alian, kiam mi estis kaperisto, kaj mi atentis pri dudek
kanonoj kiel pri nenio! Sed mia filino ne estis sur tiuj ŝipoj.
Karulineto! Vi konis ŝin do, sinjoro Hermann! Kial vi ne diris al
mi, ke vi loĝas ĉe Kristodulo? Mi estus postulinta nenion de vi; mi
estus forlasinta vin tuj, pro amo al Fotini. Ĝuste, mi volas, ke ŝi
ellernu vian lingvon. Ŝi estos princino en Germanujo, iam aŭ tiam.
Ĉu ne vere, ŝi estos beleta princino? Sed mi pensas! Ĉar vi konas
ŝin, vi malpermesos, ke via amiko ŝin suferigu. Ĉu vi tolerus
vidi larmon falantan el ŝiaj karaj okuloj? Ŝi faris nenion al vi,
la malfeliĉa senkulpulino. Se iu devas punpagi viajn suferojn,
ĝi estas mi. Diru al S-ro John Harris, ke vi senhaŭtigis viajn
piedojn sur la vojoj; poste, vi tiom suferigos min, kiom plaĉos al
vi!»
Dimitri haltigis tiun parolfluon. «Estas tre bedaŭrinde, diris li,
ke S-ro Hermann estas vundita. Fotini ne estas sendanĝera meze
de tiuj herezuloj, kaj mi konas S-ron Harris: li estas kapabla je
ĉio!»
La Reĝo sulkigis la brovojn. La suspektemo de amanto eniĝis rekte
en sian patran koron. «Foriru, diris li al mi; se necese, mi portos
vin ĝis la piedo de l' monto; vi atendos en iu vilaĝo ĉevalon,
veturilon, portilon; mi provizos, kion vi bezonos. Sed sciigu al li
jam hodiaŭ, ke vi estas libera, kaj ĵuru al mi, per la kapo de via
patrino, ke vi parolos al neniu pri la doloroj truditaj al vi!»
Mi ne tre sciis, kiel mi elportos la laciĝojn de l' transporto; sed
ĉio ŝajnis al mi preferinda, ol la kompanio de miaj turmentintoj.
Mi timis, ke nova barilo ekstariĝos inter mi kaj la libereco. Mi
diris al la Reĝo: «Ni foriru. Mi ĵuras al ci, per ĉio plej
sankta, ke oni ne tuŝos unu haron de cia filino.»
Li levis min en siaj brakoj, ĵetis min sur sian ŝultron, kaj
supreniris la ŝtuparon al sia skribejo. La tuta bando alkuris
renkonten, kaj baris al ni la vojon. Mustafa, plumbeviola kiel
ĥolerulo, diris al li: «Kien ci iras? La Germano ensorĉis la
fritaĵon. Ni suferas ĉiuj kiel inferuloj. Ni tuj krevos pro lia
kulpo, kaj ni volas, ke li mortu, antaŭ ol ni mortos.»
Mi falis tute laŭlonge el la supro de miaj esperoj. La alveno de
Dimitri, la providenca intermeto de John Harris, la ŝanĝiĝo de
Haĝi-Stavros, la humiliĝo de tiu fierega kapo antaŭ la piedoj de
lia kaptito, tiom da fariĝoj amasiĝintaj dum kvarono da horo, estis
konfuzigintaj mian cerbon: mi forgesis jam la estintecon, kaj ĵetis
min senpripense en la estontecon.
La vido de Mustakas rememorigis al mi la venenon. Mi sentis, ke ĉiu
minuto rapidigos teruran okazaĵon. Mi ligis min al la Reĝo de l'
montoj, mi ĵetis miajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon, mi petegis, ke
li forportu min senprokraste. «La demando, diris mi al li, estas
pri cia gloro. Pruvu al tiuj rabiuloj, ke ci estas la Reĝo! Ne
respondu: la paroloj estas neutilaj. Ni surmarŝu ilin. Ci mem ne
scias, kiom ci bezonas savi min. Cia filino amas John Harris; mi
estas certa pri tio, ŝi konfesis ĝin al mi!
--Atendu, respondis li. Ni pasos unue; ni parolos poste.»
Li demetis min zorge teren kaj kuris, kun fermitaj pugnoj, mezen de
la bandanoj. «Vi estas frenezaj! kriis li. La unua, kiu tuŝos la
_milordon_, devos paroli kun mi. Kiun sorĉaĵon vi imagas, faritan
de li? mi manĝis kun vi; ĉu mi estas malsana? Lasu lin foriri; li
estas honestulo; li estas mia amiko!»
Subite lia vizaĝo ŝanĝiĝis; liaj kruroj fleksiĝis sub la pezo de
lia korpo. Li sidiĝis apud mi, kliniĝis al mia orelo, kaj diris al
mi kun pli da doloro ol da kolero:
«Nesingardulo! Kial vi ne informis min, ke vi nin venenis?»
Mi kaptis la manon de l' Reĝo: ĝi estis malvarma. Liaj trajtoj
estis dismetitaj; lia marmora vizaĝo estis terkolore pala. Ĉe tiu
vido, la forto forlasis min tute, kaj mi sentis min mortanta. Mi
havis plu nenion por esperi en la mondo: ĉu mi ne kondamnis min mem,
mortigante la solan homon, kies utilo estas, min savi? Mi lasis la
kapon fali sur mian bruston, kaj mi restis senmova apud la palega kaj
glaciigita maljunulo.
