AKTO I.

Sceno I. (_dauxrigo_).

(_Revenas la_ Subestro.)

Subestro.--Faligu la grandmaston! vigle[3]! pli malsupren!

Penu direkti la sxipon al la maro! (_Ekkrioj interne_) Malbenon al

tiuj kriegoj! Ili bruegas pli lauxte ol la blovado, aux ecx nia

propra kriado! ... (_Revenas_ Sebastiano, Antonio _kaj_ Gonzalo)

Ree? ankoraux? Kion vi faros tie cxi? Cxu ni devos cxesigi nian

penadon kaj droni? Cxu vi deziras iri al la marfundo?

Sebastiano.--Ha peston al via faringo, kriemulo,[4]

blasfemanta malbenita hundo!

Subestro.--Nu, do, laboru vi mem!

Antonio.--Pendu, malbona hundo; pendu, filo de malvirtulino,

insultema bruegulo! Ni ne tiel kiel vi timas droni.

Gonzalo.--Ho! lin mi asekuras[5] kontraux la dronado,

kvankam la sxipo ne estus pli fortika ol nuksa sxelo.

Subestro.--Direktu la sxipon! Du gradojn plie, al la

maro ... haltu!

(_Venas_ Maristoj _tute akvokovritaj_.)

Maristoj.--Cxio estas perdita! ni pregxu! ni pregxu! Cxio

perdita! (_Foriras cxiuj_)

Subestro.-- Kion? Cxu malvarmigxos niaj busxoj?

Gonzalo.-- La regxo kaj la princoj cxiuj pregxas:

Samstate ni kun ili pregxi devas.

Sebastiano.-- Mi perdas paciencon.

Antonio.-- Ni pereos:

Per la maldiligento de drinkuloj--

(_Al_ Subestro) Largxfauxka bruegulo mi tre volus

Vin vidi droni en dek maralfluoj[6]!

Gonzalo.-- Pendonta, tamen, li post cxio restos,

Ja, kvankam plendos cxiu guto akva

Kaj largxe malfermigxos por lin gluti....

(_Ekbruoj interne_) Cxiel' kompatu! nun fendigxas sxipo!

Adiaux do, edzino kaj infanoj!

Ho ve,[7] adiaux, frato! Gxi fendigxas!

Antonio.-- Ni cxiuj nun fundiru kun la regxo! (_Foriras_).

Sebastiano.-- Ni iru tuj al li adiaux diri! (_Foriras_).

Gonzalo.--Nun, volonte, mi sxangxus mil mejlojn da marakvo

nur por seka terpeco, longa erikejo,[8] brunigxinta dornstipejo,[9]

io ajn! Estu do la superega Volo! Sed mi preferus seke morti.

(_Foriras_).

Sceno 2.--_Sur insulo--antaux la cxambreto de_ Prospero.

(_Venas_ Prospero _kaj_ Mirando.)

Mirando.-- Karega patro, se per via povo

La maro tiel brue sovagxigxis,

Ho trankviligu gxin! Nun preskaux sxajnas

Malbonodoran pecxon Cxiel' vomi.[10]

Se supraj ondoj ne estingos fajron ...

... Suferis mi kun la malfelicxuloj

Videble kiuj dronis en la sxipo!

Kreitoj noblaj ili estis, eble,

Kaj, jen! nun estas cxiuj disrompitaj ...

... Gxemegoj gxis la mia kor' atingis!

Se ia dio estus mi potenca,

En teron volus mi trapusxi maron,

Prefere ol engluti belan sxipon

Sxargxitan tute je animoj homaj! ...

Prospero.--Ne plu miregu nun, kaj kvietigxu;

Al via kompatema koro diru:

Ne malbonajx' okazis.

Mirando.-- Ho ve, patro!

Prospero.--Nenio, ja, filino, jxus okazis

Krom cxio, kion mi efektivigis

Por vi, filino mia, karulino!

Vi kiu ido estas nescianta,

Cxar, nek vi scias pri l'elveno mia,

Nek konas min pli altan ol Prosperon,

La mastron de malricxa tia loko,

Kaj simplan patron vian.

Mirando.-- Mi neniam

Imagis plie.

Prospero.-- Estas nun la tempo,

Kaj vin mi devas plie tuj informi.

--Forprenu la magian[11] veston mian--

(_Demetas la mantelon_).

Magio restu. Plu ne ploru, kara;

Konsolu vin. Terura la vidajxo

De sxippereo, kiun vi bedauxras,

Okazis tiel, per magia povo,

Ke iu, kiu estis en la sxipo

Nek mortis, nek ecx haron tie perdis,

--Kriegojn kvankam auxdis vi, kaj vidis

Fundiri sxipon--Sidu, nun, Mirando,

Cxar vi plimulte devas tuj sciigxi.

(_Dauxrigota_).

The Esperantist, Vol. 1, No. 2 · 第 24 / 59 题