FOTINI

Vi divenas, per la aĝo de mia vesto, ke mi ne havas dek mil frankojn

da rento. Mia patro estas gastejisto, kiun ruinigis la fervojoj. Li

manĝas panon dum la bonaj jaroj, kaj terpomojn dum la malbonaj.

Aldonu, ke ni estas ses fratoj, ĉiuj bone dent-provizitaj. La tagon,

kiam mi ricevis konkurse mision por la Botanika Ĝardeno, oni festis

en la familio. Ne nur mia foriro pligrandigos la porcion de ĉiu mia

frato, sed ankaŭ mi ricevos ducent kvindek frankojn ĉiumonate,

plus kvincent frankojn da vojaĝpago. Tio estis riĉaĵo. De tiu

momento, oni perdis la kutimon, min nomi _la doktoro_. Oni nomis min

la bovvendisto, tiel riĉa mi ŝajnis! Miaj fratoj esperis ja, ke mi

fariĝos profesoro en la universitato, tuj post mia reveno el Ateno.

Mia patro havis alian ideon: li esperis, ke mi revenos edziĝinte.

Kiel gastejisto, li estis ĉeestinta kelkajn romanojn, kaj estis

konvinkita, ke belajn aventurojn oni renkontas nur vojaĝante. Li

citis, almenaŭ trifoje ĉiusemajne, la geedziĝon de princino Ipsof

kaj leŭtenanto Reynauld. La princino okupis la loĝejon N-o 1a,

kun siaj du ĉambristinoj kaj sia kurieristo, kaj ŝi pagis po dudek

guldenojn ĉiutage. La Franca leŭtenanto ennestiĝis en N-o 17a,

sub la tegmento, kaj pagis po unu guldeno kaj duono, enkalkulante la

manĝon; kaj tamen, post unu monato da restado en la hotelo, li estis

forveturinta en kaleŝo kun la Rusa sinjorino. Nu, kial do princino

forkondukus leŭtenanton en sia veturilo, se ne por edziniĝi je

li? Mia bona patro, per siaj patraj okuloj, vidis min pli bela kaj

eleganta ol leŭtenanton Reynauld; li ne dubis, ke mi renkontos

baldaŭ-nebaldaŭ la princinon, kiu nin riĉigos. Se mi ne trovos

ŝin ĉe la manĝotablo, mi ŝin vidos en la vagonaro; se la fervojoj

ne estos favoraj al mi, restas ankoraŭ la vaporŝipoj. La vesperon

de mia foriro, oni trinkis botelon da malnova Rhejnvino, kaj la

hazardo volis, ke la lasta guto falu en mian glason. La bonulo ploris

pro ĝojo: tio estis certa antaŭsigno, kaj nenio povos malhelpi, ke

mi edziĝos dum la jaro mem. Mi respektis liajn iluziojn, kaj evitis

rimarkigi al li, ke la princinoj ne vojaĝas en tria klaso. Pri la

loĝejo, mia budĝeto kondamnis min elekti modestajn gastejojn, kie

la princinoj ne restadas. Kaj efektive, mi elŝipiĝis en Pireo, ne

skizinte la plej malgrandan romanon.

La okupada armeo estis plikariginta ĉion en Ateno. La Hotelo de

Anglujo, la Hotelo de Oriento, la Hotelo de la Fremduloj, estis

nealireblaj. La kanceliero de la Prusa senditaro, al kiu mi estis

portinta rekomendan leteron, havis la afablecon serĉi loĝejon por

mi. Li kondukis min al kukisto nomata Kristodulo, ĉe l' angulo

de strato Hermes kaj de placo de l' Palaco. Tie mi trovis manĝon

kaj loĝejon por cent frankoj ĉiumonate. Kristodulo estas maljuna

_palikaro_, ordenita per la Fera Kruco, pro memoro al la milito

de liberigo. Li estas leŭtenanto en la _falankso_ kaj ricevas

sian milit-salajron malantaŭ sia kastablo. Li surhavas la nacian

kostumon, la ruĝan ĉapon kun blua kvasto, la arĝentbroditan

jakon, la blankan fustenjupon kaj orumitajn gamaŝojn, por vendi

glaciaĵojn kaj kukojn. Lia edzino, Marula, estas dikega, kiel ĉiuj

Grekinoj pli ol kvindekjaraj. Ŝia edzo aĉetis ŝin, por okdek

piastroj, dum la plej furioza periodo de la milito, en epoko kiam

la virinoj estis iom multekostaj. Ŝi naskiĝis en la insulo Hidra,

sed sin vestas laŭ Atena modo: jako el nigra veluro, helkolora

jupo, fulardo plektita kun la haroj. Nek Kristodulo nek lia edzino

scias unu vorton da Germana lingvo; sed ilia filo Dimitri, kiu estas

publika komisiisto, kaj kiu sin vestas francamode, komprenas kaj

parolas iomete ĉiujn dialektojn de Eŭropo. Cetere, mi ne bezonis

interpretiston. Kvankam mi ne havas specialan kapablecon pri lingvoj,

mi estas sufiĉe distinga poligloto, kaj mi parolaĉas Greke, tiel

flue, kiel Angle, Itale kaj France.

Miaj gemastroj estis honestuloj; troviĝas pli ol tri tiaj en Ateno.

Ili donis al mi ĉambreton blanke pentritan per kalko, tablon el

blanka ligno, du pajloplektitajn seĝojn, bonan maldikegan matracon,

kovrilon, kaj littukojn el kotono. Litkadro estas superfluaĵo,

kiun la Grekoj rezignas facilanime, kaj ni vivis laŭ Greka moro.

Mia matenmanĝo konsistis el taso da farunaĵo, mia tagmanĝo el

unu plado da viando kun multaj olivoj kaj el fiŝpeklaĵo; vespere,

mi ricevis legomojn, mielon kaj kukojn. Konfitaĵoj troviĝis

sufiĉe en la domo, kaj, de tempo al tempo, mi rememorigis al mi la

patrolandon, regalante min per ŝafida femuro kun konfitaĵo. Mi ne

bezonas diri al vi, ke mi havis mian pipon, kaj ke la Atena tabako

estas pli bona ol la via. Kio precipe utilis por min alklimatigi

en la domon de Kristodulo, estas iu vino el Santorin, kiun li

aĉetis, mi ne scias kie. Mi ne estas gustumisto, kaj la edukadon

de mia palato, bedaŭrinde, oni malzorgis iom; tamen, mi kredas min

rajtigita diri, ke tiu vino estus ŝatata ĉe la tablo de reĝo: ĝi

estas flava kiel oro, diafana kiel topazo, radianta kiel la suno,

ĝojiga kiel la rideto de infano. Mi kvazaŭ vidas ĝin ankoraŭ en

ĝia larĝventra karafo, meze de la vakstolo, kiu utilis al ni kiel

tablotuko. Ĝi lumigis la tablon, mia kara sinjoro, kaj ni povis

vespermanĝi sen alia lumo. Mi neniam trinkis multon da ĝi, ĉar ĝi

estas ebriiga; kaj tamen, je la fino de l' manĝo, mi recitis versojn

el Anakreono, kaj mi ektrovis restaĵojn de beleco sur la lunforma

vizaĝo de la dika Marula.

