THE MICHAELMAS DAISY.

"Dear little Autumn flower, with purple clad,

Dost thou thus weep the death of Summer fair?

Funereal, truly, is thy colour sad,

And ever serves as symbol of despair!"

"Ah, no! dear friend, remember yet one thing--

That purple, too, is Majesty's display;

And 't is the pleasure of our Winter king,

That I present myself in meet array!"

_Tradukis_ Ben Elmy.

MORDANTO MORDITA (Originale Verkita).

Tiu cxi okazis dum mia lernado cxe la universitato.

Bruno estis unu el miaj plej intimaj amikoj kaj ni ofte renkontis nin

kun aliaj samideanoj cxe la logxejo de unu aux alia por amika

kartoludeto. En tiu cxi okazo la renkontejo estis cxe Bruno.

Blanko, alia amiko, alvenis kun mi je la dirita horo, sed tie

trovigxis neniu. "Pendu" ni diris. Ni atendis longan tempon: Bruno ne

venis. Ni do ekkolerigxis, kaj deziris repagi al Bruno pro tiu cxi

malplezuro. "Kion ni faros?" "Malsagxkaptilon!"[12] "Bonege!"

Ni formovis la tablon en angulon de la cxambro. Sur la tablo, per la

helpo de kapkuseno[13] el la dormocxambro, de kelkaj vestoj, kaj de la

lamposfero[14] sur kiu ni figuris malbelegan vizajxon, kaj en kiu ni

enmetis kandeleton, ni konstruis terurigan kreitajxon. Tiam ni

atendis.

Baldaux ni auxdis la pasxojn de la alproksimigxanta Bruno, kaj ni

retiris en la dormocxambron. La pordo de la cxambro malfermigxis:

Bruno eniris.

Subite terurplena kriego surdigxis niajn orelojn. Nia mizera amiko

enfalis preskaux senmove en sian segxegon, nur murmurante--"Mi gxin

vidis! Mi gxin vidis! Mi estas viro mortonta!"

Tiu cxi rezultato surprizis nin. Ni neniam deziris kauxzi tian

malfelicxecon.

Kredante ke nia amiko nur ridegis, mi ekkriis "Brandon! Rapide,

rapide, alportu la brandon!" Estis senutile. La glaso ekfalinte el la

mano de la suferanto, rompigxis sur la tapisxo. Tre malrapide, el la

disigitaj vortoj de la malsanulo, ni eltiris la sciigon ke li kredis

vidi la aperajxon kiu cxiam montras sin al membro de la familio

Bruno, antaux la subita morto de tiu persono.

Ni penis klarigi la aferon, sed sensukcese.

Mi do eliris por venigi kuraciston.

Logxante en la kolegxo, estis necese ke mi petu permeson de la

kolegxestro, cxar vespere je dirita horo la pordego fermigxis por ke

neniu povu senpermese eliri. La kolegxestro, maljuna sinjoro,

bonvolega al la junuloj kiuj venis sub lia flego, kvankam gravmaniera

kaj solenvizagxa, auxskultinte mian klarigon, tuj donis al mi la

deziratan permeson, samtempe dirante--"Estas granda malfelicxeco,

granda, grandega! Mi kredas ke mi mem iros por lerni cxu mi povos ion

fari."

Cxar la kolegxestro tre malofte vizitis la logxejon de kolegxanoj,

tiu cxi propono estis tiel ne atendita ke mi tute forgesis la

kuraciston, kaj sekvis la estron al la logxejo de Bruno.

Enirante en la cxambron ni trovis Brunon ankoraux flegatan de Blanko,

sxajne neniel plibonigxitan. La vizitanto neatendita, klinante sin

super la junulo diris amindavocxe--"Mia kara Bruno, mi tre bedauxras

aux...."

Kvazaux elektrigxita, la trompoplena Bruno eksaltis sur siajn piedojn

elkriante per la plej sana vocxo--"Pardonu al mi, Sinjoro, tute

senintence mi petolis[15] antaux _vi_."

Unue iom enuata, sed baldaux komprenante la sxercon, nia bona estro

trankvile diris--"H--m! Belega ekzemplo de 'Mordanto mordita'. Bonan

Nokton, Sinjoroj, bonan nokton."

Tiel parolinte li ridetante foriris.

Paul Mathews, _Esperantisto_ 7799.

The Esperantist, Vol. 1, No. 2 · 第 27 / 59 题