THE BEGGAR MAID (Tennyson).
Sxi, de beleco nedirebla
La manojn sur la brusto tenis:
L'Almozulino nudpieda
Al regxo Kofetuo venis.
La regxo, kun mantel' kaj krono,
Renkonti sxin malsupreniris
"Nature, sxi pli bela estas
Ol lumo," cxiuj Grafoj[2] diris.
Sxi, en mizera vesto, sxajnis
Al ili, lum' tra nuboj hela;
Sxin lauxdis ili, pro okuloj,
Piedoj, haroj, mieno bela.
Neniam estis en la lando
Vizajx' aux cxarm' angxela tia,
Kaj jxuris Kofetuo "Estos
L'Almozulin' regxino mia."