MARY-ANN

La studoj dum mia juneco vastigis en mi pasion, kiu fine superis

ĉiujn ceterajn: ĝi estas la deziro al la scienco, aŭ, se vi

preferas ĝin nomi alie, la sciemo. Ĝis la tago, kiam mi foriris

al Ateno, lerni estis mia sola plezuro; nescii, mia sola ĉagreno.

La sciencon mi amis same, kiel karulinon, kaj neniu, ĝis tiam,

estis konkurinta kun ĝi pri mia koro. Kompense, mi devas konfesi,

ke mi ne estis karesema, kaj ke poezio kaj Hermann Schultz malofte

trapasis kune la saman pordon. Mi promenis en la mondo, kiel en

vasta naturscienca kolekto, kun grandigvitro en la mano. Mi observis

la plezurojn kaj la suferojn de l' aliaj homoj, kiel faktojn, kiuj

meritas studon, sed ne envion aŭ kompaton. Mi ne enviis feliĉajn

geedzojn, pli ol paron da palmarboj kunigitaj de l' vento; mi havis

precize tiom da kompato al koro disŝirita de l' amo, kiom al geranio

glaciigita de l' frosto. Tiu, kiu dissekcis vivantajn bestojn,

sentas malforte la kriojn de la tremetanta karno. Mi estus ĉeestinta

kun diletanteco batalon de gladiatoroj.

La amo de Fotini al Harris estus kompatiginta ian ajn alian homon,

ol naturaliston. La plendinda kreitaĵo amis blinde-senpripense,

laŭ la esprimo de Henriko la Kvara; kaj estis evidente, ke ŝi amas

vane. Ŝi estis tro timema por malkovri sian amon, kaj John estis tro

malatenta por ĝin diveni. Eĉ se li estus rimarkinta ion, kiel estus

espereble, ke li interesiĝos pri naiva malbelulino el la bordoj

de l' Ilisso? Fotini pasigis kvar aliajn tagojn kun li, la kvar

dimanĉojn de aprilo. Ŝi rigardis lin, de l' mateno ĝis la vespero,

per konsumiĝaj, malesperaj okuloj; sed ŝi trovis neniam la kuraĝon

malfermi la buŝon en lia ĉeesto. Harris fajfis kviete. Dimitri

grumblis kiel juna dogo, kaj mi observis ridetante tiun strangan

malsanecon, kontraŭ kiu mia konstitucio min ĉiam antaŭgardis.

Intertempe, mia patro skribis al mi, ke la negoco iradas tre malbone,

ke la vojaĝantoj estas maloftaj, ke la vivo kostas multe, ke niaj

kontraŭaj najbaroj ĵus elmigris, kaj ke, se mi trovis Rusan

princinon, la plej bone estus, ke mi edziĝu kun ŝi senprokraste.

Mi respondis, ke mi trovis neniun por forlogi, escepte la filinon de

malriĉa Greka kolonelo; ke ŝi enamiĝis serioze, sed al alia ol mi;

ke, kun iom da lerteco, mi povos eble fariĝi ŝia konfidenciulo,

sed neniam ŝia edzo; cetere, mia sano estas bona, mia herbokolekto

belega; miaj esploroj, ĝis nun enlimigitaj en la ĉirkaŭaĵo de

Ateno, baldaŭ povos etendiĝi pli malproksimen; la sendanĝereco

renaskiĝas, la rabistoj estas venkitaj de la ĝendarmaro, kaj ĉiuj

ĵurnaloj sciigas la disĵeton de la bando de Haĝi-Stavros; post unu

monato, maksimume, mi povos revojaĝi al Germanujo, kaj peti oficon,

kiu havigos panon al mia familio.

Ni estis legintaj, dimanĉon la 28an de aprilo, en la Atena

_Jarcento_, la grandan malvenkon de la Reĝo de l' montoj. La

oficialaj raportoj diris, ke dudek el liaj viroj estas trafitaj, lia

tendaro bruligita, lia trupo disigita, kaj ke la ĝendarmaro lin

persekutis ĝis Maratono.

Tiuj novaĵoj, tre agrablaj al ĉiuj fremduloj, ŝajnis doni

malpli da plezuro al la Grekoj, kaj speciale al niaj domgemastroj.

Kristodulo ne montris entuziasmon de falanksa leŭtenanto, kaj la

filino de kolonelo Johano ploris preskaŭ, aŭskultante la malvenkon

de l' rabisto. Harris, kiu estis alportinta la ĵurnalon, ne kaŝis

sian ĝojon. Kaj, ĉar la kamparo refariĝis trairebla por mi, mi

estis kontentega. Jam la 30an matene, mi ekforiris kun mia herbujo

kaj mia bastono. Dimitri vekis min ĉirkaŭ la kvara. Li estis tuj

ironta demandi pri la ordonoj de Angla familio, loĝanta de kelkaj

tagoj en la Hotelo de la Alilanduloj.

Mi sekvis straton Hermes ĝis la kruciĝo Bela Grekujo, kaj eniris

straton Eolo. Pasante antaŭ la placo de Kanonoj, mi salutis la

negravan artilerion de l' reĝolando, kiu dormetas sub ŝirmejo

sonĝante pri la preno de Konstantinoplo, kaj mi alvenis per kvar

paŝoj al la promenejo Patisja. La melioj, kiuj ĝin borderas

ambaŭflanke, ekmalfermetis siajn odorozajn florojn. La malpalblua

ĉielo blankiĝis nesenteble inter montoj Himeto kaj Penteliko.

Antaŭ mi, ĉe la horizonto, la supraĵoj de monto Parnis staris

kiel breĉigita muro: ili estis la celpunkto de mia vojaĝo. Mi

malsupreniris per mallongigejo ĝis la domo de grafino Janto Teotoki,

kie loĝas la Franca senditaro; mi laŭiris la ĝardenojn de princo

Mikaelo Sutzo kaj la Akademion de Platono, kiun iu prezidanto de

l' Areopago donis loterie, antaŭ kelkaj jaroj, kaj mi eniris la

olivarbaron. La matenamaj turdoj kaj iliaj kuzoj la merloj saltetis

en la arĝentaj foliaĵoj kaj babiladis ĝoje super mia kapo.

