Triumvirato

Ruy Faleiro kaj Fernao Magalhaes baldaŭ leviĝis kaj forlasis la

bruantan gastejon. El kelkaj frazoj, kiujn ili interŝanĝis, ili

ekkonis, ke estas multaj aferoj, kiuj ilin ambaŭ interesas. Kaj

la vivoplena gastejeto ne estis medio, kiu estus taŭga por ilia

konversacio.

"Hodiaŭ estas iom malvarme," diris Magalhaes, kiam ili eliris

eksteren, "Se tio estos al vi agrabla, ni povas iri en mian

loĝejon."

"Tre volonte," konsentis la astronomo. "Nur se ne ĝenos vin la

fakto, ke estas jam tro malfrue."

"Tute ne gravas. Mi estos tre ĝojigita per via vizito."

Henriko kun mirego observis nekutiman noktan viziton. Kaj ankoraŭ

pli multe li miris pri subita ŝanĝo, kiu okazis rilate al lia

sinjoro. Fernao, alie tiom malparolema, parolis tre vigle. Li trovis

homon, kiu lin komprenis, kiu pri ĉio ege interesiĝis, kiu scipovis

instrui, sed ankaŭ akcepti instruon.

La temo de ilia debato ne estis nur astrolabo aŭ sekstanto. Ili

parolis pri orientiĝo sur la vasta maro laŭ steloj. Ili studis

stelan ĉielon sur norda kaj suda parto de la firmamento. Ili mezuris

distancojn inter unuopaj landoj kaj komparis rezultojn kun tio, kio

estis trovebla en libroj. Kio mankas al Faleiro je spertoj, tion

kompletigis Magalhaes. Kion ne sciis Magalhaes, pri tio instruis lin

Faleiro.

Horo post horo forpasis, la nokton anstataŭis la tago, sed la viroj

ne rimarkis tion. En ĉiu horo kreskis ilia reciproka respekto.

Faleiro ĝis nun disdonadis siajn sciojn al publiko, kiu aŭ priridis

ilin, aŭ konsideris ilin kiel infanajn stultaĵojn. Magalhaes

sidadis ĉiam izolita en sia ĉambreto kaj studadis. Libroj scipovis

instrui. Sed ili estis tamen nur trankvilaj kaj obeemaj amikoj.

Se vi ne konsentas kun tio, pri kio vi legas, vi fermas simple

la libron kaj la malamiko estas silentigita. Sed Faleiro? Nur

provu silentigi ĉi tiun akran voĉon, se vi diras ideon, kiun li

konsideras malĝusta! Li ektondras kontraŭ vi kiel bruego de la

tempesto, lia voĉo tremegas de ekscitiĝo kaj pasia abrupteco, liaj

okuloj brilas -- ĉu li ne trankviliĝos? Jes, li estos trankvila.

Sed nur tiam, ĝis vi sukcesos pruvi, ke vi pravas.

Henriko kelkfoje timigita malfermis iom la pordon de ĉambro de

sia sinjoro. Tumulto en la ĉambro rememorigis lin pri Malako kaj

Afriko. Eble li devos interveni por savi sian sinjoron. Sed kiam li

vidis, ke ambaŭ viroj sidas sur siaj lokoj kaj neniu montras signojn

de atakemo, li ekskuis nekomprenante la kapon kaj fermis senbrue la

pordon.

"Ŝajnas, ke jam estas mateno," diris Faleiro, kiam fluo de taglumo

penetris en la ĉambron.

"Tio estis bela nokto," ridetis Fernao.

Kelkajn momentojn ili silentis. Subite Faleiro demandis:

"Aŭskultu, sinjoro Magalhaes -- kaj kial vi cetere estas ĉi tie?

Kial vi ne estas sur la maro?"

"Ĉar ili ne bezonas min."

"Kiu diris tion al vi?" eksaltis abrupte de sur la seĝo Faleiro.

"Multaj el tiuj, kiuj povas tion diri. Ankaŭ Lia Reĝa Moŝto."

"Tion ili certe ne opiniis serioze!"

"Bedaŭrinde -- jes."

"Kaj ĉu iu diris al ili, kion ĉion vi konas kaj scipovas?"

"Ili ricevis informon, ke mi estas malkuraĝulo," amare ridetis

Magalhaes.

"Ho --!"

"Mem vicreĝo tiel taksis miajn servojn. Sed tio jam ne gravas."

El vizaĝo de Fernao malaperis signo de amareco kaj aperis tie severa

decidemo.

"Tio jam ne gravas. Lasta batalo ankoraŭ ne okazis. Kaj en ĝi, mi

esperas, mi sukcesos pruvi al Lia Majesto, ke malaŭdaco ne troviĝas

en aro de miaj ecoj."

"Kion vi entreprenos?" demandis vigle Faleiro.

"Mi mem ankoraŭ ne scias. Sed en ĉiu kazo mi devos min purigi de

la humiligo, kiun mi suferis. Kaj mi sukcesos en tio," diris firme

Fernao kaj la astronomo preskaŭ ektremis antaŭ la nebridebla forto,

per kiu ĝi estis dirita.

