PRI LA ESTONTECO.

_"Neniu el ni estas senerara, ecx la plej juna."_

La Redaktoro de The Esperantist deziras sendi, kiel eble

plej frue, siajn koregajn dankesprimojn al sia legantaro pro la

amindaj leteroj kiujn li tage ricevas. En la unua artikolo de la unua

Esperantist peto antauxmetigxis ke oni bonvolu sendi proponojn

pri la plibonigo de la plej juna el Esperantaj Jxurnaloj. Sekve,

multaj amikoj skribis siajn pensojn pri la afero.

Por komenci je la komenco, kelkaj samideanoj kritikis la _verdeceto_

de la kovrilo. Sed multajn leterojn ni ankaux ricevis, precipe de

niaj legantinoj, tute aprobante gxin. Ni do kredas ke estus

bedauxrinde sxangxi gxin sen unuanima konsento, tial la dua kajero

ankaux havas similan verdan eksterajxon.

Sed la gravegaj kritikoj estis pri la internajxo. Kelkaj legantoj

trovis ke nedividata pagxo estis iom malfacila por legi. Precipe en

la interesa originala verko "Itala Somero" ili tion eltrovis. Kvankam

nedividataj pagxoj havas pli belan vidigxon, ni ne dauxrigos ilin en

la estonteco, kaj ni dankas la amikojn kiuj montris la malbonajxon.

Adepta Esperantisto kredis ke la modelo estis tro alta; ke la dua

Gazeto ne povus esti tiel interesa kiel la unua, k.t.p. Vere tio cxi

estus gravega afero, kaj Britaj Esperantistoj devas zorgi ke la

profetajxo ne estos prava. Ni estas tute certaj ke, se oni nur sendos

cxi tie kiel eble plej multaj artikoletoj--precipe originalaj

verkoj--suficxe interesaj Gazetoj rezultos.

La sama kritikisto ankaux opiniis ke ne estis suficxe da Angla lingvo

en la unua numero. Gxi enhavas nur dekses pagxojn, kaj la plimulto de

la legantaro deziras legi Esperantajxojn, ne Anglajxojn. Unu el niaj

sindonemaj kunverkantoj promesis marki cxiujn vortojn, kiujn ne

trovigxos en la lernlibro, kaj ni cxiam donos iliajn tradukojn.

Tiamaniere ni esperas ke ni placxos tiujn, kiuj deziras vidi pli en

la Angla lingvo, sen limigi la interesan enhavon.

Inter la amikoj kiuj skribis pri la granda celo de Esperanto, unu

diris "Zenofono gvidis la perditajn Grekojn el la neterpoma[1] lando

orienta de poezio, sablo kaj romanco. Kaj vi, mia samideano, devas,

per via Gazeto, gvidi la songxajn Esperantistojn malsupren al la

cxiutagan landon de porkajxo kaj faboj!"

Vere tiu cxi estas bona konsilo, cxar Esperanto devas esti "Pana kaj

butera lingvo" por komerco kaj cxiutaga vivado. Sed cxu nia legantaro

deziras ke ni neniam presigos poezion kaj interesajn rakontetojn? La

plimulto da leteroj kiuj tage venas enhavas gratulojn pri la poemoj

kaj rakontetoj.

Alia helpanto de tiu cxi bonfaranta movado havas gravajn internaciajn

rilatojn kun fremdaj firmoj, kaj proponis ke cxiuj komercaj

Esperantistoj skribu al sia fremda klientaro, antauxmetante

Esperanton, kiel tauxga helpanta lingvo, kaj petante ke ili lernus

gxin por estontaj komunikajxoj. Bonega ideo! Se oni konsentos tiel

fari, La Esperanto Klubo presigos anoncpaperojn kaj disdonos ilin

inter siaj komercaj membroj. La Hon. Sek. estos felicxa ricevi

specimenojn de la proponita anonco.

Ree dankante cxiujn kunverkantojn, ni petegas pri originale verkitajn

artikolojn por la Gazeto. En cxiuj landoj estas la sama afero. Oni

trovas grandan nombron da skeptikuloj, kiuj diradas: "Ho! Mi vidas ke

via lingvo estas bona nur por tradukajxoj. Kiam vi havos vian propran

verkaron, mi eklernos Esperanton. Sed, en la nuna tempo, mi pliamas

mian patrujan lingvon."

Mi skribis tiun cxi peton al nia bona amiko, Sinjoro Ben Elmy, kaj,

kiel rezulto, niaj legantoj nun havos la grandan plezuron legi

_Esperantan_ poemeton, kun Angla _traduko_. Aliaj amikoj jam

respondis al tiu cxi peto kaj sendis la interesajn rakontetojn kiuj

estas tie cxi presitaj kaj korege cxiuj devas danki ilin por la

granda helpo kiun ili donis al Esperanto, tielfarinte. Kvankam

tradukoj estas tre akcepteblaj, originalaj verkoj sendube estas indaj

je antauxeco.

La Redaktoro.

The Esperantist, Vol. 1, No. 2 · 第 15 / 59 题