Mi manĝis en familio kun Kristodulo kaj liaj pensiuloj. Ni estis

kvar loĝantoj kaj unu eksterulo. La unua etaĝo dividiĝis en

kvar ĉambroj, kies plej bonan okupis Franca arkeologiisto, S-ro

Hipolito Mérinay. Se ĉiuj Francoj similus al ĉi tiu, vi estus

iom malmulte-valora nacio. Li estis malalta sinjoro, havanta aĝon

inter dek ok kaj kvardek kvin jaroj, tre ruĝhara, tre dolĉa,

tre babilema, kaj kies varmetaj kaj ŝvitetaj manoj ne ellasis

lian kunparolanton. Liaj du ĉefaj pasioj estis arkeologio kaj

filantropeco: tial li estis membro de diversaj scienculaj societoj

kaj bonfaraj kunfrataroj. Kvankam li estis granda apostolo de

bonfarado, kaj liaj gepatroj estis lasintaj al li belan renton, mi

ne memoras, ke iam mi vidis lin donanta unu soldon al almozulo.

Pri liaj arkeologiaj konoj, ĉio konjektigas min, ke ili estis pli

gravaj ol lia amo al la homaro. Li estis premiita, de mi ne scias

plu kiu provinca akademio, pro skribaĵo pri la prezo de l' papero

en la tempo de Orfeo. Kuraĝigite de tiu unua sukceso, li venis

Grekujon por kolekti la materialojn por verko pli grava: la demando

estis ŝateginda, nome, determini, kiom da oleo konsumis la lampo de

Demosteno, dum li verkis sian duan _Kontraŭfilipan parolon_.

Miaj du ceteraj najbaroj ne estis tiel kleraj, certe ne, kaj zorgis

malmulte pri la estintaĵoj. Giacomo Fondi estis malriĉa Maltano,

oficisto en mi ne memoras plu kiu konsulejo; li ricevis monatan

salajron da cent kvindek frankojn, por sigeli leterojn. Mi imagas,

ke ia ajn alia ofico estus taŭginta pli bone por li. La naturo, kiu

homhavigis la insulon Malto por ke la ŝarĝoportistoj neniam manku

en Oriento, estis doninta al la plendinda Fondi la ŝultrojn, la

brakojn kaj la manojn de iu Milono Krotonano: li estis naskiĝinta

por manumi bastonegon, ne pecojn de sigelvakso. Tamen, li eluzis

ĉiutage du aŭ tri da ili: la homo ne estas estro de sia destino.

Tiu devojigita insulano reeniris sian elementon nur je la horo de

l' manĝo; li helpis Marula'n por prepari la manĝilaron, kaj vi

divenas, sen mia diro, ke li alportis ĉiam la tablon per etendita

brako. Li manĝis same, kiel heroo de l' _Iliado_, kaj mi forgesos

neniam la krakadon de lia larĝa dentaro, la plilarĝiĝon de liaj

naztruoj, la brilon de liaj okuloj, la blankecon de liaj tridek

du dentoj, timegindaj muelŝtonoj, kies muelejo li estis. Mi devas

konfesi, ke lia konversacio lasis al mi malmulte da rememoroj;

oni trovis facile la limojn de lia inteligento, sed oni konis

neniam tiujn de lia apetito. Kristodulo gajnis nenion, gastigante

lin dum kvar jaroj, kvankam li postulis de li plipagon da dek

frankoj ĉiumonate, pro plimanĝo. La nesatigebla Maltano ensorbis,

ĉiutage post la vespermanĝo, grandegan pladon da aveloj, kiujn li

rompis inter siaj fingroj per simpla alproksimigo de la dika al la

montra. Kristodulo, eks-heroo, sed homo pozitivema, observis tiun

praktikon kun miksitaj admiro kaj timo; li tremis por sia deserto,

kaj tamen li estis flatata, vidante ĉe sia tablo tiel miregindan

nuksrompilon. La vizaĝo de Giacomo estus tute ĝustloka en unu

el tiuj surprizskatoloj, kiuj tiel timigas la infanojn. Li estis

pli blanka ol negro; sed la diferenco estis simpla nuanco. Liaj

densaj haroj falis ĝis la brovoj, kiel ĉapo. Pro vere stranga

kontrasto, tiu Caliban havis la plej beletan piedon, la plej maldikan

maleolon, la plej bone desegnitan kaj elegantan kruron, kiujn oni

povus prezenti kiel modelon al statuisto, sed tiuj detaloj impresis

nin malmulte. Por iu ajn, kiu vidis lin manĝanta, lia persono

komenciĝis ĉe la mezo de la tablo; la cetero ne estis kalkulinda.

La junan William Lobster mi citas nur pro memoro. Li estis dudekjara

anĝelo, blonda, rozkolora, rondvanga, sed anĝelo el Usono. La

firmo Lobster kaj filoj, el Nov-Jorko, estis sendinta lin al Oriento

por studi la elportan negocon. Li laboris dum la tago ĉe fratoj

Philip; vespere, li legis Emerson; matene, je la radianta horo de la

sunleviĝo, li iris al la Domo de Sokrato, por pafi per pistolo.

La plej interesiga persono en nia kolonio estis, sen kontraŭdiro,

John Harris, frato de la patrino de juna Lobster. La unuan fojon,

kiam mi vespermanĝis kun tiu stranga individuo, mi komprenis

Amerikon. John naskiĝis en Vandalia, ŝtato Illinois. Li spiris

naskiĝante tiun aeron de l' nova mondo, tiel vigligan, tiel junan,

tiel ŝauman, ke ĝi kapturnas kiel ĉampanvino kaj oni ebriiĝas

spirante ĝin. Mi ne scias, ĉu la familio de Harris estas riĉa,

aŭ male; ĉu ĝi sendis sian filon al la kolegio, aŭ lasis lin

eduki sin mem. La certo estas, ke, estante dudek-sep-jara, li fidas

nur sin mem, atentas nur sin, miras nenion, kredas nenion neebla,

retroiras neniam, kredas ĉion, esperas ĉion, provas ĉion, venkas

ĉion, sin relevas se li falis, rekomencas se li malsukcesis, haltas

neniam, senkuraĝiĝas neniam, kaj iras rekte antaŭen, fajfante sian

kanton. Li estis terkulturisto, instruisto, juristo, ĵurnalisto,

orserĉisto, industriisto, negocisto; li legis ĉion, vidis ĉion,

praktikis ĉion, kaj travojaĝis pli ol duonon de la terglobo. Kiam

mi ekkonis lin, li komandis militan vaporŝipon da sesdek homoj

kaj kvar kanonoj, kiu restadis en Pireo; li pritraktis la Orientan

demandon en la _Revuo de Boston_; li faris negocon kun firmo de

indigo en Calcutta, kaj li trovis la tempon por veni, tri-kvarfoje en

ĉiu semajno, vespermanĝi kun sia nevo Lobster kaj ni.