Jam Mustakas kaj kelkaj aliaj etendis la manojn por min preni kaj igi
min partopreni en la doloroj de ilia agonio. Haĝi-Stavros ne havis
plu forton por min defendi. De tempo al tempo, terura singulto skuis
tiun grandan korpon, kiel la hakilo de arbaristo ŝancelas centjaran
kverkon. La rabistoj estis konvinkitaj, ke li estas pereanta, kaj ke
la maljuna nevenkeblulo fine falos tuj, venkite de la morto. Ĉiuj
ligiloj, kiuj ligis ilin al ilia estro, ligiloj de utilo, de timo, de
espero kaj de dankemo, rompiĝis kiel araneofadenoj. La Grekoj estas
la plej malobeema nacio en la mondo. Ilia moviĝema kaj malmoderema
vanteco fleksiĝis kelkafoje, sed kiel risorto preta por resalti. Ili
scias, se necese, sin apogi sur iu pli forta, aŭ sin ŝovi modeste
post iu pli lerta, sed neniam ili pardonas al la estro, kiu ilin
protektas aŭ riĉigas. Depost tridek jarcentoj kaj plie, tiu popolo
konsistas el egoistaj kaj enviemaj unuoj, kiujn la neceseco kunigas,
dum la inklino ilin disigas, kaj neniu homa forto estas kapabla ilin
fandi en tutaĵon.
Haĝi-Stavros eksciis per propra sperto, ke oni ne estras senpune
sesdek Grekojn. Lia aŭtoritateco ne postvivis dum unu minuto lian
moralan viglecon kaj lian korpan forton. Dum la malsaniĝintoj
montris al ni la pugnon, riproĉante nin pri siaj suferoj, la sanuloj
grupiĝis antaŭ sia rajta Reĝo, ĉirkaŭ dika bruta kamparano,
nomata Koltzida. Li estis la plej babilema kaj senhonta el la bando,
senskrupula mallertulo sen talento nek kuraĝo, el tiuj, kiuj sin
kaŝas dum la batalo kaj portas la standardon post la venko; sed, en
tiaj okazoj, la sukceso estas por la senhontuloj kaj babilemuloj.
Koltzida, fiera pri siaj pulmoj, ĵetis plenŝovelilojn da insultoj
sur la korpon de Haĝi-Stavros, kiel fosisto ĵetas teron sur la
ĉerkon de mortinto: «Jen do ci estas, lerta homo, nevenkebla
generalo, ĉionpova reĝo, nevundebla mortulo! Ci vere meritis cian
gloron, kaj ni estis bone inspiritaj, kiam ni konfidis al ci! Kion ni
gajnis kun ci? Por kio ci utilis al ni? Ci donis al ni salajraĉon
po kvindek kvar frankoj ĉiumonate, taglaboristan pagon! Ci nutris
nin per bruna pano kaj ŝimita fromaĝo, kiun la hundoj malakceptus,
dum ci riĉiĝis kaj sendis al ĉiuj fremdaj bankieroj ŝipojn
ŝarĝitajn per oro. Kion ni ricevis el niaj venkoj kaj el tiu brava
sango, kiun ni verŝis sur la montaro? Nenion. Ci gardis ĉion por
ci, rabaĵon, akiraĵojn, kaj reaĉeton de la kaptitoj! Vere estas,
ke ci lasis al ni la bajonetvundojn: ili estas la sola profito, en
kiu ci neniam partoprenis. De du jaroj, kiujn mi pasigis kun ci,
mi ricevis ĉe la dorso dek kvar vundojn, kaj ci ne havas eĉ unu
cikatron por montri! Se almenaŭ ci scius nin konduki! Se ci estus
elektinta la bonajn okazojn, kiuj prezentas malmulte da risko kaj
multe da profito! Sed ci igis nin draŝataj de la trupo de linio;
ci fariĝis la ekzekutisto de niaj kamaradoj; ci kondukis nin en
la buŝon de la lupo! Ci atendas do tiel senpacience eksiĝon kaj
pension! Al ci urĝas do tre, ke ni estu ĉiuj enterigitaj apud
Vasili, ĉar ci liveras nin al tiu malbenata _milordo_, kiu ĵetis
sorĉaĵon al niaj plej bravaj soldatoj! Sed ne esperu eviti nian
venĝon. Mi scias, pro kio ci volas, ke li foriru: li pagis sian
reaĉeton. Sed por kio utilos al ci tiu mono? Ĉu ci kunportos
ĝin en la alian mondon? Ci estas vere malsana, mia malfeliĉa
Haĝi-Stavros. La _milordo_ ne indulgis al ci: tuj ci mortos ankaŭ,
kaj estas juste! Miaj amikoj, ni estas niaj estroj. Ni obeos plu
neniun, ni agos laŭ nia bontrovo, ni manĝos la plej bonajn pecojn,
ni eltrinkos la Eginan vinon, ni bruligos tutajn arbarojn por kuiri
tutajn brutarojn, ni rabados la reĝolandon! ni prenos Atenon, kaj
ni kampados en la ĝardenoj de l' Palaco! Vi bezonos nur lasi konduki
vin; mi konas la bonajn lokojn. Por komenci, ni ĵetu la maljunulon
en la valon kun lia amegata _milordo_; poste, mi diros al vi, kion ni
havas por fari!»
La elokventeco de Koltzida ja preskaŭ kostis al ni la vivon, ĉar
ĉiuj aplaŭdis. La malnovaj kunbatalintoj de Haĝi-Stavros, dek aŭ
dek du sindonaj Palikaroj, kiuj povus helpi lin, estis manĝintaj
la restaĵojn el lia tablo: ili tordiĝis pro koliko. Sed popola
oratoro ne povas altiĝi al la potenco, ne naskante envion. Kiam
ŝajnis videble, ke Koltzida fariĝos estro de la bando, Tamburis
kaj kelkaj aliaj ambiciuloj returniĝis kaj stariĝis por ni.
