* * *
[_SCENO.--Mangxocxambro cxe Gesinjoroj Junedzo. La telefono estas
fiksita sur skribtablo._]
S-ino Junedzo (_alparolante al katido, dume sxi
cxirkauxligas banton[22] cxirkaux gxia kolo_[23]).--Nu[24], katideto, mi
miras kion mia Ricxjo faras. Mi esperas ke li ne aliris al
malplacxega cxevalkura konkurso--mi ne kredas ke li sin okupas
tiamaniere dum lia libera tempo--malgraux la duonesprimajxoj[25] de
Klaro Paseo, sed--. Bone, mi jam alvokis lin telefone nur sepfoje
hodiaux, kaj li mem respondis al mi cxiufoje; tial cxio necese estas
tute gxusta. (_Sidigas la katidon sur kuseno_) Nu, kion fari? Estas
tro varme por eliri kaj vizitadi. Mi jam parolis kun la servistinoj
pri iliaj kulpetoj, suficxe je unu tago. Mi kudris butonon sur la
ganto de Ricxjo, kaj mi jam skribis dudek-sep pagxojn al la
patrineto. Ho! Mi devas alvoki Ricxjon denove; li kutimas auxdi mian
vocxon almenaux okfoje en cxiu tago. Kara knabo! Li pensos ke mi
cxesis ami lin, aux ian similan terurajxon! (_Aliras al la telefono
kaj sonorigas_) "N-on 2,337 Junedzo, mi petas." (_Post momento, sxi
auxdas respondon._)
S-ino J. (_en 'fonon_).--Jes, cxu vi cxe-estas?
Vocxo.--Kompreneble, Karulineto!
S-ino J.--Kiu estas tie?
Vocxo.--Kies vocxo sonas, cxu vi pensas?
S-ino J.--Tio estas simila je la vocxo de mia propra edzeto.
Vocxo.--Tia mi estas, Kara Mia!--Via vera, sola, propra
Ricxjo.
S-ino J--Cxu vi maltrankviligxas kaj pensadas ke mi ne estas
alvokonta al vi denove, Plejkara?
Vocxo.--Jes; mi ja terure maltrankviligxis pri tio, Koro
Mia.
S-ino J.--Kion vi faras?
Vocxo.--Mi tre laboradas, kaj multe pripensadas pri mia
propra edzineto. (_En tiu cxi momento, persono largxasxultra,
festatempe vestita, mallauxte malfermas la pordon. Li staras senmove,
kaj rigardas S-inon J., ridete sed silente._)
S-ino J. (_en 'fonon_).--Mi sentadis tre forlasite la tutan
tagon longe.
Vocxo.--Kompatinda knabineto! Baldaux mi revenos, cxarmanta
mia.
S-ino J.--Mi skribis dudek-sep pagxojn al la patrineto.
Vocxo.--Cxu efektive? La kara maljuna sinjorino! Mi esperas
ke vi sendis al sxi la esprimon de mia amo.
S-ino J.--Ha! Nu, mi sxatas[26] auxskulti vin kiam vi parolas
tiel pri la patrineto. Penu cxiam paroli tiamaniere pri sxi kiam vi
estas hejme. (_La persono apud la pordo sxajnas malkontente, kaj ial
iom ekscitate._)
Vocxo.--Mi promesas, Amatino Mia.
S-ino J.--Mi ja pensas ke vi povus arangxi ke vi venos
hejmen frue hodiaux, Ricxjo, por festi la trian monaton de nia
edzeco. (_La persono subite timigxas, kaj provas forsxteli mallauxte
for de la cxambro, senvidite._)
Vocxo.--Tion mi volus, karulineto mia; sed ni estis tre
okupataj cxe la oficejo la tutan tagon longe, kaj ... (_la persono
piedfrapas senintence la katidon--la katido blekas ... kaj_ S-ino
J. _cxirkauxrigardas antauxe ol la persono povas atingi la
pordon--sxi lasas fali la auxdilon telefonan, rapidas al li, kaj
kaptas lin sovagxe per lia brako._)
S-ino J. (_kun milo[27] da vulkanoj[28] je sia
vocxo_)--RICXJO!! RICXARDO!!!
S-o J. (_provas gajete sxajni kuragxa_).--Nu, Kara Mia, cxu
vi gxojas min revidi?
S-ino J. (_trenas lin al la telefono_).--Venu tien-cxi.
(_Sxi tenas la auxdilon sur lian orelon, kaj tuj poste parolas en la
telefonon si mem_).
S-ino J. (_en la 'fonon_).--Kaj _kiu_ vi diris ke vi estas?