Unu fakto, el mil, sufiĉos por pentri al vi la karakteron de Harris.

En 1853, li estis asociano de firmo en Filadelfio. Lia nevo, kiu

estis tiam deksepjara, iras por viziti lin, kaj trovas lin, sur la

placo Washington, staranta antaŭ brulanta domo. William frapas lian

ŝultron; li sin turnas.

«Estas vi? li diras. Bontagon, Bill; vi alvenas en malbona momento,

infano mia. Jen brulo, kiu min senhavigas. Mi havis kvardek mil

dolarojn en la firmo; ni ne savos unu alumeton.

--Kion vi faros? demandis la junulo, konsternegite.

--Kion mi faros? Estas la dek-unua, mi malsatas, restas iom da oro en

mia veŝtopoŝo; mi regalos vin tagmanĝe!»

Harris estas unu el la plej beltaliaj kaj elegantaj homoj, kiujn

mi iam renkontis. Li havas viran mienon, altan frunton, klaran

kaj fieran rigardon. Tiaj Amerikanoj estas neniam malfortikaj nek

kriplaj, kaj ĉu vi scias, kial? Pro tio, ke ili ne sufokiĝas

en la vindotukoj de mallarĝa civilizeco. Liaj spirito kaj korpo

disvolviĝas oportune: kiel lernejon, ili havas la liberan aeron,

kiel lerniganton, la praktikon, kiel nutristinon, la liberecon.

Mi neniam sukcesis tre ŝati S-ron Mérinay; mi observis Giacomo

Fondi kun la indeferenta videmo, kiun oni havas en menaĝerio de

alilandaj bestoj; juna Lobster inspiris al mi malmulte da intereso;

sed mi havis amikecon al Harris. Lia nekaŝema vizaĝo, liaj simplaj

manieroj, lia ne sendolĉa krudeco, lia kolerema sed tamen kavalira

karaktero, la strangecoj de lia humoro, la ardeco de liaj sentoj,

ĉio tio min altiris des pli vive, ke mi estas nek arda nek pasia.

Ni ŝatas ĉirkaŭ ni, kion ni ne trovas en ni. Giacomo vestis sin

blanke, pro tio, ke li estas nigra; mi amegas la Usonanojn, pro tio,

ke mi estas Germano.

La Grekojn mi konis tre malmulte post kvarmonata restado en Grekujo.

Nenio estas pli facila, ol vivi en Ateno, ne ekrilatiĝante kun la

enlanduloj. Mi ne iris en la kafejojn, mi legadis nek la _Pandoron_

nek la _Pallason_, nek ian ajn lokan ĵurnalon; mi ne vizitadis la

teatron, ĉar mi havas delikatan aŭdon, kaj falsa noto min ofendas

pli kruele ol pugnobato; mi vivis dome kun miaj gemastroj, mia

herbokolekto kaj John Harris. Mi povis prezentigi min en la palacon,

dank' al mia diplomatia pasporto kaj al mia oficiala titolo. Mi estis

portinta mian vizitkarton al la ceremoniestro kaj al la ĉefestrino,

kaj mi povis esperi inviton por la unua kortega balo. Mi rezervis

por tiu cirkonstanco belan ruĝan veston, arĝente broditan, kiun

mia onklino Rosenthal alportis al mi, la tagon antaŭ mia forveturo.

Ĝi estis la uniformo de ŝia mortinta edzo, kiu estis preparisto de

naturscienco en la Filomatika Instituto en Minden. Mia bona onklino,

virino tre saĝa, sciis, ke uniformo trafas ĉiulande bonan akcepton,

precipe kiam ĝi estas ruĝa. Mia plej maljuna frato rimarkigis, ke

mi estas pli alta ol mia onklo, kaj ke la manikoj de lia frako ne

atingas plene la ekstremaĵojn de miaj brakoj; sed patreto respondis

vivece, ke la arĝenta brodaĵo estos admirata de ĉiuj, kaj ke la

princinoj ne zorgos pri tiaj detaloj.

Bedaŭrinde, la kortego ne dancis dum la tuta sezono. La vintrajn

plezurojn anstataŭis la florado de la migdal-, persik- kaj

citron-arboj. Oni parolis malprecize pri balo, okazonta la 15an de

majo; ĝi estis urba famo, kredigita de kelkaj duonoficialaj gazetoj,

sed ne konfidinda.

Miaj studoj progresis same, kiel miaj plezuroj, paŝo post paŝo. Mi

konis detale la Atenan botanikan ĝardenon, kiu estas nek tre bela,

nek tre riĉa; ĝi estas sako facile malplenigebla. La reĝa ĝardeno

prezentis pli da rimedoj: inteligenta Franco kolektis tien ĉiujn

vegetaĵajn riĉaĵojn de la lando, de la insulaj palmarboj ĝis la

saksifragoj de l' promontoro Suniono. Mi pasigis tie bonajn tagojn

meze de la plantaĵoj de S-ro Bareaud. La ĝardeno estas publika

nur je certaj horoj; sed mi parolis Greke al la gardostarantoj, kaj

pro amo al la Greka oni lasis min eniri. S-ro Bareaud ne enuis kun

mi; li promenigis min ĉien, pro la plezuro paroli France. Kiam li

forestis, mi aliris altan, maldikan ĝardeniston kun skarlataj haroj,

kaj demandis lin Germane: utilas, esti poligloto.