Elirante el la arbareto, mi trairis altajn verdajn hordeojn, kie

la Atenlandaj ĉevaloj, mallongaj kaj diktrunkaj, kiel tiuj de la

malaltreliefoj de l' Partenono, konsoliĝis pri la seka furaĝo kaj

la mallaksiga nutraĵo de l' vintro. Bandoj de turtoj forflugis ĉe

mia alproksimiĝo, kaj la plumtufaj alaŭdoj supreniĝis vertikale

al la ĉielo, kiel raketoj de artfajraĵo. De tempo al tempo, apatia

testudo trairis la vojon kuntrenante sian domon. Mi kuŝigis ĝin

zorge sur la dorson, kaj mi daŭrigis mian iron, lasante al ĝi la

honoron eliri el embaraso. Post duhora marŝado, mi penetris en la

dezerton. Ĉiuj postsignoj de kulturo malaperis; sur la senakva tero,

oni vidis nur faskojn de malgrasa herbo, bulbojn de ornitogalo,

aŭ longajn stipojn de sekiĝintaj asfodeloj. La suno leviĝis

kaj mi vidis nete la abiojn, kiuj multope staras sur la flanko de

monto Parnis. La vojeto, kiun mi estis elektinta, ne estis tre bona

gvidisto, sed mi direktis min al aro da domoj dissemitaj sur la posta

flanko de l' monto, kaj kiuj ŝajnis esti la vilaĝo Kastia.

Per unu paŝego mi transpasis riveron Eleŭsina Kefizo, tre emociante

la platajn testudetojn, kiuj saltis en la akvon, kiel simplaj ranoj.

Post cent paŝoj, la vojo perdiĝis en larĝa kaj profunda kruta

valeto, kiun fosis la pluvo de du aŭ tri mil vintroj. Mi konjektis,

ne malprave, ke tiu valeto estas la vojo. Mi estis rimarkinta, dum

miaj antaŭaj ekskursoj, ke la Grekoj rezignas fari vojon, ĉiufoje

kiam la akvo bonvolis preni la taskon sur sin. En tiu lando, kie la

homo ĝenas malmulte la laboradon de la naturo, la torentoj estas

regnaj ŝoseoj; la riveretoj, departementaj vojoj; la defluiloj,

intervilaĝaj vojetoj. La fulmotondroj plenumas la inĝenieran

oficon, kaj la pluvo estas vojoficisto, kiu zorgas sen kontrolo pri

la ĉefaj kaj flankaj komunikejoj. Mi enŝoviĝis do en la valeton,

kaj daŭrigis mian promenadon inter du krutaj bordoj, kiuj kaŝis

por mi la ebenaĵon, la monton kaj mian celon. Sed la kaprica vojo

deturniĝis tiel ofte, ke baldaŭ estis malfacile al mi scii, kien

mi marŝas, kaj ĉu mi ne montras la dorson al monto Parnis. La plej

prudenta decido estus grimpi sur unu aŭ alian bordon kaj orienti

min en la ebenaĵo; sed la deklivoj estis vertikalaj, mi estis laca

kaj malsata, kaj mi sentis min komforte en la ombro. Mi sidiĝis sur

platan marmorŝtonon, prenis el mia herbujo pecon da pano, rostitan

ŝafidŝultron, kaj boteleton da tiu vino, pri kiu vi scias. Mi

pensis: «Se mi estas sur vojo, iu pasos eble, kaj mi informiĝos.»

Efektive, dum mi refermis mian tranĉilon por min kuŝigi en la

ombraĵo kun tiu dolĉa kvieteco, kiu sekvas la tagmanĝon de la

vojaĝantoj kaj de la serpentoj, mi ekaŭdis paŝon de ĉevalo. Mi

metis orelon teren, kaj mi ekkonis, ke du aŭ tri rajdantoj alvenas

post mi. Mi ligis mian herbujon sur mian dorson, kaj min preparis

por ilin sekvi, se okaze ili sin direktos al monto Parnis. Kvin

minutojn poste, aperis du sinjorinoj, rajdantaj sur luitaj ĉevaloj

kaj vestitaj kiel vojaĝantaj Anglinoj. Post ili marŝis piediranto,

kiun mi facile rekonis: ĝi estis Dimitri.

Vi, kiu iom trakuris la mondon, certe rimarkis, ke la vojaĝanto

ĉiam ekforiras sen ia zorgo pri la tualetaj vanaĵoj; sed ke, se

li okaze renkontas sinjorinojn, eĉ pli maljunajn ol la kolombo

de Noaho, li subite forlasas tiun indiferentecon, kaj ĵetas

maltrankvilan rigardon al sia polvoza vestaĵo. Eĉ antaŭ ol

percepti la vizaĝon de la du rajdantinoj malantaŭ iliaj vualoj el

blua krepo, mi estis inspektinta mian tutan personon, kiu min sufiĉe

kontentigis. Mi surhavis la vestojn, kiun vi vidas, kaj kiuj estas

ankoraŭ akcepteblaj, kvankam ili utilas al mi depost preskaŭ du

jaroj. Mi ŝanĝis nur mian kapkovrilon: ĉapo, eĉ tiel bela kaj

bona, kiel ĉi tiu, ne protektas vojaĝanton kontraŭ la sunfrapoj.

Mi havis larĝrandan ĉapelon el griza felto, sur kiu la polvo ne

fariĝis rimarkebla.

Mi forprenis ĝin ĝentile ĉe la preterpaso de la du sinjorinoj,

kiuj ŝajnis zorgi malmulte pri mia saluto. Mi prezentis la manon al

Dimitri, kaj li donis al mi, per malmultaj vortoj, ĉiujn informojn,

kiujn mi deziris.

«Ĉu mi estas sur la vojo al Parnis?

--Jes, ni iras tien.

--Ĉu mi povas iri kun vi?

--Kial ne?

--Kiuj estas tiuj sinjorinoj?

--Anglinoj. La _milordo_ restis en la hotelo.

--Kiaspecaj personoj?

--Hum! bankierfamilio el Londono. La maljunulino estas S-ino

Simons, el la firmo Barley kaj K-o; la _milordo_ estas ŝia frato; la

fraŭlino, ŝia filino.

--Beleta?

--Laŭ la gustoj. Mi preferas Fotini.

--Ĉu ni iros ĝis la fortikaĵo File?

--Jes. Ili dungis min por unu semajno, po dek frankoj kaj manĝo

ĉiutage. Mi estas, kiu organizos la promenadojn. Mi komencis per ĉi

tiu, ĉar mi sciis, ke mi renkontos vin. Sed kion do ili havas?»