"Mi deziras al vi tutkore, ke vi atingu viajn celojn. Kaj mi tre

volonte ĉian helpos al vi."

"Dankon, sinjoro Faleiro. Sed nun estas jam tempo por matenmanĝi,

ĉu ne?"

Henriko preparis matenmanĝon.

De tiu renkonto ili kunvenadis preskaŭ ĉiutage. Ili entreprenis

en la animo malproksimajn ŝipveturojn. Ili serĉadis kaj trovadis

neatenditajn malhelpaĵojn kaj per unuigitaj fortoj ilin forigadis.

Ili ambaŭ estis en sia medio.

Ĉu revuloj!

Eble.

Sed iliaj revoj estis apogitaj per sciencaj konoj. Nur tie, kie ne

sufiĉis scienco, venis la vico al hipotezoj.

Iam Fernao ekparolis pri Serrao, de kiu li ricevis jam duan leteron.

"Li invitas min, ke mi sekvu lin al Molukoj. Tia vojaĝo jam havus

signifon."

"Mi ne opinias," diris Faleiro.

"Kial?"

"Se Molukojn atingis Serrao, kion povus malkovri tie ankoraŭ vi?"

Magalhaes ridetis.

"Mi opinias vojaĝon ĉirkaŭ Afrikon, Hindujon kaj Malakon, ĉu

ne? Sed ne, Francisko ne opinias tion -- ĝi vere estus nenio

kromordinara."

"Kiel do?"

"Li skribas, ke Molukoj ne povas situi malproksime de Ameriko. Do mi

povus tion pruvi vojaĝante okcidenten."

"Ĉirkaŭ Ameriko?"

"Eble. Aŭ traveturi Amerikon. -- Simple -- malkovri tie ian

traveturejon kaj per plua vojaĝo okcidenten atingi Molukojn."

"Ĉu traveturejon? Traveturejon en Ameriko?" ripetis ekscitita

Faleiro. "Traveturejo en Ameriko? Atendu -- kie mi nur tion -- --"

Li premis kapon per manplatoj kaj penege rememoris. Subite li

ekkriis: "Bonege! Mi jam scias!"

Li rapide leviĝis kaj kuris eksteren.

"Sinjoro Faleiro!" vokis al li konfuzita Magalhaes. "Kio okazis al

vi? Atendu tamen!"

Sed la scienculo ne rigardis returnen. Li kuris tra la stratoj kiel

knabo. Lia densa hartufo flirtis en la vento.

"Strangulo!" grumblis Magalhaes. "Kio povis lin tiom emocii!"

Tede li sidiĝis al la tablo kaj rigardis el la fenestro. Ĵus

hodiaŭ li ŝatus paroli kun li -- kaj li forkuras.

Li malfermis libron, sed la vortoj kaj numeroj dancis antaŭ liaj

okuloj. Li ne povis koncentriĝi. Liaj pensoj ĉiam revenis al

Faleiro.

Subite aŭdiĝis rapidaj paŝoj.

En la pordo staris astronomo kun radianta vizaĝo. En la mano li

tenis ian kunvolvaĵon.

"Mi estas tre ĝojigita, ke mi rememoris pri tio," li diris rapidege.

"Kiam vi faris mencion pri la traveturejo, tuj venis al mi ideo, ke

mi vidis ĝin ie --"

Fernao observis la astronomon per esplora rigardo. Kiel povus vidi

la traveturejon en Ameriko Faleiro, kiu konis maron nur el libroj?

Fernao maltrankviliĝis. Li malsereniĝis.

"Nome, bonvolu kompreni," klarigis rapide la astronomo, "mi ne vidis

la traveturejon en realo --"

Magalhaes kontente respiris.

"-- sed sur landkarto."

Fernao denove malsereniĝis. Ĉu Faleiro volas hodiaŭ malkonvene

ŝerci? Ŝajnas, ke jes. Ĉar kiel povas esti la traveturejo sur la

landkarto, se ĝi ne estis malkovrita? Kaj se oni eĉ ne scias, ĉu

entute ia travetureblo en Ameriko ekzistas?

"Jes, sur landkarto!" malatentis liajn dubojn la radianta scienculo.

"Sed mi ne estis kapabla tuj rememori, sur kiu landkarto ĝi estis.

Pro tio mi tiom ekĝojis, kiam mi rememoriĝis pri tio! Jen mi portas

ĝin!"

Magalhaes estis ĉiam malkonfida kaj konfuzita. Kian sensencan

ŝmirdesegnaĵon li ekvidos?

Sed jam ĉe unua rigardo li plivigliĝis. Ĉi tiujn konturojn de la

landoj li jam ie vidis! Sed kie kaj kiam?

"Kiu desegnis la landkarton? Kaj de kie vi havas ĝin?"

"Ĝi estas preciza kopio da la landkarto, kiun desegnis eminenta

geografo. La originalo perdiĝis."

En la pensoj de Magalhaes subite ĉio evidentiĝis. Li jam rememoras,

kie li vidis ĉi tiujn strangajn konturojn de la Tero --

"Sinjoro Faleiro, ĉu ne desegnis tion --"

"Martin Behaim!" interrompis lin rapide la astronomo.