Mi herbokolektis iom ĉiutage en la kamparo, sed neniam tiel

malproksime, kiel mi estus dezirinta: la rabistoj kampadis ĉirkaŭ

Ateno. Mi ne estas timema, kaj la daŭrigo de ĉi tiu rakonto ĝin

pruvos al vi, sed mi ŝatas la vivon. Ĝi estas donaco, kiun mi

ricevis de miaj gepatroj; mi volas konservi ĝin kiel eble plej

longe, kiel rememoron al mia patro kaj al mia patrino. En aprilo

1856, estis danĝere eliri el la urbo; estis eĉ nesingardeme restadi

en ĝi. Mi ne riskis min sur la deklivon de monto Likabeto, sen

penso pri tiu plendinda S-ino Daraud, kiu estis senigita tie en

plena tagmezo. La montetoj Dafne rememoris al mi la kaptitecon de

du Francaj oficiroj. Sur la vojo al Pireo, mi pensis nevole pri tiu

rabistaro, kiu promenadis en ses fiakroj, kvazaŭ edziĝofestantoj,

kaj pafadis al la pasantoj tra la pordetoj. La vojo al monto

Penteliko memorigis al mi la areston de la dukino de Piacenza, aŭ la

tute ĵusan aventuron de Harris kaj Lobster. Ili revenis el promenado

sur du Persaj ĉevaloj apartenantaj al Harris: ili falas en embuskon.

Du rabistoj, kun aldirektita pistolo, haltigas ilin meze de ponto.

Ili rigardas ĉirkaŭ si kaj vidas malsupre, en la valeto, dekduon

da sentaŭguloj, armitaj de l' piedoj ĝis la kapo, kiuj gardis

kvindek aŭ sesdek kaptitojn. Kiu ajn estis pasinta tie depost la

sunleviĝo, estis senigita, poste ŝnurligita, por ke neniu kuru

alarmi. Harris ne havis batalilon, nek lia nevo. Li diris Angle: «Ni

ĵetu nian monon; oni ne rezignas la vivon por cent dolaroj.» La

rabistoj relevas la monerojn ne ellasante la bridon de la ĉevaloj;

poste, ili montras la valeton, kaj signas, ke oni devas malsupreniri

en ĝin. Tiufoje Harris perdas paciencon; malplaĉas al li, esti

ligita; li ne estas materio por branĉfasko. Li ĵetas rigardon al

juna Lobster, kaj en la sama momento du paralelaj pugnobatoj ekfalas,

kiel du kunkatenitaj kuglegoj, sur la kapojn de ambaŭ rabistoj. La

kontraŭulo de William ruliĝas renverse, malŝargante sian pistolon;

tiu de Harris, puŝite pli maldolĉe, transpasas super la randmuro

kaj falas mezen de siaj kamaradoj. Harris kaj Lobster estis jam

malproksime, senfeligante siajn ĉevalojn per la spronoj. La bando

leviĝas unumove kaj pafas el ĉiuj siaj bataliloj. La ĉevaloj estas

mortigataj, la rajdantoj sin liberigas, kuregas kaj informas la

ĝendarmaron, kiu ekmarŝis la postmorgaŭan tagon frumatene.

Nia bonega Kristodulo eksciis kun vera ĉagreno la morton de ambaŭ

ĉevaloj; sed li ne trovis unu mallaŭdan parolon pri la mortigintoj.

«Kion vi volas? diris li kun ĉarma simpleco. Ĝi estas ilia

metio.» Ĉiuj Grekoj konsentas iomete kun nia mastro. Ne pro tio, ke

la rabistoj indulgas al siaj samlanduloj kaj rezervas sian severecon

por la fremduloj; sed Greko, kiun senigis liaj fratoj, pensas kun

iom da submetiĝo, ke lia mono ne eliras el la familio. La loĝantaro

suferas la ŝteladon de la rabistoj, same kiel popolanino sin lasas

bati de ŝia edzo, admirante, kiel bone li frapas. La enlandulaj

moralistoj plendas pri la krimoj plenumitaj en la kamparo, kiel patro

bedaŭras la malsaĝaĵojn de sia filo. Oni riproĉas lin laŭte, oni

amas lin mallaŭte; oni ĉagrenus, se li similus al la filo de l'

najbaro, pri kiu kuris nenia malbona diro.

Tio estas tiel vera, ke, je l' epoko de mia alveno, Ateno havis kiel

heroon precize la skurĝon de Atenlando. En la salonoj kaj en la

kafejoj, ĉe la barbiroj, kie amasiĝas la vulgara popolo, ĉe la

farmaciistoj, kie kunvenas la burĝanaro, sur la ŝlimozaj stratoj

de l' bazaro, sur la polvoplena stratkruciĝo «Bela Grekujo», en

la teatro, apud la dimanĉa koncerto, kaj sur la vojo al Patisja,

oni parolis nur pri la granda Haĝi-Stavros, oni ĵuris nur per

Haĝi-Stavros la nevenkebla, Haĝi-Stavros la timigilo al la

ĝendarmoj, Haĝi-Stavros la Reĝo de l' montoj! Oni povus (Dio min

pardonu!) verki la litaniojn de Haĝi-Stavros.

Iun dimanĉon, dum John Harris vespermanĝis kun ni, malmulte

post lia aventuro, mi kondukis la bonan Kristodulon al la temo

pri Haĝi-Stavros. Nia gasto estis iam rilatinta multe kun li,

dum la milito de liberigo, en epoko, kiam la rabado ne estis tiel

pridiskutata, kiel hodiaŭ.

Li malplenigis sian glason da Santorina vino, ordigis siajn grizajn

lipharojn, kaj komencis longan rakonton interrompatan de kelkaj

sopiroj. Li sciigis al ni, ke Stavros estas filo de «_papas_», t.

e. de pastro, el insulo Tino. Li naskiĝis, Dio scias en kiu jaro:

la Grekoj de la bona epoko ne scias sian aĝon, ĉar vivoregistrado

estas dekadenca inventaĵo. Lia patro, kiu lin destinis por la

eklezio, lernigis lin legi. Ĉirkaŭ sia dudeka jaro, li vojaĝis al

Jerusalemo, kaj aldonis al sia nomo la titolon Haĝi, kiu signifas

pilgriminton. Haĝi-Stavros, revenante hejmen, estis kaptita de

marrabisto. La venkinto trovis lin kapabla, kaj, el kaptito, faris

lin ŝipisto. Tiamaniere li komencis militadi kontraŭ la Turkaj

ŝipoj, kaj ĝenerale kontraŭ ĉiuj, kiuj ne posedas kanonojn. Post

kelkjara servado, li trovis, ke li laboris sufiĉe por la ceteraj,

kaj decidis eknegoci por sia propra konto. Li havis nek ŝipon, nek

monon por aĉeti unu; tio lin devigis rabadi surtere. La ribelado de

la Grekoj kontraŭ Turkujo ebligis al li fiŝkapti en malklara akvo.

