Post du jaroj gvidis Vasko da Gama duan ekspedicion en Hindujon. Li
volis kromalie puni Samorinon kaj liajn subigitojn por sia kaptiteco
dum la unua vizito en Kalikuto. Reĝo Manuelo ordonis konstrui por ĉi
tiu ekspedicio dudek ŝipegojn, kiuj estis plenplenaj da portugalaj
soldatoj...
Vasko da Gama venĝis sin per tiom malhoma maniero, ke lia pionira
kaj fakte heroa malkovra faro estis neforviŝeble makulita. Pri la
kruelaĵoj de Gama rakontis detale Gaspar Korrea (Correa), unu el la
plej bonaj konantoj de lia vivo.
Apenaŭ ili alŝipiĝis al la trankvila Kalikuto, Vasko da Gama
ordonis bombardi la urbon. Ĉiuj portugalaj kanonoj pafegis tutan
tagon kaj tutan nokton kaj dissemis en la kvieta hinda urbo detruon
kaj morton. Parto da terurigita loĝantaro, kiu ne scipovis defendi
sin kontraŭ ĉi tiu unua pereiga saluto de la eŭropa civilizacio,
fuĝis en sovaĝa konfuzo kaj nepriskribebla teruro en landinternon.
Poste ordonis la senkompata venĝanto kapti kaj neniigi kelkajn
ŝipojn, kiuj alveturis en la havenon. Laŭ ordono de Gama oni
forhakis al la maristoj manojn, orelojn kaj nazojn kaj tiamaniere
kripligitaj indiĝenoj estis senditaj en veloŝipo al la bordo. La
venkintoj de Hinda oceano kontente observis, kun kiaj terurego kaj
ploro akceptis la Hindoj ĉi tiun fantoman ekspedaĵon...
Kaj same barbare kondutis Vasko da Gama al aliaj kaptitoj. Unujn
li ordonis pendigi sur la mastojn kaj dispafi per la bombardiloj.
Al aliaj li ordonis verŝi sur la haŭton brulvarmegan oleon por
devigi ilin malkaŝi gravajn sciigojn. La neŭtralan maŭran ŝipon
li tute senkaŭze elrabis kaj ties maristojn li lasis droni en ondoj
de oceano.
Apenaŭ Vasco da Gama forlasis Hindujon, en la subigitaj regionoj
aperadis simptomoj de la ribelo. La indiĝena loĝantaro bone
antaŭsentis, ke nun oni decidiĝas pri ĝia libereco aŭ sklaveco
por tutaj jarcentoj. Pro tio ĝi defendis sin kontraŭ portugala
penetrado per ĉiuj fortoj.
Kiam Hindoj -- dezirante liberigi sin -- ruinigis unu el la
fortikaĵoj, kiujn konstruis portugalaj konkerantoj sur la hinda
kajo, reĝo Manuelo aranĝis novan ekspedicion.
La volontuloj estis elektataj tre zorgeme. Kiu volas partopreni la
ekspedicion, devas havi spertojn. Se li ne estas sperta, li devas
esti almenaŭ kuraĝa.
"Fernao, ĉu ni veturos?"
"Ni veturu, Francisko!"
Kiel estus eble ne veturi! Ili ja atendis jam pli ol sufiĉe!
El junuloj fariĝis junaj viroj. Kiaj ŝanĝoj okazis intertempe!
Fernao vizitis kelkfoje sian hejmon, Sabroson. La fratinoj edziniĝis
kaj forlasis la gepatran domon. Diego prizorgis la malgrandan bienon,
la patrino tro frue maljuniĝis. Kiam Fernao post la lasta vizito
adiaŭis ŝin, li havis impreson, ke li jam neniam vidos ŝin.
Baldaŭ post lia vizito ŝi mortis. Tiam Fernao ekkomprenis, ke la
hejmo estas patrino, ĉar post ŝia morto jam nenio tiris lin hejmen.