Do tamen! Kompreneble, li jam scias tion tute precize. Ĝuste tian

formon havis la landoj sur la globo, kiun montris el ili la fama

scienculo en la paĝia lernejo! Nur Ameriko ne estis tiam desegnita

tiel precize kiel ĉi tie.

Martin Behaim! La ombro de la mortinta scienculo vivas plu! Eĉ el

tombo ĝi parolas al la vivantoj kaj instruas ilin. Kaj montras la

vojon!

"Permesu, sinjoro Faleiro... ho, jen la travetureblo! Francisko, vi

estas vere sperta homo! Via hipotezo tute konformiĝas kun la imago

de majstro Behaim! Molukoj estas tute proksime malantaŭ Ameriko!

Ni navigados per traveturejo kaj post nelonga tempo ni troviĝos sur

Molukoj! Ni veturos, sinjoro Faleiro, ni veturos al Francisko!"

La astronomo estis feliĉa, ke li scipovis tiom emociigi la

konsidereman Magalhaeson. Sed nun venis lia vico por reveni en

realon.

"Se ni volus veturi, por tiu celo ni bezonus ŝipojn kaj maristojn,"

li diris ridetante.

"Vi pravas," Magalhaes subite ekhontis pro sia entuziasmo. "Kaj...

ĉiun honoron al majstro Behaim, sed kiel li povis desegni la

travetureblon, se li -- nek iu alia -- ne vidis ĝin!"

"Majstro Behaim ne vidis ĝin, pri tio mi konsentas. Sed li estis

estis scienculo tiom mondkonata, ke li ne estus desegninta la

traveturejon, se li ne havus ĉiujn supozojn, ke tiu traveturejo

efektive ekzistas, ke ĝi devas ekzisti," defendis Behaimon Faleiro.

"Eble tio estas ĝusta," komencis forlasi siajn dubojn Magalhaes.

"Majstro Behaim ĉiam pravis. Sed ĝis kien etendas sin la amerika

kontinento okcidenten?"

"Tion oni jam ankaŭ scias," diris triumfe Faleiro.

"Ĉu vere?"

"Jes! Ĉu vi nenion aŭdis pri malkovro de Balboa?"

Magalhaes rapide senkulpigis sin:

"En lasta tempo mi vivis izolece, kun neniu mi parolis --"

"Sciigo pri lia vojaĝo venis al ni nur antaŭ nelonge."

"Kaj kion li malkovris?"

"Li transiris la amerikan kontinenton kaj ekvidis sudan maron."

"Rakontu al mi pri tio, sinjoro Faleiro, mi petas vin --"

"Ne koleru, sed ĉi-foje mi diros al vi nenion. Mi konas unu homon,

kiu priskribos al vi ĉion pli bone kaj pli profunde ol mi."

"Ĉu eble mem Balboan?"

"Ne, tiu vivas ankoraŭ en Ameriko. Mi konas iun alian."

"Ĉu mariston?"

"Lasu vin surprizi. Mi venigos lin. Kaj mi esperas, ke baldaŭ."

Faleiro plenumis sian promeson.

Post kelkaj tagoj li aperis antaŭ Magalhaes akompanata de iu

nekonata viro.

"Mi venigis al vi mian amikon," li diris jam sur la sojlo de la

pordo. Kaj li tuj prezentis: "Sinjoro Fernao Magalhaes, kapitano --

sinjoro Ĥristobal de Haro, nederlanda komercisto."

Dio, kiun ankoraŭ venigos Faleiro! Se tio estus maristo, instruita

geografo aŭ astronomo -- sed komercisto? Kiel povas interesiĝi pri

malkovraj vojaĝoj homo, kiu estas alforĝita al butiko?

La vizitanto ekrimarkis, ke li ne venas konvene. Li tuj klarigis:

"Sinjoro Faleiro ne diris tion tute precize -- parolante pri

komercisto. Nome mi estas reprezentanto de holanda komerca asocio,

kiu aranĝas ŝip-ekspediciojn."

"Ankaŭ en Amerikon, ĉu ne, sinjoro Haro?" interrompis lin Faleiro.

"Jes, ankaŭ en Amerikon."

"Mi kaj sinjoro Magalhaes interesiĝas pri vojaĝoj en Amerikon,

precipe pri tiuj lastaj," daŭrigis li astronomo. "Ĉu vi povas diri

al ni ion pri Balboa kaj Solis? Precipe sinjoro Magalhaes ŝatus tion

aŭdi -- mi jam aŭdis vin en la domo de burĝo Coelho."

"Tre volonte, kial ne? -- Balboa, kiel vi eble scias, estis en Dario,

tio estas en lokoj, kie estas Ameriko plej mallarĝa. Iam rakontis

al li Indianoj, ke sur la dua parto de amerika kontinento troviĝas

tiaj trezoroj da oro kaj perloj, pri kiuj Hispanoj eĉ ne revis. Kiam

Balboa demandis pri pli detala situo da lando de la trezoroj, oni

diris al li, ke ĝi situas apud alia maro. Ĉi tiu sciigo emociis

Balboan. Parte pro mencio pri la trezoroj, parte pro surpriziga

komuniko pri alia maro.