Kiel kapitanon, ili preferis tiun, kiu scias ilin konduki, ol la
tromemfidan babilemulon, kies senvaloreco malplaĉis al ili. Cetere,
ili antaŭsentis, ke la Reĝo ne vivos plu longe, kaj ke li elektos
sian posteulon inter la fideluloj, kiuj restos ĉirkaŭ li. Tio ne
estis negrava. Estis tre versimile, ke la akciuloj akceptos plivole
la elekton faritan de Haĝi-Stavros, ol revolucian baloton. Ok aŭ
dek voĉoj aŭdiĝis por ni. Mi diras «ni», ĉar ni estis, de
nun, nedisigeblaj. Mi alkroĉiĝis al la Reĝo de la montoj, kaj li
mem ĉirkaŭigis mian kolon per unu brako. Tamburis kaj liaj amikoj
konsiliĝis per kvar vortoj; ili improvizis planon de defendo; tri
viroj profitis la bruon por kuri kun Dimitri al la batalilejo de
la bando, por kolekti batalilojn kaj municiojn, kaj ŝuti, tra la
vojon, longan linion de pulvo. Ili revenis miksante sin diskrete en
la amason. Ambaŭ partioj malkonfuziĝis de minuto al minuto; la
insultoj flugis de unu grupo al la alia. Niaj probatalantoj, apogante
sin dorse kontraŭ la ĉambro de Mary-Ann, gardis la ŝtuparon,
kovris nin per sia korpo, kaj forpuŝis la malamikojn al la skribejo
de l' Reĝo. Dum la puŝado, pistolpafo aŭdiĝis. Fajra rubando
kuris tra la polvo, kaj la ŝtonegoj dissaltis kun terura bruego.
Koltzida kaj liaj partianoj, surprizite de la eksplodbruo, kuris
ĉiuj al la batalilejo. Tamburis ne perdas unu minuton; li forprenas
Haĝi-Stavros, malsupreniras la ŝtuparon per du paŝoj, demetas lin
en sendanĝeran lokon, revenas al mi, forportas min, kaj min ĵetas
ĉe la piedojn de l' Reĝo. Niaj amikoj sin ŝirmas en la ĉambro,
faligas arbojn, baras la ŝtuparon, kaj organizas la defendon, antaŭ
ol Koltzida revenis de sia promenado kaj de sia surprizo.
Tiam, ni komputas nin. Nia armeo konsistis el la Reĝo, liaj du
servistoj, Tamburis kun ok rabistoj, Dimitri kaj mi: sume, dek kvar
viroj, el kiuj tri ne batalkapablaj. La _kafeĝi_ estis venenita kune
kun sia estro, kaj eksentis jam la unuajn atakojn de l' malsano.
Sed ni havis po du pafiloj por ĉiu viro, kaj kartoĉojn laŭvole,
dum niaj malamikoj posedis nur la batalilojn kaj municiojn, kiujn
ili surhavis. Ili estis superaj rilate al nombro kaj loko. Ni ne
sciis ĝuste, kiom da bonfartaj viroj ili havas, sed ni devas atendi
dudek kvin aŭ tridek atakantojn. Mi ne bezonas priskribi al vi la
sieĝatan fortikaĵon: vi konas ĝin de longe. Kredu tamen, ke la
aspekto de la lokoj estis tre ŝanĝita, depost la tago, kiam mi
matenmanĝis tie por la unua fojo inter S-ino Simons kaj Mary-Ann,
sub la rigardo de la Korfuano. Niaj belaj arboj havis siajn radikojn
en la aero, kaj la najtingalo estis malproksime. Kion vi bezonas
scii, estas ke, dekstre kaj maldekstre, ni estis defendataj de
ŝtonegoj nealireblaj, eĉ por nia malamiko. Li atakis nin el supre,
el la skribejo de l' Reĝo, kaj observis nin el la fundo de la valo.
Ĉe unu flanko, lia pafado malsuprenvenis al ni; ĉe la alia, ni
povis malsuprenpafi al liaj gardostarantoj, sed tiel malproksimen, ke
tia pafado estus perdo de pulvo.
Se Koltzida kaj liaj kunuloj estus havintaj ian ajn sperton pri
milito, estus finite pri ni. Ili devis ataki la barikadon, eniri
perforte, puŝi nin kontraŭ muron, aŭ nin faligi en la valon. Sed
la malspritulo, kiu havis pli ol du virojn kontraŭ unu, volis ŝpari
siajn municiojn, kaj dislokis kiel svarmistojn dudek mallertulojn,
kiuj ne sciis pafi. La niaj ne estis multe pli lertaj. Tamen, pli
bone komandataj kaj pli prudentaj, ili konvene rompis kvin kapojn
antaŭ la komenco de la nokto. Ĉiu batalanto konis la nomojn de
l' aliaj. Ili sin alparolis el malproksime, laŭ la maniero de la
Homeraj herooj. Unu provis konverti la alian alcelante lin, la alia
respondis per kuglo kaj per rezono. La batalo estis nur diskuto de
armitoj, en kiu de tempo al tempo la pulvo diris sian vorton.
Miaflanke, kuŝante en angulo ŝirmata kontraŭ la kugloj, mi provis
malfari mian fatalan faraĵon kaj revivigi la malfeliĉan Reĝon
de la montoj. Li suferis kruele; li plendis pri arda soifo kaj
forta doloro ĉe la epigastro. Liaj malvarmegaj manoj kaj piedoj
kuntiriĝis fortege. La pulso estis malofta, la spirado neregula.
Lia stomako ŝajnis batali kontraŭ interna malamiko, ne sukcesante
lin elpeli. Tamen al lia spirito mankis nenio el ĝia viveco kaj
sagaceco; lia vigla kaj penetra rigardo serĉis ĉe la horizonto la
Salaminan rodon kaj la flotantan karceron de Fotini.