La maljuna sinjorino, ofendita pro tio, ke mi prunteprenis ŝian

serviston, estis trotiginta sian rajdbeston sur irejo kie, de tempo

memorebla al ĉevalo, neniu iam trotis. La alia besto, eksentante

superemon, provis iri samrapide, kaj se ni estus interparolintaj

kelkajn minutojn plue, ni estus postlasitaj. Dimitri kuris por

reatingi la sinjorinojn, kaj mi aŭdis S-inon Simons, dirantan al

li en Angla:

«Ne malproksimiĝu. Mi estas Anglino, kaj volas esti bone servata.

Mi ne pagas vin, por ke vi konversaciu kun viaj amikoj. Kiu estas tiu

Greko, kun kiu vi parolas?

--Li estas Germano, sinjorino.

--Ha!... Kion li faras?

--Li serĉas herbojn.

--Li estas do apotekisto?

--Ne, sinjorino: li estas scienculo.

--Ha!... Ĉu li scias Anglolingvon?

--Jes, sinjorino, tre bone.

--Ha!...»

La tri «ha!» de la maljuna sinjorino estis dirataj laŭ tri

malsamaj tonoj, kiujn mi estus notinta kun plezuro, se mi scius la

muzikon. Ili montris per bone senteblaj nuancoj la progresojn, kiujn

mi estis farinta en la spirito de S-ino Simons. Tamen, ŝi ne

alparolis min, kaj mi sekvis la malgrandan karavanon, je distanco

da kelkaj paŝoj. Dimitri ne kuraĝis plu paroli kun mi: li marŝis

antaŭe, kiel militkaptito. Li povis fari nenion alian, ol ĵeti al

mi du aŭ tri rigardojn, kiuj signifis Franclingve: «Kiel arogantaj

estas tiuj Anglinoj!» Fraŭlino Simons ne deturnis la kapon, kaj mi

ne estis kapabla juĝi, per kio ŝia malbeleco diferencas de tiu de

Fotini. Kion mi povis vidi sen maldiskreteco, estas, ke ŝi estas

alta kaj mirinde belkorpa. Ŝiaj ŝultroj estis larĝaj, ŝia talio,

ronda kiel junko kaj fleksebla kiel kano. La malmulto videbla pri

ŝia kolo estus pensiginta min pri la cignoj de la Zoologia Ĝardeno,

eĉ se mi ne estus naturalisto.

Ŝia patrino sin deturnis por paroli al ŝi, kaj mi rapidis, pro la

espero aŭdi ŝian voĉon. Ĉu mi ne informis vin, ke mi estas pasie

sciema? Mi alvenis ĝustatempe por percepti la jenan konversacion:

«Mary-Ann!

--Patrineto?

--Mi estas malsata.

--Ĉu vi estas?

--Mi estas.

--Al mi, patrineto, estas varme.

--Ĉu estas?

--Estas.»

Vi kredas, eble, ke tiu esence Brita dialogo min igis rideti? Tute

ne, sinjoro: mi estis ensorĉita. La voĉo de Mary-Ann estis sekvinta

mi ne scias kian vojon, por penetri, mi ne scias kien; fakto estas,

ke, aŭskultante ĝin, mi sentis kvazaŭ feliĉigan premdoloron,

kaj mi estis tre agrable sufokita. En mia tuta vivo, mi ne estis

aŭdinta ion pli freŝan, pli arĝentan ol tiun voĉeton. La sono de

pluvo el oro, falinta sur la tegmenton de mia patro, estus ŝajninta

malpli dolĉa al mi, vere. «Kia malfeliĉo, pensis mi, ke la plej

melodiaj birdoj estas nepre la plej malbelaj!» Kaj mi timis vidi

ŝian vizaĝon, kaj tamen mi mortis pro deziro ĝin rigardi, tiel

potence la sciemo min regas.

Dimitri intencis havigi al la vojaĝantinoj tagmanĝon en la _khan_

de Kalivia. Ĝi estas gastejo konstruita per malbone kunfiksitaj

tabuloj; sed oni trovas tie, en ĉiuj sezonoj, felsakon da rezina

vino, botelon da _rhaki_, t. e. da anizlikvoro, brunan panon, ovojn,

kaj plenan regimenton da respektegindaj kovkokinoj, kiujn la morto

aliformigas en kokidojn, per metempsikozo. Bedaŭrinde, la _khan_

estis dezerta, kaj la pordo fermita. Eksciante tion, S-ino Simons

riproĉis tre akre Dimitri, kaj dum ŝi deturnis sin malantaŭen,

ŝi vidigis al mi vizaĝon tiel angulozan, kiel estas la klingo

de tranĉilo el Sheffield, kaj du vicojn da dentoj similajn al

palisaroj. «Mi estas Anglino, diris ŝi, kaj mi pretendas manĝi,

kiam mi malsatas.

--Sinjorino, respondis kompatinde Dimitri, vi tagmanĝos post

horduono en la vilaĝo Kastia.»

Mi, kiu estis tagmanĝinta, faris melankoliajn pripensojn pri la

malbeleco de S-ino Simons, kaj murmuris inter miaj dentoj aforismon

el la latina gramatiko de Fraugman: «Kia patrino, tia filino:

_Qualis mater, talis filia_».

De la gastejo ĝis la vilaĝo, la vojo estas speciale malbonega. Ĝi

estas mallarĝa deklivo, inter krutega roko kaj abismo, kiu kaŭzus

kapturniĝon eĉ al la ĉamoj. S-ino Simons, antaŭ ol eksekvi tiun

diablan vojeton, kie la ĉevaloj trovis apenaŭ spacon por siaj kvar

hufoj, demandis, ĉu ne ekzistas alia. «Mi estas Anglino, diris ŝi,

kaj mi ne estas kreita por ruliĝi en la profundegaĵojn.» Dimitri

laŭdis la vojon; li certigis, ke ekzistas aliaj, en la reĝolando,

centfoje pli malbonaj. «Almenaŭ, rediris la bona sinjorino, tenu

la bridon de mia ĉevalo. Sed kio fariĝos mia filino? Konduku la

ĉevalon de mia filino. Tamen, ne konvenas, ke mi rompos mian kolon.

Ĉu vi ne povas teni ambaŭ ĉevalojn samtempe? Tiu vojeto estas

malbonega, laŭvere. Mi akceptas kredi, ke ĝi taŭgas sufiĉe por

Grekoj, sed ĝi ne estas farita por Anglinoj. Ĉu ne vere, sinjoro?»

aldonis ŝi turnante sin afable al mi.