En Lisbono li sentis sin ĉiam pli kaj pli mallibera. La
rigidiĝinta kortego naŭzis lin. De jaro al jaro plikreskis lia
sopiro je nekonataj malproksimoj.
Kaj jen -- vojaĝo en Hindujon! Kiel estas eble ne aliĝi!
"Sed ni povos partopreni la ekspedicion nur kiel simplaj, senrangaj
maristoj," diris iom trompite Francisko.
"Ne gravas," respondis trankvile Fernao. "Almenaŭ ni komprenos ĉion
pli bone ol tiuj, kiuj veturos tuj kiel komandantoj."
"Vi pravas, Fernao," ekridis Francisko, kiu scipovis kun ĉio rapide
konformiĝi.
Gvidanto de la ekspedicio estis admiralo Francisko de Almeida.
Manuelo la Granda rangaltigis lin kiel vicreĝon de Hindujo. Per tio
li malkaŝis, ke li konsideras Hindujon jam daŭre por portugala
kolonio.
Magalhaes kaj Serrao estis servontaj sur la sama ŝipo.
Kun sento de liberiĝo ili staris sur ferdeko de forte armita
karavelo. Do -- finfine!
Ĝi estis la plej impona ŝiparo el ĉiuj, kiujn ĝis tiu tempo
Portugalujo sendis por konkeri: dudek du karaveloj, kelkaj ŝipoj
komercaj, mil kvincent viroj. Ĉi tiu forto respondis al la konkeraj
taskoj, plenumotaj de la vicreĝo. Li devis konstrui sur la orienta
bordo de Afriko kaj en Hindujo novajn fortikaĵojn, kiuj estus la
bazoj por ĉiuj venontaj ekspedicioj el Portugalujo, okupi gravajn
markolojn, kiuj estis la arterioj de maraj komercvojoj.
Li celis frakasi la potencon de arabaj komercistoj, pereigi
mahometanajn urbojn en Afriko kaj en Hindujo kaj disvastigi en
subigitaj landoj kristanecon.
Ektondris la kanonoj -- kaj longa vico da ŝipoj celdirektis al vesta
Atlantiko.
Fernao kaj Francisko ne turmentis sin pro tio, ke la realo estis
alia ol junulaj revoj. Ili vidadis sin sur kapitana ponteto, de kie
vastiĝis iliaj ordonoj. Nun ili efektive frotlevis la ferdekon.
Ili revis pri grandampleksa kajuto, kie kuŝas sur la tablo kartoj
de la maroj kaj ili kun oficiroj determinas pozicion de la ŝipo
kaj direkto de la plua navigado. Nun efektive ili devis surgrimpi
mastojn, kunvolvi kaj disvolvi velojn, ĝis iliaj manoj sangis. Aŭ
ili opiniis, ke ili staros ĉe la direktilo kaj gvidos kurson de la
karavelo. Anstataŭ tio ili portadis lignerojn en la kuirejon kaj
faris penigan laboron apud ĉerpiloj.
Tio ĉio estis tolerebla. Sed kio vunddoloris, estis malkonfido de la
maristoj. Tiuj ne povis kompreni, ke la filoj de hidalgoj faras la
plej maldelikatajn laborojn. En tio certe estas io kaŝita! Ili estis
tien senditaj eble de la reĝo por spioni, kion la maristoj parolas,
kion ili diras pri siaj kapitanoj, pri la oficiroj, pri admiralo, pri
la reĝo. Tial la maristoj estis tre singardaj kaj parolante kun ili,
ili parolis nur mokeme aŭ ofendeme. Same iliaj konatoj al paĝia
lernejo evitis ilin. Ĉi tiuj estis filoj de la pli noblaj hidalgoj,
pro tio ili ricevis postenojn de la oficiroj. La normalajn maristojn,
kiaj estis nun ankaŭ Francisko kaj Fernao, ili malestimis.
