"Kara Sinjoro, Kun granda plezuro mi ricevis la unuan numeron de
_The Esperantist_. La bona enhavo kaj la bela eksterajxo faras tre
bonan impreson. Mi estas tute certa ke la gazeto tre placxos al cxiuj
esperantistoj jam ekzistantaj, kaj gxi baldaux farigxos potenca
kreilo de multaj esperantistoj novaj. La komenco eble estos
malfacila, sed la fruktoj de Via laborado estos ricxaj kaj belaj.
Volu enskribi min en la nomaron de la abonantoj
... Via, L. Zamenhof."
Vere estas afablege de nia kara estro apogi la verkon de
eklernantaro, kiel estas preskaux cxiuj el niaj kunverkantoj. Estas
granda honoro havi lin inter niaj abonantoj, kaj la Redaktoro estas
certa ke la legantaro aprobos ke Doktoro Zamenhof estus la sola
honorinda abonanto al la novenaskita organo.
* * *
Sinjoro Fruictier skribis al ni el Parizo. "Tie cxi nenio nova.
Tridekses publikaj kursoj de Esperanto estas tuj malfermigxontaj en
Parizo: se nur cxiu havus kvindek lernantojn diligentajn, estus
bonege!!! Duan eldonon de _La Frazlibro_ mi pretigas: al gxi mi
aldonas gramatikon plenan de Esperanto, en la kvin lingvoj. Kore via,
P.F."
Vere la lingvo rapidege antauxmarsxadas en Parizo, kaj estas
esperinde ke ankaux tie cxi Londone ni baldaux havos 36 kursojn. _La
Frazlibro de la Turisto_ sen gramatiko certe estis bonega libreto;
kiam oni aldonis kvinlingvan gramatikon, estos pli ol bonega, gxi
estos mirinde utila verketo.
* * *