Vocxo.--Efektive, cxu vi forgesis tiel baldaux? Via propra
Ricxjo.
S-o J.--Sed, pendigxu! ... (S-ino J. _metas sian
manon sur lian busxon_).
S-ino J.--Kaj _kion_ vi diris ke vi faris?
Vocxo (_ripetas malrapide kaj tre klare_).--Ke mi tre
laboradis, kaj multe pripensadis pri mia propra edzineto.
S-o J. (_li mem provanta alvoki per la
telefono_).--Silentigxu, malsagxulo! Cxu vi ne scias.... (S-ino
J. _cxesigas lin kiel antauxe_.)
S-ino J. (_en la 'fonon_).--Ni finigos tiun-cxi konversacion
cxar S-o Junedzo, kiu estas apud mi, lacxigas iom auxskultante lian
propran imagxan vocxon. Bonan tagon! kompleze tenu vin pretige por
atesti kiam mi procesos por ricevi jugxan disigon.[29]
Vocxo.--UX--ux--ho! ux--ux--(S-ino J. _sonorigas
por cxesigi la elektran komunikadon; sin turnas al_ S-o J.,
_kies vizagxo grade igxas fraga-tomata-sun-mallevigxan specon de
koloro_).
S-ino J. (_per nordpolusa[30] vocxo_).--Havu la bonecon
klarigi--se eble vi povas.
S-o J. (_gajete_).--Certe, kara mia, certe! Nu, vi vidas,
karesinda mia, vi havas tre dolcxan kutimeton, alvokante min cxe la
oficejo cxiuhore, kaj cxar mi--ux--ne estas--ux--cxiam tie....
S-ino J.--Estante cxe cxevalkuraj konkursoj, eble?
S-o J. (_kuragxege_).--Jes, estante cxe cxevalkuraj
konkursoj; kvankam, trovinte mian unuan gradan bonprosperajxon
hieraux, mi estas forlasonta tiujn de nun. Sed, dauxrigante ... cxar
mi ne cxiam estas cxe la oficejo, mi pensis ke vi koler ... ux ...
maltrankviligxus se mi ne respondus cxiufoje kiam vi sonorigus por
mi; tial mi ordonis ke Korkisto, mia cxefkomizo, kiu estas iom da
ventroparolanto, imitu mian vocxon, kaj respondu al vi tiam, kiam mi
forestus, kaj la malsagxulo nesciis ke mi jam venis hejmen frue
hodiaux--tial--Ho! pardonu min, Mimio!
S-ino J. (_frostatone_).--Neniam! (_surlevigante la
katidon_) Venu kun mi, katideto, ni ambaux estas trompigxitaj. Ne
pensu ni plu pri tio! Ni reiros al la patrineto, kaj ... (_lasas
larmon fali sur la dorson de la katido_). Sed (_sin turnante al_
S-o J.) permesu al mi por diri al vi, Sinjoro ke--(_telefona
sonorileto tintas_) Ha! la 'fono denove! (S-o J. _saltas
antauxen kvazaux li volis respondi_--S-ino J. _malhelpas
lin_) Pardonu min, nun estas mia vico por falsi la telefonon, mi
kredas. Eble estus ecx pli interesa afero, se mi provus ventroparolan
aktorajxon (_aliras al la telefono kaj respondas per rauxka, vira
vocxo_) jes, kiu estas tie?
Vocxo.--Ho! Maljunulo! Cxu tiu estas vi?
S-ino J. (_same kiel antauxe_).--Ne,--UX--tio estas, jes.
Vocxo.--Nu, nur unu vorto pri tiu diamanta cxirkauxkolo,
kiun vi petis ke mi elektu por via edzino. Vi diris ke via vetgajno
estis cent-deko da livroj; nu, cxar vi volas aldoni plue dekon, mi
povas ricevi jxus tion, kion vi bezonas, pendajxon ankaux, po
cent-dudek livroj. Cxu tio vin sxatas?
S-ino J. (_per malforta vocxeto_).--Ricxjo, cxu vi volus
veni kaj respondi al tiu-cxi, mi petas?
(_Li aliras al la telefono, kaj post arangxinte la aferon, sonorigas
por cxesigi la komunikadon, kaj sin turnas al_ S-ino J.,
_kiu sidas sur la sofo, sxia vizagxo en la pelto de la katido, kaj
ploras iom_).
S-o J. (_alstrecxante liajn brakojn_).--Mimio!
S-ino J. (_lasas fali la katidon_).--Ho! Ho! (_Sur lian
bruston_) Ho! Ricxjo!! (_La katido gxoje murmuras._)