Li diris al mi, kuntiriĝe premante mian manon per la sia: «Resanigu
min, mia kara infano! Vi estas doktoro, vi devas min resanigi. Mi ne
riproĉas vin pri tio, kion vi faris al mi; vi havis plenan rajton;
vi estis prava mortigante min, ĉar mi ĵuras, ke, sen via amiko
Harris, mi ne estus maltrafinta vin! Ĉu ekzistas nenio por estingi
la fajron, kiu min konsumas? Mi ne ŝategas la vivon, kredu min;
mi vivis ja sufiĉe; sed, se mi mortos, ili mortigos vin, kaj mia
malfeliĉa Fotini estos buĉata. Mi suferas. Palpu miajn manojn; al
mi ŝajnas, ke jam ili ne estas plu miaj. Sed ĉu vi kredas, ke tiu
Amerikano kuraĝos efektivigi siajn minacojn? Kion vi diris tuj al
mi? Fotini lin amas? La plendindulino! Mi estis edukinta ŝin, por
ke ŝi fariĝu reĝedzino. Mi preferus vidi ŝin mortinta ol.... Ne,
mi ĝojas, entute, ke ŝi havas amon al tiu junulo; eble li kompatos
al ŝi. Kio vi estas al li? amiko, nenio plie: vi eĉ ne estas lia
samlandano. Oni havas tiom da amikoj, kiom oni volas; oni ne povas
trovi du tiajn virinojn, kia estas Fotini. Certe, mi sufokus ĉiujn
miajn amikojn, se mi trovus per tio profiton; sed neniam mi mortigus
virinon, kiu havus amon al mi. Se almenaŭ li scius, kiel riĉa
ŝi estas! La Usonanoj estas pozitivemaj homoj, almenaŭ oni diras
tiel. Sed la malfeliĉa naivulino ne konas sian riĉecon. Mi estus
devinta informi ŝin. Nuntempe, kiel mi povus sciigi al ŝi, ke ŝi
havos kvar milionojn da doto? Ni estas la kaptitoj de iu sinjoro
Koltzida! Resanigu min do, per ĉiuj sanktuloj de l' paradizo, por ke
mi premegu tiun bestaĉon.»
Mi ne estas kuracisto, kaj mi scias nur la malmulton da toksikologio,
kiu estas lernebla en la elementaj gvidlibroj; tamen mi memoris, ke
la veneniteco per arseniko estas kuracebla per metodo, kiu similas
iom al tiu de doktoro Sangrado[9]. Mi tiklis la ezofagon de la
malsanulo por liberigi lian stomakon de la pezo, kiu lin turmentas.
Miaj fingroj anstataŭis por li emetikon, kaj baldaŭ mi povis
esperi, ke la veneno estas grandaparte elpelita. La reagaj fenomenoj
okazis poste; la haŭto fariĝis varmega, la pulso akcelis sian
iradon, la vizaĝo koloriĝis, en la okuloj aperis ruĝaj linietoj.
Mi demandis lin, ĉu unu el liaj viroj estas sufiĉe lerta por
sangeltiri al li. Li bandaĝis mem sian brakon, kaj kviete malfermis
al si vejnon, sub la bruo de la pafado kaj meze de la perditaj
kugloj, kiuj resaltis ĝis li. Li ĵetis teren tutan funton da sango
kaj demandis min per dolĉa kaj kvieta voĉo, kion plie li devas
fari. Mi ordonis, ke li trinku, kaj trinku ankoraŭ, kaj ĉiam
trinku, ĝis kiam la lastaj eroj de l' arseniko estos forportitaj de
la torento de l' trinkaĵo. Precize, la felsako da blanka vino, kiu
kaŭzis la morton de Vasili, estis ankoraŭ en la ĉambro. Tiu vino,
en kiun ni miksis akvon, utilis por revivigi la reĝon. Li obeis al
mi kiel infano. Eĉ mi kredas, ke, kiam por la unua fojo mi prezentis
al li la pokalon, lia malfeliĉa maljuna malsana Reĝa Moŝto prenis
mian manon por ĝin kisi.
Ĉirkaŭ la deka vespere, li fartis pli bone, sed lia _kafeĝi_
estis mortinta. La plendindulo povis nek liberiĝi de la veneno nek
revarmiĝi. Oni ĵetis lin en la valon, de la supro de la kaskado.
Ĉiuj niaj defendantoj ŝajnis en bona stato, sen unu vundo, sed
malsataj kiel lupoj en decembro. Miaflanke, mi fastis depost dudek
kvar horoj, kaj mia stomako plendegis. La malamikoj, por nin moki,
pasigis la nokton trinkante kaj manĝante super niaj kapoj. Ili
ĵetis al ni ŝafostojn kaj malplenajn vinsakojn. La niaj respondis
per kelkaj pafoj, laŭhazarde. Ni aŭdis klare la kriojn pro ĝojo
kaj la mortminacajn kriojn. Koltzida estis ebria; la vunditoj kaj la
malsanuloj kriegis kune; Mustakas ne kriis longe. La tumulto igis min
maldormi la tutan nokton apud la maljuna Reĝo. Ha! sinjoro, kiel
longaj ŝajnas la noktoj al tiu, kiu timas, ke li mortos morgaŭ!
La mateno de mardo estis malluma kaj pluva. La ĉielo kovriĝis je
la sunleviĝo, kaj griza pluvo falis senpartie sur niajn amikojn
kaj malamikojn. Sed, dum ni estis sufiĉe viglaj por ŝirmi niajn
batalilojn kaj municiojn, la armeo de generalo Koltzida ne estis
zorginta same. La unua ekbatalo estis tute favora al ni. La malamiko
sin kaŝis malbone, kaj pafis per ebria mano. La ludo ŝajnis al mi
tiel facila, ke mi prenis pafilon, same kiel la ceteraj. Kio okazis,
tion mi skribos al vi post kelkaj jaroj, se mi estos akceptita
kiel kuracisto. Mi jam konfesis al vi sufiĉe da mortigoj, ĉar
ĝi ne estas ja ankoraŭ mia metio. Haĝi-Stavros volis sekvi mian
ekzemplon; sed liaj manoj rifuzis la servon; liaj ekstremaĵoj estis
ŝvelintaj kaj doloraj, kaj mi informis lin kun mia kutima sincereco,
ke tiu labornekapableco daŭros eble tiel longe, kiel li.
