DIVERSAJ SCIIGOJ.

Samideanoj en Boulogne-sur-Mer faris publikan pruvon pri la utileco

de Esperanto per tiu cxi gazeto. Trovinte Francajn amikojn kiuj

komprenis la Anglan lingvon, ili petis ke tiuj cxi traduku en la

Francan la dulingvajn artikolojn en nia unua nombro. La Esperantistoj

ankaux faris same. La rezulto estis rimarkinda. La tradukoj de la

Esperantaj adeptoj estis pli akurataj ol tiuj de la studentoj de la

Angla lingvo. Tiel oni praktike pruvis ke Esperanto estis ankaux

tauxga ilo per kiu lerni naturajn lingvojn! Ili ankaux sammaniere

tradukis _La Suno Hispana_.

* * *

Ni bedauxras ke ni ne havas suficxe da spaco por doni cxiumonate

malgrandan priskribon pri niaj samtempaj gazetoj Esperantaj. Eble la

Lingvo Internacia, L'Esperantiste kaj la Belga Sonorilo estas tiel

bone konataj de nia legantaro kiel estas La Lumo. Sed tre malgranda

nombro de Anglaj Esperantistoj vidis la novan (mi estis dironta la

plej novan sed _tiu cxi_ Esperantist estas la lastenaskita)

_Hispana Suno_. Gxi estas dekdupagxa monata gazeto en la lingvoj

Hispanaj kaj Esperantaj, kaj enhavas multe da tre interesa kroniko.

Oni ne trovos rakontojn aux poemojn, sed la organo estos tre utila

por cxiuj kiuj deziras lerni la lingvon de Cervantes; cxar la

paralelaj tradukoj estas lauxvortaj.

* * *

La Sekretario de la Edukada Regnafako[37] skribis, antaux ne longe, al

Sinjoro Ellis (Keighley), respondante je lia propono ke la instruado

pri Esperanto farigxus parton de la edukada kurso en la lernejoj

popolaj kaj dugradaj. Li diris ke "La fakestroj ne estas pretaj por

akcepti la proponon nuntempe." Movi regnan fakon estas longa afero,

sed espera fajrereto kusxas kasxe en tiu vorto _nuntempe_.

* * *

Sinjoro Ellis ankaux sciigas nin ke Sinjoro Wackrill, Colombo,

Ceylon, komencis kurson, esperante plioficiale fondigi societon kiam

la membraro estos plimultigxinta.

Ni bonvolas sukceson je lia entrepreno, kiu speciale interesas nin

cxar gxi estas la unua peno por disvastigi Esperanton en Ceylon.

* * *

Sinjoro Metcalfe diras ke li nun komencis korespondan sxakludon kun

Subleuxtenanto L. Jamin (Antverpeno). Ambaux el ili cxiam skribas en

Esperanto kaj Sinjoro Metcalfe nun atendas la kvaran movon.

* * *

La unua kunveno de la nova Esperanto Society en Brixton estis tre

sukcesa. Preskaux cent cxeestantoj auxskultis paroladon pri la lingvo

internacia kaj gxia gramatiko. Poste, dudeksep el ili membrigxis kaj

la cxiusemajna kurso komencis. Sinjoro E. W. Eagle, 21, Kellett Road,

Brixton, estas la Hon. Sek.; kaj li volonte respondos je cxiuj

demandoj pri la nova societo, kies jarabonpago estas 2s. 6d.

* * *

Jen estas ankaux bonaj novajxoj de Plymouth. Sinjoro Treleaven

paroladis cxe la Athenaeum, Plymouth, kaj, post kelkaj tagoj, donos

similan paroladon en Liskeard, Cornwall.

Oni devas gratuli tiun cxi energian varbiston kaj esperi ke la du

paroladoj kreos multajn samideanojn kaj eble fondigos novajn kursojn.

* * *

Tiu cxi estas nur la dua nombro de The Esperantist, sed gxi

estas la lasta de la jaro 1903a. La Redaktoro deziras sendi

internaciajn salutojn al cxiuj amikoj, cxu Angloj, cxu alilanduloj,

kaj gratuli ilin pri la bona progreso kiun Esperanto faris dum tiu

cxi jaro. Esperanto cxiam kreadas entuziasmulojn;[38] sekve gxi

kreskadas pli kaj pli rapide.

Antaux dekdu monatoj, la bela lingvo estis preskaux nekonata en tiu

cxi lando. Nun jen estas tie cxi almenaux 5,000 personojn kiuj

acxetis lernolibrojn; kaj unu lernolibro ofte instruas multajn

lernantojn. Kaj tiu cxi ne estas la plej bona atesto pri la

praktikeco de Esperanto. Multaj el niaj cxi-tieaj samideanoj jam

estas adeptoj, kaj skribis bonajn kaj interesajn artikolojn por tiu

cxi malgranda organo. Vere, mi dubas cxu estus eble ke oni redaktu

gazeton en natura lingvo ajn, post dekdu monatoj de lernado; ecx se

tiu lernado estus estinta treege koncentrigita. Sed tia estas la

simpleco de Esperanto, gxia logikeco, gxia senescepteco, ke oni povas

eldoni monatan gazeton en la nova lingvo kaj ricevi la aprobon de

Doktoro Zamenhof mem. Vivu Esperanto! Vivu Doktoro Zamenhof! Vivu

cxiuj amikoj kiuj komencas disvastigi la internacian lingvon tra la

multelingva mondo!

The Esperantist, Vol. 1, No. 2 · 第 51 / 59 题