Neniam li sciis tute ĝuste, ĉu li estas rabisto aŭ ribelanto,

kaj ĉu li komandas ŝtelistojn aŭ partianojn. Lia malamo al la

Turkoj ne blindigis lin sufiĉe, ke, preterpasante Grekan vilaĝon,

li ne vizitu kaj traesploru ĝin. Laŭ li, ĉiu ajn monero estas

preninda, ĉu ĝi devenas de la amikoj aŭ de la malamikoj, de simpla

ŝtelo aŭ de la glora rabado. Dank' al tiel sagaca senpartieco,

lia riĉeco kreskis rapide. La paŝtistoj alkuris lian standardon,

kiam oni sciis, ke oni povas gajni multon kun li: lia famo havigis

al li armeon. La regnoj protektantoj al la ribelintoj, eksciis liajn

heroaĵojn, ne liajn ŝparaĵojn: en tiu tempo, oni vidis ĉion bela.

Lordo Byron dediĉis odon al li, la Parizaj poetoj kaj retoroj lin

komparis al Epaminondas kaj eĉ al Aristido. Aristokratinoj brodis

standardon por li; oni sendis al li subvenciojn. Li ricevis monon

el Francujo, Anglujo, Rusujo; mi ne ĵurus, ke li ne ricevis el

Turkujo: li estis vera Palikaro! Je la fino de l' milito, li estis

sieĝata, kun la ceteraj estroj, en la Atena Akropolo. Li loĝis

en la Propileoj, kune kun Margaritis kaj Ligandas, kaj ĉiu el ili

konservis siajn trezorojn sub la kapkuseno de sia lito. Dum bela

somera nokto, la tegmento falis tiel lerte, ke ĝi premegis ĉiujn,

escepte Haĝi-Stavros, kiu fumis sian nargileon ekstere. Li kolektis

la heredaĵon de siaj kunbatalintoj, kaj ĉiu opiniis, ke li bone

meritis ĝin. Sed malfeliĉo, kiun li ne antaŭvidis, haltigis la

iradon de liaj sukcesoj: la paco fariĝis. Haĝi-Stavros, foririnte

kamparen kun sia mono, ĉeestis strangan spektaklon. La regnoj, kiuj

liberigis Grekujon, provis fondi reĝolandon. Malbonsonaj vortoj

zumis ĉirkaŭ la harozaj oreloj de l' maljuna Palikaro: oni parolis

pri registaro, armeo, publika ordo. Oni ridigis lin tre, informante

lin, ke liaj bienoj estas enhavataj en subprefekta distrikto. Sed,

kiam la fiska oficisto sin prezentis al li por enkasigi la ĉiujaran

imposton, li fariĝis serioza. Li ĵetis la kolektiston tra la

pordon, ne forgesinte liberigi lin de la tuta mono, kion li havis

kun si. La juĝistaro lin ekĉikanis; li reforiris al la montoj.

Cetere, li enuis ja en tia domo. Li komprenis, ĝis ia grado, ke oni

povas posedi tegmenton, sed kondiĉe ke oni dormu sur ĝi.

Liaj kunbatalintoj estis disiĝintaj en la tuta reĝolando. La

regno estis doninta al ili bienojn; ili kulturadis malbonhumore,

kaj manĝis sen apetito la maldolĉan panon de la laboro. Kiam ili

eksciis, ke ilia estro malpaciĝis kun la leĝoj, ili vendis siajn

kampojn, kaj alkuris lin. Sed li kontentiĝis luigante siajn bienojn

farme: li havas administran kapablecon.

La paco kaj senokupeco estis malsanigintaj lin. La aero de la montoj

revigligis lin tiel bone, ke en 1840 li pensis pri edziĝo. Li estis

certe pli ol kvindekjara, sed por homoj tiel harditaj, maljuneco ne

ekzistas; eĉ la morto pripensas almenaŭ dufoje, antaŭ ol ilin

ataki. Li edziĝis je riĉa heredontino, el unu el la plej bonaj

familioj de Lakonio, kaj fariĝis tiamaniere bo-parenco de la ĉefaj

personoj de l' reĝolando. Lia edzino sekvis lin ĉien, donis al

li filinon, enfebriĝis, kaj mortis. Li edukis mem sian infaninon,

kun zorgoj kvazaŭ patrinaj. Kiam li saltigis la knabinon sur siaj

genuoj, liaj kunrabistoj diris al li ridante: «Al ci mankas nur

lakto».

La patra amo donis novan energion al lia spirito. Por kolekti

reĝinan doton al sia filino, li studis la monan demandon, pri kiu

li havis antaŭe tro primitivajn ideojn. Anstataŭ amasigi siajn

monerojn en kofrojn, li procente-donis ilin. Li lernis la artifikojn

kaj elturniĝojn de la spekulacio; li observis la kurson de la

publikaj biloj en Grekujo kaj eksterlande. Oni pretendas eĉ, ke,

frapite de la utiloj de la asocio, li havis la ideon organizi la

rabadon per akcioj. Li faris kelkajn vojaĝojn tra Eŭropo, kondukite

de Greko el Marseille, kiu utilis al li kiel interpretisto. Dum

lia restado en Anglujo, li ĉeestis baloton en mi ne scias plu kiu

«putra urbeto[2]» de Yorkshire: tiu bela spektaklo inspiris al li

profundajn pripensojn pri la konstitucia regado kaj ĝiaj profitoj.