Ne hezitante li aranĝis aventuroplenan vojaĝon tra la amerika

kontinento. Li havis 190 armitojn, Indianojn kiel portistojn kaj aron

da sovaĝaj hundoj. La hundoj estis helpantoj de Hispanoj en bataloj

kontraŭ Indianoj. Ili estis ĝis tia grado ekzercitaj, ke ofte ili

eĉ mem kaptis malamikojn. Ili ekpremis Indianon je la mano kaj tiris

lin kune kun si. Se li faris provon forkuri aŭ defendi sin, ili tuj

disŝiris lin.

Ekspedicio de Balboa ekvojaĝis la 1-an de septembro en jaro 1513.

Ĝi baldaŭ venis en montaron, kie etendis ĝin grandaj malhelpaĵoj

kaj suferoj: netolerebla varmego, tropikaj insektoj kaj sovaĝa

bestaro, abismoj, netrapenetreblaj praarbaroj, Indianoj. Iam

alkuregis indiĝenoj en grandega superforto. Ili estis armitaj per

pafarkoj kaj bastonegoj al palma ligno, kiuj estis tiom pezaj,

kvazaŭ ili estus faritaj al tero. Sed apenaŭ aŭdiĝis unuaj pafoj,

ekestis en vicoj de Indianoj nepriskribebla konfuzo. Pli frue ili

neniam vidis pafilon kaj aŭdis pafojn. Ili ne estis kapablaj klarigi

al si, kial falas iliaj kunuloj teren, se ili ja estis da neniu

batitaj. Ili kredis, ke kontraŭ ili batalas malbonaj fantomoj, pro

tio ili komencis malespere forkuregi. Sur la batalkampo restis kuŝi

600 mortaj Indianoj.

Poste la ekspedicio daŭrigis sian vojaĝon.

La 21-an de septembro komencis la tropika praarbaro subite

maldensiĝi kaj antaŭ okuloj de Hispanoj aperis nudaj pintoj.

Indianaj akompanantoj informis Balboan, ke de sur ĉi tiuj pintoj

estas jam videbla maro, al kiu la ekspedicio celis.

Balboa ordonis al ĉiuj, ke ili restu ĉe montopiedo. Li sola

supreniris la pinton de la monto. Panoramo, kiu al li vidiĝis, estis

sufiĉa rekompenco por ĉiuj suferoj de la longa kaj peniga vojaĝo.

Sub li kuŝis belaj arbaroj, sovaĝaj rokoj, paŝtejoj dense kovritaj

per altkreska herbo kaj en malproksimo, ĝis kien la okuloj povis

vidis etendis sin senfina oceano.

Balboa estis profunde kortuŝita. Li surgenuiĝis kaj dankis al Dio

pro la favoro, ke li kiel unua Eŭropano havis feliĉon ekvidi ĉi

tiun ravan panoramon.

Poste li venigis siajn homojn kaj klarigis al ili, kiel grava estas

ĉi tiu tago por la tuta homaro. Hispanoj ĉirkaŭbrakis lin kaj kun

larmoj en okuloj ili promesis, ke ili sekvos lin, li konduku ilin

kien ajn.

Daŭris kelkajn tagojn, antaŭ ol ili penetris al la maro. Ĵus estis

malfluso kaj akvo estis en la distanco de duonmejlo de la bordo.

Balboa lokigis sian akompanantaron en ombro de la arbaro. Li atendis

fluson. Kiam post kelkaj momentoj la akvo alrapidegis, Balboa prenis

flageton, sur ŝultrojn li pendigis ŝildon, elingigis glavon kaj

paŝis en la akvon. Li haltis nur en la momento, kiam akvo atingis

liajn genuojn. Poste li svingis per la flageto kaj proklamis, ke li

okupas ĉi tiujn regionojn kiel hispanajn -- sed atendu momenton,"

interrompis subite sian rakonton komercisto Haro. "Mi havas ĉi

tie leteron, kiun sendis al mi unu el miaj kapitanoj. En ĝi estas

skribite laŭvorte, kion tiam Balboa diris."

Faleiro kaj Magalhaes rigardis kun intereso dense skribitan volumeton

da papero, kiun la komercisto transdonis al ili. Fernao disvolvis

ĝin kaj legis proklamon de Balboa diritan ĉe la Suda maro:

"Longe vivu noblaj kaj potencaj geregnestroj. Don Ferdinando kaj

Donna Juana, suverenaj regantoj de Kastilio, Leono kaj Aragonio, en

kies nomo mi okupas por la reĝa krono de Kastilio vere, korpe kaj

efektive ĉi tiujn sudajn marojn, landojn, bordojn kaj havenojn kaj

ĉion, kio estas kun ili kunligita; same la regnojn kaj regionojn,

kiuj al ili apartenas aŭ povus aparteni en tempoj pasintaj, estantaj

kaj estontaj. Kaj se kiu ajn princo aŭ reĝo -- egale ĉu kristano

ĉu pagano, apartenanta al kiu ajn leĝo, klaso aŭ homa tavolo --

pretendus povon super ĉi tiuj landoj kaj maroj, mi estas preta kaj

preparita zorgi pri ili kaj defendi ilin en la nomo de regnestroj

de Kastilio, de tiuj nunaj kaj ankaŭ estontaj, al kiuj apartenas

regado super ĉi tiuj Hindujoj, insuloj kaj kontinentoj suda kaj

norda, kun ĉiuj ties maroj ĉirkaŭ la norda kaj suda polusoj,

ambaŭflanka de ekvatoro, interne kaj ekstere de tropikoj de Kankro

kaj de Kaprikorno, nun kaj por ĉiam, ĝis kiam la mondo ekzistos,

ĝis la lasta tago de la juĝo super tuta homaro."

