LA TRI AMIKOJ.

Konfidu je nenia amiko ne pruvinte lin. Cxe la festena tablo ni

trovas pli multajn ol cxe la pordo de la malliberejo.[16]

Homo havas tri amikojn; du el ili li multege amis, la tria estis al

li indiferenta, kvankam tiu cxi estis la plej sincera el cxiuj. En

tago li devis aperi antaux la jugxisto cxar li estis grave sed

maljuste kulpigita. "Kiu el vi," li diris, "venos kun mi por atesti

por mi, cxar mi estas grave kulpigita kaj la regxo kolerigxis?" La

unua el liaj amikoj tuj diris ke, pro aliaj aferoj, li ne povus iri

kun li. La dua akompanis lin gxis la pordo de la jugxejo, tiam li

iris returnen pro timo de la kolera jugxisto.

Sed la tria, al kiu li malplej konfidis, eniris, paroladis por li kaj

atestis tiel gxoje pri lia senkulpo, ke la jugxisto liberigis

lin.----

Homo posedas tri amikojn en tiu cxi mondo. Kiel li kondutos je la

horo de la morto, kiam Dio vokos lin antaux sian jugxejon? Mono, lia

plej bona amiko, forlasos lin unue. Liaj parencoj akompanos lin gxis

la pordo de la tombo, kaj tiam returnos domen. La tria, kiun li ofte

forgesis dum la vivo estas liaj Bonagoj. Nur tiuj cxi akompanos lin

gxis la trono de la Jugxisto. Ili antauxiros, parolos, kaj trovos por

li kompaton kaj pardonon.

Elise Bauer.

The Esperantist, Vol. 1, No. 2 · 第 30 / 59 题