Li revenis, decidinte, ke li ekspluatos la instituciojn de sia

patrolando, kaj ĉerpos renton el ili. Li bruligis multon da vilaĝoj

por utili al la opozicio: li detruis kelkajn aliajn pro la intereso

de l' konservativa partio. Kiam oni intencis renversi ministraron,

oni bezonis nur sin turni al li: per nerefuteblaj argumentoj li

pruvis, ke la polico funkcias malbone, kaj ke oni atingos iom da

sendanĝereco nur ŝanĝante la kabineton. Sed kompense li donis

energiajn lecionojn al la malamikoj de l' ordo, punante ilin en la

maniero mem, kiel ili pekis. Liaj politikaj talentoj konigis lin tiel

bone, ke ĉiuj partioj havis altan estimon al li. Liajn konsilojn,

rilate al balotoj, oni sekvis preskaŭ ĉiam; tiamaniere, ke,

kontraŭe al la principoj de la riprezenta regado, laŭ kiu unu sola

deputito esprimas la volon de multaj homoj, li estis riprezentata,

li sola, de trideko da deputitoj. Inteligenta ministro, la famoza

Rhalettis, ekpensis, ke homo, kiu tuŝas tiel ofte la risortojn de

la registaro, eble malordigos fine la maŝinon. Li entreprenis ligi

liajn manojn per ora fadeno. Li donis al li rendevuon en Karvati,

inter montoj Himeto kaj Penteliko, en la kampara domo de fremda

konsulo. Haĝi-Stavros venis, sen eskorto kaj sen bataliloj. La

ministro kaj la rabisto, kiu konis unu alian de longe, tagmanĝis

kune, kiel du malnovaj amikoj. Ĉe la deserto, Rhalettis proponis

al li plenan amnestion por li kaj liaj kunuloj, patenton de divizia

generalo, la titolon senatano kaj dek mil hektarojn da arbaro

tutpropraĵe. La Palikaro hezitis iom da tempo kaj fine respondis per

rifuzo. «Eble antaŭ dudek jaroj mi estus akceptinta, diris li, sed

hodiaŭ mi estas tro maljuna. Mi ne povas, en mia aĝo, ŝanĝi mian

vivmanieron. La polvo de Ateno ne estas saniga por mi; en la senato

mi dormus, kaj, se ci donus al mi soldatojn komandotajn, mi estus

kapabla malŝargi miajn pistolojn al liaj uniformoj, pro la forto

de la kutimeco. Reiru do al ciaj aferoj, kaj lasu min zorgi pri la

miaj.»

Rhalettis ne konsideris sin kiel venkitan. Li provis klarigi al la

rabisto la malnoblecon de l' metio, kiun li praktikas. Haĝi-Stavros

ekridis, kaj diris al li kun afabla ĝentileco:

«Kamarado! la tagon, kiam ni skribos niaj pekojn, kiu el ni ambaŭ

havos la pli longan liston?

--Pripensu fine, aldonis la ministro, ke ci ne povos eviti cian

destinon; unu tagon aŭ alian, ci pereos per nenatura morto.

--_Allah Kerim!_ respondis li Turke. Nek ci nek mi legis en la

steloj. Sed mi havas almenaŭ unu superecon: nome, miaj malamikoj

surhavas uniformon, kaj mi rekonas ilin el malproksime. Ci ne povas

paroli same pri la ciaj. Adiaŭ, frato.»

Ses monatojn poste, la ministro estis mortigata de siaj politikaj

malamikoj; la rabisto vivas ankoraŭ.

Nia gasto ne rakontis al ni ĉiujn altajn agojn de lia heroo: la

tagdaŭro ne estus sufiĉinta. Li nur denombris la plej rimarkindajn.

Mi ne kredas, ke en iu ajn lando la kolegoj de Haĝi-Stavros faris

ion pli artistan ol la kapto de la _Niebuhr_. Ĝi estas vaporŝipo de

la «Aŭstria Lloyd», kiun la Palikaro derabis surtere, ĉirkaŭ

la dek-unua matene. La _Niebuhr_ venis el Konstantinoplo; ĝi lasis

sian ŝarĝon kaj la pasaĝerojn en Kalamaki, oriente de Korinta

istmo. Kvar ĉaregoj kaj du omnibusoj ricevis la pasaĝerojn kaj

komercaĵojn, por ilin transporti al la alia flanko de l' istmo,

al la haveneto Lutraki, kie alia ŝipo atendis ilin. Ĝi atendis

longatempe. Haĝi-Stavros, dum hela tago, sur bela vojo, en ebena kaj

senarba lando, forprenis la komercaĵojn, la pakaĵojn, la monon de

la vojaĝantoj, kaj la municiojn de la ĝendarmoj, kiuj eskortis la

veturilaron. «Ĝi estis tago da ducent mil frankoj!» diris al ni

Kristodulo kun iometo da envio.

Oni parolis multe pri la kruelaĵoj de Haĝi-Stavros. Lia amiko

Kristodulo pruvis al ni, ke li ne faras malbonon por sia plezuro.

Li estas sobra homo, kiu sin ebriigas per nenio, eĉ ne per sango.

Se okazas, ke li varmigas iom tro la piedojn de riĉa kamparano,

ĝi estas por scii, kie la avaregulo kaŝis sian monon. Ĝenerale,

li agas dolĉe al la kaptitoj, de kiuj li esperas ricevi kompenson.

Dum la somero de 1854, li alvenis unu vesperon, kun sia bando, ĉe

riĉan komerciston de insulo Eŭbeo, S-ron Voidi. Li trovis la

familion kunvenintan, plus maljunan juĝiston de la tribunalo de

Kalcis, kiu ludis kartojn kun la dommastro. Haĝi-Stavros proponis

al la magistrato, priludi kun li lian liberecon: li perdis kaj pagis

bonvole. Li forkondukis S-ron Voidi kaj liajn gefilojn; li lasis

la edzinon, por ke ŝi povu zorgi pri la reaĉeto. La tagon de la

forpreno, la komercisto suferis pro podagro, lia filino havis febron,

la knabo estis pala kaj ŝvela. Ili revenis du monatojn poste, ĉiuj

resanigitaj per la ekzercado, la libera aero kaj la bona traktado.

Tuta familio resaniĝis por kvindek mil frankoj: ĉu tio estis tro

kare pagita?

«Mi konfesas, aldonis Kristodulo, ke nia amiko estas senkompata

al kiu ne pagas. Kiam kompenso ne estas pagita je la fiksita

dato, li mortigas siajn kaptitojn kun komercista akurateco: tia

estas lia maniero protesti bilojn. Kia ajn estas mia admiro al

li kaj la amikeco, kiu ligas niajn familiojn, mi ne pardonis

ankoraŭ al li la mortigon de la du knabinoj el Mistra. Ili estis

dekkvar-jaraj dunaskitinoj, tiel belaj, kiel du marmoraj statuetoj,

fianĉiniĝintaj je du junuloj el Leondari. Ili tiel similis unu

al alia, ke, vidante ilin kune, oni kredis, ke oni vidas duoble,

kaj oni frotis al si la okulojn. Iun matenon, ili iris por vendi

kokonojn al la ŝpinejo; ili portis duope grandan korbon, kaj kuris

malpeze sur la vojo, kiel du kolombinoj jungitaj ĉe sama ĉaro.

