ELEGIO.

Angxelo vizagxe radia

Klinigxis cxe l'flank' de lulil'[32]

En kiu, spegule, je lia,

Ripozis imago simil'.

"Infan', mia cxarma similo,"

Li diris, "ho! venu kun mi;

Ni vivos en brila Cxielo

Ne estas Ter' inda je vi.

"Cxar tie neniu gxojegas;

Suferas l'anim' en plezur'

Ekkrio felicxa elvokas

Sopiron el kor' sammezur'.

"Kaj timo kun cxiuj festenas--

Neniam trankvila maten'

Vesperon similan entenas[33]

Aux de l'morgaux estas subten'[34].

"Cxagreno kaj kora doloro

Cxu sulkus[35] vin, ho! frunto pur?

Okulojn plenigus la ploro ...

Cxu ja estas penseble nur?

"Ne, Ne, tra la supra vasteco

Ekflugu tuj kune kun mi;

Pardonas la Dia Zorgeco

La tagojn estontajn por vi!

"Vestigxu funebre neniu

Por vin el ter' vidi forir';

Last' hor' via estu por cxiu

Simila je l'cxitienir'.[36]

"Nenia plorema vizagxo,

Cxe l'tombo neniu gxemant';

Pro via benita pur' agxo,

Mortint' sxajnas kiel dormant'."

Flugilojn L'Angxelo malfaldis,

Kaj tra l'blua regno de l'sun',

Duop' ili supren flugadis--

--Senfila patrin' estas nun'.

_El_ J. Reboul.

_Esperantigis_ A. Motteau.

The Esperantist, Vol. 1, No. 2 · 第 48 / 59 题