"Tre interesa," rimarkis Magalhaes, redonante la volumeton al Haro.

"De kie prenis tion via kapitano?"

"Li renkontis iun mariston, kiu partoprenis la ekspedicion de

Balboa. La maristo konis tiun proklamon parkere. Li ankaŭ rakontis

al mia kapitano, ke Balboa alvokis ĉiujn ĉeestantojn, ke ili

estu atestantoj de tiu subiga akto. Ili ĉiuj per siaj subskriboj

proklamis, ke ili estas preparitaj defendi la okupitajn landojn kiel

fidelaj subigitoj de kastiliaj regnestroj. Poste Balboa kaj liaj

kunuloj eltranĉis sur ĉirkaŭstarantaj arboj multajn krucojn kiel

signojn, ke ĉi tiuj landoj estas okupitaj."

"Kion vi diras al la fakto, sinjoro Magalhaes?" ridis triumfe

Faleiro.

"Ĝi estas pruvo, ke amerika kontinento estas en certaj lokoj tre

mallarĝa," diris enpensita Fernao. "Sed tio ankoraŭ ne signifas, ke

ĝi estas trahakita per iu markolo."

"Certe," respondis Haro. "Balboa ne malkovris markolon. Sed la

markolo ekzistas."

Magalhaes rigardis lin kun mirego. Kion ĉion tiu homo scias?

"Ĉu vi havas pruvojn?" li demandis.

"Komenco de la traveturejo estis jam malkovrita."

"De kiu?" miregis Magalhaes.

"Kiam venis Hispanujon sciigo pri la malkovro de Balboa, estis

ekspeditaj du ŝipoj sub gvido de Diaz de Solis, kiuj havis taskon

provi traveturi amerikan kontinenton aŭ ĉirkaŭveturi ĝin. Solis

naĝis laŭlonge de sudamerikaj bordoj, ĝis li atingis grandegan

golfon. Unu ŝipon li lasis sur la vasta maro, kun la dua li veturis

internen. Post kelka tempo vidiĝis sur la bordo Indianoj. Ŝajnis,

ke ili havas amikajn intencojn. Ili alportis al la bordo diversajn

objektojn kaj per mansignoj ili instigis maristojn, ke ili prenu

ĉion. De Solis volis interkonatiĝi kun ĉi tiu indiana gento, tial

li sidiĝis kun kelkaj maristoj en la boaton kaj ili celdirektis al

la bordo. Sed apenaŭ ili surteriĝis, Indianoj atakis kaj mortbatis

ilin. Al kadavroj ili fortranĉis kapojn, manojn kaj krurojn,

restaĵojn de homaj korpoj ili bakis kaj formanĝis. Hispanoj, kiuj

restis sur la ŝipo en la golfo, observis la tutan scenon kaj ili

estis tiom terurigitaj, ke ili jam ne havis kuraĝon veturi plu. Pro

tio la ekspedicio revenis Hispanujon."

"Kaj la traveturejo?" demandis Magalhaes.

"Laŭ mia konvinko de Solis estis en la traveturejo. Se la ekspedicio

ne estus reveninta, la sekreto de amerika kontinento povus esti

solvita."

Magalhaes maltrankvile promenis tra la ĉambro. De ekscitiĝo ŝvelis

al li vejnoj sur la tempioj. Vetureblo tra Ameriko! Nova vojo al

Molukoj! Kaj pli mallonga, pli profitiga, ol estas tiu, kiun sekvis

Francisko Serrao! Li havas spertojn, nun li konas eĉ vojon. Sed al

li mankas la ĉefa afero: ŝipoj kaj ŝipanaro.

Li haltis apud la fenestro kaj rigardis eksteren. En ĉi tiu urbo

vivas homo, kiu povus disponigi al li ĉion, kion li bezonas.

Sufiĉus unu nura subskribo. Sed tiu homo opinias lin malkuraĝulo.

"Ĝi estas senespera!" li diris duonlaŭte.

"Kion vi pripensas?" demandis tuj Haro, kiu streĉe observis ĉiun

movon de Magalhaes.

"Ne havas sencon paroli pri tio," diris Fernao amare.

"Rigardu, sinjoro Magalhaes," insistis la komercisto. "Via amiko

Faleiro rakontis al mi multe pri vi. El liaj vortoj mi ekkonis, ke vi

estus kapabla malkovri la traveturejon tra amerika kontinento."