Haĝi-Stavros forprenis ilin sur la monton kaj skribis al ilia

patrino, ke li redonos ilin kontraŭ dek mil frankoj, pagotaj je la

fino de l' monato. La patrino estis riĉeta vidvino, posedanta belajn

morusarbojn, sed ne provizita per kontanta mono, kiel ni ĉiuj. Ŝi

prunteprenis garantidonante siajn bienojn, kio estas neniam facila

eĉ por dudek pro cento. Ŝi bezonis pli ol ses semajnojn por kunigi

la sumon. Kiam ŝi fine havis la monon, ŝi metis ĝin sur mulon

kaj piediris ĝis la tendaro de Haĝi-Stavros. Sed alvenante monton

Tajgeton, ĉe la loko, kie oni trovas sep fontojn sub platano,

la mulo, kiu antaŭiris, ekhaltis subite, kaj rifuzis marŝi unu

paŝon. Tiam la malfeliĉa patrino vidis, sur la flanko de l' vojo,

siajn ambaŭ filinojn. Ili havis la kolon tranĉita ĝis la osto,

kaj tiuj belaj kapoj preskaŭ ne plu alteniĝis al la korpo. Ŝi

prenis ambaŭ plendindulinojn, metis ilin mem sur la mulon, kaj

ilin rekondukis al Mistra. Neniam ŝi povis plori: pro tio, ŝi

freneziĝis kaj mortis. Mi scias, ke Haĝi-Stavros bedaŭris sian

agon: li kredis, ke la vidvino estas pli riĉa, kaj ke ŝi ne volas

pagi. Li estis mortiginta la du infaninojn por la ekzemplo. Certe

estas, ke, deposte, liaj enkasigoj fariĝis ĉiam akurate, kaj ke

neniu kuraĝis plu lin atendigi.

--_Brutta carogna!_ kriis Giacomo frapante baton, kiu ŝancelis la

domon kiel tertremo. Se iam li venos sub mia mano, mi prezentos al

li kompensmonon da dek mil pugnobatoj, kiu ebligos al li forlasi la

negocadon.

--Mi, diris juna Lobster kun sia kvieta rideto, mi deziras nur

renkonti lin je kvindek paŝoj de mia revolvero. Kaj vi, onklo

John?»

Harris fajfis inter la dentoj Amerikan arieton, akran kiel klingo de

ponardeto.

«Ĉu mi kredos miajn orelojn? aldonis, per sia flutsona voĉo S-ro

Mérinay, harmonia mortulo. Ĉu estas eble, ke tiaj teruraĵoj estas

plenumataj en jarcento kiel la nia! Mi scias ja, ke la _Societo por

la moraligo de la krimuloj_ ne fondis ankoraŭ filiojn en tiu ĉi

reĝolando; sed, atendante, ĉu vi ne havas ĝendarmaron?

--Certe, respondis Kristodulo: 50 oficirojn, 152 kaporalojn kaj 1250

ĝendarmojn, el kiuj 150 rajdantaj. Ĝi estas la plej bona trupo de

l' reĝolando, post tiu de Haĝi-Stavros.

--Kio min mirigas, mi diris miavice, estas, ke la filino de l'

maljuna sentaŭgulo lasis lin agi.

--Ŝi ne estas kun li.

--Ja, bone! Kie ŝi estas?

--En edukejo.

--En Ateno?

--Vi demandas min tro multe; mi ne scias tiom. Kiel ajn estas, kiu

edziĝos kun ŝi, estos trafinta belan partion.

--Jes, diris Harris. Oni certigas ankaŭ, ke la filino de Calcraft ne

estas malbona partio.

--Kiu estas Calcraft?

--La Londona ekzekutisto.»

Ĉe tiuj vortoj, Dimitri, la filo de Kristodulo, ruĝiĝis ĝis la

oreloj. «Pardonu, sinjoro, diris li al John Harris, ekzistas granda

diferenco inter ekzekutisto kaj rabisto. La ekzekutista metio estas

malnoblega; la rabista profesio estas honorata. La registaro devas

gardi la Atenan ekzekutiston en la fortikaĵo Palamedo; se ne, oni

lin mortigus; dum neniu deziras malbonon al Haĝi-Stavros, kaj la

plej honestaj personoj en la reĝolando estas fieraj premi lian

manon.»

Harris malfermis la buŝon por respondi, kiam ni aŭdis la sonorilon

de la butiko. Ĝi estis la servistino, kiu revenis domen kun junulino

de dek kvin aŭ dek ses jaroj, vestita laŭ la lasta bildo de la

_Ĵurnalo de modoj_. Dimitri sin levis dirante: «Ĝi estas Fotini!

--Sinjoroj, diris la kukisto, ni parolu pri io alia, mi petas. La

rakontoj pri rabistoj ne estas por la fraŭlinoj.»

Kristodulo prezentis Fotini al ni kiel la filinon de unu el liaj

kunbatalintoj, kolonelo Johano, ĉefkomandanto en Naŭplio. Ŝi

estis do nomata Fotini Johanidino, laŭ la moro de la lando, kie,

ĝustadire, ne ekzistas familinomoj.

La juna Atenanino estis malbela, kiel la naŭ dekonoj de la Atenaj

fraŭlinoj. Ŝi havis beletajn dentojn kaj belajn harojn, sed

nenion plie. Ŝia dika talio ŝajnis esti nekomforte en Pariza

korseto. Ŝiaj piedoj, rondformaj kiel gladiloj, suferis verŝajne

turmentegojn: ili estis kreitaj por treniĝi en _babuŝoj_, ne por

premiĝi en botetoj de Meyer. Ŝia kapo memorigis tiel malmulte

pri la Greka tipo, ke ĝi vere ne havis profilon; ĝi estis plata,

kvazaŭ nesingardema nutristino estus mallerte sidiĝinta sur la

vizaĝon de l' infanino. La tualeto ne taŭgas por ĉiuj virinoj: ĝi

preskaŭ igis ridinda la plendindan Fotini. Ŝia robo kun falbaloj,

subtenata de potenca krinolino, rimarkigis la mallertecon de ŝia

persono kaj la ĝenon de ŝiaj movoj. La juveloj el Parizo, per kiuj

ŝi estis stelsemita, ŝajnis esti ekkriaj punktoj, destinitaj por

atentigi pri la malperfektaĵoj de ŝia korpo. Vi estus kredinta, ke

ŝi estas dika, malalta servistino, kiu sin dimanĉevestis per la

vestaro de sia mastrino.

Neniu el ni miris, ke la filino de simpla kolonelo estas tiel

multekoste vestita por pasigi la dimanĉon en la domo de kukisto.

Ni konis sufiĉe la landon por scii, ke la tualetemo estas la plej

nekuracebla vundo de la Greka societo. La vilaĝaninoj traborigas

arĝentajn monerojn, kunkudras ilin en formon de kasko, per kiu ili

sin kapkovras en la festotagoj. Ili portas sian doton sur la kapo. La

urbaninoj elspezas tiun doton ĉe la komercistoj, kaj portas ĝin sur

la tuta korpo.

Fotini loĝis en la Hetajrio. Tio estas, vi scias, edukejo fondita

laŭ modelo de la Honora Legio[3], sed regata de leĝoj pli larĝaj

kaj toleremaj. Oni edukas tie ne nur la filinojn de la militistoj,

sed ankaŭ kelkafoje la heredontinojn de la rabistoj.