Mi estis enkondukita. Regula aŭ ne, la prezento estis farita. Mi

alvenis kun la patronado de persono bone konita en la romanoj de la

mezepoko, kaj kiun la poetoj de la dek-kvara jarcento nomis Danĝero.

Mi kliniĝis kun la tuta eleganteco, kiun la naturo allasis al mi,

kaj mi respondis Angle:

«Sinjorino, la vojo ne estas tiel malbona, kiel ĝi ŝajnas al vi

unuavide. Viaj ĉevaloj havas firman piedon; mi konas ilin, rajdinte

sur ili. Fine, vi havas du gvidistojn, se vi bonvolas ĝin permesi:

Dimitri por vi, min por la fraŭlino.»

Ĵus dirite, tuj farite: ne atendante respondon, mi iris rapide

antaŭen, mi prenis la bridon de l' ĉevalo de Mary-Ann turnante min

al ŝi, kaj, ĉar ŝia blua vualo ĵus deflugis malantaŭen, mi vidis

la plej adorindan vizaĝon, kiu iam konfuzegis la spiriton de Germana

naturalisto.

Ĉarma Ĥina poeto, la fama A-Ŝol[4], pretendas, ke ĉiu homo havas

en la koro aron de ovoj, el kiuj ĉiu enhavas unu amon. Por ilin

ŝelrompi, sufiĉas virina rigardo. Mi estas tro klera por nescii,

ke tiu hipotezo sin apogas sur neniu firma bazo, kaj ke ĝi formale

kontraŭdiras ĉiujn faktojn konigitajn de l' anatomio. Tamen, mi

devas konstati, ke la unua rigardo de fraŭlino Simons kaŭzis al

mi senteblan ŝancelon en la regiono de l' koro. Mi sentis skuon

tute nekutiman, kaj kiu tamen estis neniel doloriga, kaj ŝajnis

al mi, ke io rompiĝis en la osta kaĝo de mia brusto, malsupre de

l' osto nomata sternumo. En la sama momento, mia sango kuris per

fortaj ondoj, kaj miaj tempiaj arterioj batis tiel forte, ke mi povis

komputi iliajn pulsobatojn.

Kiajn okulojn ŝi havis, mia kara sinjoro! Mi deziras, por via

trankvileco, ke vi neniam renkontu similajn. Ili ne estis mirige

grandaj, kaj ne uzurpis ion el la resto de l' vizaĝo. Ili estis

nek bluaj nek nigraj, sed el speciala kaj personeca koloro. Ĝi

estis arda kaj velurŝajna bruno, kiu troviĝas nur ĉe la Siberia

granatŝtono kaj ĉe kelkaj ĝardenaj floroj. Mi montros al vi

skabiozon kaj alceon, kiuj memorigas, ne tamen redonante ĝin, la

mirindan nuancon de tiuj okuloj. Se vi iam vizitis forĝejojn je

noktomezo, vi rimarkis versimile la strangan lumaĵon, kiun elĵetas

ŝtala plato, varmigita ĝis brunruĝo: jen tute ĝuste la koloro

de ŝiaj rigardoj. Sed pri ilia ĉarmo, nenia komparo povas ĝin

esprimi. La ĉarmo estas kapableco rezervita al malmultaj individuoj

el la besta regno. La okuloj de Mary-Ann havis mi ne scias kion

naivan kaj spritan, simplaniman vivecon, ĉampanŝaŭmadon de juneco

kaj saneco, kaj iafoje kortuŝan sopiremon. La tuta virina scienco

kaj la tuta infana senkulpeco estis legeblaj en ili, kvazaŭ en

libro; sed tiun libron legante longatempe, oni fariĝus blinda. Ŝia

rigardo bruligis, tiel vere, kiel mia nomo estas Hermann. Ĝi estus

kapabla maturigi la persikojn de via ĝardeno.

Kiam mi pensas, ke tiu stulta Dimitri trovis ŝin malpli bela, ol

Fotini'n! Vere, amo estas malsaneco, kiu mirinde idiotigas siajn

suferantojn! Mi, kiu neniam senprudentiĝis, kaj kiu prijuĝas ĉion

kun la saĝa indiferenteco de naturalisto, certigas al vi, ke la

mondo neniam vidis virinon komparindan al Mary-Ann. Mi dezirus, ke

mi povu montri al vi ŝian portreton, tian, kia ĝi restis en mia

memoro. Vi vidus, kiel longaj estis ŝiaj okulharoj, kian gracian

kurbon desegnis ŝiaj brovoj super ŝiaj okuloj, kiel eta estis ŝia

buŝo, kiel la emajlo de ŝiaj dentoj ridis sub la sunlumo, kiel

rozkolora kaj diafana estis ŝia oreleto. Mi studis ŝian belecon

ĝis en la plej malgrandaj detaloj, pro tio, ke mi havas analizeman

spiriton kaj mi kutimas observadi. Unu el la punktoj, kiuj plej

frapis min, rilate al ŝi, estas la maldikeco kaj diafaneco de ŝia

haŭto; ŝia epidermo estis pli delikata ol la velura membraneto,

kiu kovras la belajn fruktojn. La koloroj de ŝiaj vangoj ŝajnis

faritaj el tiu nepalpebla pulvoro, kiu pentras la flugilojn de la

papilioj. Se mi ne estus doktoro de natursciencoj, mi estus timinta,

ke la tuŝeto de ŝia vualo forprenos la kadukan brilon de ŝia

beleco. Mi ne scias, ĉu vi ŝatas la palajn virinojn, kaj mi ne

volus ofendi viajn ideojn, se okaze vi preferas tiun specon de

eleganteco de mortanto, kiu estis laŭmoda dum kelka tempo; sed, pro

mia scienculeco, mi admiras nenion tiel, kiel la sanecon, tiun ĝojon

de la vivo. Se iam mi fariĝos kuracisto, mi estos homo ŝateginda

por la familioj, ĉar mi certe neniam enamiĝos al unu el miaj

suferulinoj. Vidi beletan, sanan, vivantan vizaĝon, estas preskaŭ

tiel agrable al mi, kiel renkonti belan fortikan arbeton, kies floroj

malfermiĝas gaje sub la sunradioj, kaj kies foliojn neniam ekmordis

la raŭpoj kaj la majskaraboj. Tial do, kiam mi vidis unuafoje la

vizaĝon de Mary-Ann, mi sentis fortan tenton premi ŝian manon kaj

diri al ŝi: «Fraŭlino, kiel danka mi estas, ke vi fartas tiel

bone!»