Ambaŭ amikoj havis sur la ŝipo ununuran avantaĝon; ili loĝis
en komuna kajuto. Ĝi estis malgranda ĉambreto, en kiu estis tre
malfacile eĉ moviĝi. Ofte tie estis tre sufoke. Sed ili troviĝis
kune kaj povis plendi unu al la alia kaj reciproke kuraĝigi sin, se
io malagrabla okazis al ili.
Cetere la malagrablaĵoj fariĝis iom post iom pli maloftaj. Maristoj
vidis, ke neniu el iliaj rimarkoj, diritaj antaŭ Francisko kaj
Fernao, estis perfidita tie, kie ĝi povus kaŭzi malutilon al ili.
Ilia malkonfido malrapide perdiĝis.
Intertempe ili ĉirkaŭveturis Afrikon kaj atingis Mombason. Tie
okazis unua batalo kun la araba ŝiparo. Ĝi ne daŭris unu tutan
horon kaj Araboj malaperis.
La kunpuŝiĝo apud Mombaso estis komenco de multaj surmaraj
bataloj, kiuj atendis la portugalan ekspedicion en Hinda oceano.
Arabaj komercistoj kaj indiĝenoj faris ĉion eblan por forigi
la maloportunajn fremdlandanojn. La regionoj, kiuj vivis tutajn
jarojn kviete, subite ekskuiĝis per eksplodo de rezisto kontraŭ
Portugaloj. La ŝiparo de Almeida devis ofte dividiĝi, se ĝi volis
sufiĉi por ĉiuj taskoj. Apenaŭ estis subpremita revolucio en
Kananoro, jam venis informo pri nova sur orienta bordo de Afriko.
Tuj poste sekvis batalo apud hinda urbo Diu.
Kaj intertempe el maldikaj fadenetoj de la tagoj kunplektiĝis
semajnoj, el semajnoj monatoj, el monatoj jaroj.
Iam alveturis Hindujon novaj portugalaj ŝipoj kun speciala destino.
Ili devis daŭrigi veturon plue al oriento por atingi duoninsulon
Malako. Estro de ĉi tiu eskadro bezonis spertajn maristojn kaj
ŝipgvidantojn.
Vicreĝo Almeida longe ne hezitis, kiun li rekomendu. Dum tiuj kelkaj
jaroj, kiam oni batalis en ĉiuj partoj de Hinda oceano, li havis
sufiĉe da okazoj bone ekkoni Franciskon kaj Fernaon. Ili scipovis
taksi ilian pretecon. Li ŝatis ilian aŭdacon.
Ambaŭ amikoj veturis kun ekspedicio de kapitano Sequeira al Malako,
centojn kaj centojn da leguoj[3] orienten.
En Malako ili vidis eksterordinare viglan komercon. Miloj da
malgrandaj barkoj svarmis en la haveno kaj antaŭ ĝi. Kaj kia
aspekto prezentiĝis nur en la urbo! Komercistoj ofertis al ili tiajn
kvantojn da spico, pri kiaj en Hindujo ne estis eble eĉ revi.
La loĝantaro estis miksaĵo de diversaj naciecoj. Tie vivis Malajoj,
Hindoj, Araboj, Persoj, Siamanoj, Ĉinoj.
Fernao iradis ofte sur la bordon kaj observis vivon de ĉi
tiu stranga lando. Iam li parolis sur la foirejo kun ĉina
silkkomercisto. Lia nomo estis Siu Chung. La Ĉino konis el sia
propra sperto Hindujon kaj Afrikon kaj tio ambaŭ virojn tre
alproksimigis.
Siu Chung havis en Malako bele konstruitan domon. Li invitis
Magalhaeson kaj prezentis lin al siaj familio kaj konatoj.