La filino de kolonelo Johano sciis iom da Franca kaj da Angla; sed

ŝia ĝeniĝemeco ne ebligis, ke ŝi brilu en la konversacio. Mi

eksciis poste, ke ŝia familio alkonfidis al ni la rolon, perfektigi

ŝin pri la fremdaj lingvoj. Ŝia patro, aŭdinte, ke Kristodulo

gastigas honestajn kaj instruitajn Eŭropanojn, estis petinta la

kukiston, ke li elirigu ŝin ĉiudimanĉe el la edukejo, utilante al

ŝi kiel zorganto. Tiu interkonsento ŝajnis plaĉi al Kristodulo,

kaj precipe al lia filo Dimitri. La juna komisiisto rigardis avide la

malgracian edukatinon, kiu ne rimarkis ĝin.

Ni estis projektintaj iri ĉiuj kune al la publika koncerto. Ĝi

estas bela spektaklo, kiun la Atenanoj donas al si mem ĉiudimanĉe.

La tuta popolo, en granda tualeto, kunvenas en polvokampon, por

aŭdi valsojn kaj kvadrilojn ludatajn de regimenta muzikistaro. La

malriĉuloj iras tien piede, la riĉuloj veture, la elegantuloj

rajde. La kortego ne forrestus, eĉ por imperio. Post la lasta

kvadrilo ĉiu reiras domen, kun polvokovrita vesto, kun kontenta

koro, kaj oni diras: «Ni amuziĝis bone».

Certe estas, ke Fotini intencis sin montri ĉe la koncerto, kaj ŝia

admiranto Dimitri ne estis malkontenta, vidigi sin tie kun ŝi; ĉar

li surhavis novan redingoton, kiun li estis aĉetinta, konfekciitan,

en la tenejo de la _Belle-Jardinière_. Bedaŭrinde la pluvo ekfalis

tiel dense, ke ni devis resti dome. Por pasigi la tempon, Marula

proponis al ni, ludi por bombonoj: ĝi estas distraĵo laŭmoda en

la mezklasaj rondoj. Ŝi prenis glasvazon en la butiko, kaj donis

al ĉiu el ni manplenon da indiĝenaj bombonoj, kariofilaj, anizaj,

pipraj, kaj cikoriaj. Post tio, oni disdonis kartojn, kaj la unua,

kiu sukcesis kolekti naŭ samkolorajn, ricevis tri sukeraĵojn de

ĉiu el liaj kontraŭuloj. La Maltano Giacomo montris, per daŭra

atento, ke li ne estas indiferenta pri la gajno. La hazardo lin

favoris: li atingis riĉecon, kaj ni vidis lin engluti sep aŭ ok

manplenojn da bombonoj, kiuj estis promenintaj en la manoj de ĉiuj

kaj de S-ro Mérinay.

Interesiĝante malpli pri la ludo, mi alcentrigis mian atenton al

kurioza fenomeno, kiu okazis maldekstre de mi. Dum la rigardoj de la

juna Atenano rompiĝis unu post alia ĉe la indiferenteco de Fotini,

Harris, kiu ŝin ne rigardis, altiris ŝin per nevidebla forto. Li

tenis siajn kartojn kun mieno sufiĉe neatenta, oscedis de tempo

al tempo kun Amerikana naiveco, aŭ fajfis _Yankee Doodle_, sen

respekto al la ĉeestantoj. Mi kredas, ke la rakonto de Kristodulo

impresis lin, kaj ke lia spirito trotis sur la montaro, persekute al

Haĝi-Stavros. Ĉiuokaze, se li pensis pri io, tio certe ne estis

la amo. Eble la fraŭlino ankaŭ ne pensis pri ĝi, ĉar preskaŭ

ĉiuj Grekaj virinoj havas en la fundo de l' koro bonan pavimon de

indiferenteco. Tamen ŝi rigardis mian amikon John, kiel alaŭdo

rigardas la spegulon. Ŝi ne konis lin; ŝi sciis nenion pri li,

nek lian nomon, nek lian landon, nek lian riĉecon. Ŝi ne estis

aŭdinta lin parolantan, kaj eĉ se ŝi estus aŭdinta lin, ŝi

certe ne estis kapabla juĝi, ĉu li estas sprita. Ŝi vidis lin tre

bela, kaj tio sufiĉis. La antikvaj Grekoj adoris la belecon; ĝi

estas la sola, el iliaj dioj, pri kiu neniam ekzistis ateistoj. La

hodiaŭaj Grekinoj, malgraŭ la dekadenco, scias ankoraŭ malkonfuzi

Apollon'on de simiovizaĝulo. Oni trovas en la kolekto de S-ro

Fauriel kanteton, kiu povas esti tradukata jene:

«Junuloj, ĉu vi deziras scii, junulinoj, ĉu vi deziras informiĝi,

kiel amo nin eniras? Ĝi eniras tra la okuloj; de l' okuloj, ĝi

eniĝas en la koron; kaj en la koro ĝi enradikiĝas.»

Certe, Fotini konis tiun kanton; ĉar ŝi malfermis grandajn okulojn,

por ke la amo povu eniri ne kliniĝante.

La pluvo ne ĉesis fali, nek Dimitri rigardadi la junulinon, nek

la junulino konsideradi Harris, nek Giacomo krakmanĝi bombonojn,

nek S-ro Mérinay rakonti ĉapitron de antikva historio al juna

Lobster, kiu ne aŭskultis. Je la oka, Marula pretigis la tablon por

la vespermanĝo. Fotini sidis inter Dimitri kaj mi, kiu ne estis

atentinda. Ŝi konversaciis malmulte kaj manĝis nenion. Ĉe la

deserto, kiam la servistino parolis pri ŝia rekonduko, ŝi faris

videblan penon, kaj diris en mian orelon:

«Ĉu S-ro Harris havas edzinon?»

Mi trovis plezuron embarasi ŝin iomete, kaj respondis:

«Jes, fraŭlino; li edziĝis kun la vidvino de la doĝoj de Venezia.

--Ĉu eble! Kiun aĝon ŝi havas?

--Ŝi estas tiel maljuna, kiel la mondo, kaj eterna kiel ĝi.

--Ne moku min; mi estas simpla knabino, kaj ne komprenas viajn

Eŭropanajn ŝercojn.

--Alivorte, fraŭlino, li edzigis kun la maro; li estas, kiu komandas

la Usonan staran ŝipon _the Fancy_.»

Ŝi dankis min kun tia radiado pro ĝojo, ke ĝi malaperigis ŝian

malbelecon, kaj mi trovis ŝin beleta dum almenaŭ unu sekundo.

La Reĝo de la Montoj · 第 7 / 45 题