"Jes, mi estus kapabla tion fari!" vokis erupte Fernao. "Se aliaj

malkovris Amerikon, ĉirkaŭveturis Afrikon, malkovris vojon al

Hindujo, al Malako, al Molukoj -- mi povus malkovri la traveturejon

tra Ameriko, alnaĝi el okcidenta direkto al Molukoj kaj tiamaniere

ĉirkaŭveturi la mondon! Jes, mi estus kapabla tion fari! Mi scias

tion! Sed diru mem, kion mi povas malkovri kun malplenaj manoj? Kion

mi povas entrepreni sen ŝipoj?"

"Kaj se iu havigus ilin al vi?" interrompis lin rekte Haro.

La demando efikis kiel fulmo. Fernao tuj ekkomprenis. Komercisto! Sed

kia komercisto! Reprezentanto de la asocio, kiu aranĝas ekspediciojn

en malproksimajn marojn! Pro tio invitis lin Faleiro!

Nur nun rigardis Fernao la vizitanton pli atente.

Li estis viro mezstatura, iom dika, sed kromordinare moviĝema.

Precipe liaj okuloj glitetis de sur unu objekto al alia, de Magalhaes

al Faleiro. Li kondutis hejmece, kvazaŭ li konus Fernaon de ĉiam.

Se li troviĝus en la propra domo, li ne povus konduti pli nature.

Kaj komercisto Haro el Antverpeno estis vere ĉie kvazaŭ hejme.

Hodiaŭ li estas en Portugalujo, en venonta monato li faros mendojn

en Parizo. Post nelonge li estos vidita en Venecio, en Ĝenovo, en

Hispanujo. Holanda mono komencis penetri en tutan sudokcidentan

Eŭropon. Ĝi pligrandigis pezon de kestoj kaj sakoj, sub kiuj ĝemis

havenportistoj en Lisbono. Ĝi pelis hispanajn veloŝipojn al

malproksimaj kontinentoj. Riĉeco de asocio, kiun Haro reprezentis,

malfermis al li pordojn de nobelaj salonoj kaj reĝaj palacoj. Li

pruntedonis monon en Sicilio same kompleze kiel en Germanujo...

La internacia penetrado de kapitalo, kiu estis akumulita en la manoj

de unuopuloj, fariĝis en tiu tempo tute normala fakto. Ne malofte

riĉaj komercistoj faris decidojn pri cirkonstancoj en propra lando

kaj en fremdaj ŝtatoj per tio, ke ili tien pruntis monon. Tiel

ekzemple en la manoj de aŭgsburgaj komercistoj Fuggeroj fariĝis

nobeluloj, korteganoj, ja eĉ mem reĝoj nuraj marionetoj. Pri

memkonfido de Fuggaroj atestas eble plej bone letero, kiun sendis

unu el ili al hispana reĝo Karolo antaŭ ol li estis elektita kiel

imperiestro germana:

"Estas ĝenerale konate, ke sen mia helpo Via Imperiestra Moŝto

ne povus akiri la imperiestran tronon. Mi povas tion pruvi per

korespondaĵoj kun komisiitoj de Via Imperiestra Moŝto."

Sed ĉar la riĉuloj kondutis laŭ proverbo "mano lavas manon",

ili scipovis esti rilate al siaj ŝuldantoj en konvena momento eĉ

grandanimaj. Imperiestro Karolo prunteprenis iam de Antonio Fuggar

grandegan monsumon. Rekompence li rangaltigis sian kreditoron en la

grafan klason. Kiam li poste traveturis Aŭgsburgon, Fugger invitis

lin en sian palacon. Meze de festeno la gastiganto subite leviĝis

de la tablo, iris al itala fajrujo kaj en ĝi -- kun aparta dozo

da teatreco -- bruligis cinaman lignon. Poste li montris al la

imperiestro lian ŝuldateston kaj kun la vortoj: Mi ne volus, ke

Via Imperiestra Moŝto ŝarĝu la kapon per tiaj bagatelaĵoj -- li

ĵetis ĝin en la flamojn. La ŝuldo estis likvidita. Imperiestro

dankeme ridetis. Ankaŭ Fuggar estis kontenta. Li sciis, ke tiu ĉi

"grandanimeco" centfoje plivaloriĝos por li. En Hispanujo troviĝis

senlima riĉeco de mineraloj kaj li jam de longe sopiris gajni iajn

minejojn por sia familio...

Post vortoj de Haro la koro de Fernao ekbategis.

"Sinjoro Haro, ĉu vi volas per tio diri, ke la ŝipojn por mi

prizorgus vi?"

"Jes, ĝuste tion mi opinias," respondis la komercisto. "Vi lernus

koni novajn landojn kaj fariĝus la malkovrinto de vetureblo tra

Ameriko, por mi tio estus profita entrepreno. Lia Moŝto reĝo

Manuelo la Granda, sub kies flago ni naĝus, certe volonte pagus

parton da elspezoj por la ekspedicio. Reĝa trezorejo ja ankaŭ

profitus per malkovro de pli mallonga vojo al Molukoj."

Vizaĝo de Fernao kovriĝis per ombro.

"Mia pozicio apud kortego estas malbona. Mi dubas, ke la reĝo

nomigus min admiralo."

"En tiu kazo mi traktus kun Hispanoj," diris Haro, al kiu estis

egale, ĉu li gajnas monon sub flago portugala aŭ hispana.

