KION MAX MUELLER DIRIS.

Mi deziras scii cxu The Esperantist estas preta por akcepti

en gxiaj kolonoj la liberan uzon de la cxiam cxeestanta persona

pronomo "Mi." Eble mi, gxin enkondukante, estas iomete maltima, sed

mi ne povas eviti la opinion ke, ecx nova lingvo devas enhavi

almenaux kelkajn el la nekonvenajxoj kiujn cxiuj malnovaj lingvoj

necese toleras.

Tio, kion mi tuj rakontos, nur estas malgranda persona memorajxo, sed

gxi kunligas kun la nomo de famega lingvisto; tre citinda

auxtoritato.

Mi estis en Venezio, ne staranta inter palaco kaj malliberejo, sed

gondole glitanta sur la kanaloj de la feina urbo, tiel kiel cxia

mortemulo devas fari, se li deziras elpruvi ke vivo estas vivinda. Mi

tiam estis leganta artikolon "Rememorajxoj" de Max Mueller, kaj gxi

tiel cxarmis min ke, tuj post mia reveno hejme, mi skribis al li iom

simile al jeno--

"Mi estas al vi nekonato. Se mi ne skribos tuj sub la pusxo de la

impreso, mi tute ne kuragxus fari tion. Sed, kompreneble, ni devus

koni unu la alian. Vi, baptofilo de Max Maria von Weber, mi baptofilo

de Felix Mendelssohn! Vi lernis latinan kaj grekan lingvojn en

Leipzigo, mi ankaux lernis tie; sed vi studiis cxe la Nikolai-Schule

kaj mi cxe la Thomas-Schule; jen la malsameco de la rezultato

klarigxas. Sed ni, kiel knaboj, ambaux devis mangxi niajn pomojn el

la korbo de la sama maljuna vendistino en Grimmaischer Strasse,

k.t.p."

Nu, Max Mueller respondis al mi tute afable. Li sciigis min ke li iam

auxdis mian patron ludi fortepianon kune kun Mendelssohn, ke li

ankaux estis vidinta unu el miaj pentrajxoj tial ni ne estis

nekonatoj. Cxu mi venus Oxfordon post mia reveno en Anglujo, kaj cxu

mi volus esti lia gasto?

Post kelkaj monatoj mi do iris, kaj pasigis malmultajn tagojn en lia

domo. Tiu cxi estis senegala okazo por sciigxi liajn opiniojn pri la

alpreno de universala lingvo.

"Cxu la afero estas _ebla_?" mi demandis. "Netauxge kian lingvon oni

elektos. Mi bezonas vian auxtoritaton por silentigi tiujn kiuj kredas

ke la propono nur estas hximera."

"Nu," li respondis, "vi devas demandi tion de pli junaj kritikistoj

ol mi. Vi scias ke mi jam skribis mian kredon ke Esperanto estas la

plej bona sistemo gxis nun elpensita; mi ne povas diri plu." Mi

petegis, eble iom supermezure, sed sensukcese.

Sed, kiam mi estis forironta el lia gastama domo, li redonis al mi

albumeton (baptopatran donacon de Mendelssohn), en kiu mi petis ke li

skribu sian nomon, kaj mi legis--"Cxu universala lingvo estas ebla?

Jes.--M.M."

The Esperantist, Vol. 1, No. 2 · 第 18 / 59 题