Mi forgesis diri al vi, ke al ŝiaj trajtoj mankis reguleco, kaj ke

ŝi ne havis profilon de statuo. Eble Fidias estus rifuzinta fari

ŝian buston; sed via Pradier estus petinta sur ambaŭ genuoj, ke ŝi

pozu kelkafoje por li. Mi konfesos, ne timante detrui viajn iluziojn,

ke sur ŝia maldekstra vango troviĝis kaveto, kiu tute mankis

sur la dekstra, kio estas kontraŭ ĉiuj leĝoj de la simetrio.

Sciu, plie, ke ŝia nazo estis nek rekta, nek agleca, sed decide

suprenrigardanta, laŭ Franca tipo. Sed, ke tiu formo igis ŝin

malpli bela, tion mi neus eĉ sur la eŝafodo. Ŝi estis tiel bela,

kiel la Grekaj statuoj, sed alimaniere. La beleco ne estas mezurebla

laŭ neŝanĝebla tipo, kvankam Platono tion asertis en siaj altegaj

sensencaĵoj. Ĝi varias laŭ la epokoj, laŭ la popoloj, kaj laŭ

la instruiteco de la spiritoj. Afrodito el Milo estis, antaŭ du

mil jaroj, la plej bela unulino en la Insularo; mi ne kredas, ke

en 1856 ŝi estus la plej beleta virino en Parizo. Konduku ŝin al

kudristino, sur placo Vendôme, aŭ al modistino, sur strato de la

Paco. En ĉiuj salonoj, kie vi ŝin prezentos, ŝi trafos malpli

da sukceso ol sinjorino Tiu aŭ Alia, kiu havas malpli korektajn

trajtojn kaj malpli rektan nazon. Oni povis admiri virinon geometrie

belan, en la tempo, kiam la virino estis nur artobjekto destinita por

plaĉi al la okuloj, ne turnante sin al la spirito, paradiz-birdo,

kies plumaron oni rigardadis ne petante, ke ĝi kantu iam. Bela

Atenanino estis tiel bone proporciigita, tiel blanka, tiel malvarma,

kiel kolono de templo. S-ro Mérinay montris al mi en iu libro, ke

la Iona kolono estas nur aliformigita virino. La portiko de templo

Erektejon, en Atena Akropolo, staras ankoraŭ sur kvar Atenaninoj

el la jarcento de Perikles. La nuntempaj virinoj estas flugilhavaj

estaĵetoj, malpezaj, moviĝemaj kaj precipe pensantaj, kreitaj, ne

por porti templojn sur siaj kapoj, sed por veki la genion, gajigi la

laboron, vigligi la kuraĝon, kaj lumigi la mondon per la fajreroj de

sia spirito. Kion ni amas en ili, kaj kio faras ilian belecon, ĝi ne

estas la cirkele desegnita reguleco de iliaj trajtoj, sed la viva kaj

ŝanĝema esprimo de sentoj pli delikataj ol la niaj; ĝi estas la

radiado de la penso ĉirkaŭ tiu malforta ŝelo, kiu ne sufiĉas por

ĝin enteni; ĝi estas la vivega movado de vigla fizionomio. Mi ne

estas skulptisto, sed, se mi scius uzi la modelilon, kaj oni komisius

min fari la alegorian statuon de nia epoko, mi ĵuras al vi, ke ĝi

havus kaveton sur la maldekstra vango, kaj suprenrigardantan nazon.

Mi kondukis Mary-Ann ĝis la vilaĝo Kastia. Tio, kion ŝi diris al

mi dum la iro, kaj kion mi povis respondi al ŝi, ne lasis pli da

postsignoj en mia spirito, ol la flugado de hirundo lasas en la aero.

Ŝia voĉo estis tiel dolĉa aŭdaĵo, ke eble mi ne aŭskultis, kion

ŝi diris al mi. Mi estis kiel en la operejo, kie la muziko ofte

malhelpas, ke oni komprenu la parolojn. Kaj tamen ĉiuj cirkonstancoj

de tiu unua intervidiĝo fariĝis neforigeblaj el mia spirito. Se

nur mi fermas la okulojn, mi kredas, ke mi ĉeestas ankoraŭ. La

aprila suno frapetis mian kapon. Malsuper kaj super la vojo, la

montaj rezinarboj dissemis siajn aromatojn en la aeron. La pinoj, la

tujoj kaj la terebentoj ŝajnis bruligi akran kaj kamparan aromon

sub la paŝoj de Mary-Ann. Ŝi enspiris kun videbla feliĉeco tiun

bonodoran donacon de la naturo. Ŝia sprita nazeto tremetis movante

la flugilojn; ŝiaj okuloj, ŝiaj belaj okuloj kuris de unu objekto

al alia kun radia ĝojo. Vidante ŝin tiel beleta, tiel viva kaj

tiel feliĉa, vi estus nominta ŝin Driado elirinta el la arboŝelo.

El ĉi tie, mi vidas ankoraŭ ŝian rajdobeston: ĝi estis _Psari_,

blanka ĉevalo el la rajdejo Zimmerman. Ŝia rajda robo estis nigra;

tiu de S-ino Simons, kiu fermis al mi la horizonton, estis sufiĉe

neordinare botelverda por atesti pri la nedependenco de ŝia gusto.

S-ino Simons havis nigran ĉapelon, laŭ tiu absurda kaj malgracia

formo, kiun la viroj alprenis ĉiulande; ŝia filino surhavis la

grizan feltĉapelon de la heroinoj de l' _Frondo_. Ambaŭ havis

gantojn el ŝamo. La mano de Mary-Ann estis iom granda, sed admirinde

belforma. Mi, mi neniam povis uzi gantojn. Ĉu vi?

La vilaĝo Kastia troviĝis dezerta, same kiel la _khan_ en Kalivia.

Dimitri neniel povis kompreni tion. Ni desaltis teren apud la

fontano, antaŭ la preĝejo. Ĉiu el ni iris por frapi de pordo

al pordo: ne unu loĝanto. Neniu ĉe la _papas_, neniu ĉe la

vilaĝestro. La aŭtoritatuloj estis foririntaj, sekvinte la

loĝantaron. Ĉiuj domoj de la komunumo konsistas el kvar muroj

kaj tegmento, kun du malfermaĵoj, el kiuj unu utilas kiel pordo

kaj la alia kiel fenestro. La plendinda Dimitri penis por trapuŝi

du aŭ tri pordojn kaj kvin aŭ ses fenestroklapojn, por konstati,

ĉu la loĝantoj ne dormas dome. Tiuj multaj disrompoj utilis nur

por liberigi malfeliĉan katon, forgesitan de sia mastro, kaj kiu

forkuris al la arbaroj kiel sago.