"Tion mi ne povus fari," diris Magalhaes firme. "Mi estas subulo

de Lia Moŝto Manuelo la Granda, tial mi entreprenos ĉiujn miajn

marvojaĝojn nur en liaj servoj."

Haro indulge ridis.

"Ni komercistoj malatentas tiajn aferojn. Sed se vi volas -- ĝi

estu. Mi jam zorgos pri tio, ke la reĝo nomigu vin gvidanto de la

ekspedicio."

"Mi dankas al vi, sinjoro Haro," Magalhaes premis dankeme lian manon.

Poste li turniĝis al la astronomo kaj diris kortuŝite: "Ankaŭ al

vi, amiko."

Faleiro ridis:

"Laŭ mia opinio ni interkonsentiĝis."

"Jes," respondis Haro. "Ĉio cetera estas nur detaloj. Mi esperas, ke

nia triumvirato ja kapablos fari ion rimarkindan. Kaj ni povus ien

iri por festi tion -- kion vi opinias?"

Faleiro entuziasme konsentis.

"Atentu -- nur momenton!" retenis ilin Fernao. "Mi ankoraŭ ŝatus

rigardi vian landkarton, sinjoro Faleiro -- ĉu vi permesos?"

La astronomo turniĝis al la komercisto kaj signifoplene ridis.

"Jen li!" li vokis. "Apenaŭ vi starigas lin antaŭ iun taskon, li

tuj eklaboras kaj pensas pri pri alia!"

"Tio estas ĝusta," diris Haro. "Nur tiaj homoj kapablas ion fari."

Magalhaes rigardis la strangan landkarton. Li travivas gravan

momenton de sia vivo. Li atendis ĝin de paĝiaj jaroj. Ĝi meritus

esti iamaniere festata, kiel proponis Haro. Sed kion signifas por li

festo ĉe glaso da vino? Ĉu por li ne estas la plej bela festo en

pensoj absolvi la vojon al malproksimigita Francisko? La vojon, kiun

li traveturis jam tiomfoje navigante orienten kaj ankaŭ okcidenten

-- en siaj revoj!

Li rigardis Atlantikan oceanon, Amerikon, Molukojn. Denove li

mezuris distancojn. Subite li maltrankviliĝis.

"Sinjoro Faleiro, ĉu vi permesos, ke mi faru sur la landkarto

signon?"

"Kompreneble. Pri kio temas?"

"Mi volas nur marki linion, kiu dividas mondon en parton hispanan kaj

portugalan."

"Kial do?"

Magalhaes ne respondis. La mezurado tiom kaptis lian atenton kaj li

estis tiom ekscitita, ke li ne aŭdis la demandon.

Ambaŭ vizitantoj alpaŝis al li kaj scivole observis, kion li faras.

Subite elglitis al Magalhaes liniilo el la mano. Li rigardis

konsternita la numerojn, kiujn li skizis sur paperon. Ĉu la tuta

mondo konspiris kontraŭ li?

"Kio okazas? Kion vi konstatis?" demandis senpacience liaj amikoj. La

vizaĝo de Fernao estis cindre griza. Ĉiuj trajtoj estis streĉitaj

pro ekscitiĝo.

"Sinjoroj, tiu -- ŝipveturo -- ne efektiviĝos."

"Nu, nu -- kion tio signifas?" trankviligis lin Haro kun malplaĉo,

kiun li malfacile subpremis.

"Farante planojn ni forgesis unu gravan aferon."

"Kiun?"

"La dividon de la mondo inter Hispanujon kaj Portugalujon."

"Kiamaniere tio rilatas nian vojaĝon?"

"Ĵus mi konstatis per mezuro, ke laŭ ĉi tiu landkarto Molukoj

troviĝas nur hispana duono de la tero."

Kaj kiam la vizitantoj silentis. Magalhaes daŭrigis:

"Hodiaŭ regas Molukojn Portugalujo. Se ni atingus ilin naĝinte

en la direkto okcidenta kaj se ni mezurus la faritan vojon, tuta

mondo ekkonus, ke Molukoj troviĝas sur la hispana duonsfero. Ke ĝi

apartenas al Hispanoj."

"Sed tio estas por nia ŝipveturo tute sensignifa," oponis Haro. "Vi

tute superflue maltrankviliĝas per tio. Kaj se mi estu sincera, mi

miras pri via emocio. Mi ne komprenas ĝin."

"Do... vi ne komprenas?" provis rideti Magalhaes, sed lia rido estis

amara. "Mi kredas al vi, ĉar vi estas fremdlandano. Sed mi ne

povas tiun ŝipveturon efektivigi, ĉar mia patrujo perdus riĉajn

insulojn. Kaj tion mi ja ne faros. Mi esperas, sinjoroj, ke nun vi

jam komprenas min."

En la ĉambro de Magalhaes ekregis profunda silento.

La unua, kiu rekonsciiĝis, estis Haro.

"Oni devas rigardi ĉion reale," li diris. "Por ĉiuj maljustaĵoj,

kiujn al vi faris la reĝo, vi ne bezonas senti al Portugalujo ian

ajn respekton. Rigardu: vi estas juna, kapabla, instruita, sperta,

vi scipovus realigi tion, en kiu malsukcesus centoj kaj centoj da

maristoj kaj ĉu vi pro tia bagatelaĵo preferus vegeti ĝis la

morto?"