Post ĉi tiu unua renkonto Fernao jam dum ĉiu vizito de la bordo
iris al sia ĉina amiko. Kaj de tiu li aŭdadis aferojn, kiuj
forprenis al li spiron. Li sciiĝis, ke Portugaloj estas ĉie
malamataj pro siaj konkeremo kaj brutaleco. Sciigoj pri iliaj
kruelaĵoj penetris Malakon jam longe antaŭ ilia alveno. Ofte li
aŭdis ankaŭ avertojn, ke ili ne estu tiom senzorgaj, ke Maŭroj,
Ĉinoj kaj Malajoj faras iajn sekretajn preparojn, Fernao meditis,
ĉu li atentigu komandanton Sequeira, ĉu ne. Li konsiliĝis pri la
afero kun Francisko.
"Vi rigardas tion tre nigre," respondis al li Fernao. "Se ni devus
kredi ĉion, kion ni ĉi tie aŭdas, ni ne povus forlasi la ferdekon
eĉ por unu paŝo. Ĉinoj versimile intencas timigi nin por konservi
la komercon al si. Komprenu la aferon: por ili malaperus unu
konkuranto."
"Eble vi pravas," aldonis hezite Fernao. "Sed mi opinias, ke Siu
Chung parolas kun mi sincere."
"Mi ne konfidas la indiĝenojn," diris Francisko ruze.
Ŝajnis, ke Fernao timetis vere senkaŭze. La havenurbo bolis en
viveco kaj nenio suspektinda estis rimarkebla.
Post kelkaj tagoj venis Francisko kun radianta vizaĝo.
"Jen vidu, Fernao! Ĉiam ni aĉetadis nur de malgrandaj komercistoj
-- kaj nun ofertas al ni varojn mem raĝo!"
"Vere stranga, ke li subite tiel ŝanĝis sian decidon. Sequeira
tamen proponis al li amikan kontrakton tuj post nia alveturo, sed li
senĉese nur singarde elturniĝis."
"Nenio stranga en tio kuŝas," dispelis liajn nubojn Francisko.
"Morgaŭ oni surŝipigos la varojn kaj poste ni forveturos. Kaj imagu
al vi, ke la spico kostos bagatelaĵon!"
"Ĉu vere!" miro de Fernao kreskis.
"Jes! Sequeira nur radias pro feliĉo, kiel grandioze li aĉetis!"
"Nu --!" murmuris Fernao kaj li denove ekmeditis. Premata de ia
malserena antaŭsento li tamen volis serĉi sian komandanton por
averti lin. Sed antaŭ kio li avertos lin? Antaŭ la bone farita
komerca kontrakto, kiu alportos ankaŭ al Sequeira mem grandan
profiton? Ĉu li ne fariĝus ridinda? Jam eĉ Francisko komencas
prirideti lin!
Tedata de si mem kaj de la tuta mondo li foriris en urbon. Li vagis
tra la stratoj kaj klopodis malkovri en konduto de indiĝenoj ion
eksterordinaran kaj misteran. Ion, al kio oni povus juĝi, ke
proksimiĝis tempesto.
Sed la stratoj aspektis same kiel aliokaze. Komercistoj allogis per
kriego preterirantojn kaj invitis ilin aĉeti oferatan varon. La
aĉetantoj marĉandis. Ĉie tumulto, homsvarmado, bruo, krio, rido,
babilado -- nur tio, kion li supozis, ne estis rimarkebla. Nenia
suspekta konduto, nenia minaca rigardo.
Do -- tamen nur vanaj babilaĵoj? Jam li estis konvinkita, ke li
konas sufiĉe bone homajn karakterojn. Siu Chung ŝajnis esti homo,
al kiu oni povas konfidi. Kaj --!
Li decidiĝis viziti lin. Eble Siu Chung scias ion pri la interesa
oferto de raĝo.
Li estis tre surprizita trovante la domon de Siu Chung ŝlosfermita
kaj evidente malplena. Kion ĝi signifas?
Nekomprenante li skuis la kapon. Ĵus kiam li estis ekironta al la
haveno, aperis antaŭ li altstatura Malajo.