Ĉirkaŭ la naŭa, la malamiko, kiu ŝajnis tre diligenta por
respondi al ni, turnis subite la dorson. Mi aŭdis senhaltan pafadon
ne direktatan al ni, kaj mi konkludis, ke magistro Koltzida lasis
surprizi sin el malantaŭe. Kiu estas la nekonata amiko, kiu utilas
al ni tiel bone? Ĉu estas konsilinde kuniĝi kun li, disĵetante
niajn barikadojn? Mi deziris nenion alian, sed la Reĝo pensis pri
la trupo de linio, kaj Tamburis mordis sian lipbarbon. Niaj duboj
malaperis baldaŭ. Voĉo, bone konata de mi, kriis: _All right!_
Tri junuloj, armitaj de piedoj ĝis kapo, sin ĵetis antaŭen kiel
tigroj, supersaltis la barikadon, kaj falis mezen de ni. Harris kaj
Lobster tenis en ĉiu mano sesŝargan revolveron. Giacomo svingis
militregulan pafilon kun suprenlevita ŝtipo, kiel bastonegon: nur
tiamaniere li komprenas la uzadon de fajrobataliloj.
La tondro, tombante en la ĉambron, estus produktinta malpli magian
efekton, ol la eniro de tiuj viroj, kiuj disdonis kuglojn tiel
riĉege, kaj ŝajnis havi plenmanojn da morto. Miaj tri kungastoj,
ebriaj pro bruo, movo kaj venko, ekvidis nek Haĝi-Stavros, nek min;
ili vidis nur homojn mortigotajn, kaj Dio scias, ĉu ili rapidis sian
laboron. Niaj malfeliĉaj defendintoj, surprizitaj, malkvietegaj,
falis ne havinte tempon por sin defendi aŭ reprudentiĝi. Mi mem,
kiu volus savi ilian vivon, vane kriis el mia angulo; mia voĉo estis
kovrata de la bruo de l' polvo kaj de la ekkrioj de la venkantoj.
Dimitri, ŝovkaŝate inter Haĝi-Stavros kaj mi, kunigis vane sian
voĉon al la mia. Harris, Lobster kaj Giacomo pafis, kuris, frapis,
komputante la batojn, ĉiu en sia lingvo.
_One!_ diris Lobster.
_Two!_ respondis Harris.
_Tre! quatro! cinque!_ kriegis Giacomo. La kvina estis Tamburis. Lia
kapo diskrevis sub la pafilo kiel freŝa nukso sub ŝtono. La cerbo
elspruĉis ĉirkaŭen, kaj la korpo malleviĝis en la fonton, kiel
paketo de ĉifonaĵoj, kiun lavistino ĵetas apud la rivero. Miaj
amikoj estis belaj por vidi, en ilia terura laboro. Ili mortigis
ebriece, ili plezuriĝis en sia venĝo. Ili estis senĉapeligitaj pro
vento kaj kurado; iliaj haroj ondiĝis malantaŭe; iliaj rigardoj
radiis per tiel mortiga brilo, ke oni ekkonis malfacile, ĉu la morto
eliras el iliaj okuloj aŭ manoj. Ŝajnis, kvazaŭ la Detruo sin
enkorpigis en tiun spiregantan triunuon. Kiam ĉio estis ebenigita
ĉirkaŭ ili, kaj ili ne vidis plu aliajn malamikojn, ol tri aŭ
kvar tere rampantajn vunditojn, ili spiris. Harris, unua, memoris
min. Giacomo havis nur unu zorgon: li ne sciis, ĉu, inter aliaj, li
rompis la kapon de Haĝi-Stavros. Harris kriis per ĉiuj siaj fortoj:
«Hermann, kie vi estas?»
--Ĉi tie!» respondis mi; kaj la tri detruistoj alkuris al mia voĉo.
La Reĝo de la montoj, kiel ajn malforta li estis, apogis manon sur
mian ŝultron kaj la dorson ĉe la ŝtonegon, rigardis fikse tiujn
virojn, kiuj mortigis tiom da homoj nur por alveni ĝis li, kaj diris
al ili per firma voĉo: «Mi estas Haĝi-Stavros».
Vi scias, de kiom da tempo miaj amikoj atendis la okazon por puni
la maljunan Palikaron. Ili promesis al si lian morton, kiel feston.
Ili volis venĝi la knabinojn el Mistra, mil aliajn viktimojn, kaj
min, kaj sin mem. Kaj tamen, mi ne bezonis deteni iliajn brakojn.
En tiu elfalinta heroo estis tioma resto de grandeco, ke ilia
kolero kvietiĝis propramove kaj lasis lokon al la miro. Ili estis
ĉiuj junaj, en tiu aĝo, kie oni ne trovas plu siajn batalilojn
kontraŭ malarmita malamiko. Mi sciigis al ili per kelkaj vortoj,
kiel la Reĝo defendis min kontraŭ sia tuta bando, kvankam li
estis mortanta, kaj en la tago mem, kiam mi estis veneninta lin. Mi
klarigis al ili la batalon, kiun ili interrompis, la barikadojn,
kiujn ili ĵus superpasis, kaj tiun strangan militon, en kiun ili
intervenis por mortigi niajn defendantojn.
«Tute egale! diris John Harris. Tutsame kiel la Justeco, ni havis
bandaĝon sur la okuloj. Se la sentaŭguloj havis bonan ekmovon
antaŭ ol morti, ĝi estos alskribita al ili en la ĉielo; al tio mi
ne kontraŭstaras.
--Pri la helpantoj, je kiuj ni senigis vin, diris Lobster, ne zorgu.
Kun du revolveroj en la manoj kaj du aliaj enpoŝe, ĉiu el ni
valoras dudek kvar homojn. Ni mortigis ĉi tiujn; la ceteraj revenu,
se ili volas! Ĉu ne, Giacomo?
--Mi, diris la Maltano, elbatus armeon da bovviroj: mi havas bonan
ŝancon! Ĉu ne estas bedaŭrinde, ke, kun du tiaj manoj, mi estas
devigita sigeli leteroj!»