Tiufoje, S-ino Simons perdis paciencon. «Mi estas Anglino, diris

ŝi al Dimitri, kaj oni ne mokas min senpune. Mi plendos ĉe la

senditaro. Kion! mi dungas vin por promeno sur la monton, kaj vi

igas min vojaĝi sur abismoj! Mi ordonas, ke vi alportu provizojn,

kaj vi elmetas min al morto pro malsato! Ni devis matenmanĝi en la

_khan_, kaj la _khan_ estas forlasita! Mi havas la paciencon vin

sekvi nemanĝinte, ĝis tiu abomena vilaĝo; kaj ĉiuj vilaĝanoj

foriris! Ĉio tio ne estas natura. Mi vojaĝis en Svisujo; Svisujo

estas montara lando, kaj tamen nenio mankis al mi en ĝi: mi ĉiam

matenmanĝis tie je mia kutima horo, kaj mi manĝis trutojn, ĉu vi

aŭdas?»

Mary-Ann provis kvietigi sian patrinon, sed la bona sinjorino ne

havis plu orelojn. Dimitri klarigis al ŝi, kiel li povis, ke

preskaŭ ĉiuj loĝantoj de l' vilaĝo estas karbofaristoj, kaj ke

ilia profesio disigas ilin ofte sur la montaro. Ĉiuokaze, oni perdis

ankoraŭ neniom da tempo: ne estas pli ol la oka, kaj oni estas certa

trovi, post dek minutoj da marŝado, loĝatan domon kaj tutpretan

matenmanĝon.

«Kiun domon? demandis S-ino Simons.

--La farmdomon de l' monaĥejo. La monaĥoj de monto Penteliko

posedas vastajn bienojn super Kastia. Tie, ili prizorgas abelojn. La

bona maljunulo, kiu ekspluatas la farmejon, havas ĉiam vinon, panon,

mielon kaj kokinojn: li donos al ni matenmanĝon.

--Li estos elirinta kiel la ceteraj.

--Se li eliris, li ne estas malproksime. La tempo de la abelmigroj

estas baldaŭa, kaj li ne povas malproksimiĝi de siaj abelkorboj.

--Iru kaj vidu; mi vojaĝis sufiĉe tiun matenon. Mi ĵuras, ke mi ne

surĉevaliĝos denove, antaŭ ol esti manĝinta.

--Sinjorino, vi ne bezonos rajdi, respondis Dimitri, kun gvidista

pacienco. Ni povas ligi niajn ĉevalojn ĉe la trinkejo, kaj ni

alvenos pli rapide piede.»

Mary-Ann decidigis sian patrinon. Ŝi mortis pro deziro, vidi la

bonan maljunulon kaj liajn flugajn bestarojn. Dimitri fiksis la

ĉevalojn apud la fontano, metante grandan pezan ŝtonon sur ĉiun

bridon. S-ino Simons kaj sia filino relevis siajn rajdrobojn, kaj

nia malmulta anaro eniris krutan vojeton, certe tre agrablan al la

kaprinoj de Kastia. La verdaj lacertoj, kiuj sin varmigis sub la

suno, retiriĝis diskrete ĉe nia alproksimiĝo, sed ĉiu estis

kaŭzo de vera aglobleko de S-ino Simons, kiu ne povis toleri la

rampajn bestojn. Post horkvarono da vokalkantoj, ŝi havis fine

la ĝojon vidi malfermitan domon kaj homan vizaĝon. Ĝi estis la

farmdomo kaj la bona maljunulo.

La farmdomo estis malgranda konstruaĵo el ruĝaj brikoj, kovrita per

kvin kupoloj tutsame kiel vilaĝa moskeo. Vidite el malproksime, ĝi

ne estis sen ia eleganteco. Pura ekstere, malpura interne, tia estas

la devizo de l' orientlandoj. Ĉirkaŭ ĝi, ŝirmata de timiankovrita

monteto, aperis cento da abelkorboj el pajlo, simple metitaj teren

kaj vicigitaj rektalinie, kvazaŭ tendoj en tendaro. La estro de tiu

imperio, la bona maljunulo, estis dudekkvinjara junuleto, ronda kaj

gajeta. Ĉiuj Grekaj monaĥoj estas ornamitaj per la honoriga titolo

«bona maljunulo», tute egale, kia estas ilia aĝo. Li estis vestita

kiel kamparano, sed lia ĉapo estis nigra, anstataŭ ruĝa: per tiu

signo Dimitri lin ekkonis.

La hometo, vidante nin alkurantajn, levis la brakojn ĉielen, kaj

montris profundan miregon. «Jen vera strangulo, diris S-ino

Simons; pro kio do li miras tiom? Ŝajnus, ke li neniam vidis

Anglinojn!»

Dimitri, kiu kuris antaŭe, kisis la manon de la monaĥo, kaj diris

al li, kun kurioza mikso de respekto kaj senĝeneco:

«Benu min, mia patro. Tordu la kolon al du kokinoj, oni cin pagos

bone.

--Malfeliĉuloj! diris la monaĥo, por kion fari vi venas ĉi tien?

--Por matenmanĝi.

--Ĉu do ci ne vidis, ke la _khan_ malsupre, estas forlasita?

--Mi vidis ĝin tiel bone, ke mi trovis ĝian pordon ŝlosita.

--Kaj ke la vilaĝo estas dezerta?

--Se mi estus renkontinta homojn en ĝi, mi ne estus grimpinta ĉi

tien.

--Ci interkonsentis do kun ili?

--Ili? Kiuj?

--La rabistoj.

--Estas rabistoj sur monto Parnis?

--Depost antaŭhieraŭ.

--Kie ili estas?

--Ĉie!»

Dimitri sin turnis rapide al ni, dirante: «Ni ne havas unu minuton

por perdi. La rabistoj estas sur la monto. Ni kuru al niaj ĉevaloj.

Iom da kuraĝo, sinjorinoj; kaj rapidege, mi petas.

--Nu, tio estas troa, ekkriis S-ino Simons: ne matenmanĝinte!

