E. M.

* * *

Du fratinoj logxis kune kun sia onklino, bona sed tre severa virino.

Unu tagon la plej maljuna ekvidis ke la infanino fosas en la gxardeno

kaj enterigas ion. Poste sxi foriris por trovi tion kion sia fratino

faris: Kaj sxi eltiris el la truo paperan folieton sur kiu estis

malbone skribitaj tiuj cxi vortoj. "Kara Diablo, venu tuj kaj

forportu mian onklinon Marion."

Esperantisto, 4686.

* * *

Du vendistoj de malnovaj vestoj logxis kontrauxe. Nature ili ne tro

amis unu la alian. Nokte angxelo venis al unu el ili kaj diris.

"Rakontu al mi tion, kion vi deziras, kaj mi donos gxin al vi

kondicxe ke via najbaro ricevos la duoblon da gxi."

La viro pensadis longatempe kaj fine respondis "Mi volas ke mi

blindigxos je unu el miaj okuloj."

Esperantisto, 8105.

The Esperantist, Vol. 1, No. 2 · 第 40 / 59 题