"Pardonu," li diris, "ĉu vi estas sinjoro Magalhaes?"
"Jes," respondis surprizita Fernao. "Kion vi deziras!"
"Mi estis sklavo de sinjoro Siu Chung," klarigis Malajo, "Mi laboris
en lia magazeno. Antaŭ unu horo mia sinjoro forvojaĝis. Li ordonis
al mi elserĉi vin, estu vi kie ajn. Mi devas komuniki al vi, ke mia
sinjoro tre alte taksas vian amikecon. Kiel pruvon de sia estimo li
sendas al vi sian sklavon."
"Sklavon? Ĉu eble vin?"
"Jes, sinjoro. Mia nomo estas Henriko. Mi naskiĝis en Sumatro kaj mi
estas kristano. De ĉi tiu momento mi estas via sklavo."
Magalhaes ekĝojis. Jam preskaŭ ĉiu Portugalo havis sian sklavon.
"Kaj kien forvojaĝis via sinjoro?"
"Mi ne scias. Versimile tre malproksimen. Li diris, ke post lia
reveno vi jam ne estos ĉi tie. Li sciigas vin, ke vi estu morgaŭ
kun viaj samlandanoj singardaj."
Magalhaes ektremis. Morgaŭ! Do tamen!
Tuj decidita li revenis sur la ŝipon. Li loĝigis la sklavon kaj
vizitis komandanton Sequeira.
"Sinjoro kapitano, mi estis avertita. Ni devas esti singardaj."
"Kiu avertis vin?"
"Mia ĉina amiko el urbo."
"Ĉu li diris ion pli precizan?"
"Ne. Preciza estis nur la tago."
"Nu?"
"Morgaŭ."
"Eh, morgaŭ ni malplenigos magazenojn de raĝo. Li ĝojas pro bone
farita komerco. Kaj se iu volus malhelpi nin dum la surŝipigo de
varo, la raĝo certe kapablus fari ordon."
"Kaj se tiu, antaŭ kiu ni estas avertitaj, estus mem raĝo?"
"Kion vi diras! Ĉu vi scias ion certan?"
"Ne."
"Vi estas konscienca homo, sinjoro Magalhaes. Sed tiajn neprecizajn
avertojn ni ne povas rigardi serioze. Morgaŭ ni ŝarĝos ŝipojn per
spico."
Duan tagon, kiam oni komencis surŝipigi la varojn, estis sur la
bordo proksimume tri kvinonoj da maristoj. Sur la ŝipoj restis nur
patroloj, kuiristoj kaj la plej necesa nombro da viroj, kiuj preparis
la magazenojn en subferdekoj.
Oni laboris jam kelkajn horojn. La barkoj, ŝarĝitaj per multekosta
varo, alnaĝis al karaveloj kaj revenadis al la kajo.
Subite el golfo malantaŭ la haveno elveturis multaj mallarĝaj
malajaj barkoj. Sur ĉiu sidis kelkaj viroj, kiuj trankvile remis.
La barkoj celdirektis unue al la vasta maro, poste ili turniĝis kaj
naĝis en la spacon inter la eskadro kaj bordo. Poste ili komencis
dividiĝi. Unuaj deflankis al la bordo, kie laboris Portugaloj, aliaj
al duone malplenigita ŝiparo.
La manovro estis lerte preparita. Malgraŭ tio, ke malajaj barkoj
estis kelke da centoj. Ilia ĉeesto vekis neniun atenton. Haveno en
Malako estis ĉiam la rodejo de plej diversaj barkoj malajaj, ĉinaj
kaj arabaj. Sed ĉiam la vico da barkoj dividiĝis en du direktojn,
patroloj sur karaveloj atentiĝis kaj trumpetis alarmon.
Sequeira elkuris sur la ferdekon kaj li tuj komprenis la situacion.