--Sinjorino, via matenmanĝo povus kosti tro kare al vi. Ni rapidu,

pro amo al Dio!

--Sed ĝi estas do konspiro! Vi ĵuris, ke vi igos min morti pro

malsano! Jen la rabistoj, nun! Kvazaŭ ekzistus rabistoj! Mi ne

kredas la ekziston de rabistoj. Ĉiuj ĵurnaloj informas, ke ne

ekzistas plu iuj! Cetere, mi estas Anglino, kaj se iu tuŝus haron

sur mia kapo!....»

Mary-Ann estis multe malpli trankvila. Ŝi apogis sin sur mian brakon

kaj demandis min, ĉu mi kredas, ke ni estas en danĝero de morto.

«De morto? Ne. De ŝtelo? Jes.

--Negrave! daŭrigis S-ino Simons. Oni ĉion ŝtelu, kion mi havas

sur mi, kaj oni prezentu al mi matenmanĝon!»

Mi eksciis poste, ke la plendindulino suferis pro iom malofta

malsano, kiun la popolo nomas lupa malsato, kaj kiun ni, scienculoj,

nomas latine _inexplebilis fames_, t. e. malsatego. Kiam ŝi

ekmalsatis, ŝi estus doninta sian riĉaĵon por plado da lentoj.

Dimitri kaj Mary-Ann ekkaptis ŝin, ĉiu ĉe unu mano, kaj ŝin

fortiris ĝis la vojeto, per kiu ni estis venintaj. La monaĥeto

sekvis ŝin gestadante, kaj mi sentis fortan tenton, ŝin peli el

malantaŭe; sed mallonga siblo, klara kaj truda, nin haltigis ĉiujn

stare.

«St! St!»

Mi levis la okulojn. Du arbetaĵoj el lentiskoj kaj arbutarboj sin

premis dekstre kaj maldekstre de l' vojeto. El ĉiu arbettufo eliris

tri aŭ kvar pafiltuboj. Voĉo kriis Greke: «Sidiĝu teren.» Tiu

ago estis des pli facila al mi, ke miaj subgenuoj fleksiĝis sub

mi. Sed mi konsoliĝis pensante, ke Ajakso, Agamemnono kaj Aĥilo la

arda, en sama situacio, ne estus malakceptintaj la seĝon, kiun oni

proponis al mi.

La pafiltuboj malleviĝis al ni. Mi kredis, ke mi vidas ilin

plilongiĝantaj senlime, kaj ke iliaj ekstremaĵoj kunvenas ĉirkaŭ

niaj kapoj. Ne imagu, ke la timo konfuzis mian vidon; sed mi estis

neniam rimarkinta tiel senteble la malesperigan longecon de la Grekaj

pafiloj. La tuta batalilaro alvenis baldaŭ en la vojon, kaj ĉiu

pafilo vidigis sian ŝtipon kaj sian posedanton.

La sola malsimileco inter la diabloj kaj la rabistoj estas, ke la

diabloj ne estas tiel nigraj, kiel oni diras, dum la rabistoj estas

pli kotkovritaj, ol oni konjektas. La ok sentaŭguloj, kiuj formis

rondon ĉirkaŭ ni, estis tiel malpuraj, ke mi estus dezirinta doni

al ili mian monon per fajroprenilo. Oni divenis, per iom da penso,

ke iliaj ĉapoj estis iam ruĝaj; sed eĉ lesivo ne estus kapabla

retrovi la originalan koloron de iliaj vestoj. Ĉiuj ŝtonegoj de l'

reĝolando estis lasintaj ion de sia koloro sur iliaj fustenjupoj,

kaj iliaj jakoj konservis specimenojn de la diversaj teroj, sur

kiuj ili ripozis. Iliaj manoj, vizaĝoj, kaj eĉ iliaj lipharoj

estis ruĝebrunaj, same kiel la teraĵo, kiu ilin portas. Ĉiu

besto koloriĝas laŭ sia loĝejo kaj siaj kutimoj: la Groenlandaj

vulpoj estas neĝkoloraj; la leonoj, dezertkoloraj; la perdrikoj,

sulkkoloraj; la Grekaj rabistoj, reĝlandvojkoloraj.

La estro de la bandeto, kiu nin kaptis, diferencis per nenia videbla

signo. Tamen, eble, liaj vizaĝo, manoj kaj vesto estis pli polvozaj

ol tiuj de liaj kamaradoj. Li kliniĝis al ni, el la supro de sia

alta korpo, kaj esploris nin tiel proksime, ke mi sentis la ektuŝon

de liaj lipharoj. Vi estus komparinta lin kun tigro flaranta sian

kaptaĵon, antaŭ ol ĝin provgustumi. Kontentiginte sian sciemon, li

diris al Dimitri: «Malplenigu ciajn poŝojn!»

Dimitri ne igis lin ripeti. Li ĵetis antaŭ si tranĉilon,

tabaksakon kaj tri Meksikajn piastrojn, kiuj faris monsumon da 16

frankoj ĉirkaŭe.

«Ĉu ĝi estas ĉio? demandis la rabisto.

--Jes, frato.

--Ci estas la servisto?

--Jes, frato.

--Reprenu unu piastron. Ci ne devas reiri en la urbon sen mono.»

Dimitri marĉandis: «Ci povus ja lasi du al mi, diris li. Mi havas

du ĉevalojn malsupre; ili estas luitaj el la rajdejo; mi devos pagi

la tagdaŭron.

--Ci klarigos al Zimmerman, ke ni prenis cian monon.

--Kaj se li volos tamen esti pagata?

--Respondu al li, ke li estas tro feliĉa, revidante siajn ĉevalojn.

--Li scias ja, ke vi ne prenas la ĉevalojn. Kion vi farus el ili sur

la monto?

--Sufiĉe! Diru al mi, kiu estas tiu alta maldikulo, kiu sidas apud

ci?»

Mi respondis mem: «Honesta Germano, kies kapteblaĵo ne riĉigos

vin.

--Ci parolas bone la Grekan. Malplenigu ciajn poŝojn!»

Mi demetis sur la vojon dudekon da frankoj, mian tabakon, mian pipon

kaj mian naztukon.

«Kio estas tio? demandis la inkviziciestro.

--Naztuko.

--Por kion fari?

--Por purigi mian nazon.

--Kial ci diris al mi, ke ci estas malriĉa? Nur la _milordoj_

nazpurigas per tukoj. Prenu la ujon, kiu pendas malantaŭ cia dorso.