Sed la malamiko, rekonsciinte el sia mirego, estis rekomencinta la
sieĝon. Tri aŭ kvar rabistoj estis ŝovintaj la nazon super niaj
remparoj, kaj vidintaj la buĉadon. Koltzida ne sciis, kion pensi pri
tiuj tri skurĝoj, kiujn li estis vidinta frapantajn blinde sur liajn
amikojn kaj malamikojn; sed li konjektis, ke la fero aŭ la veneno
liberigis lin de la Reĝo de l' montoj. Li ordonis, ke oni disĵetu
singarde niajn defendajn konstruaĵojn. Ni estis ekster lia vido,
ŝirmite kontraŭ muro, je dek paŝoj de la ŝtuparo. La bruo de la
falantaj materialoj avertis niajn amikojn, ke ili reŝargu siajn
batalilojn. Haĝi-Stavros ne malhelpis ilin. Poste, li diris al John
Harris:
«Kie estas Fotini?
--Sur mia ŝipo.
--Vi ne suferigis ŝin?
--Ĉu mi prenis lecionojn de vi por turmenti la junulinojn?
--Vi estas prava, mi estas malestiminda maljunulo; pardonu al mi.
Promesu, ke vi pardonos al ŝi!
--Kion, diable, mi farus al ŝi? Ĉar mi nun retrovis Hermann, mi
redonos ŝin al vi, kiam vi volos.
--Sen reaĉeto?
--Maljuna stultulo!
--Vi tuj vidos, diris la Reĝo, ĉu mi estas maljuna stultulo.»
Li metis la maldekstran brakon ĉirkaŭ la kolon de Dimitri, etendis
sian kuntiritan kaj tremantan manon al la tenilo de sia sabro, tiris
klopode la klingon el la ingo, kaj marŝis al la ŝtuparo, kien la
ribelantoj de Koltzida sin riskis hezitante. Ili retroiris vidante
lin, kvazaŭ la tero estus malfermiĝinta por ellasi la grandan
juĝanton de l' inferoj. Ili estis dek kvin aŭ dudek, ĉiuj armitaj:
neniu el ili kuraĝis sin defendi, peti pardonon, aŭ forkuri. Ili
staris tremantaj antaŭ la terura vizaĝo de la reviviĝinta Reĝo.
Haĝi-Stavros marŝis rekte al Koltzida, kiu sin kaŝis, pli pala kaj
pli timigita ol ĉiuj ceteraj. Li ĵetis la brakon malantaŭen per
nemezurebla peno, kaj per unu frapo detranĉis tiun kapon, abomenan
pro timego. La tremado rekaptis lin poste. Li lasis sian sabron fali
apud la kadavron, kaj ne bontrovis relevi ĝin.
«Ni iru, diris li, mi kunportos mian glavingon senenhavan. La klingo
ne estas plu taŭga por io, nek mi ankaŭ; mi finis.»
Liaj eks-kunuloj alproksimiĝis al li por peti pardonon. Kelkaj
petegis, ke li ne forlasu ilin; ili ne sciis, kion fari sen li. Li ne
honoris ilin per unu responda vorto. Li petis nin, ke ni konduku lin
al Kastia por preni ĉevalojn, kaj al Salamino por retrovi Fotini.
La rabistoj lasis nin foriri sen kontraŭstaro. Post kelkaj paŝoj,
miaj amikoj vidis, ke mi trenas min malfacile; Giacomo subtenis min;
Harris demandis, ĉu mi estas vundita. La Reĝo ĵetis al mi petegan
rigardon: la plendindulo! Mi rakontis al miaj amikoj, ke mi provis
danĝeran fugon, dum kiu miaj piedoj difektiĝis. Ni malsupreniris
malrapide la vojetojn de l' monto. La krioj de la vunditoj kaj la
voĉoj de la konsiliĝantaj bandanoj persekutis nin ĝis duono
da mejlkvarono. Laŭ tio, ke ni alproksimiĝis al la vilaĝo, la
vetero plibeliĝis, la vojoj sekiĝis sub niaj paŝoj. Kiel bela
ŝajnis al mi la unua sunradio! Haĝi-Stavros atentis malmulte la
eksteran mondon: li rigardis en sin mem. Ne estas malmulto, forlasi
kvindekjaran kutimon.
Ĉe la unuaj domoj de Kastia, ni renkontis la monaĥon, kiu
transportas abelaron en sako. Li prezentis al ni siajn ĝentilaĵojn,
kaj petis pardonon, ke li ne vizitis nin depost hieraŭ. La pafoj
estis timigintaj lin. La Reĝo salutis lin permane kaj preterpasis.
La ĉevaloj de miaj amikoj atendis ilin kun ilia gvidisto apud la
fonto. Mi demandis, kial ili havas kvar ĉevalojn. Ili sciigis al
mi, ke S-ro Mérinay partoprenis en la ekspedicio, sed ke li estis
desaltinta por konsideri kuriozan ŝtonon, kaj ne reaperis.
Giacomo Fondi portis min sur mian selon, kompreneble per etendita
brako: ĝi estas nevenkebla kutimo. La Reĝo, helpate de Dimitri,
supreniĝis malfacile sur la sian. Harris kaj lia nevo saltis
sur siajn ĉevalojn; la Maltano, Dimitri kaj la gvidisto marŝis
antaŭe.
Rajdante, mi alproksimiĝis al Harry, kaj li rakontis al mi, kiel la
filino de la Reĝo venis sub lian potencon.
«Imagu, diris li, ke mi alvenis de mia krozado, sufiĉe kontenta
pri mi, kaj tute fiera, ĉar mi estis droninta seson da kaperŝipoj.
Mi elĵetas ankron ĉe Pireo, dimanĉon je la sesa, kaj alteriĝas;
kaj ĉar mi vivis de unu semajno sola kun mia stabo, mi promesis
al mi konversacian festeton. Mi dungas fiakron sur la haveno, kaj
mi luas ĝin por la tuta vespero. Mi alvenas al Kristodulo, meze
de ĝenerala konsterno: mi estus neniam kredinta, ke tiom da enuo
povas enspaciĝi en domo de kukisto. Ĉiuj estis kunvenintaj por la
vespermanĝo, Kristodulo, Marula, Dimitri, Giacomo, William, S-ro
Mérinay, kaj la ĉiudimanĉa knabino, pli dimanĉevestita ol iam.