Li donis kelkajn ordonojn. La muĝa sono de signaltrumpeto
tratranĉis aeron kaj atentigis Portugalojn laborantajn sur la bordo
pri proksimiĝanta danĝero. Tuj poste sekvis kelkaj kanonsalvoj,
kiuj disĵetegis la vicon de malajaj barkoj rapidegantaj al la
karaveloj. La barkoj, kiuj ne estis trafitaj, revenis al la bordo.
Tie komencis intertempe sovaĝa batalo. En la momento, kiam la unuaj
malajaj barkoj albordiĝis, elkuregis el urbaj stratoj netravideblaj
aroj da indiĝenoj. Ilia militkrio kvazaŭ esprimus ĉiun malamon,
kiun ili sentis al eŭropaj konkerantoj.
Ambaŭ flankoj luktis kun eksterordinara aŭdaco. Portugaloj sciis,
ke ili batalas pro sia vivo. Malajoj batalis pro sia libereco, ĉar
libereco estas pli valora ol vivo mem, ilin timigis neniuj oferoj.
Ekde unua momento oni ne povis dubi, kiu venkos. Portugaloj ne
havis sur la bordo siajn kirasojn kaj pezajn glavojn kaj muskedojn,
kiuj alportadis al ili tiel facile venkojn en pli fruaj bataloj
kun indiĝenoj de la plej diversaj landoj. Iliaj ekstermaj kanonoj
troviĝis tro malproksime, ol ke ili povu helpi. Cetere ne estis eble
doni ordonon al pafado, ĉar oni povis trafi ankaŭ iliajn proprajn
homojn.
Grupoj de portugalaj maristoj rapide maldensiĝis.
Tiuj, kiuj troviĝis en la momento de la atako sur karaveloj,
rigardis senpove al la bordo.
Ankaŭ Fernao Magalhaes fiksis sian rigardon al la bordo. Li aŭdis
krakon de armiloj, li vidis senesperan batalon, sur lia frunto
vidiĝis vejnoj. Li estis ekscitita, ĉar timis. Li timis pri
Francisko. Li sciis, ke lia plej bona amiko inspekciis sur la bordo
ĉe la surŝipigo de varoj. Kio okazis kun li?
Subite Fernao ekkriis pro teruro. Unu el portugalaj ŝipetoj ĵetis
sin kontraŭ tumulto da malajaj ĝonkoj. Inter batalantaj Portugaloj
Fernao rekonis Franciskon.
"Henriko, en la boaton!"
Kaj jam ili impetis al la bordo. La boato de Fernao, garnita per
dika tero, distranĉis aron da malajaj barkoj kiel fulmo. Estis jam
ekstrema tempo. Francisko jam apenaŭ povis stari, ĉar li sangis el
kelkaj vundoj.
Magalhaes kaj Henriko renversis kelkajn malajajn barkojn. Boato de
Francisko eluzis ĥaoson kaj trapuŝis sin per aperturo, kiu estiĝis
inter atakantaj boatoj. Tiuj jam ne riskis persekuti la fuĝintojn.
Ili ja elpafis tutan nubon da sagoj, sed tiuj jam neniun trafis.
Kiam la rifuĝintoj alveturis al karaveloj, la batalo sur la bordo
estis finita. Maristoj, kiuj tie restis, estis aŭ mortigitaj aŭ
kaptitaj.
Fernao tuj zorgis pri Francisko. Liaj vundoj estis ja dolorigaj, sed
ne mortigaj. Kiam Fernao metis lin sur la liton, Francisko faris
signon, ke lia amiko kliniĝu super lin. Li volis ion diri. Sed li
estis tiom malfortigita de la travivita batalo kaj kortuŝita per
ofero kaj aŭdaco de Fernao, ke nek unu vorto sonis el lia buŝo.
Senvorte li ĉirkaŭbrakis amikon.
Dume karaveloj levis ankrojn kaj forlasis Malakon.