Bone! Malfermu ĝin.»

Mia herbujo enhavis kelkajn vegetaĵojn, unu libron, unu tranĉilon,

paketon de arseniko, kaj la restojn de mia matenmanĝo, kiu flamigis

deziregan rigardon en la okuloj de S-ino Simons. Mi kuraĝis

prezenti ilin al ŝi, antaŭ ol mia pakaĵo transpropriĝos. Ŝi

akceptis manĝeme, kaj komencis englutegi la panon kaj la viandon.

Je mia granda miro, tio skandalis niajn rabistojn, kiuj murmuris

inter si la vorton _skismula_! La monaĥo faris dekduoduonon da

krucosignoj laŭ la rito de la Greka Eklezio.

«Ci havas sendube poŝhorloĝon, diris al mi la rabisto; metu ĝin

kun la cetero.»

Mi liveris mian arĝentan horloĝon, heredan juvelon, kiu pezis kvar

uncojn. La krimuloj pasigis ĝin de mano al mano, kaj trovis ĝin tre

bela. Mi esperis, ke la admiro, kiu plibonigas la homon, inklinos

ilin redoni ion al mi, kaj mi petis la estron, ke li lasu al mi

mian herbujon el ferlado. Li silentigis min maldolĉe. «Almenaŭ,

diris mi al li, redonu al mi du piastrojn por reiri al la urbo!» Li

respondis kun sarkasma rido: «Ci ne bezonos ilin.»

La vico de S-ino Simons estis alveninta. Antaŭ ol meti la manon en

sian poŝon, ŝi alparolis niajn venkintojn en sia patra lingvo.

La Angla estas unu el la malmultaj idiomoj, kiujn oni povas paroli

per manĝoplena buŝo. «Pripensu bone, kion vi tuj faros, diris

ŝi kun minaca tono. Mi estas Anglino, kaj la Britaj regnanoj estas

netuŝeblaj en ĉiuj landoj de l' mondo. Kion vi prenos de mi, tio al

vi utilos malmulte kaj kostos kare. Anglujo min venĝos, kaj vi estos

ĉiuj pendigitaj, almenaŭ! Se nun vi volas mian monon, vi bezonas

nur ĝin diri; sed ĝi bruligos al vi la fingrojn: ĝi estas Brita

mono!

--Kion ŝi diras?» demandis la oratoro de la bando.

Dimitri respondis: «Ŝi diras, ke ŝi estas Anglino.

--Des pli bone! Ĉiuj Angloj estas riĉaj. Diru al ŝi, ke ŝi faru

same, kiel vi.»

La kompatinda sinjorino malplenigis sur la sablon sian monujon,

kiu enhavis dek du sterlingajn funtojn. Ĉar ŝia horloĝo ne estis

videbla, kaj oni ne ŝajnis esti esploronta niajn vestojn, ŝi

konservis ĝin. La indulgo de la venkintoj lasis al ŝi la naztukon.

Mary-Ann ĵetis sian horloĝon, kun tuta kolekto da amuletoj kontraŭ

malbonŝancaj rigardoj. Ŝi ĵetis antaŭ si, per movo gracie

ribela, sakon el grajnoledo, kiun ŝi portis ŝultrozone. La rabisto

malfermis ĝin tiel rapideme, kiel doganisto. Li elprenis el ĝi

malgrandan Anglan necesujon, boteleton da Angla salo, skatolon da

Anglaj mentpasteloj kaj iom pli ol cent frankoj el Angla mono.

«Nun, diris la bela senpacienculino, vi povas lasi nin foriri: ni

havas plu nenion vian.»

Oni komprenigis al ŝi, per minaca gesto, ke la kunsido ne estas

ankoraŭ finita. La bandestro kaŭriĝis antaŭ niaj rabaĵoj, vokis

la _bonan maljunulon_, komputis la monon dum lia ĉeesto, kaj donis

al li kvardek kvin frankojn. S-ino Simons ektuŝis mian kubuton:

«Vi vidas, diris ŝi al mi, la monaĥo kaj Dimitri liveris nin: oni

dividas kun ili.

--Ne, sinjorino, respondis mi tuj. Dimitri ricevis nur almozon el

tio, kion oni ŝtelis de li. Ĉie oni agas same. Apud la bordoj de l'

Rhejno, kiam vojaĝanto ruiniĝis ĉe la ruleto, la ludmastro donas

al li monon por reiri hejmen.

--Sed la monaĥo?

--Li kolektis la dekonimposton el la akiraĵoj, laŭ malnovega

kutimo. Ne riproĉu lin pri tio, sed kontraŭe estu danka al li,

ke li intencis savi nin, dum lia monaĥejo havas profiton el nia

kaptiteco.»

Tiun diskuton interrompis la adiaŭoj de Dimitri. Oni ĵus redonis

al li la liberecon. «Atendu min, diris ni al li, ni foriros kune.»

Li skuis malgaje la kapon, kaj respondis al mi Angle, por ke la

sinjorinoj komprenu:

«Vi estas malliberaj por kelkaj tagoj, kaj vi ne revidos Atenon

antaŭ ol esti pagintaj reaĉeton. Mi tuj informos la _milordon_. Ĉu

la sinjorinoj havas komisiojn por doni al mi por li?

--Diru al li, kriis S-ino Simons, ke li kuru al la ambasadoro,

ke li iru poste al Pireo viziti la admiralon, ke li plendu ĉe la

«_Foreign-Office_», ke li skribu al lordo Palmerston! Oni fortiru

nin el ĉi tie per la forto de la bataliloj aŭ per la aŭtoritato de

la politiko; sed mi ne permesas, ke oni elspezu unu pencon por mia

liberigo.

--Mi, diris mi sen tiom da kolero, petas cin, ke ci diru al miaj

amikoj, en kiaj manoj ci lasis min. Se kelkaj centoj da frankoj estas

necesaj por reaĉeti naturalistan malmoŝton, ili trovos ilin facile.

Tiuj ĉefvojaj sinjoroj ne povas taksi min tre kare. Al mi venas

deziro demandi ilin, dum ci estas ankoraŭ ĉi tie, kiom mi valoras,

laŭ la plej rabata prezo.

--Ne utile, kara sinjoro Hermann; ne ili estas, kiuj determinos la

prezon de via reaĉeto.

--Nu, kiu do?

--Ilia estro, Haĝi-Stavros.»

La Reĝo de la Montoj · 第 9 / 45 题