"Kaj se temus nur pri la traveturejo aŭ pri Molukoj!" koleris

Faleiro. "Sed vi mem scias, ke per vojo okcidenten vi pruvis tion,

pri kio vi revis ĉiam, kiam mi kune parolis: rondecon de la Tero!"

Magalhaes klinis la kapon en manplatojn. Li travivis la plej

malfacilan lukton de sia vivo. La sopiro koni luktis kun imago pri

malriĉigo de la patrujo.

"Mi ne faros tion," li finis la interparolon kun peza respiro.

"Domaĝe," diris seke la komercisto. "Ĝi estas grandioza ideo kaj mi

ne supozis, ke vi tiel facile forlasos ĝin."

"Sinjoro Magalhaes," diris preskaŭ peteme la astronomo, "ne diru

vian lastan vorton. Konsideru ankoraŭ, kio estas pli grava. Ĉu la

demando, al kiu apartenas Molukoj, aŭ malkovro, kiu pliriĉigus

tutan mondon."

Fernao fine promesis, ke li ankoraŭ ĉion pripensos kaj post unu

semajno diros al la amikoj, al kia decido li venis.

Ĝi estis la plej malbona semajno de lia ĝisnuna vivo. Dum tagoj li

iradis al la haveno kaj rigardo al la forveturantaj ŝipoj rompadis

lian reziston. Dum sensonĝaj noktoj denove venkis ideo pri la devoj

al la patrujo.

Finfine li trovis solvon. La aferon decidu reĝo Manuelo la Granda.

Li skribis sian biografion. Li priskribis en ĝi ĉion, kio povus

havi ian signifon por lia reakcepto en servojn de la reĝo. Li notis.

ke lia pensio estas tiom eta, ke li vegetas en mizeraj cirkonstancoj.

Poste kun granda abnegacio li petis pri aŭdienco, kiu devis redoni

al li ekvilibron. Al li estis klare: se la reĝo plenumos lian

deziron kaj ebligos al li dignan vivon, li oferos sian revon pri

ĉirkaŭveturo de la Tero kaj en servoj de Manuelo li iros tien, kien

la reĝo sendos lin.

Febre emociigita li atendis apud aŭdienca salono. Fine malfermiĝis

la pordo kaj li estis invitita.

La reĝo staris meze de aŭdienca salono kaj liaj rigidaj okuloj

vagis de unu surmura pentraĵo al la alia.

Magalhaes alpaŝis kaj profunden kliniĝis.

"Kion vi deziras?" demandis la reĝo malvarme.

"Mi petas vian Moŝton pri permeso reveni sur la maron. Mi iros

volonte eĉ kiel simpla maristo."

"Sur la maro vi ne montriĝis taŭga. Do mi ne povas sendi vin tien

denove."

Fernao ĉesis preskaŭ spiri.

"En tiu kazo mi petas Vian Moŝton pri permeso servi en surtera

armeo."

"Ne!"

Fernao paliĝis. Sed ankoraŭ li rekolektis siajn fortojn al tria

peto:

"Via Moŝto, mi kuraĝas peti almenaŭ pri plialtigo de la pensio.

Tio, kion mi ricevas, sufiĉas al mi apenaŭ por vivteni min."

"Tute superflua peto," respondis malpacience la reĝo. "Pension ni

plialtigas nur al homoj, kiuj havas meritojn pri la patrujo. Kaj

viaj meritoj ne estas de tia speco, ke vi estu iel eksterordinare

rekompencata."

Brusto de Magalhaes kunpremiĝis pro forta emocio. En unua momento li

apenaŭ povis elspiri.

Esti trideksepjara, havi la kapon plenan da aŭdacaj revoj, senti

en ĉiu nervo sopiron ion fari, scii, ke la mondo ĵus en ĉi tiu

mireginda tempo bezonas ĉiun kapablan homon -- kaj esti kondamnita

al iom-post-ioma mortado? Esti forigita el la vivo kaj kadukiĝi

kiel malnova, foruzita kaj al detruo destinita barko en kvieta kaj

forgesita golfo?

Ne!

Se la reĝo ne bezonas liajn servojn, li foriros Hispanujon. Tiu

lando akceptis Italon Kolumbon, ĝi akceptos ankaŭ Portugalon

Magalhaeson. Kaj la traveturejo tra Ameriko estos malkovrita! La

globuso de Martin Behaim ĉesos esti la nura fantaziaĵo de la

scienculo!

Magalhaes levis klinitan kapon kaj kun firma decidemo rigardis al la

reĝo:

"Kaj ĉu estos al mi permesite, ke mi turnu min en alian landon?

Ke mi prezentu miajn fortojn je dispono tie, kie mi trovos pli da

kompreno?"

"Kun ĝojo!" respondis la reĝo kaj li faris signon, ke la aŭdienco

estas finita.

Magalhaes senvorte kliniĝis kaj forlasis aŭdiencsalonon.

La Granda Admiralo: Unua vojaĝo ĉirkaŭ la mondo · 第 18 / 43 题