William rakontis al mi vian aventuron. Ĉu mi kriegis, mi ne bezonas
ĝin diri. Mi estis furioza, ke mi ne ĉeestis. La junulo certigas
al mi, ke li ĉion faris, kion li povis. Li trakuris la tutan urbon
por kolekti dek kvin mil frankojn, sed liaj gepatroj malfermis al li
tre malgrandan krediton; unuvorte, li ne trovis la sumon. Li turnis
sin, malesperante pri sukceso, al S-ro Mérinay; sed la dolĉa
Mérinay certigas, ke lia tuta mono estas pruntita al intimaj amikoj,
malproksime de ĉi tie, tre malproksime; pli malproksime ol ĉe l'
ekstremaĵo de l' mondo.
«He! diable, diris mi al Lobster, per mono el plumbo ni devas pagi
la maljunan krimulon. Pro kio utilas al ci, esti pli lerta ol Nemrod,
se ci uzas cian talenton nur por senanguligi la domon de Sokrato? Ni
organizu ĉason kontraŭ Palikaroj! Mi rifuzis iam fari vojaĝon al
Centra Afriko, kaj mi bedaŭras ĝin ankoraŭ. Estas duoble plezure
pafi al ĉasaĵo, kiu sin defendas. Provizu nin per pulvo kaj kugloj,
kaj morgaŭ matene ni ekmilitiros.» William konsentas, Giacomo donas
grandan pugnobaton sur la tablon; vi konas la pugnobatojn de Giacomo.
Li ĵuras, ke li akompanos nin, se nur ni havigos al li unuŝargan
pafilon. Sed la plej ekscitegita estis S-ro Mérinay. Li volis
kolorigi siajn manojn per la sango de la kulpuloj. Oni akceptis liajn
servojn, sed mi proponis al li, ke mi aĉetos la tutan ĉasaĵon,
kiun li reportos. Li ŝvelis plej ridige sian voĉeton, kaj diris,
montrante siajn junulinajn pugnojn, ke Haĝi-Stavros vidos, kiu li
estas.
«Mi ridis bonhumore, ĉar oni estas ĉiam gaja, la antaŭtagon de
batalo. Lobster fariĝis tute vigla, pensante, ke li montros al la
rabistoj, kiajn progresojn li faris. Giacomo ne povis halti pro
ĝojo; la anguloj de lia buŝo atingis liajn orelojn; li rompis
siajn avelojn montrante vizaĝon de Nurnberga nuksrompilo. S-ro
Mérinay havis radiojn ĉirkaŭ la kapo. Li ne estis plu homo, sed
artfajraĵo.
«Ĉiuj ceteraj kunmanĝantoj havis vizaĝojn longajn je unu ulno.
La dika kukistino signadis sin kruce seninterrompe; Dimitri levis
la okulojn al la ĉielo, la _falanksa_ leŭtenanto konsilis al
ni, ke ni pripensu dufoje antaŭ ol ataki la Reĝon de la montoj.
Sed la knabino kun platigita nazo, tiu, kiun vi baptis per la
nomo _Crinolina invariabilis_, montris ĉagrenon vere komikan.
Ŝi eklaŭtigis sopirojn de lignohakisto, ŝi manĝis nur pro
sintenado, kaj mi povus enmeti en mian maldekstran okulon la tutan
vespermanĝon, kiu trairis ŝian buŝon.
--Ŝi estas bona knabino, Harris.
--Bona knabino, kiom vi volos; sed mi trovas, ke via indulgo al ŝi
transpasas la limojn. Mi povis neniam pardoni al ŝi ŝiajn robojn,
kiuj enŝovas sin obstine sub la piedoj de mia seĝo, la odoron de
paĉolo, kiun ŝi disĵetas apud mi, kaj la svenajn rigardojn, kiujn
ŝi promenigas ĉirkaŭ la tablo. Ŝajnus, je la honoro, ke ŝi ne
estas kapabla rigardi karafon ne okuladante ĝin. Sed se vi ŝatas
ŝin tian, kia ŝi estas, mi havas nenion por diri. Ŝi foriris je la
naŭa al sia edukejo; mi deziris al ŝi bonan vojaĝon. Dek minutojn
poste, mi premas la manon de niaj amikoj, ni interkonsentas pri
rendevuo por la posta tago, mi eliras, mi vekas mian veturigiston,
kaj divenu do, kiun mi trovas en la fiakro? _Crinolina invariabilis_,
kun la servistino de l' kukisto.
«Ŝi apogas fingron sur sian buŝon, mi eniras silente, kaj ni
forveturas. «Sinjoro Harris», diras ŝi al mi, en sufiĉe bona
Angla, laŭvere! «sinjoro Harris, ĵuru al mi, ke vi rezignos viajn
projektojn kontraŭ la Reĝo de l' montoj.»
«Mi ekridas, ŝi ekploras. Ŝi ĵuras, ke mi estos mortigata;
mi respondas, ke mi estas, kiu kutimas mortigi la aliajn; ŝi
malpermesas, ke oni mortigu Haĝi-Stavros; mi volas scii, kial; kaj
fine, konsuminte sian elokventecon, ŝi ekkrias, kiel en la kvina
akto de dramo: «Li estas mia patro!» Tiam, mi komencas pripensi
serioze: unu fojo ne faras kutimon. Mi pensas, ke estas al mi eble
regajni perditan amikon ne riskante du aŭ tri aliajn, kaj mi diras
al la juna Palikarino:
«Ĉu via patro vin amas?
--Pli ol sian vivon.
--Ĉu li iam rifuzis ion al vi?
--Nenion bezonatan de mi.
--Kaj se vi skribus al li, ke vi bezonas S-ron Hermann Schultz, ĉu
li sendus lin al vi per revenanta poŝto?
--Ne.
--Vi estas certa pri tio?
--Tute.
--Se estas tiel, fraŭlino, restas al mi nur unu rimedo. Kontraŭ
rabisto, duobla rabisto. Mi kunportos vin sur mian ŝipon, kaj mi
konservos vin kiel garantiulinon ĝis la reveno de Hermann.
--Mi estis tuj propononta ĝin al vi, diris ŝi. Tiupreze, patreto
redonos vian amikon.»
Ĉe tiu vorto mi interrompis la rakonton de John Harris.
«Nu! diris mi, ĉu vi ne admiras la plendidulinon, kiu vin amas
sufiĉe por liveri sin inter viajn manojn?
--Grava afero! respondis li; ŝi volis savi sian honorindan patron,
kaj ŝi sciis ja, ke, se la milito estos proklamita, ni ne maltrafos
lin. Mi promesis, ke mi agos kontraŭ ŝi kun la tuta respekto, kiun
ĝentilulo ŝuldas al virino. Ŝi ploris ĝis Pireo, mi konsolis ŝin
laŭ mia povo. Ŝi murmuris inter siaj dentoj: «Mi estas perdita
junulino!» Mi pruvis al ŝi per A plus B, ke ŝi retroviĝos. Mi
igis ŝin deiri el la veturilo, mi enŝipigis ŝin kun la servistino
en mian grandan boaton, tiun saman, kiu nin atendas tie. Mi skribis
al la maljuna rabisto precizegan leteron, kaj mi resendis la virinon
al la urbo kun bileto por Dimitri.
«De tiu momento, la bela plorantino ĝuas mian loĝejon sendivide.
Ordono, agi kontraŭ ŝi, kvazaŭ kun reĝidino. Mi atendis ĝis
lundo vespere la respondon de la patro; poste, mi perdis paciencon;
mi revenis al mia unua ideo; mi prenis miajn pistolojn, faris signon
al miaj amikoj, kaj vi scias la reston. Nun, viavice! vi devas havi
tutan volumon por rakonti.
--Mi estas je via dispono, diris mi. Sed antaŭe, mi devas enŝovi
unu vorton en la orelon de Haĝi-Stavros.»
Mi alproksimiĝis al la Reĝo de la montoj, kaj diris al li
mallaŭte: «Mi ne scias, kial mi rakontis al vi, ke Fotini amas
John Harris. Ŝajnas, ke la timo konfuzigis mian cerbon. Mi ĵus
konversaciis kun li, kaj mi ĵuras al vi per la kapo de mia patro,
ke ŝi estas tiel indiferenta kontraŭ li, kvazaŭ ili neniam
interparolis.»
La maljunulo dankis min permane, kaj mi reiris al John, por rakonti
al li miajn aventurojn kun Mary-Ann. «Brave! ekkriis li. Mi trovis,
ke la romano ne estas kompleta, pro manko de iom da amo. Jen multo da
ĝi, kio difektas nenion.
--Pardonu, diris mi. Ne ekzistas amo en ĉio tio: bona amikeco
unuflanke, iom da dankemo aliparte. Sed tio sufiĉas, laŭ mi, por
fari konvene harmonian edzparon.
--Edziĝu, amiko, kaj prenu min kiel ĉeestanton de via feliĉo.
--Vi ja meritis ĝin, John Harris.
--Kiam vi revidos ŝin? Mi donus multon por ĉeesti la intervidon.
--Mi volus fari al ŝi surprizon, kaj renkonti ŝin kvazaŭ pro
hazardo.
--Bona ideo! Postmorgaŭ, ĉe la kortega balo! Vi estas invitita, mi
ankaŭ. La letero atendas vin sur via tablo, ĉe Kristodulo. Ĝis
tiam, amiko, vi devos resti sur mia ŝipo por vin ripari iomete. Viaj
haroj estas bruletitaj kaj viaj piedoj difektitaj: ni havas la tempon
por ĉion rebonigi.»
Estis la sesa, kiam la granda boato de la _Fancy_ kondukis nin
surŝipen. Oni portis la Reĝon de la montoj ĝis sur la ferdeko:
li ne povis plu sin subteni. Fotini ĵetis sin en liajn brakojn
plorante. Estis ĝojige por ŝi, konstati, ke ĉiuj, kiujn ŝi amas,
postvivas la batalon, sed ŝi trovis, ke ŝia patro plimaljuniĝis po
dudek jaroj. Eble ankaŭ ŝi suferis pro la indiferenteco de Harris.
Li liveris ŝin al la Reĝo kun tute Amerikana senĝeno, dirante:
«Ni estas kvitaj. Vi redonis al mi mian amikon, mi redonas al vi
la fraŭlinon. Kontante, kontante. Ĝustaj kalkuloj faras bonajn
amikojn. Kaj nun, honoreginda maljunulo, sub kiun ĉielbenitan
klimaton vi iros serĉi tiun, kiu vin pendigos? Vi ne estas homo, kiu
povos ĉesigi la negocon!
--Pardonu, respondis li kun ia nobleco: mi diris adiaŭ al la rabado,
kaj por ĉiam. Kion mi farus sur la montoj? Ĉiuj miaj viroj estas
senvivaj, vunditaj aŭ disigitaj. Mi povus dungi aliajn; sed tiuj ĉi
manoj, kiuj klinigis tiom da kapoj, rifuzas nun servadon. La junuloj
prenu mian lokon; sed mi vetas, ke ili ne egalos mian sukceson kaj
mian famon. Kion mi faros el tiu restaĵo da maljuneco, kiun vi lasis
al mi? Mi ne scias ankoraŭ; sed estu certaj, ke miaj lastaj tagoj
estos bone plenigitaj. Mi devas edzinigi mian filinon, dikti miajn
rememorojn. Eble ankaŭ, se la skuoj de tiu semajno ne lacigis tro
mian cerbon, mi dediĉos miajn talentojn kaj sperton al la utilo de
la regno. Dio donu al mi la spiritan sanecon: antaŭ ses monatoj, mi
estos ĉefministro.»